En kio do estas la senco de la vivo?

Vespere, kunpreninte elektran lanternon, stetoskopon kaj kelkajn tablojdojn de luminalo, Vlaĉjo ekiris al Markelov-oj. Ekbojis koleregaj ĉenhundoj, elpafiĝis sur la peronon la timigita komizo, ekparolis per mizera voĉo:

— Bonvenu! Ili atendas! Pelagia Jegorovna tre atendas, bonvenu...

En la vestiblo estis nekutima odoro de kupreso, benzoo, io alia tre dolĉa. Pelagia, strange belvestita, bruante per silkoj, brilante per ringoj kaj multekosta broĉo, diris flustre:

— Vi prefere mem al li eniru, ĉu? Mi petas! Faru komplezon pro Dio. Kvazaŭ vi iris pretere — kaj vizitis. Pretere, sen neceso, aŭ, eble, por respekti. Li delonge vin atendas, ofte parolas pri vi, sed nur, pardonu, ne kiel pri doktoro, sed nur tiel... Mencias...

Vlaĉjo levis la ŝultrojn, frapis; ne aŭdinte respondon, eniris. En la grandega, malalta, varmege hejtita ĉambro el angulo en angulon, klininte la kapon, svingante, kvazaŭ kapro, la grizharan barbon, kunmetinte la manojn malantaŭ la dorso, en nigra longa ĉemizo estis iranta Markelov, suspiradis, ion balbutadis por si mem. Vlaĉjon li rimarkis ne tuj, kaj ekvidinte — ne miris, nur demandis:

— Ĉu vi? Pro kio mi meritis honoron, sinjoro-kamarado doktoro?

Io afekta, ne vera ŝajnis al Vlaĉjo en la voĉo de Markelov. Kaj la okuloj, nur antaŭnelonge estintaj senhontaj, rigardis kvankam ankoraŭ impertinente, sed ankaŭ maltrankvile, kaj streĉite, kaj timigite.

— Ĉu por afero vi bonvenis? Aŭ simple najbare? Kaj por kia neceso vi Markelov-on bezonas?

— Jen, mi iris pretere kaj vizitis, — atente fiksrigardante al Markelov, trankvile respondis Vlaĉjo. — Ni ne renkontiĝis dum, verŝajne, pli ol jaro, — kaj jen mi pensis, kial ne viziti, ĉu vi ne malsanas...

Jegoro Tomiĉ subridis:

— Ĉu kuraci vi decidis Markelov-on? Tro multe, fraĉjo, estas por vi, suĉinfano, da honoro. Markelov vin ĉiujn postvivos, jes!

Vlaĉjo silentis. La maljunulo atente kaj maltrankvile fiksrigardis al lia krudiĝinta pro vento vizaĝo kun forta, obstina mentono, serĉis per la rigardo liajn okulojn.

— Ĉu preteriris kaj vizitis? Ruzas vi, doktoro, hipokritas. Penjo vokis, neniu alia. Ĉu? Silentas vi? Tamen, mi ĝojas, ke vi venis, ni sidu, drinku. Mi havas marsalvinon admirindan. Tamen, marsalvino estas por dolĉaj drinkemuloj. Sed mi kun vi drinku konjakon. Ĉu vi drinkos kun mi?

— Drinkos.

— Kaj se mi estas via klasa malamiko kaj ekspluatanto? Kial vi rigardaĉas? Mi scias, mi ĉion, fraĉjo, scias, mi nun du viajn ĵurnalojn legas — abonas.

Li paŝis tra la ĉambro, disŝovis blusilkan kurtenon sur ringoj — tie en profundo, malforte prilumita, malfermiĝis preĝoĉambro kun pupitro; apude senorde kuŝis antikve presitaj libroj en bovledaj bindaĵoj; ankoraŭ videblis novaj revuoj kaj stako da ĵurnaloj. Kolere susurante per papero, Markelov elportis el la preĝoĉambro kelkajn numerojn de «Pravda», kelkajn de «Izvestija», skuis ilin antaŭ Vlaĉjo.

— Jen mi legas. Kaj kio? Kolĥozoj, vi skribas, plano, jarkvino, sovĥozoj, diversaj laborantoj ricevas ordenojn pro sukcesoj. Kaj mi scias! Sed mi do kien iru? Ĉu reen — en la regnon de obskuro, tondi ŝafojn?

— Kiajn ŝafojn? — ne komprenis Vlaĉjo.

— Figura esprimo, prenita de la patroj de la kredo. Signifas — indiĝenon premi forte, ke el li suko iru. Ili estas niaj nutrantoj, ni estas iliaj bonfarantoj. Ĉu komprenis vi?

La okuloj de Markelov rigardis kaj kolere, kaj sufere, la ruĝa buŝo en la grizhariĝinta barbo tordiĝis, la vizaĝo tremis, kvazaŭ pro doloro. Ĵetinte la ĵurnalojn, li aliris al la pordo, vokis Pelagia-n, atente ŝin pririgardis, subridis:

— Belvestiĝis, bovinaĉo. Ĉiam malpura iradas, kaj hodiaŭ en silkoj kaj en oro. Por kiu? Ĉu por la doktoro? Li vin ne prenos kiel edzinon, vi por li estas seninteresa, lin trans la limo virino-kamarado atendas, sed ne rompopeco de eksa vivo!

Pelagia estis malrapide ruĝiĝanta, ĉiam pli kaj pli malalte mallevante la kapon, ŝiaj manoj estis rapide fingrumantaj franĝon de la ŝalo.

— Konjakon «Martell» portu — tie estas, jen, prenu la ŝlosilojn, kaj ŝlosi ne forgesu, alie la patrino ĉion eldrinkos, — subridis li denove al la flanko de Vlaĉjo. — Ŝi ĉe ni estas postrestaĵo de alkoholismo, drinketas por gajo. Ankaŭ alportu peklitajn kukumojn, anetajn. Iuj drinkas konjakon kun citroneto, sed ni, pro nia stulteco, kun kukumeto. Kaj ankoraŭ ion al la dokta gasto doktoro-kamarado pli grasan, pli sukan, vidu — maldika. Kaj turniĝu pli rapide, tro multe da viando vi kreskigis per kolonia nutraĵo, ekspluatantino — «malnova mondo», — aldonis li ree, strabante al Vlaĉjo per la perpleksaj, elturmentitaj okuloj. — Iru!

La filino, riverencinte en antikva maniero, sensone foriris. Markelov elprenis el post malnova, tegita per tapiŝo, trivita fotelo komencitan botelon, avide glutis el la kolo, demandis:

— Kiel mi plu vivu, diru? Foriris ĉi tien de la caro-patro miaj avoj, instruadis ili min siamaniere, demandadis: «Diru al mi, frato, — kiu mortis, sed ne putris?» Mi vigle respondadis: «La Dipatrino, tiu mortis, sed ne putris, kaj viva estis prenita sur la ĉielon!» Ankoraŭ demandadis komplikaĵon: «Kaj kiu, junulo, kreitaĵo ne estis en la arkeo de Noa?» Respondadis mi: «Fiŝo, ĉar ĝi ankaŭ en akvo povas vivi kaj spiron fari». Ĉu malbone? Instruis ili ankoraŭ, ke mi estu super la loka popolo, ĉar alia fremdulo — de alia nacio — povas super mi leviĝi kaj priŝteli la ĉi-lokan popolon pli forte ol mi. Instruis miaj gepatroj min akrigi la dentojn, ĉar homo por homo estas lupo. Kaj alveturinta malnovkredanta monaĥino balbutadis pri la unuaj ĉieloj, kiuj estas: humileco, komprenado, abstinado, mizerikordo, frateco, konkordo, amo. Do elturniĝu — kiel kombini tiajn dentojn kun frateco, ekzemple? Kiel kombini mizerikordon kaj la instruon fari por la indiĝeno vodkon — por si malmultekostan, kaj por li kapturnan? Kiel kombini amon kaj la patran instruon malheligi zibelon — fumkolorigi, por ke ties prezo estu triobla? Kun abstinado kaj komprenado samtempe oni instruis, kiel iun paganon, alikredanon, se li obstinos, en tajgo sensone mortigi, — okazis tiaĵo. Instruis, ke por ni ĉio estas permesita, ĉar ni estas de la malnova, vera kredo, kaj en la geheno ni ne brulos. Scias ni, kiu sin per hufo krucosignas, kaj kiu per tri fingroj1, sed ni estis baptitaj de la patroj de la kredo, kaj pro tio al ni ĉio estos pardonita. Kaj instruiĝis mi bone, kvankam multon el la instruo abomenis, sangon de indiĝenoj mi mem ne verŝis, estas naŭze, sed sur miaj forpasintaj gepatroj tiu sango — kaj nemalgranda — kuŝas kaj krias. Kaj pro tio ĉe mi nun okazis en la cerbo turniĝo. Ĉu ekzistas tia malsano?

— Mi ne scias, ne aŭdis! — diris Vlaĉjo.

— Vi aŭdos! — promesis Markelov.

Eniris kun pleto Pelagia. Jegoro Tomiĉ prenis botelon, lerte per la polmo elbatis la korkon el ĝi, ĵetis timigan rigardon al la filino, tamen ne forpelis ŝin, sed ordonis sidi kaj kun humileco aŭskulti.

— Des pli en silkoj! Tamen, aŭskultu, kamarado doktoro. Turniĝo kaj galimatio, ĉu tiel?

Pelagia verŝis konjakon en grandajn verdvitrajn glasojn, alportis al Vlaĉjo. Li lipis ĝin, maljunulo Markelov eltrinkis sian glason ĝis la fundo, krakmaĉis peklitan kukumon.

— Galimatio! — ripetis Jegoro Tomiĉ. — Jen penseto: por kio, ekzemple, vivas homo?

Vlaĉjo skuiĝis: al li ŝajnis, ke Markelov mokas lin, eltreninte eksteren en ebrio liajn, Vlaĉjajn, pensojn.

— Ĉu por kapitalo? — demandis Jegoro Tomiĉ. — Nu, bone, tradicio estas tia: de la avoj al ni. Sed la kapitalo estas por kio? Ĉu por la heredantino? Ni supozu! Sed se ŝi, stultulinaĉo, en ĝi eĉ sencon ne vidas? Tiam kiele? Jen, supozu, komencis mi diablumi, do, esprimante laŭ via maniero, laŭ la ĵurnaloj, okazas en mi demoraliziĝo. Sed por kio mi al tio rezistu, kiam en nenio alia ekzistas senco? Nu, ankoraŭ en la bankon mi transportos ioman monon, ankoraŭ unu, du, tri alikredanojn, paganojn, lerte kaj eĉ kun rido mi trompos, sed por kio? Nekompreneble kaj malklare mi parolas kaj konfuze, sed vi aŭskultu, se venis...

— Ja mi aŭskultas.

— Jene. Vi, doktoro, kompreni devas, ke ekzistas tiaj malsanoj, kiuj estas ne en la ventro kaj ne en la brusto, sed multe pli malbone. Jen komprenu...

Li verŝis ankoraŭ, eltrinkis, viŝis la buŝon, ekparolis firme:

— Ĝisvivis mi ĝis abomeneco, ĉar koncipita estis en abomenaĵo, en malĉasto, en malpuro. Teni min je kio mi ne havas, la vojon mi perdis, blindiĝas. Edzino mia estas, frato, stulta, estas en ŝi multe da karno kaj lardo, sed homo ne videblas. Jen Penjon mi kompatas, pereos la knabino.

— Ne indas, patro! — petis Pelagia.

— Ne indas — do ne indas.

Markelov por nelonge enpensiĝis, glutante konjakon. Vlaĉjo silentis, la konata kerosena lampo sen lampŝirmilo estis tranĉanta la okulojn.

— Gustumu pirogon, bonvolu! — el profundo de la ĉambro diris Pelagia.

Vlaĉjo prenis pecon de pirogo.

— Ŝin mi, jes, kompatas, — penseme ripetis Markelov. — Sed pri ĉio cetera mi fajfas. Por mi mem restis tute malmulte, kaj la jaroj estas multaj, kaj la vojo estas netrovebla. Ja mi estas radike ĉi-loka, el Khara. Mia tombejo estas ĉi tie, tie estas mia familia tombokelo, ni ĉiuj havis firmajn karakterojn; la tombokelon, el rusaj brikoj konstruitan, alveturigis oni el trans multaj miloj da verstoj, por ke la postmorta ripozo estu propra. Ekde paganaj maljunuloj kaj ĝis lasta nazmuka knabo mian faman familion oni konas ĉi tie kaj timas. Timas, ĉu vi komprenas? Sed vin oni konas — kaj ne timas. Je multaj centoj da verstoj same konas — kaj neniom timas. Vi estas de rusa deveno, kaj mi estas de rusa deveno. Pro kio tiel, diru?

Plorsingultinte, malpleniginte ankoraŭ duonon de la glaso, li frostotreme kuntiriĝis, diris:

— Kaj donacojn de mi ili ne prenas — timas donacon preni, atendas insidon. Pri mia bonkoreco ili ne kredas. Sed mi, eble, vere bonkoriĝis? Ĉu?

Kaj flustris kun amaro kaj kolero:

— Murdi vin deziris tiam ŝamanoj — mi aŭdis, scias. Vi, stultulo, pro kio vian vivon oferas? Mi ja, kompreneble, pro oro. Sed vi? Kian vi tian salajron grandan havas? Kia por vi estos rekompenco pro via ĉi-loka bagno? Ĉu? Mi, jen, hodiaŭ, morgaŭ, kiam deziros, en Kalifornion veturos aŭ en la eternan urbon Romo, por mi ĉio eblas. Sed por vi? Kaj virinon vi, stultulo, ne havas, kaj vodkon ne drinkas. Kaj jen — ĉi tie vi estas kiom da tempo? Jarojn! Vidis mi antaŭnelonge per la propraj okuloj: iris vi supren laŭ pado, ĵetiĝis al vi hundo mordi, tiam virino, edzino de Sain-Belek, tiun hundon per paliso forpelis. Sed mi? Kiu de mi hundon forpelos? Diru, klarigu, helpu, se la homo turniĝon havas? Respondu al mi, maljunulo, vi, kamarado, por kio do vivas homo?

— Por afero! — morne kaj apenaŭ aŭdeble diris Vlaĉjo.

— Kio?

— Por afero.

— Nu, kaj la afero estas por kio? Kaj ĉu mi aferon ne faradis? Ĉu mi senokupe sidis? Ja vi, hundido, eĉ ne sonĝis, kiajn ni vojojn en tajgo kaj tra ĉi-lokaj pereigaj marĉoj trairadis, kiajn ni kaj kie noktojn noktadis, kiaj lupoj al ni la gorĝon ŝiradis, kiel ĉi-lokaj eksterlandanoj al mia patro, kiel al urso, per kartoĉego pafis. Ĉu batalo ne estas afero?

— Ne, ne afero. Monon vi faradis, sed ne aferon.

— Do, profitemo?

— Profitemo.

— Kaj ne ekzistas por mi saviĝo el tiu ĉi mia turniĝo?

— Ĉu vi min kiel kuraciston demandas?

— Lasu ja vian kuracadon, estas ridinde por mi pri ĝi aŭdi. Mi vin kiel rusan homon demandas...

— Mi kaj vi estas rusoj, sed malsamaj rusoj, — levante al Markelov firman rigardon, diris Vlaĉjo. — Mi estas sovetia ruso, kaj vi estas nur etna, eksa ruso, laŭ la brika tombokelo, sed ne laŭ homeco. Ruso nun estas tute alia, ol antaŭe, al nuna ruso laboranta homo per kartoĉego ne pafos. Tial vi timas, sed mi ne.

Markelov, evidente, ne aŭskultis.

— Bone, — diris li malamike. — Al kiu oni incensas, tiu riverencas. Vi al mi nur unu aferon diru: ĉu mi donacu mian havaĵon al la malsanulejo? Eble, tiam mi iĝos ne malpli bona, ol vi, sinjoro-kamarado?

— Ĝi estas ne via — tiu havaĵo. Kaj donaci rabitaĵon estas stulte.

Jegoro Tomiĉ ne miris, nur aliris pli proksime, demandis:

— Kaj ĉu pardoni al ŝamano Ogu ne estas stulte? Li al vi pafi deziris, kaj nun vi lin nutras? Pendumi lin tie sur branĉo kaj la kalkanojn al la putinido bruligi super lignofajro, oni por ĉiam memorus.

— Ogu ne kulpas, — malvarme diris Vlaĉjo, — kulpas vi.

— Ĉu denove mi? Aŭskultu, Penjo, ankaŭ ĉi tie mi kulpas. Ĉu? Lertas la doktoro, tre lertas. Per kio do mi, kara amiko, kulpas?

— Ja vi mem scias: dum jarcentoj...

— Ĉesu galimation babili, — interrompis Markelov. — Mi anstataŭ vi zorgis — skribis al kiu necesas kion necesas, — sidigos oni vian ŝamanon trans bonan kradon.

— Mi ne permesos.

— Ne permesos? — miris Markelov.

— Neniuokaze permesos!

— Ĉu laŭ kristanismo?

— Kristanismo neniel rilatas al tio.

— Nu, do prenu tion diablo! Fine mi ankoraŭ demandos: kia estas tiu afero, ke por ĝi vivu homo?

— Ajna utila por homoj afero — jen ĉio, — same kiel antaŭe morne kaj eĉ kolere diris Ustimenko. — Ajna.

— Homoj estas sterko!

— Tiam eĉ ne necesas por ni perdi tempon! — diris, leviĝante, Vlaĉjo. — Tamen, pensas mi, Jegoro Tomiĉ, nur tre malbona homo povas aserti, ke homoj estas sterko.

— Ja mi ĝuste estas malbona! — kun subrido respondis Markelov.

Kaj kriis al la dorso de Vlaĉjo:

— Venu iam instrui min, malkleran.

— Mi ne venos! — diris Vlaĉjo. — Malfacile estas kun vi. Kaj senutile...

Ili ankoraŭfoje rigardis unu al la alia — Markelov perplekse, kaj Vlaĉjo trankvile kaj malgaje.

Sur la perono, sub malvarma pluveto, tremis la komizo.

— Do, ĉu baldaŭ li? — flustre demandis li Vlaĉjon.

— Kio — baldaŭ?

— Ja mankas forto toleri. Batas li treege, tute perdis sian dignon. Morti por li estus nun ĝusta tempo, eĉ ne eblas ĉion ĉi al vi, sinjoro doktoro, rakonti.

Vlaĉjo bruligis la lanternon, ekpaŝis al sia malsanulejo. Baĉjo Belov, kuŝante en pura lito, ankaŭ lavita mem, belaspekta, estis leganta kun admiro iajn sentimentalajn versaĵetojn.

— Kaj sen vi Oŝ naskis, — diris li, — ni ĵus antaŭnelonge finis. Bonega knabo.

Lavinte sin, surmetinte la kitelon, Vlaĉjo iris al Oŝ. Tiu ankoraŭ dormetis, en la akuŝejo oni estis purigantaj, avo Abataj kaŭre en la koridoro, ĉe lumo de brulantaj en la forno brulŝtipoj, damludis kun malsana ĉasisto Kuri. En la kvara ĉambro ekĝemis operaciita hodiaŭ dekjara knabo Khem. Vlaĉjo sidis iom ĉe li, kalkulis la pulson, tuŝis — ĉu la kruro estas varma. La kruro estis varma, knabo Khem ne devis nun resti invalido. Elirante el la kvara, li ekvidis Tuŝ-on — kun lumantaj okuloj, malpeza kaj maldika, ŝi estis facile kaj rapide iranta renkonten al li.

— Nu, do kio pri Moskvo? — demandis Vlaĉjo. — Ĉu vi veturos, Tuŝ?

— Ne, — rigardante en lian vizaĝon, ĝoje respondis ŝi.

— Kial?

— Ankoraŭ malklera estas mi, jes, tiel, — respondis ŝi. — Tie oni ridos. Poste mi veturos. Kiam vi diros — veturu, Tuŝ, estas tempo! Tiel, jes, ĉu?

Li ne povis rigardi en ŝiajn okulojn, tiel ili lumis kaj tiom senfine karesa kaj varma estis tiu lumo.



1. La malnovkredantoj krucosignas per du fingroj, dum la modernaj (postreformaj) ortdokskristanoj krucosignas per tri fingroj.