Ĉapitro naŭa

«Kolego»

Kaj ree estis neniaj laŭdoj. Pri li oni eĉ ne rememoris. Li sidis sur sia ordinara loko malantaŭ la flava polurita ŝranko, sunaj radioj lumis al lia vizaĝo, kaj ĉio, kio okazis dum tiuj tagoj — la persekuto kaj la enketado, la rajdistoj kaj la heroo-detektivo, la ebria Gorŝkov kaj la fulmoj, — ĉio ĉi evidentiĝis bagateloj, meritantaj nenian atenton. Vlaĉjo, kompreneble, ofendiĝis, sed kion li povis fari? Ĉu leviĝi kaj rakonti al ĉiuj, kiel tio estis malfacila kaj eĉ timiga? Rakonti, ke li kaj oĉjo Peĉjo Semoĉkin estas bravuloj? Ne, al tio li ne povis decidiĝi. Kaj poste, kaptita de trankvile afera ritmo de la malsanuleja vivo, li jam forgesis pri la eventoj en Razgonje.

Matene Bogoslovskij ordonis al li prepari al operacio iun Romanon Karpoviĉ-on Ĉuĥnin-on — el la kvina ĉambro. Grandega Romĉjo, kiel nomis tiun knabegon aliaj malsanuloj, malkuraĝis kaj, kaŝante de si mem kaj de la malsanulejaj laborantoj tion, ke li estas malkuraĝulo, turmentis flegistinojn, najbarojn en la ĉambro, kvietan, kun bukloj sur la frunto doktorinon Nina-n Sergijevna-n. La plej abomena konsistis en tio, ke Romĉjo Ĉuĥnin legis medicinajn popularajn broŝurojn kaj impertinente asertadis, ke ĉi tie, en la Nigraravina malsanulejo, ĉiuj estas malkleruloj kaj malfruantaj de atingoj de la moderna medicino analfabetaj kuracistaĉoj. Kolera, dikvanga, ŝvitema, li promenadis en koridoroj de la malsanulejo, ion ĉie flaradis, eksciadis, miksadis kaj kun ĝuo rakontadis:

— Hieraŭ unu maljunulon nokte oni senbrue trenis en la kadavrejon. Erara diagnozo! Juĝi ilin ĉiujn, juĝi senkompate, friponoj, krimuloj, sed ne doktoroj! Ankaŭ knabinon ili pereigis — aero pro eraro trafis en la koron. En la trian ĉambron oni oksigenujon portis — por kio? Ankaŭ tie ili sian pacienton pereigas.

Nutraĵon li mallaŭdadis, pri flegistino Sonjo rakontadis monstrajn fiaĵojn, al la najbaroj en la ĉambro diradis, ke ili eliros el ĉi tie nur kun la piedoj antaŭe1.

— Ĉe vi tute ne estas uzata lizatoterapio, kiam oni, pardonu pro la esprimo, kuracas helpe de urino, — diris li al miregita Vlaĉjo. — Kaj ĝenerale, kamarado brankardisto aŭ kiu vi estas, mi havas malaltan kvanton de hemoglobino kaj eritrocitoj, necesas apliki urĝajn rimedojn, sed vi preskribas operacion.

— Ĉu vi estas medicinisto? — miris Vlaĉjo.

— Normale — sovetia intelektulo, — kun degna subrido diris Romĉjo. — Ni iel-tiel kaj anamnezon komprenas kaj ankoraŭ ion povas cerbumi.

Li rigardis al Vlaĉjo arogante kaj malestime. En la ĉambro oni subridadis. Maljuna viro, forte suferanta post komplikita rompo de femuro, ĝemetante, konsilis:

— Prefere vi pelu, kamarado, tiun zizelon el ĉi tie per piedbatoj. Ne eblas vivi pro li. Ankaŭ nia pacienco elĉerpiĝas — ni faros linĉon, kiel kun ĉevalŝtelisto, rezultos malbele.

Romĉjo suspiris:

— Jen atmosfero. Se venus ĉi tien la popolkomisaro de sovetia sanprotektado, li rigardus.

Kaj flustre aldonis:

— Da simulantoj estas dudek kvin procentoj en la malsanulejo, ne malpli. Kaj nun pri mia gastrointesta traktuso: ĝi ne estas en ordo. Kiel vi deziras, sed mi pri la operacio ne konsentas.

Vlaĉjo sendis flegistinon al Bogoslovskij. Dum ŝi serĉis Nikolaon Eŭgenjeviĉ-on, Romĉjo mokadis Vlaĉjon: kaj pri lia evidenta juneco, kaj pri tio, ke li havas vilajn okulharojn, kaj pri tio, kiel li ruĝiĝas. Vlaĉjo, ŝajnigante, ke ĉion preteraŭdas, turmentiĝis neesprimeble.

— Jen kio, Ĉuĥnin, — diris Bogoslovskij, eksidante apud la lito de Romĉjo. — Vi en nian malsanulejon venis mem kun peto korekti al vi vian vizaĝon, ĉar ĝi estis difektita, laŭ viaj vortoj, en sekreta, sed heroa afero. Estis nenio sekreta, kiel mi eksciis. Estis normala ebria batiĝo dum templofesto.

Bogoslovskij diris intence laŭte, la tuta ĉambro aŭdis liajn vortojn.

— Via partopreno en la batiĝo estas des pli abomena, ĉar vi estas homo iamaniere klera, librotenisto, iras en kravato kaj ĉapelo kaj malestime parolas kun tiuj homoj, kiuj ne portas ĉapelon kaj kravaton. Vi enmiksiĝis en la batiĝon kaŝe, kaj mi, tute ne estante subtenanto de pugnaj punoj, opinias, ke la repago ĉi-okaze fariĝis juste. Oni difektis al vi la orelon, kaj via deziro korekti vian aspekton estas komprenebla. Kio koncernas vian konduton en la malsanulejo, do ĝi estas abomena. Hodiaŭ ni vin ne operacios, kaj koncerne de vendredo, do aŭ vi estos operaciita, aŭ en la sama tago vi estos elhospitaligita. Kaj se vi skandalos, do ni elhospitaligos vin hodiaŭ. Ni iru, Vladimiro Atanazijeviĉ!

En la koridoro li diris al Vlaĉjo:

— Nia afero, Vladimiro Atanazijeviĉ, estas malfacila kaj treege sendanka. Mi, antaŭ ol eklabori, opiniis, ke al ni — tiom, kiom ni, kuracistoj, laboras per plena mezuro de fortoj kaj kapabloj, kaj, kompreneble, honeste — same plenmezure venas bonaj vortoj, koraj manpremoj kaj diversaj aliaj sentimentalaĵoj, pro kiuj la vivo iĝas pli gaja. Tamen la afero estas tute ne tia. La denuncisto Sidilev, kiun vi kaj mi eltiris el sufiĉe malagrabla historio, nun, forgesinte pri siaj timoj de tiu periodo — ĉu vi memoras, kiam li supozis, ke mi lin tranĉmurdos, — koleras, ke «tre multe oni al li distranĉis», kiel li hodiaŭ esprimis. Kaj lia edzino hodiaŭ kriis al mi, ke mi «povus pli bone zorgi pri mia eksa kunlaboranto». Kaj ĉion ĉi necesas aŭskulti tial, ke ne povas ni, vere, voki policon. Jen ĉi tie en la kvara ĉambro kuŝas iu Ljadova Aza Arkadijevna, virino kultura, edzino de responsa kamarado. Ni ŝin, sen fanfaronado, eltrenis el seriozega situacio. Kompreneble, ŝi suferas. Do, kion vi pensas? Alie, ol ekzekutistoj, sadistoj kaj eĉ mazoĥistoj, ŝi min kaj la kvietegan Nina-n Sergijevna-n ne nomas, al flegistinoj ĵetadas tasojn, kaj ŝia edzo, homo honesta, bona familiano kaj amanta edzo, kiel oni kutimas esprimi, rigardas al ni kiel lupo. Kaj ne nur rigardas, sed ankaŭ vortojn diras, kiujn ni ree devas aŭskulti. Kaj tio eĉ estas bagateloj! Ĉi tie antaŭnelonge nian bonkoregan Vinogradov-on kun bastono unu amanta patrino atakis. Mi ĉion ĉi al vi en tiu senco rakontas, ke vi, troviĝante ĉe la sojlo de komenco de via profesia kariero, ne esperu pri larmoj de kortuŝitaj parencoj, pri manpremoj kaj pri bukedoj de kampaj floroj, plukitaj per manoj de dankemaj etuloj. Kaj speciale se medicino estas senforta. Tiam estu preta al ĉio. Kaj vokojn al prokurorejo akceptu trankvile, ne ofendiĝante. La koro de amanta parenco ofte estas treege venĝema, kaj okazas, ke vi, plenuminta pli ol kapablas plenumi homo kun ties limigitaj scioj, fariĝas eĉ krimulo, kvankam ne juĝita, sed tamen «suspektata». Certe, malfacilas ĉio ĉi. Kompreneble, okazas ankaŭ alie — personaj dankaj leteroj kaj eĉ al redakcioj de ĵurnaloj — tre kortuŝe, simpatie, eĉ ĝis larmoj. Sed notinda ĉi tie estas tio, ke dankojn ni ricevas plej ofte tiam, kiam al ni fortunis aŭ kie laboris la naturo, ĉar nia dankema paciento ne estas kuracisto kaj ne komprenas tion, kion scias ni. Jen Prov Jakovleviĉ — mia bona kamarado, kaj via instruisto — ofte diradas de Gandhi tiajn vortojn, laŭ mia opinio, tute pravajn: «Mi konas nur unu tiranon, kaj tio estas la mallaŭta voĉo de la konscienco...»

Li suspiris, trinkis el peza glaso gasakvon kaj, kvazaŭ denove legante Vlaĉjajn pensojn, diris:

— Konsciencon, honoron, honeston ni, interalie, maljuste ignoras, supozante, ke tio estas ne el nia leksiko. Tio ja estas nia, nur nia, ĉar en la mondo de profito kuracisto, okazas, faras operacion ne tial, ke tiu operacio necesas, sed tial, ke la malsanulo estas riĉa kaj lin eblas «melki» por pundoj, frankoj aŭ dolaroj. Ĉe ili patentitajn rimedojn predikas por mono famaj sciencistoj. Kaj ankaŭ reklamas. Sed ni laboras en la mondo de honoro, konscienco kaj honesto kaj kontraŭ tiuj, kiuj tiun «mallaŭtan voĉon de la konscienco» en si obtuzigas, necesas lukti, kiel kontraŭ ĉio malamika al ni, ĉar, ekzemple, iu Ĵovtjak, nomata plue «profesoro»...

Sed tiam Bogoslovskij ĵetis rigardon al Vlaĉjo, rememoris, ke Ĵovtjak tamen estas Vlaĉja profesoro, ridinde konfuziĝis kaj paŭzis, snufis kaj diris:

— Bone, kolego, ni iru operacii, vi kaj mi havas hodiaŭ malfacilan tagon!

«Kolego»!

«Vi kaj mi» — diris tiu homo, tiu dikmalalta, larĝŝultra, bruligita de la suno, bonega homo. Kaj dum la tuta tempo, kiam Bogoslovskij operaciis, kaj Vlaĉjo jen donadis narkozon, jen transfuzadis sangon, jen injektadis fiziologian solvaĵon, jen kalkuladis pulson, — dum tuta tiu tempo en liaj oreloj sonis la frazo, dirita sen ajna afekto, per obtuza kamparana voĉo: «Vi kaj mi». Li estis agnoskita, li estis sia, li estis kvankam tute ne la ĉefa, sed tamen helpanto, tia helpanto, al kiu eblis diri tiujn amarajn vortojn, kiujn, kompreneble, oni diras ne al ĉiu ajnulo...

La horloĝo en la antaŭĉambro de la operaciejo sonoris la unuan horon, kiam Nikolao Eŭgenjeviĉ ekfumis maldikan cigaredon, tenante ĝin per pinĉilo. Vlaĉjo estis lavanta la manojn, elturmentita, ŝvitkovrita, sufokiĝanta pro la plu nekutima odoro de etero. La maljuna doktoro Vinogradov estis rezonanta:

— Varikaj ulceroj de kruro — tio estas simple dia puno, — diris li, al neniu turnante sin. — Mi memoras tian kazon, Nikolao Eŭgenjeviĉ...

Tiam malfermiĝis la pordo kaj la ekonomo Rukaviŝnikov — viro energia kaj sangvina, bonanima kaj nekonsternebla — diris:

— Jen do, Nikolao Eŭgenjeviĉ, la falĉmaŝinon oni muntis, kaj Vaĥramejev kun Antoĉjo ĝin nun provos. Tiel diri, elprovon faros. Jen ĝi, nia bela maŝineto...

La falĉmaŝino, farbita per helaj koloroj, estis rampanta trans la malsanuleja barilo. Vlaĉjo nenion komprenis en ĝiaj manovroj, sed Bogoslovskij kolere diris:

— Mi ne komprenas, kiel al tio rilatas Antoĉjo! Li ja ĉiam ion rompas. Ordonu al Antoĉjo deiri de la maŝino...

Vlaĉjo por momento preskaŭ ridis; li vidis, ke Nikolao Eŭgenjeviĉ mem pasie deziras kuri al sia falĉmaŝino, sed li ne povis, ĉar lin atendis ankoraŭ unu — la plej malfacila kaj longdaŭra — operacio. Bonrasa stalono en sovĥozo «Standardo de laboro» batis per la hufo en la ventron ĉevaliston — grandaĝulon Bobiŝev, kiun oni ĵus alveturigis en la malsanulejon. Tiun ĉevaliston Nikolao Eŭgenjeviĉ konis kaj ŝatis, kiel tre multajn homojn en la distrikto — laborantojn, farantojn, havantajn vivan sperton. Kaj, mem dolore sulkiĝante (strange, sed Bogoslovskij ĉe sia nemalgranda sperto tute ne perdis kompatemon), Nikolao Eŭgenjeviĉ diris:

— Mi timas, ke estas disŝiroj de la lieno; rimarku, Vladimiro Atanazijeviĉ, paleco plifortiĝas, la sanga tensio falas, ĉu vi sentas malvarmiĝon de la haŭto? Kaj naŭzo, li ĉiam havas naŭzon... Do, ni komencu...

Elegante, forte kaj bele Bogoslovskij faris laparotomion kaj komencis per glata voĉo paroli pri tio, kiel nome estas disŝirita la lieno. Maria Nikolajevna rapide donadis instrumentojn, aŭdiĝadis nur malofta metala grinco de ĵetataj de Nikolao Eŭgenjeviĉ jen tondilo, jen pinĉilo, jen sondilo, jen skalpelo, kaj malfacila, kun ronketo, spirado de Bobiŝev.

— Pulso? — de tempo al tempo demandadis Bogoslovskij.

Ustimenko respondadis nelaŭte, samtone kun la tuta ordo de la operaciejo de la Nigraravina malsanulejo. Snufadis la dika Vinogradov. En la antaŭoperaciejo la horloĝo batis la duan horon, poste la duan kaj duonon. Je la tria horo kaj tridek du minutoj Bobiŝev estis forveturigita, Nikolao Eŭgenjeviĉ malleviĝis sur tabureton, sidis senmove dum kelkaj sekundoj, poste diris:

— Ĉu ni vere eltiris la maljunulon?

En tiu momento li ekvidis la falĉmaŝinon, kiu iris al la gisa barilo de la malsanulejo.

— Antoĉjo! — kovriĝante per kolera ruĝo, ekkriis Bogoslovskij. — Sola Antoĉjo! Nu, kanajloj, nu, diabloj, pereigos ili por mi la maŝinon, kie mi alian trovos?

Kolere demetante dum iro la kitelon kaj la maskon, li kure ĵetis sin el la malsanulejo, ŝire malfermis la barilpordon kaj, ridinde svingante la manojn, forte malfermante la buŝon, komencis krii al la hirtahara, sentima kaj helblonda Antoĉjo. El la fenestro de la operaciejo Vlaĉjo vidis, kiel Nikolao Eŭgenjeviĉ mem eksidis sur la selon de la kara por lia koro falĉmaŝino, kiel ĝi moviĝis pluen kaj kiel apude kuris Antoĉjo, kaj la aperinta el ie longkrura brankardisto Vaĥramejev ĵure alpremadis la manojn al la brusto kaj furioze krucosignadis sin.

— Ho dio, kia li estas mirinda homo! — diris Nina Sergijevna, same starinta ĉe la fenestro apud Vlaĉjo. — Ja li ĵus estis preskaŭ en sveno! Ĉu vi rimarkis, Ustimenko?

— Malsaĝulo pro Kristo, pardonu min dio, — kortuŝite diris la kirurgia flegistino. — Se vi deziras scii sekreton, do li mem dum duono de la nokto kun Vaĥramejev tiun falĉmaŝinon hodiaŭ muntadis.

Post ĉirkaŭ dudek minutoj, kiam Vlaĉjo eliris el la malsanulejo, Bogoslovskij en ĉemizo kaj ŝelkoj kriis al Vaĥramejev:

— Ĉu mi diris, ke la ŝafton necesis pli dense fiksi? Kaj vi kion faris?

La blanka ĉapeto, forgesita sur la razita kapo de Nikolao Eŭgenjeviĉ, estis defie kaj ridinde ŝovita al la orelo, en ĉiuj fenestroj de la malsanulejo, kaj en la ĝardeno, kaj en la legomejo estis ridetantaj pacientoj de Bogoslovskij, kaj li per la ŝultro estis ofensivanta la altan «meĥanikiston» kaj sen kolero, kun malgajo demandanta:

— Kie mi nun la inerciradon prenos? Kie? Ĉu el via Antoĉjo eltranĉos?

— Aj, eltranĉu, — plorante diris Antoĉjo, — eltranĉu, se mi kulpas. Vi mem la ŝafton ne tien metis, kaj nun min akuzas. Ĉiam Antoĉjo kulpas, malfeliĉa mi estas homo, nur restas en maŝo pendumiĝi...

— Mi al vi montros «pendumiĝi»! — roris Bogoslovskij.

Du sataj malsanulejaj eksstalonoj forveturigis la falĉmaŝinon por riparo, Nikolao Eŭgenjeviĉ surmetis malnovan reversitan jakon, iris en la kancelarion subskribi dokumentojn. El la fenestro de la malgranda ĉambro, en kiun Bobiŝev estis transportita post la operacio, Vlaĉjo vidis, kiel Bogoslovskij interparolis kun la ĝardenisto Eŭfemo Markoviĉ, kiel li minacis per la fingro al paciento Pauŝkin — kormalsanulo, avide fumanta grandegan manfaritan cigaredon, kiel, trairinte la korton, la ĉefkuracisto eniris en la maldekstran alon de la «aeroplano».



1. T. e. oni ilin elportos mortintaj sur brankardo (vivulojn oni portas kun la kapo antaŭe, kaj nur mortintojn kun la piedoj antaŭe).