Dino Buzzati

Sorĉo de naturo

(tr. A. F.)

Kvindekdujara dekor-pentristo Adolfo Lo Ritto jam kuŝis en la lito, kiam en la serurtruo turniĝis ŝlosilo. Li rigardis la horloĝon: kvarono post la unua nokte. Estas lia edzino Renata, kiu revenis hejmen.

Devestante la elegantan ĉapon el birdaj plumetoj, ŝi haltis ĉe la sojlo de la ĉambro; sur ŝia vizaĝo rigidiĝis trudite-senzorga rideto. La tuta aspekto de tiu tridekokjara malgrasa virineto kun svelta talio kaj ĉiam infaneske paŭtaj lipoj esprimis ion aroge senhontan.

Sen levi la kapon de sur kuseno la edzo riproĉe, per febla voĉo diris: «Mi sanstatis malbonege».

«Ĉu malbone, vi diras?»- indiferente demandis ŝi, alirante vestoŝrankon.

«Jes, doloratako de miaj teruraj kolikoj... mi supozis, ke jam ne eltenos...»

«Sed nun jam malpli doloras, ĉu?»- samtone demandis la edzino.

«Nun malpli, sed tutegale ankoraŭ doloras... – Subite lia voĉo ŝanĝiĝis je akra kaj kolera: – Sed vi kie forestis? Ĉu mi rajtas scii, kie vi estis? Jam duono antaŭ la dua post noktomezo!»

«Bonvolu ne kriaĉi tiel. Kie mi estis? En kinejo mi estis kun Francesca».

«En kiu kinejo?»

«En «Maksimo»».

«Kion oni demonstras?»

«Nu, sufiĉas! Kio al vi okazis hodiaŭ? Enketadas policume, kie mi estis, en kiu kinejo, kiun filmon spektis, eble vi deziras scii en kiu tramo mi veturis? Mi ja diris al vi, ke mi estis kun Franca!»

«Kiun, vi diras, filmon spektis?» Kun la sama mieno de martiro li moviĝis sur la lito por ebligi al si preni stakon da gazetoj de sur tablo.

«Aĥ, jen kio! Decidis kontroli min? Ĉu opinias, ke mi mensogas? Vi deziras kapti min je vorto, ĉu? Bone. En tiu okazo mi ĝenerale nenion diru al vi. Jen tiel».

«Ĉu vi scias, kio vi estas? Ĉu deziras, mi diru al vi, kio vi estas? – Pro kompato al si mem Lo Ritto preskaŭ ploris. – Ĉu deziras, mi diru, kio vi estas? Ĉu deziras?» – Li sufokiĝadis pro furiozo, ripetante kaj ripetante la saman stultetan demandon.

«Nu, diru, diru, se vi tion deziras!»

«Vi... vi... vi...- aŭtomate elkriis la dekfoje, kun sadisma ĝuo torturante la vundon, dolorantan ie en profundo de la brusto. – Mi ĉi tie apenaŭ saviĝis el morto, sed vi aventuraĉas ie amon kun diablo scias kiu. Iun «Maksimo»-n elpensis! Mi malsanas, kaj ŝi amindumas al viroj... vi pli malpuras, ol la lasta stratulino... – Por fortigi la impreson de la diritaj vortoj li ŝajnigis ploregon, kaj, singulte daŭrigis:- Vi... vi min... pere... vi min pereigis, hontigis mian familion... Mi enlite malsanas, sed vi tutan nokton ie am-promenas!»

«Nu, komencis, komencis! – reeĥis fin-fine la edzino, kaŝinta dume la ĉapon kaj kostumon en ŝrankon, kaj turninta al li la palan kaj mistrajtan pro kolero vizaĝon. – Kaj nun, miaopinie, vi prefere silentiĝu».

«Jen kiel, estas mi, kiu devas silenti! Kiel vi trovis ja arogon por diri tion? Ĉu mi devas silenti? Ĉu mi ŝajnigu, ke nenio okazis? Ĉu vi promenaĉu amorkapte ĝis la unua nokte, kaj mi – silentu?»

Ŝi mallaŭte, kun emfazo, tiel, ke ĉiuj «s» sibliĝis en ŝia prononco, diris: «Se vi nur scius, kiel vi abomenas al mi, se vi nur scius, senila kapsiko! Oni imagu, pentristo Lo Ritto! Makululo! – Ŝi ĝuis, ke ĉiu ŝia vorto, kiel najlo pikas la plej sentemajn kaj doloremajn punktojn de lia animo.- Nu rigardu, rigardu al vi en la spegulon. Vi ja ne plu estas homo, ruinaĵo, sendenta monstro... kun viaj grasaj harligetoj! Pentristo, ĥa!.. Vi ja fetoras... Ĉu ne sentas, kia fetoro en la ĉambro?» Kaj ŝi kun grimaco de abomeno malfermis fenestron kaj kuŝigis la bruston sur fenestrobreton, ŝajnigante ke ŝi bezonas enspiri gluton da freŝa aero.

El la lito aŭdiĝis jelpo: «Mi sinmortigos, mi adiaŭos al la vivo, ne plu povas toleri...»

La virino silentis, staranta senmove kaj rigardanta el la fenestro en malvarman decembran nokton.

Post kelka tempo li, jam ne per kaprica, sed ree sonaranta pro furiozo voĉo, kriis: «Fermu do, fermu tiun malbenitan fenestron! Ĉu deziras, ke mi malsaniĝu?»

La edzino ne moviĝetis. Li oblikve rigardis ŝian vizaĝon: ĝi estis jem nek kolera, nek streĉa; ŝajnis, ke el ĝi subite foriris la vivo, la speguliĝinta tie nova nekonata sento mirige ŝanĝis ĝin, tuŝitan de iu stranga lumo.

«Interese, pri kio ŝi pensas nun? – li demandis sin. – Eble ŝin timigis mia minaco de sinmortigo?» Sed tuj li komprenis sian eraron. Eĉ se li havus iujn premisojn por dorloti la esperon, ke la edzino ankoraŭ havas almenaŭ guton da korligiteco al li, estis klare, ke nun la kaŭzo estas alia.

Ia tre timiga kaj forta kaŭzo. Sed kiu konkrete?

Subite la edzino, staranta same senmove, vokis lin: «Adolfo!- ŝia voĉo estis tenera kaj timoplena, kiel tiu de knabino, – Adolfo, rigardu», – balbutis ŝi en neesprimebla sopiro, kvazaŭ perdante la fortojn.

La scivolo de Lo Ritto estis tiom granda, ke li, forgesinte pri malvarmo, saltis de sur la lito, apogis sin je la fenestrobreto apud la edzino kaj tiel... stuporiĝis.

Super nigra kresto de tegmentoj ĉe alia flanko de la korto lante leviĝis en la ĉielon io kolosa kaj lumanta. Rondeca, regulforma konturo pli kaj pli klare vidiĝis kaj fine aperis la tuta: estis brilanta disko de nekompareblaj dimensioj.

«Dio kara, luno!» – frapite flustris li.

Jes, ĝi estis luno, sed ne la pacema loĝanto de nia nokta ĉielo, inspiranta amon, ne la hela feino, kiu per sia fabela lumo transformas kabanojn je palacoj, sed giganta, kavoplena monstro. Per fortoj de iu universa kataklismo ĝi nemezureble grandiĝis kaj, silenta, pendiĝis super la mondo, verŝante suben la kontinuan blindigan lumon, similan al tiu de festaj lud-fajroj. En tiu lumo ĉiu aĵo videbliĝis ĝis skrupulaj detaloj: anguloj, kornicoj, ŝtonoj, skrapoj sur muroj, haretoj kaj sulketoj sur vizaĝoj de homoj – ĉio vidiĝis klare kaj akre. Ĉies okuloj rigardis en la ĉielon, homoj ne povis elsorĉi sin de tiu horora vidaĵo.

Ĉu efektive la eternaj leĝoj de naturo ne plu ekzistas, iu terura eraro perturbis la ordon en la universo? Eble, ĉi tio estas jam la fino, eble, nia satelito akceliĝante kaj neeviteble proksimiĝas al tero kaj post kelkaj horoj la apokalipsa globo grandiĝos tiom, ke kovros la tuan ĉielon, poste ĝia lumo estingiĝos en la konuso de tera ombro kaj jam ne plu estos videbla io ajn, kaj dum iu sekundero en febla lumo de la nokta urbo ni sentos, kiel al ni falas la senlima raspe ŝtona plafono; ni ne sukcesos eĉ rimarki ion – ĉio frakasiĝos kaj falos en abismon de nenio antaŭ ol nia aŭdo perceptos la komencon de eksplodo.

De la korto aŭdiĝas klakoj de malfermataj fenestroj kaj ŝutroj, vokoj, krioj de hororo; apud fenestrobretoj ariĝis homoj, en tiu luna lumo ili ŝajnas fantomoj.

Lo Ritto sentas, ke la mano de la edzino premas lian manon, premas tiel, ke li sentas doloron.

«Adolfo, – ĝemas ŝi, – Adolfo, ho, pardonu min, Adolfo, kompatu min, pardonu!»

Ŝi singultas kaj premiĝas al li, ŝi forte febras. Ne fortirante la rigardon de la monstra luno, li brakumas la edzinon, kaj tiutempe – kvazaŭ iranta el la sino de tero tondra rumoro – krias kaj ĝemas homoj, milionoj da homoj – ŝvebas super la tegmentoj de la dronanta en hororo urbo.



20-maj-1998