Fiorituroj

Eltrinkinte duan tason kaj ankoraŭfoje viŝinte sin per la tuko, Bogoslovskij ekparolis, ne rigardante al Vlaĉjo, sufiĉe morne:

— Mi devas vin averti, Vladimiro Atanazijeviĉ, rilate de unu detalo. Vi estas knabo linda, via aĝo estas juna. Kio koncernas amon, enamiĝon, ĝis la plej alta empireo, kaj respektivajn emociojn, kondukantajn kun tempo nin ĉiujn en registrejojn pri la civila stato, aŭ kiel tio nomiĝas — ĉio ĉi estas via afero. Sed se vi, kolego, aŭdacos en mia malsanulejo kun la personaro ion entrepreni...

Kaj tiam tute neatendite, per ĉiutaga, morna kaj eĉ enua voĉo, Bogoslovskij eligis tian sukoplenan kaj pitoreskan fiorituron, ke Vlaĉjo eĉ ĉirkaŭrigardis — ĉu ne estas proksime la maljunulino Daune.

— Do tion, supre diritan, — denove kulture daŭrigis Nikolao Eŭgenjeviĉ, — mi neniel toleros kaj, se mi rimarkos, kaj mi rimarkos nepre, mi elpelos en la sama momento kaj eĉ ĉaron por veturi ĝis la albordiĝejo ne donos. Ĝuste en tiu senco al nia malsanulejo fiksiĝis nomo «Bogoslovska-aeroplana monaĥejo»1. Ĉu vi estas avertita?

— Avertita.

— Mi avertis, pardonu, tial, ke ekzistis precedenco. Kaj nun ni aliru al niaj aferoj.

Poste, jam en matura aĝo, rememorante tiun duhoran konversacion, Vladimiro Atanazijeviĉ Ustimenko, homo tute ne malkuraĝa, kovriĝadis per tio, kio en la popolo nomiĝas «cigana ŝvito». Altrinkante kvinan tason da teo, ĵetante al Vlaĉjo kaptemajn, karese skrupulajn rigardojn, Bogoslovskij atakadis lin per tia hajlo de tute neatenditaj demandoj, tiel sondadis el ĉiuj flankoj liajn sciojn, tiel subite furioze ofensivadis, tiel dubigadis pri ĝusteco de siaj propraj respondoj, tiel redemandadis kun subrido, per tia torento de siaj damnitaj «nu, kaj se, ni supozu, al tiuj simptomoj ni aldonos...» superŝutadis kompatindan Vlaĉjon, ke tiu fine de la dua horo eĉ paliĝis kaj eksentis tiun naŭzon, kiun sentas komencantaj grimpistoj kaj novicoj-pasaĝeroj en aviadiloj.

— Ĉu vi laciĝis? — demandis Nikolao Eŭgenjeviĉ.

— Estas ia naŭzeto, — konfesis Vlaĉjo.

— Tial, ke vi dum nia konversacio tutan bovlon da konfitaĵo formanĝis, — rimarkis Bogoslovskij. — Tie estis ne malpli ol funto. Altrinku per teo. Tralavu vin.

«Certe, konfitaĵo! — kun kolero pensis Vlaĉjo. — Jen, konfitaĵon li kulpigas. Ŝajnigis sin simpatia! Diablo, sen ne homo!»

Kaj vere, io sataneca ŝajnis al li en la vangosta kirurgo-maldekstramanulo, en tio, kiel li kontente snufis kaj kiel strabe, virkokece rigardis al Vlaĉjo. Sed la malgrandan batalon Ustimenko gajnis, tion li sentis kaj komprenis. La unua batalo kun Bogoslovskij, tamen, estis vorta, estonte atendis praktika afero. Kaj Vlaĉjo eĉ turnis la kapon en antaŭsento de tiuj elprovoj, kiujn preparis por li la sorto en persono de la ĉefkuracisto de la Nigraravina malsanulejo Bogoslovskij Nikolao Eŭgenjeviĉ.

Kaj tiu tiutempe, eksidinte sur la fenestrobreton, jam interesiĝis de Berta, per kio ŝi intencas manĝigi la junan doktoron dum hodiaŭa tagmanĝo, kaj estis donanta al ŝi konsilojn pri tio, kiel devigi doktoron Vladimiron Atanazijeviĉ-on, bonan doktoron, sciantan doktoron, kvankam ankoraŭ junan doktoron, pli multe korekti per lakto sian sanon, subfositan per studado.

«Doktoro! — pensis Vlaĉjo. — Ja tio estas pri mi — doktoro! Mi ja ankoraŭ ne estas kuracisto, sed li min nomas jam doktoro!»

Kaj ree lin kaptis spirito de fiereco, tamen, por nelonge, tute por nelonge.

— Ĝis morgaŭ, — iel dubsence diris Bogoslovskij, — venu je la oka horo, kaj tiam ni vidos!

Kion signifis tiu «ni vidos»?

Strangan emocion li sentis: kaj de admiro pri tiu ĉi homo, kaj de furiozo. Sed da admiro estis multe pli.

«Kaj tute mi ne formanĝis tutan funton da konfitaĵo! — ree koleriĝis Vlaĉjo. — Ĉi tie eĉ estis tute malmulte». Li jam malsatiĝis, ne plu estis naŭzo, nur ĉe penso pri la morgaŭa tago venadis eta timo. Sed ia gaja timo. «Bone, ni atendu! — pensis Vlaĉjo. — Ankaŭ vi, kamarado Bogoslovskij, ne naskiĝis kirurgo. Ankaŭ vi estis, kiel mi!»

Treege, monstre satiĝinte per lakta supo, per varenikoj2 kun kazeo kaj acidkremo, per aparte acidkremo kaj aparte kazeo kun mielo, doktoro Ustimenko eliris en la ĝardenon, metis por solida aspekto apud si N. I. Pirogov-on, volumon unuan, mordis krajonon kaj komencis skribi aman leteron al Barbara. Tra la ĝardeno trakuris, fajfante per fajfilo, eta blonda knabo. Berta terure ĉitis lin:

— Tŝ-ŝ, Cezaro, tŝ-ŝ, la toktoro laporas!

Cezaro, kiu pro sia malgranda aĝo ankoraŭ ne portis pantalonon, timigite strabis al Vlaĉjo kaj forkuris ien en ribajn arbustojn, de kie ankoraŭ longe aŭdiĝis susurado kaj altvoĉa ĝemetado. Kaj Vlaĉjo plu skribis, skribadis. Li eĉ mem ne pensis, ke li tiom delonge kaj forte amis Banjon. Tamen, por li en lia nuna ekstaza stato ĉio ŝajnis iom pli granda, pli neordinara, eĉ iel pli grandioza, ol estis efektive. Kaj tiu ĉi ĝardeno, kaj la tablo, sur kiu li estis skribanta, kaj la filino aŭ nepino de Berta — alta, fortika, larĝŝultra latvino, kaj la varma krepusko, kaj tio, ke morgaŭ li devas veni al la kabineto de la ĉefkuracisto — ĉio estis neordinara, mirinda, unuafoje en la vivo...

«Ni ruĝaj kavalerianoj, kaj pri ni...»3 — kantetis Vlaĉjo...

Kaj lia krajono kuris sur la papero.

«Ĉu vi komprenas, rufulino, — skribis Vlaĉjo, forgesinte pri tio, ke la antaŭa alineo de la letero estis plene dediĉita al amo, — ĉu vi komprenas, eble, li eĉ forpelos min morgaŭ, tiu turmentanto, sed mi ne foriros. Mi devas labori kun li kaj kompreni, en kio estas forto de tiu homo. Krome, sciu, ke kiam al mi en estonteco venos juna doktoro...»

Pripensinte, Vlaĉjo grase makulis la vortojn «juna doktoro» kaj skribis «studento». «Kiam al mi post la kvara studjaro por staĝo venos studento, mi renkontos lin tiel, kiel mi estis renkontita ĉi tie...»

Mirindan galimation skribadis li dum la tuta vespero. Kaj poste li longe miris, kiel Banjo komprenis tiun pelmelon de emocioj, pensoj, minacoj, arogantaĵoj kaj timoj. Antaŭ la vespermanĝo doktoro Ustimenko kuris al rivereto-alfluanto de Unĉo — Janĉo, banis sin sub hela luna lumo, naĝis kraŭle, vestis sin, penis kapti en herbo ian nekonatan estaĵon kaj solide venis hejmen. La lito por li jam estis preparita, en la domo ĉirpis grilo, necesis koncentriĝi, «doni al si kalkulon», kiel diradis Barbara, sed Vlaĉjo ne sukcesis — li ekdormis tuj kiam tuŝis la kusenon kaj tradormis senmove ĝis la sesa horo.

Dum la rondvizitado de malsanuloj Bogoslovskij prezentis Vlaĉjon al la personaro de la malsanulejo.

— Ustimenko, Vladimiro Atanazijeviĉ, staĝanta studento, — diris li sen ajna esprimo en la voĉo.

Vlaĉjo stulte klinsalutis, terure ruĝiĝis kaj kaŝiĝis en la koridoro malantaŭ ŝranko. La rondvizitado daŭris du horojn. Poste okazis interparolo kun kuracistoj. Ustimenko neniel povis kompreni, en kio konsistas la esenco, sed unu aferon li komprenis por ĉiam: oni ne ŝercu kun Nikolao Eŭgenjeviĉ. Ĉiuj larmoj kaj pentaj krioj de nigrahara beleta kuracistino helpis al nenio.

— Mi vin elpelos, — klare kaj eĉ solene diris Bogoslovskij, — kaj la karakterizon mi donos plej malbonan. Plendi vi povas al kiu ajn, la fama despoto, ĉefkuracisto de la Nigraravina malsanulejo, popa filo, kulako kaj kiel ankoraŭ oni kutimas skribi pri mi en denuncoj, nenion timos. Vi povas ĝuste tiel transdoni. Per tio ni finu. Vladimiro Atanazijeviĉ, ĉu vi estas ĉi tie?

— Ĉi tie! — per iom obtuza voĉo respondis Vlaĉjo.

— En la operaciejon. Vi asistos min.

Bogoslovskij restis en la koridoro por ioma tempo. Jam komencinte lavi la manojn, Vlaĉjo rimarkis apud la lavabo selon, similan al bicikla, turnis ĝin per la genuo al si pli proksime kaj sidiĝis.

— O ho! — diris malantaŭ lia dorso magra, simila al sankta martirino sur ikono, operacia flegistino Maria Nikolajevna.

Sed Vlaĉjo tute ne atentis tiun «o ho»; li sidis oportune kaj, fajfetante, lavis sin laŭ ĉiuj reguloj de la scienco.

— Li ankoraŭ fajfas! — diris, enirante, Nikolao Eŭgenjeviĉ. Kaj aldonis: — Tro juna vi estas, karulo, por laviĝi side.

Jen al kio, evidentiĝis, rilatis la ironia «o ho». Vlaĉjo salte ekstaris, Bogoslovskij ordonis:

— Ja finlaviĝu jam, se vi komencis...

Kaj premante la pedalon de alia lavabo, li komencis pedante lavi siajn prikreskitajn de rufa lanugo grandegajn manojn. Vlaĉjo ĵetis al li oblikvan rigardon: kuntirinte la brovojn, Nikolao Eŭgenjeviĉ estis pensanta.

Je la dua horo posttagmeze la operacia tago finiĝis. Al Vlaĉjo tremis la genuoj, pro streĉo doloris la tempioj, la ĉemizo algluiĝis al la dorso. Sed Bogoslovskij estis tute freŝa, kvazaŭ eĉ ne komencis labori. Kaj, lavante sin post operacio, li kantetis:

Vi brilu plu, ho mia stel',
Kaj restu ĉiam en memoro.
Vi estas sola en la koro,
Vi estas sola en ĉiel'...4

Eĉ unu vorto pri tio, kiel laboris Vlaĉjo, ne estis dirita. Eble, tiu kuracisto, simila al arbara koboldo, forgesis pri Vlaĉjo?

Diligente pendiginte la viŝtukon, Bogoslovskij subite demandis:

— Kaj ĉu vi scias, kiun ni hodiaŭ operaciis?

— Ĉu pri la stomak-intesta anastomozo?

— Ne, pri la perforado. Tio estis Sidilev, nia eksa malsanuleja librotenisto. Ĉiam li, vidu, helpadis al Sutugin skribi pri mi denuncojn, dek kvar denuncojn al plej diversaj instancoj. Oni finfine forigis la maljunulaĉon al Zareĉje — kaj jen ŝerco de la sorto. La edzino de Sidilev estas tute konvinkita, ke mi lin intence tranĉmortigos, jam matene al ĉiuj niaj ŝi oficiale deklaris. Kaj al mi, antaŭ ol oni komencis doni al li narkozon, mi diras honeste, estis terure malagrable. Rigardas al mi la maljunulo — kaj vidas mi laŭ lia rigardo: li sincere pensas, ke venis la horo de mia sanga venĝo. Aĥ, dio mia, kia aĉaĵo!

Bogoslovskij eĉ skuiĝis, kaj amara esprimo aperis sur lia vizaĝo.

— Por kio do li ĉion ĉi skribis? — mallaŭte demandis Vlaĉjo.

— Ja ĉu li sola? — miris Nikolao Eŭgenjeviĉ. — Kompare kun aliaj li ankoraŭ estas infano, anĝeleto. Ĉi tie tiaj eventoj okazis siatempe...

Ili trairis vestiblon, koridoreton, ankoraŭ koridoreton — eliris, kiel ŝajnis al Vlaĉjo, en la empenon de la fantaziaĵo de la arkitekto von Schlaube. Trans rondaj, plene malfermitaj fenestroj susuris betuloj. Flegistino leviĝis renkonten al Bogoslovskij, li mallonge kapsalutis ŝin. Vlaĉjo same trankvile kapsalutis, ne atendante malhonoron, kiu jam pretis fali sur lian malfeliĉan kapon.

Nikolao Eŭgenjeviĉ eksidis apud la malsanulo sur emajlitan tabureton, prenis la vejnecan, flavan, peze senhelpan manon, kalkulis pulson. La malsanhistorio kuŝis nemalproksime, sur la ŝranketo. Ustimenko povus ĵeti en ĝin almenaŭ preteran rigardon, kaj tiam ĉio okazus alie, sed la denaska honesteco malpermesis al li fari tion.

— Jegorov! — vokis Bogoslovskij.

— Ne, li ne respondos, — diris la flegistino, — li, Nikolao Eŭgenjeviĉ, post kiam oni lin alveturigis, estas tute malbona...

— Rigardu, — ordonis Bogoslovskij al Vlaĉjo. — Ekzamenu kaj pripensu.

La flegistino serveme helpis al Vlaĉjo vidi tion, kion li opiniis karbunklo. Ĉio, ĝenerale, estis ofende klara. Ĉu indus por Bogoslovskij demonstri al Ustimenko tian elementan kazon?

— Nu? — demandis post atendo Bogoslovskij.

— Necesas operacii, — respondis Vlaĉjo.

— Ĉu vi estas konvinkita? Konsideru, ke Jegorov laboras en kooperativo, elfaranta feltbotojn.

Ho, ne devus li preteratenti tiun rimarkon pri feltbotoj. Sed juneco estas arda, arda kaj ofendiĝema. «Kiel al tio rilatas feltbotoj?» — glitis penseto. — «Do, ĉu ŝercojn vi ŝercas, doktoro Bogoslovskij?»

— Operacii necesas nepre, — seke diris Ustimenko. — Rigardu vi mem, kia estas edemo. Kaj la ĝeneralaj fenomenoj estas gravaj. Lokalizo de karbunklo sur la kolo povas konduki al meningito.

Kun ĉiam pli granda malŝato rigardis al Vlaĉjo Bogoslovskij per siaj iom oblikvaj, tataraj okuloj.

— Nu, do? — demandis li. — Kiel vi operacios?

— Krucforma tranĉo, penetranta ĝis sana histo, separo de randoj de haŭtaj pecoj, kompreneble, forigo de nekroziĝintaj histoj, malfermo de ŝvelaĵo, vasta drenado de la kavo...

La flegistino subite funebre suspiris.

— Kaj ĉu bakteriologia esploro de la ekskreciaĵo al vi ne ŝajnas necesa? — per malŝate trankvila voĉo diris Bogoslovskij. — Ĉu? Ja povas okazi nekorektebla erareto.

La malsanulo malforte ekĝemis, ĵetiĝis en febro.

— Prenu la malsanhistorion, doktoro Ustimenko, — sen ajna sarkasmo, sed emfazante la vorton «doktoro», diris Nikolao Eŭgenjeviĉ.

Kaj, turninte sin al la flegistino, ordonis al ŝi iri ien — tion Vlaĉjo aŭdis jam kiel en dormo, sed tamen li komprenis: indulgas lin Bogoslovskij.



1. La familinomo Bogoslovskij laŭvorte signifas en la rusa «teologia» aŭ «teologa» (tipa familinomo de pastroj, kaj lia patro, kiel estis menciite, estis pastro), kio aldonas plian salon al la vortludo.
2. Varenikoj — ukraina manĝaĵo, pastopoŝetoj, farĉitaj per kazeo, aŭ kuirita terpomo, aŭ fungoj, aŭ acida brasiko, aŭ fruktoj, beroj aŭ viando (en ĉi-lasta okazo ili similas al pelmenoj kaj ravioloj).
3. «Ni ruĝaj kavalerianoj, kaj pri ni...» — komenco de fama marŝo de la Ruĝa Armeo («marŝo de Budjonnij» laŭ nomo de militestro S. M. Budjonnij, kavaleriano, menciata en la teksto).
4. Fama rusa romanco.