Ĉapitro dekkvina

Sorĉisto

En marto, kiam la vintro rompiĝis kaj la tagoj iĝis pli sunaj, kaj frostoj iĝis ne tiom krakantaj, en Khara-n alveturis helpanto por Vlaĉjo — juna, puflipa kaj tre bona knabo Baĉjo Belov, kuracisto el Leningrado. Li, kiel antaŭe Bogoslovskij kun Tod-Ĵin, trafis en glacitruon, vidis dum la vojo aron da malsataj lupoj, alveturigis kun si bonan, «de la paĉjo, ĉu vi scias?», fusilon, amason da kuglingoj, pulvo, fiŝfadenoj, hokoj, pulvoŝtopiloj kaj gvidlibroj pri medicino. Havis li ankaŭ flaskon kun konjako, kaj portreton de «simple unu amikino, eblas diri, de la infaneco», kaj pipon, kiun li fumis, «vidu, simple, pro neniofarado». Al Vlaĉjo Baĉjo rigardis demalsupre supren, al malsanuloj rilatis respekte, pri Tuŝ li diris, ke en ŝi li vidas «vekiĝantan nacian dignon de milionoj da bonegaj homoj». Vlaĉjo parolis kun Baĉjo per malvigla tono de ĉion vidinta kaj ĉion scianta maljunulo. Ja alie kun la puflipa doktoro ne eblis. Li de tempo al tempo faradis demandojn:

— Diru, Vladimiro Atanazijeviĉ, ĉu tigroj ĉi tie ekzistas?

— Mi persone ne havis honoron ilin renkonti.

— Kaj guloj?

— Pri tio vi parolu kun avo Abataj.

— Kaj venenaj serpentoj? Kaj pardonu, se ili ekzistas, do kiaj nome kaj kiel vi luktas kontraŭ serpenta veneno?

— Pri serpentoj mi, Baĉjo, ne aŭdis, — diris Vlaĉjo, sed, rememorinte Bogoslovskij-on, korektis sin: — Pardonu, Bazilo...

— Ivanoviĉ, — konfuziĝinte, diris Baĉjo.

— Bazilo Ivanoviĉ. Ne aŭdis mi pri serpentoj, kaj lukti kontraŭ ilia veneno mi ne havis okazon.

— Bedaŭrinde. Sed mi speciale kunveturigis monografion «Venenaj serpentoj».

— En tio mi per nenio povas helpi.

— Nu, kaj ĝenerale iaj eksterordinaraj kazoj estis?

— Ĉi tie ĉio, Bazilo Ivanoviĉ, estas eksterordinara.

— Ne, mi en alia senco, Vladimiro Atanazijeviĉ. Vidu, mi havas korespontantan legitimilon de junulara ĵurnalo, kaj mi dezirus, se vi, kompreneble, ne havas kontraŭdirojn, fojfoje skribi tiajn artikoletojn, skizojn, ĝenerale prilumi nian ĉiutagan vivon.

— Do prilumu bonvole. Sed nur sen malutilo al viaj rektaj devoj, ĉar ĉi tie vi ilin havos nemalmulte...

Ili loĝis duope en unu ĉambro. En vesperoj Baĉjo aŭ verkadis ĉiam unu saman skizon sub titolo «Ĉiutaga vivo de N-a malsanulejo», aŭ skribadis longegajn leterojn. Foje al Vlaĉjo hazarde trafis folio, kiun li legis: «...rinda, kolosa homo. Lia fera volo kaj scienca antaŭvido, lia idea fideleco al sia afero donas al mi rajton pensi, mia fora amo, ke V. A. Ustimenko estas ĝuste tiu karaktero, kiun mi devas definitive preni kiel bazon...»

Plue Vlaĉjo ne legis. Li subite ekhontis pro io, kvazaŭ li trompis Vlaĉjon. Sed li ja ne trompis!

Kaj ankaŭ kun Abataj Baĉjo amikiĝis. La maljunulo nun iomete parolis ruse, Tuŝ helpadis al ili ambaŭ, kaj Baĉjo longe aŭskultadis senruzajn, sed tre ridindajn fabelojn de la avo kaj eĉ enskribadis por sia estonta «broŝuro» pri la malsanulejo en Khara.

Laboro plu estis tre multa, sed kun la veno de Belov por Vlaĉjo iĝis multe pli facile, kaj Ustimenko kun plezuro preskaŭ ĉiutage diradis pri tio al Baĉjo, kaj tiu ridinde ruĝiĝadis, gratadis sin kaj respondadis:

— Ja kion... Vi min tro laŭdas, Vladimiro Atanazijeviĉ... Se ne estus vi...

Kaj laboris ankoraŭ pli diligente, pli energie, pli multe. Pro laŭdoj li fariĝadis pli bona, pro ajna, eĉ tute senofenda riproĉo por longe afliktiĝadis, morniĝadis, liaj vivaj, ĉiam gajaj okuloj estingiĝadis.

Nun Ustimenko povis kvankam por nelonge, sed tamen forlasi sian malsanulejon. Rajde li veturis al la Urĉupa minejo kaj ekzamenis tie ĉiujn malsanulojn kaj sanulojn — tio estis longa, skrupula, sed necesa laboro. Vizitis li fiŝistojn en Ostju-Be, multajn nomadojn de Ĝiŝĉi. Lin akompanadis plej ofte Madi-Danzi, en la pakoj estis io el necesa ilaro, medikamentoj, tendo, dormosakoj. Kaj la animo de Vlaĉjo ĝojis, kiam la ĉevalo certe paŝadis sur preskaŭ nevidebla pado en tajgo aŭ super roka deklivo apud Taa-Hao, kiam murmuregis sube sojloj de la bolanta rivero, kaj supre forte kaj egale varmigis la aŭtuna, bonkora suno; estis agrable vidi bruan kaj ĝojan ekscitiĝon en tuta nomadejo, kiam renkonten are kuris infanoj, kaj post ili solide, trankvile eliradis sciantaj sian valoron viroj — patroj kaj avoj, kiam afable klinsalutadis virinoj kaj ĉiu mastro, kaj ĉiu mastrino vokis ĝuste al si, en sian jurton por tagmanĝo, por vespermanĝo, aŭ simple por deca konversacio; estis agrable fari la kutiman ĝentilan demandon pri sano de la brutaro kaj aŭdi la saman demandon — kun ridemaj fajreroj en la okuloj de la demandanto, ĉar ĉiuj sciis: la rusa doktoro ne havas brutaron, sed kiel do oni komencu konversacion?

Jes, en tiuj jurtoj, ĉe tiuj fajrejoj, en minejaj loĝejoj kaj en fiŝistaj restadejoj renkonteblis kaj pedikoj, kaj trakomo, kaj sifiliso. Estis terurigaj vidaĵoj, pro kiuj Vlaĉjo, homo kutimiĝinta, sentis abomenon. Sed, suprenfaldinte la manikojn de la kitelo kaj lavinte siajn grandajn manojn, li faradis ĉion, kion li povis, kaj poste sendadis la malsanulon sur brankardo, specialmaniere alfiksita al du ĉevaloj, en sian malsanulejon kun letereto al Baĉjo. La malsanulejo ĉiam estis troplenigita, sed tio estis malsanulejo; el tie homoj eliradis, plej ofte, sanaj, kaj ĉiam pli malproksimen, de nomadejo al nomadejo kuris onidiro pri tio, kia mirinda, neordinara doktoro loĝas en Khara. Kaj ĉiam malpli kredis nomadoj al ŝamanoj kaj lamaoj, ĉiam pli profunde en tajgon kaj tundron foriradis tiuj. Kaj ĉiam pli granda kaj intensa iĝadis tie, malproksime de Khara, ilia kolero pri Vlaĉjo, pri lia malsanulejo, pri la nova doktoro Baĉjo, pri Tuŝ, kiu laboris kune kun tiuj rusoj, eĉ pri avo Abataj.

Tamen, Vlaĉjo dume tion ne sentis. Lamaoj kaj ŝamanoj ne plu malhelpadis al li, kaj li forgesis pri ili, kiel forgesis pri Markelov. Tro multe li okupiĝis pri la afero, tro multe kaj koncentrite laboris, por memori pri tio, aŭ tiuj, kiuj nuntempe malaperis de sur lia vojo.

Jam aŭtune, en septembro, oni lin vekis ĉe mateniĝo. El senorda rakonto de sendita knabo li nur komprenis, ke okazis io malbona kaj ke necesas helpi al homoj, troviĝantaj malproksime de ĉi tie, kiom malproksime — la elturmentita kaj timigita knabo klarigi ne povis.

Madi-Danzi selis ĉevalojn, alligis la pakojn. La mateno estis malvarma, Vlaĉjo frostotreme oscedis, neniel povis fine vekiĝi. En la tagmezo finfine klariĝis, ke da vojo estas pli ol cent kilometroj, kaj kiom pli — la knabo same ne sciis, ke da vunditoj estas ne unu, sed tri, ke la unua, probable, jam «perdis la aĝon», kaj la aliaj du, eble, ĝisatendos.

La vojo estis malfacila, komence laŭ la bordo, ĉi tie Vlaĉjo jam iam veturis, kaj poste por mallongigo de la vojo — tra tajgo. Branĉoj vipadis la vizaĝon, ŝiradis la veston, la ĉevaloj snufadis, lace movadis la flankojn. Sur maldensejo apud Ĝem-Ĉu — en tiu vilaĝo Vlaĉjo iam estis — ili renkontis ĉirkaŭ dek rajdantojn; laŭ rubandoj, enplektitaj en la kolhararojn kaj vostojn de la ĉevaloj, Ustimenko komprenis, ke la viktimoj jam estas priŝamanitaj. Danzi ekscitite ekparolis kun maljunulo, ĵetanta malsimpatiajn rigardojn al Vlaĉjo; el la interparolo estis klare, ke tie — ĉe la vunditoj — komandas la fuĝinta el Khara ŝamano Ogu. La knabo veturis al la doktoro memvole, forkuris, la maljunulo minacis nun al li per kruela puno.

Nur en krepusko Vlaĉjo kun Danzi kaj la knabo, kies nomo estis Lamzi, ĝisveturis altan, kovritan de pinoj monteton apud brua rivero Taa-Hao. Sur la subventa flanko de la monteto brulis ses lignofajroj; en krepusko sur la fono de fulganta flamo figuroj de homoj ŝajnis grandegaj. Ĉirkaŭ kvindek rajdistoj baris al Vlaĉjo la vojon, haltis en atendo. Ĉiuj, eĉ knaboj, havis fusilojn. Probable, ili drinkis laktan brandon, — supozis Danzi kaj konsilis forveturi, dum ili estas netuŝitaj.

— Ili estas tre ebriaj, jes, tiel, — diris Madi-Danzi, — malbone estos, tute malbone!

Vlaĉjo deĉevaliĝis, ĵetis la kondukilon al Danzi; larĝe disstarigante la piedojn, li ekiris rekte al la rajdantoj. Ili ne disiris, la tuboj de la ĉasfusiloj obtuze rigardis al la Vlaĉja vizaĝo. Sentante, ke li timas, sed, sciante, ke alie agi ne eblas, li forpuŝis de si ĉevalan muzelon, premis per la ŝultro al ies piedingo, sakris kaj komencis leviĝi sur la monteton. Malantaŭe, iomete flanke, pepante pro timo kaj penante esti kiel eble plej proksima al la doktoro, paŝetis Lamzi — la filo de tiu, kiu, probable, jam «perdis la aĝon».

Inter flamoj de fumaj lignofajroj du homoj kuŝis, unu sidis sur branĉaj apogiloj, subtenantaj lin sub la akseloj. Liaj okuloj kun sufera sopiro rigardis foren. Plej probable, li jam nenion vidis, ĉar ne rekonis eĉ la propran filon. Apud la patro de Lamzi sidis ŝamano Ogu, kaj Vlaĉjo momente ĉesis ion timi, kiam li komprenis, kio nun okazas.

Apud la mortanto estis preparita ĉio, kion li povus bezoni en tiu malproksima vivo, en la sekva vica vivo, kiel ŝatis esprimi Danzi; ĉi tie estis kaj tabako, kaj alumetoj, kaj lakta brando, estis ankaŭ viando, estis paro da novaj piedvestoj, estis ankaŭ skurĝo. Lin — ankoraŭ vivan — oni estis jam akompanantaj for, kaj Vlaĉjo rompis per sia apero kaj per sia enmiksiĝo la leĝon de morto, kiu jam estis proklamita de ŝamano Ogu. Plenumon de la leĝo de morto estis gardantaj la rajdantoj, instruitaj de la ŝamano: se la patro Lamzi restos viva — do Ogu mortos, li ne plu vivos kiel ŝamano.

— Ĉio estas preta por vi, ĉio estas bone preparita, nenio estas forgesita, iru do, vi ne plu havas aĝon, — estis diranta ŝamano Ogu, ankoraŭ ne vidante Vlaĉjon kaj ne aŭdante liajn paŝojn pro krakado de branĉoj en la flamo. — Iru, ne atendu...

— Iru for, sorĉisto! — kriis Vlaĉjo. Ogu malrapide returniĝis, ekvidis la Vlaĉjajn botojn kaj ekstaris. Li ekstaris, sed tio estis ne tiu Ogu, kiu forkuradis de Vlaĉjo en Khara, tio estis alia — sufiĉe impertinenta mastro de tajgo, kaj ankoraŭ ebria, kaj ankoraŭ kun tranĉilo en la mano, kun granda tranĉilo, per kiu li ĵus rabotis viandon por longa vojaĝo por la patro de Lamzi. Kaj la tranĉilon li nun tenis por bato — kun la tranĉrando supren, por murdi la malamatan rusan doktoron per bato al la ventro, kaj ankoraŭ turni la tranĉilon, — Ogu sciis, kiel murdi, kvankam ne sciis, kiel kuraci.

Dum kelkaj sekundoj ili staris unu antaŭ la alia en brilo de la lignofajroj, prilumanta iliajn vizaĝojn. En la maldekstra mano de la ŝamano tintetadis la tamburino. Sur lia alta ĉapo estis brodita abomena similaĵo de homo. Ŝamano Ogu estis ĉi tie, por plenumi la leĝon de morto, — kaj li estis defendanta la morton, kaj Vlaĉjo venis ĉi tien, por redoni al la homo la vivon, — kaj li estis defendanta la vivon, defendanta, tute forgesinte subite pri si mem. Kaj, kaptinte la brakon de la ŝamano super lia mano, li tiel premis per sia dua mano lian pojnon, ke la sorĉisto faligis la tranĉilon kaj retiriĝis en mallumon, trans la lignofajron, ion ŝrikante el tie kaj batante la tamburinon.

Kaj Vlaĉjo kliniĝis super la patro de Lamzi.

Certe, la morto estis proksima, sed kontraŭ ĝi ankoraŭ eblis batali.

Demetinte la vatan jakon, Ustimenko okupiĝis pri la afero, kaj la du aliaj ĉasistoj, kiuj kuŝis apud la lignofajroj, alterne kun ĝemoj komencis rakonti al li, kiel ĉio okazis. Li aŭskultis malatente, sed iaj fragmentaj frazoj atingadis lin — pri sukcesa ĉaso kaj pri tio, kiel finiĝis kartoĉoj, kaj pri tio, kiel la malfavorantoj de la ĉasistoj, tajgaj diabloj Zumbr kaj Kur, probable, sukcesis kruci la vojon al la patro de Lamzi, la plej glora ĉasisto. Eksplodis kartoĉo — jen kio okazis, eksplodis, kiam la patro de Lamzi estis preparanta kartoĉojn. Ili ĉiuj sidis tre proksime, sed la patro de Lamzi kliniĝis super la kartoĉo, tial la tuta ŝargo batis en lian bruston.

— Gardu vin! — per lepora voĉo kriis Lamzi, kaj tuj Vlaĉjo aŭdis malantaŭ si sekan klakon.

Li returniĝis.

Je dek paŝoj for de li, tute blanka, tenante dutuban fusilon en la mano, staris ŝamano Ogu. Li ellasis ambaŭ ĉanojn, sed la dutuba fusilo de la patro de Lamzi ne estis ŝargita. Nur tial Vlaĉjo «konservis la aĝon» — en tajgo oni scipovas pafi, kaj ŝamano Ogu ne mistrafus.

Vlaĉjo paŝis al la ŝamano, sed Ogu ĵetis la fusilon kaj ekrampis al Ustimenko. Li rampis kaj riverencadis, rampis kaj almetadis la vizaĝon al la tero. Nun li serĉis defendon de la homo, kiun li deziris murdi. Nur Ustimenko povis savi lin — rompintan la leĝon de morto, lin — kiu intencis pafi al la dorso. Kaj, ĉirkaŭkaptinte la boton de Vlaĉjo, li alpremis al ĝi sian vangon kaj komencis hurli kaj peti, jelpante kaj ĝemante...

— Prenu! Ĉu vi aŭdas? — kriis Ustimenko. — Prenu la fusilon kaj ŝargu ĝin — ekstaru malantaŭ mia dorso, ĉar mi devas labori. Prenu vi, Lamzi. Ankoraŭ eblas, ke via patro ne «perdos la aĝon». Sed mi ne povas kuraci, se oni pafas al mia dorso. Kaj la ŝamano foriraĉu al diablo!

Li estis tre kolera, Vlaĉjo, kaj denove ial al li rememoriĝis Anjo Jolkina kaj Svetlanjo.

La knabo Lamzi ŝovis du kartoĉojn en la tubojn kaj ekstaris al la dorso de Vlaĉjo. Kaj la rajdantoj, deĉevaliĝinte, unu post la alia, aliradis pli proksime, por rigardi al tiu homo, pri kiu Ogu rakontis, ke li ne scipovas kuraci, sed scipovas nur mortigi — li mortigis du homojn en sia malsanulejo, kaj poste eĉ malhonoris ilin — distranĉis iliajn malvivajn korpojn, por ŝteli en sian rezervon la bonajn, sanajn ĉasistajn korojn.

Sed Ustimenko tute neniun vidis. Li estis laboranta: en neegala ruĝeta lumo de la estingiĝantaj lignofajroj Vlaĉjo pririgardis la vundon, de kiu estis iranta sufoka odoro de putrado. La vundo troviĝis ĉe la dekstra rando de la brustosto, ĝiaj randoj nekroziĝis, la eliran aperturon Vlaĉjo ne vidis.

— Kiom da tagoj li estas sur tiu damnita apogilo? — demandis Ustimenko.

— Kvin! — serveme respondis Madi-Danzi. — Jes, tiel, kvin. Ili ne komprenas, ili estas malsaĝaj, stultuloj, jes...

Plu esplorante la vundon, Vlaĉjo ordonis al Danzi porti la instrumentojn, ĵeti multe da branĉoj en la lignofajrojn kaj prepari lavadon de la manoj por la operacio.

Ŝamano Ogu jam sukcesis enŝovi en la vundojn pecojn de kuraca vulpa pelto, malsekigita per salivo de lupo kaj per fandita graso de sciuro. Necesis operacii senprokraste, sed la patro de Lamzi sufokiĝadis, se oni metadis lin sur la dorson. Kaj neniu povis doni al li narkozon.

Vlaĉjo verŝis duonon de trinkokruĉo da alkoholo kaj, diluinte per akvo, alportis al la sekiĝintaj lipoj de la patro de Lamzi.

— Trinku, amiko! — diris Ustimenko laŭte kaj forte. — Vi estas viva, vi ne «perdos la aĝon». Se vi trinkos unuglute, vi pli bone fartos. Aŭskultu, amiko! Ne eniru en la malsanon, ne cedu al ĝi, kaj baldaŭ vi denove iros ĉasi.

La okuloj, plenaj de sufero, malrapide malfermiĝis.

— Trinku! — ordonis Ustimenko.

Kaj, kiam la patro de Lamzi suspiris kun faciliĝo, li injektis al li morfinon.

Li komencis esplori la vundon en lumo de la lignofajroj, fulge kaj varmege brulantaj. Ĉirkaŭe kiel senmova muro, barante lin disde la ĝemanta kaj hurlanta Ogu, staris la ĉasistoj. La patro de Lamzi spiris rasle, la knabo tremegis kaj plorsingultadis apud la ŝultro de Vlaĉjo. En kronoj de pinoj fajfis vento, malproksime sube bolis malkvietaj akvoj de Taa-Hao. La du aliaj vunditoj, leviĝinte kaj forgesinte pri propraj suferoj, rigardis al la manoj de Vlaĉjo, al la brilanta pinĉilo, al la kolera, indigna, streĉita vizaĝo de la rusa doktoro.

Profundo de la vundo estis ĉirkaŭ dek unu centimetroj; ĉe esploro de la vundo per la fingro Vlaĉjo sentis sur ĝia fundo grandajn plumbograjnojn, buletojn de la kuraca pelto kaj feltan pulvoŝtopilon. Ĉion ĉi li eltiris.

Ripozinte dum minuto, Vlaĉjo surmetis humidan vindon kun tamponoj kaj leviĝis. La patro de Lamzi spiris pli egalmezure, la pulso estis ankoraŭ mola, sed multe pli bona, ol antaŭe. Ne malpli ol horon li malŝparis por la du aliaj ĉasistoj. Kun ili same jam sukcesis labori la damnita ŝamano Ogu. Kaj krome, ili estis brulvunditaj.

Kun batanta koro, kun pikdoloro en la flanko kaj kun dolorantaj kruroj Vlaĉjo ekstaris. Plu fulge kaj arde brulis la grandegaj lignofajroj. La ĉasistoj en siaj mallongaj rangiferaj peltmanteloj, senĉapaj, brunflavaj, staris kiel muro — ili ne atendis, ke la doktoro tiel abrupte kaj subite turniĝos al ili.

— Nu? — demandis Ustimenko en la lingvo, kiun ili komprenis. — Nu? Por kio do vi renkontis min kiel malamikon? Kion mi faris al vi malbonan? Ja via ŝamano Ogu deziris mortpafi min, kaj vi vidis tion, kaj neniu el vi eĉ moviĝis.

— Ni ne kuraĝis! — diris ies kruda voĉo. — Tiam ni timis la ŝamanon. Li povis neniigi nin ĉiujn.

— Li nenion povas! — diris Ustimenko. — Li estas malkuraĝa stultulo! Li ne laboras, kiel vi, li nur priŝtelas vin, kaj vi lin timas.

— Ne, — diris alia ĉasisto. — Nun ne. Nun mi mortigos lin.

— Kaj ankaŭ tio ne estos! — kriis Vlaĉjo. — Li ne estos murdita, ĉu vi aŭdas? Mi ne permesos al vi!

Matene ĉiuj tri vunditoj estis portitaj sur floson, alkondukitan dum la nokto el la restadejo. Ŝamano Ogu ĝis tiam rampadis ĉe la piedoj de Vlaĉjo, kiam tiu ordonis al li same iri sur la floson, sed anticipe Ogu devis ĵeti al Taa-Hao sian altan ĉapon, la tamburinon kaj la bastonon kun vivaj ŝtonoj. La ŝamano laŭte ekhurlis, la ĉasistoj ekridis. Vlaĉjo staris sur la floso kun kunpremitaj lipoj, malgrasiĝinta, nerazita.

— Pardonu min! — kriis Ogu.

— Vi veturos kun mi tiel, kiel mi diris, aŭ ne veturos tute, — diris Ustimenko. — Ĉu vi komprenis, Ogu?

Kaj Ogu, tremante kaj plorsingultante, ĵetis en la potencajn akvojn de Taa-Hao ĉiujn signojn de sia ŝamaneco. Kvankam tio estis mirinda, tamen li kredis je sia ĉapo, sia tamburino kaj sia bastono. Kredis, kaj, kiam la ĉapo ekbalanciĝis sur la akvo, por ĉiam humiliĝis. Nur demandis Vlaĉjon:

— Kion do mi nun faros? Kiel mi nutros min?

— Vi venados al mi en la malsanulejon kaj fendados brullignon. Por tio vi estos sata.

— Sed mi ne scipovas fendi lignon! — ofendiĝis Ogu.

Vlaĉjo levis la ŝultrojn. En la vojo li kun neniu parolis, li sentis amaron kaj ofendiĝon. Dum longaj jaroj li rememoradis la sekan klakon de la ĉanoj de la dutuba fusilo malantaŭ la dorso. La floson kondukis maljuna loka loĝanto Hiĝik, la vunditoj pigre interparoladis, observadis, kiel la floso fortimigas anasojn, anserojn, kiel ĝi timigis urogalon sur la bordo. Vespere aŭdiĝis la muĝantaj sojloj; la patro de Lamzi, la eksa ŝamano Ogu kaj la du aliaj vunditoj komence grimpis pli alte — sur konstruaĵon kiel larĝa lignolito, poste, lasinte tie la solan patron de Lamzi, malleviĝis por ĵeti al la sojlo oferon — monon kaj biskotojn kun salo.

— Ĉiuj tenu sin! — ordonis Hiĝik.

La floso krute kliniĝis, la pruo subakviĝis, la pobo leviĝis, tuŝinte ŝtonojn. Ondego kun ŝaŭmo, hurlanta, brua, trakuris, la floso estis turnita maldekstren, dekstren, la sojlo restis malantaŭe. La patro de Lamzi humile demandis, ĉu ili ĵetis ankaŭ lian oferon — malnovan fusilan kuglingon. Poste, anhelante, li turnis sin al Vlaĉjo:

— Ĉu vi resanigos min, doktoro?

Vlaĉjo suspiris, ridetis: ĉu li povis koleri al homoj, kiuj ĵetas al sojlo oferon?

Novembre Vlaĉjo forigis al la patro de Lamzi sekvestron de la brustosto, sub kiu fiksiĝis metala butono kaj du plumbograjnoj. Kaj en la sama novembro al li en la malsanulejon venis la filino de Markelov kun peto viziti la grave ekmalsanintan patron.

— Kio okazis al li? — demandis Ustimenko.

— Ĉu eblas kompreni? — morne respondis Pelagia. — Li grincas per la dentoj, kaj fino. Kaj vodkon drinkas ĝis maldeco. Maldikiĝis, eĉ unu nokton ne dormas.

— Ĉu estas li, kiu min vokas, aŭ vi?

— Mi! — mallevinte la okulojn, diris la junulino.