Ĉapitro kvina

— Mian mitraleton redonu, — firme, sed ne arogante diris Lazarev al Lokotkov. — Mi ĉi tien venis kun armilo kaj kun plenaj ŝargiloj.

La suno estis bruliganta ilin kun tuta malavareco de bonvetera junia tago. Inga staris apud Lazarev, ĉi-foje ŝi ne estis fumanta, ŝiaj okulegoj same rigardis al Lokotkov humile kaj eĉ pete. Tian esprimon de la okuloj de Ŝanina Ivano Jegoroviĉ neniam rimarkis antaŭe.

Diablo ilin prenu! Ĉu li povis klarigi, ke dum ĉiuj ĉi noktoj li pensadis pri Lazarev tute ne kiel pri mitraletisto en arbara partizana batalo. Oni faligos la ardan knabon — kaj adiaŭ la tuta plano. Sed kio estos, se li ne permesos?

— Mi pripensos, — diris Ivano Jegoroviĉ kaj mem miris, kiom similas lia voĉo al la voĉo de iu fama aktoro, kiu en kinofilmo ludis burokraton. — Mi pripensos! — ripetis li, preskaŭ aldoninte «kaj ricevos aprobon» el la sama komedifilmo. — Post horo vizitu min...

Lazarev deziris ion prononci, sed nur subpremis suspiron kaj ekpaŝis al la lignodomo, en kiu lokiĝis lia plotono. Nun la brigado okupis vilaĝon, ĝuste tiun, kie iam loĝis Nedojedov-oj kaj kie Lokotkov mortpafis la ebrian policiston. En la domo estis kaj partizana hospitalo, kaj la stabo; la brigadestro loĝis lukse — en mezanineto, kvankam multaj ankoraŭ loĝis en terkabanoj: pli ol du mil homoj! La germanoj en tiuj distriktoj forestis, ĉi tie denove regis la Soveta potenco.

— Kial vi ne fidas Lazarev-on? — demandis Inga el malantaŭ lia ŝultro.

— Sed kial vi decidis, ke mi ne fidas? — preskaŭ kolere respondis li. Kaj pensis, ke li atendis tiun stultan demandon ekde tiu momento, kiam li komprenis, ke Ŝanina iras post li.

— Ĉu intuicio de ĈK-ano? — aŭdis li ŝian aŭdacan voĉon.

Ŝajne necesis respondi. Kaj Ivano Jegoroviĉ turniĝis al ŝi, por «komprenigi», kiel li esprimadis, sed nenion respondis kaj ne komprenigis. Li ekvidis ŝian vizaĝon, la vizaĝon de alia junulino, la vizaĝon ne de la kolera Inga, kiu per krudaj vortoj defendadis sin kontraŭ trudiĝemaj amindumantoj kaj eĉ iam batadis, gratvundante kun katina feroco, sed la veran vizaĝon de Inga — malfermitan, konfuzitan, malgajan, kun sinĝena kaj eĉ timema rideto.

«Jen Lazarev! — subite ĉesinte koleri, pensis Ivano Jegoroviĉ. — Jen bravulo!» Kaj, nesingarde subridinte, demandis:

— Sed kial vi ĝuste al Lazarev pri lia fideleco kaj patriotismo ekkredis? Antaŭe ĉiuj knaboj por vi estis babilemuloj, fanfaronuloj kaj huliganoj, sed nun ĝuste al Lazarev mi donu armilon? Kial tiel?

Ili estis irantaj malrapide, trans la vilaĝan barilon, al la arbareto, post kiu estis komenciĝanta pinglarbaro, al la terkabanoj, en kiuj dum someraj varmegaj tagoj estis ne malpli bone, ol en la vilaĝo Dvoriŝĉi.

— Kial? — perplekse prononcis Inga. — Mi ne scias, Ivano Jegoroviĉ. Sed nur... ŝajnas... al li ne eblas ne kredi...

Lokotkov deflanke ĵetis rigardon al sia tradukistino. Kaj rimarkis ne nur novan esprimon de ŝia vizaĝo, ne nur humile mallevitajn okulharojn, sed ankaŭ hararanĝon tute alian, kun hardislimo meze, kun dense volvitaj harligoj super la oreloj, kun harligoj de koloro de matura tritiko — harligoj, kiujn dum ĉiuj ĉi longaj jaroj kamarado Ŝanina kaŝadis aŭ sub vintra klapĉapo, aŭ sub somera soldata stretĉapeto, ĉiuokaze, neniam antaŭ tiu ĉi tago Lokotkov vidis ajnajn harligojn ĉe Inga. Li eĉ ekdeziris demandi ŝin pri tiuj harligoj kaj pri tio, kiel ŝi sukcesadis tiel lerte kaŝi ilin, tamen por estro tia demando aspektus nesolida, sed ĝuste hodiaŭ Lokotkov devis esti kaj solida, kaj neatingebla, kaj eĉ senanima — burokrato...

Devancante ilin, marŝante sentakte, proksimiĝante al la landvojo, kondukanta al Razvilje, pasis du plotonoj kun mitraletoj, pretertrotis gluglante fama partizana ĉevalino Roza, trenanta droŝkon kun mitraloj kaj kun sanitarinstruktorino Sanjo, tiu svingis la manon:

— Ĝis revido!

Inga estis malkviete serĉanta per la okuloj. «Aleksandron ŝi serĉas», — pensis Lokotkov kaj subite kun doloro, kvazaŭ li estus ne ĈK-ano Lokotkov, sed Lazarev, imagis al si, kiel Saĉjo kuŝas nun sola en malplena domo, de kie la knaboj iris al la batalo, kiel li rigardas al la plafono kaj per kiaj vortoj insultas la trosekurigemulon, senanimulon, kanajlon kaj tedulon Lokotkov-on, kiu eĉ ne vidis malfeliĉon, nek faŝismon gustumis, sed kaptis je la gorĝo kaj sufokas, ne lasas spiri. «El lia pozicio tio estas ĝusta, — rezonis Ivano Jegoroviĉ, — tute ĝusta, sed tamen poste li eble komprenos».

— Kien vi defilas? — demandis li, ree rimarkinte Inga-n apud sia ŝultro.

— Nenien, — respondis ŝi, — mi simple iras. Ĉu estas malpermesite iri?

— Do, jen tiamaniere, — abrupte haltinte, diris Lokotkov. — Ĉu vi min aŭskultas?

— Aŭskultas...

— Vi promenos nun kun Lazarev. Tio estas tasko por vi, kiel por ĈK-anino. Kaj faru, ke li havu neniajn tiajn humorojn.

— Kiaj tiajn humorojn? — malŝate demandis Inga. — Se oni ne konfidas al homo armilon, do kiu li estas? Kiun oni en li subkomprenas?

— Kaj tio estas demando, kiun mi post horo al li klarigos. Sed li devas scii laŭ via rilato, ke ni lin fidas. Kaj ankaŭ vi tion komprenu.

— «Silente kaŝu en la kor'», — kolere komencis ŝi, sed li interrompis ŝin per tiu voĉo de kinoburokrato, kiun li antaŭnelonge trovis en si. Li prononcis:

— Ni havas ofican interparolon, kamarado Ŝanina, sed ne ŝercan. Plenumu!

— Jes, kamarado! — mirigite, kvazaŭ ne rekonante Lokotkov-on, prononcis Inga kaj turniĝis malantaŭen.

Post ĉirkaŭ kvardek minutoj ili venis ambaŭ kune. Lazarev rimarkeble gajiĝis, sed tamen estis pli ol diskreta, kaj Inga, demandinte, ĉu ŝi povas esti libera, forlasis la terkabanon. Ĝuste forlasis, tiel ŝi levis la kapon kaj tiel pufigis la etajn naztruojn de sia kuspita nazo, kiam Lokotkov per sia nova voĉo permesis al ŝi foriri.

— Nu, do kiel? — demandis Ivano Jegoroviĉ Lazarev-on. — Ĉu ni plu ofendiĝados, Saĉjo?

La eksleŭtenanto silentis.

— Mi vin ne lasos al batalo, — diris Ivano Jegoroviĉ, — kaj ne tial, ke mi vin ne fidas. Mi vin ĉi tie bezonas — vivan kaj sanan.

Lazarev ĵetis atentan rigardon al Lokotkov.

— Vi devas al mi detalan mapon fari. Indiki sur ĝi ĉiujn viajn skoltajn informojn. Tio estas peniga laboro. Kaj ankaŭ viajn kunirintojn atente pridemandu...

— Miaj kunirintoj, kiel normalaj soldatoj, jam batalas...

— Silentu. Ni dume havas homojn por militi. Sed la mapon fari devas ĝuste vi. Kaj en viva stato.

Saĉjo plu rigardis. Li estis pure razita kaj odoris per ia konata odoro. Tiu odoro obsedis Ivanon Jegoroviĉ-on ĝis la fino mem de la interparolo. Nur forakompanante Saĉjon el la terkabano, Lokotkov rememoris: flakonon da tia parfumo, ŝajne «Majfloro», havis Inga.

Kaj vespere la soldatoj aranĝis amatoran koncerton, kiu iĝis solkoncerto de Lazarev. Lokotkov sidis apud la brigadestro — severa kaj saĝa amiko de Ivano Jegoroviĉ, kaj ili nur interŝanĝadis rigardojn kaj puŝadis unu la alian per la kubutoj. Kvankam tute ne elstara estis la voĉo de Lazarev, tute ne, nenio speciala, tamen liaj kantoj ŝiradis la animon, en ili aŭdiĝis kaj amara malfeliĉo, kaj tia despera kuraĝo kaj aŭdaco, kaj tia subita ĝojo, ke la soldatoj, kuŝantaj sur la rosa herbejo, eĉ subite kriis «hu ra», kaj unu el ili alportis al la artisto skatolon da germana kondensita lakto, por ke tiu ne trostreĉu sian valoregan «najtingalan» gorĝon. Oni kriis «bis» senfine. Lazarev ne afektis kaj ne ŝajnigis sin artisto, kaj kiam li tro laciĝadis, li subite rakontadis mallaŭte kaj simple, kia estas la faŝista kaptiteco, kaj, rakontinte, demandadis pli laŭte tiujn, kun kiuj li ĝin spertis:

— Jaroŝenko, ĉu mi ĝuste rememoras? Zubarev, ĉu tiel?

Kaj el la rosa, malvarmeta obskuro aŭdiĝadis:

— Ĝuste! Kantu «Kaptiĝon»!

— Mi kantos.

Kaj li kantis:

Aĥ, kaptiĝo, vi, mallibero,
Mallibero vi morta, fia...
La amiko murdiĝis hieraŭ,
Kamarado, amiko mia...
Li l' okulojn malfermis pene,
Kaj en sia lasta impeto,
Retenante sin por ne sveni,
Testamentis sian precepton...

— Unuaranga propagandisto, — diris al Ivano Jegoroviĉ la brigadestro. — La knabojn eblas eĉ tuj konduki en batalon...

Kaj Lazarev kun fajfado estis kantanta jam koncentrejan satiran kanzoneton:

Kiel suno de l' ĉielo
Vi, terpom', varmigas min.

Estis kaj ridinde kaj timinde, kaj Inga Ŝanina en surĵetita sur la ŝultrojn uniforma palto rigardis sendeŝire al lia pala, iom turnita supren vizaĝo, prilumita per du trofeaj germanaj benzinaj lampoj, rigardis kaj ne povis kompreni, kiel sukcesis la homo, ankoraŭ juna, preskaŭ knabo, elteni ĉiujn ĉi monstrajn elprovojn, senditajn al li de la sorto, kaj ne rompiĝi, plu rigardi al la mondo per aŭdacaj okuloj de lernejano, kanti, kiel ekkantis li hodiaŭ, transforminte la tutan brigadon en ĥoron, kiu kunkantis kun li minace kaj potence:

Kie arbaroj, marĉoj kaj glataĵoj
Sterniĝis sub varmeg' aŭ neĝa spac' —
Nun trupoj partizanaj kun kuraĝo
Jam kreskas nevenkeble kaj sen lac'...

Poste, en malfrua nokto, preskaŭ ĝis la mateno, ŝi iradis kun li en densa nebulo aŭ sidadis sur arbotrunko, faligita kaj senŝeligita por partizana konstruaĵo, rigardadis supren al malproksimaj steloj, kiuj kvazaŭ naĝis trans la nebulo, kaj por ŝi estis strange, ke Lazarev eĉ ne tuŝis ŝian kubuton, eĉ ne intencis brakumi, estis strange, ke li rakontis nenion el siaj travivaĵoj, estis strange, ke li alparoladis al ŝi ne en la loka kutima maniero, sed ceremonie kaj malkrude, kaj nur kantadis pecojn de iuj forgesitaj, malnovaj kantoj, kun vortoj, kiujn oni nun ne prononcas, kaj eĉ ne nur nun, sed eĉ la avinoj ilin, eble, forgesis. Ŝi diris al li pri tio, li lace ridetis:

— En la koncentrejo estis malsamaj rusoj. Ankaŭ ne niaj estis...

— Sed kiaj?

— Kiuj ne deziris militi kontraŭ la Soveta potenco. Elmigrulaj idoj. La gepatroj fuĝis en la dek oka aŭ la dek naŭa jaro, kaj tiuj ĉi plu vagas.

Kaj li ekkantis nelaŭte, kvazaŭ kanti por li estis pli simple, ol vortumi:

Konversoj longaj sen parol',
Reson' de amo sen esprimo,
Kaj de juni' vespera mol',
Delir' unua de l' animo...

Ŝi aŭskultadis, mallevinte la kapon, ŝrumpinte sub la kruda drapo de la uniforma palto, kaj petadis kanti plu, ĉar al ŝi venadis timo, ke finiĝos tiu ĉi nokto, tiom malsimila al ĉiuj militaj noktoj, ke foriros kun tagiĝo tiu ĉi aroganta-modesta homo, sciante nenion kaj pri Heine, kaj pri simfonia muziko, kaj pri helena arkitekturo, ne leginta Erneston Hamingway-on, konfuzanta Leskov-on kun Ĉeĥov, foriros kaj neniam revenos, lasinte ŝin, koleran Ŝanina-n, knabino-vidvino, kaj ŝi plu pridemandados kaptitojn, skribados per malbona plumo sur malbona papero kaj atendados la venkon nur por ree lerni en la latinid-ĝermana fakultato, kiu ekde tiuj ĉi tagoj ne plu interesis ŝin.

— Ĉu vi ekdormis? — demandis li subite el malproksime.

— Ne, tute ne! — respondis ŝi kaj ne rekonis sian voĉon, kvazaŭ ĝi ne krudiĝis dum tiuj ĉi jaroj, kvazaŭ ŝi ree hejme, en Leningrado, sur strato Kiroĉnaja, deiris de la piano en sia blu-blanka ĉambro. — Ne, mi ne ekdormis...

— Ni iru, vi frostiĝos, — aŭdis Inga.

Ŝi leviĝis, iomete ofendiĝinta. Eĉ en ŝiaj lernejaj jaroj al ŝi neniu el ŝiaj tiamaj knaboj unua proponadis iri hejmen.

— Tempas dormi, — tute seke prononcis Lazarev. — Mi akompanos vin, kaj poste mem kuŝiĝos.

Kaj aldonis post paŭzo:

— Ne indas por vi kaj mi promeni. Oni al mi ne konfidas eĉ mitraleton, ne dirante eĉ pri...

— Mi ne komprenas, — diris ŝi, — mi ne komprenas, pri kio vi diras.

— Pri multo, — respondis li jam malmilde. — Oni imputos diablo scias kion. Ĉu vi pensas, ke mi ne divenas? Kiel en libro leprulo iradis kun sonorilo: jen iras leprulo. Same mi — estis en kaptiteco...

— Sed kion vi diras? — preskaŭ kun malespero prononcis ŝi. — Vi ne devas tiel pensi. Tiel eĉ vivi ne eblas...

— Sed ĉu mi pensas, ke eblas? — amare respondis li...

Kaj, rapide turniĝinte, li ekpaŝis al sia lignodomo, ne adiaŭinte, ne dirinte eĉ vorton, kvazaŭ oni vere ne fidis lin.

Kaj matene alflugis en la brigadon subkolonelo Petuŝkov, por konsilado kaj helpado al Ivano Jegoroviĉ en ties ĉiutaga, ordinara, milita, multpena laboro, kaj lin, promociitan dum la pasinta tempo, sur la arbara aerodromo estis atendanta la ĉefleŭtenanto, havanta ekstreme fermitan kaj streĉitan aspekton. Lin estis renkontanta ankaŭ la brigadestro, kun kiu Ivano Jegoroviĉ iomete faciligis la animon dum la atendado de la aviadilo, ĉar ankaŭ la brigadestro ne ŝatis Petuŝkov-on, eĉ iam dirinte pretere pri li, ke ekzistas iuj kun groŝa municio kaj rubla ambicio.

Ĉi tie por klara fluo de nia rakonto nepre necesas noti, ke la tempo, pri kiu temas, estis malfacila ne nur en la senco de kruela kaj terura milito kun senekzempla en la tuta homa historio longeco de frontoj — de la Barenca ĝis la Nigra maro, sed ankaŭ tial, ke la jaroj de la personkulto de Stalino, kun ties suspektemo pri homoj, naskis specialan kaj, malfeliĉe, disvastiĝintan karakteron de formalisto, kvazaŭ ne rimarkanta la grandegan kaj vivokrean leviĝon de nia militanta lando, formalisto de obtuziĝinta animo, kiu eĉ en la plej bela kaj alta afero suspektadis nur malaltan kaj mizeran, suspektendan, malpermesendan kaj punendan.

Al tiu speco de suspektemaj formalistoj apartenis ankaŭ subkolonelo Petuŝkov, rapidege leviĝanta en rangoj. Beleta, kun krispaj haroj kaj maldika ovalo de la vizaĝo, sur kiu ĉiam floris sana kaj fortika ruĝo de bone nutranta sin kaj plenumanta konvenan fizikan reĝimon fifama «harmonia homo», kia sendube opiniis sin la malamiko de Ivano Jegoroviĉ kaj ties, kiel tio nomiĝas, plena antipodulo — Petuŝkov.

Neniu sciis, kiu el «avinoj» de tiu malbonmemora estraro favoris Petuŝkov-on, antaŭ kiuj li malfermadis pordojn laŭmezure kompleze kaj al kiuj li solide, sed ankaŭ rapidmove donadis alumeton por bruligi cigaredon. Oni ne scias ankaŭ ĝis nun, al kiu el la «avinoj» rigardadis li per la plej fidelaj okuloj, en kiuj eblis legi, ke li eĉ la vivon ne domaĝas por la amegata «avino», sed estas sendube, ke iu ja favoris lin, kaj kondukadis, tenante je la kubuto, kaj instruadis — iru, infaneto, per la piedoj, paŝu kuraĝe, kiam vi iĝos fortika kaj forta, ni donos al vi grandan vojon, kaj dume penu esti pli proksime al la fricoj, estu tie, kie estas malfacile, dum ni vin nutros kaj subtenos kaj neniam vin forlasos...

Tio estis ĝuste tiel, ĉar ne por la afero penadis Petuŝkov, sed nur por si, ekskluzive por si, celante tiun akiritan en la partizana lando predon bele montri en la ĉefurbo al la «avinoj», paŝi antaŭ ili per la fortikiĝintaj piedoj kaj ĝojigi per inteligenteco, rapida iro kaj eĉ singarda kuraĝo, por ke propono por ordeno, ekzemple, venu de la partizana stabo, sed ne de la «avinoj» mem, kiel ili pri tio, probable, instruis sian lertan nepeton.

Subkolonelo Petuŝkov mem opiniis sin klera homo kaj rekomendadis «kleriĝi» eĉ al partizanoj, asertante, ke se homo ekdeziros, tiam ankaŭ ĉi tie, en sovaĝaj, arbaraj kondiĉoj, li trovos tempon «prilabori sin», ĉar la tempo estas faktoro nerevenigebla kaj junecon de la cerbaj sinuoj ankoraŭ neniu sukcesis restarigi. Havante vastan rondon de interesoj, Petuŝkov ludadis al siaj diboĉantaj «avinoj» pinĉinstrumentojn kaj kantadis ciganajn romancojn, ne sen komikeco turnante la koksojn kaj la ŝultrojn, sciis iujn simplajn kanzonetojn kun spritaj vortoj kaj foje pro distriĝo venis eĉ en la arbaran landon kun frizitaj haroj, kies tritik-ora koloro speciale gajnadis post prilaboro fare de porvirina frizisto per speciala ilo. Estis klaĉuloj, kiuj flustris, ke tiu frizado ludis nemalgrandan rolon en la historio de leviĝo de Petuŝkov, ĉar li estis rimarkita de la vivkunulino de unu el la «avinoj» ĝuste pro tiuj molaj kaj silkaj bukloj. Tamen, klaĉuloj multe mensogas pri siaj sukcesaj kamaradoj; verŝajne, pro envio, ĉar neniu ja disputas pri, ekzemple, erudicio de Petuŝkov aŭ pro tio, ke li ofte havis en kelkaj demandoj sian specialan opinion. Tiel, Petuŝkov plurfoje diradis, ke la tiam famega versaĵo de Simonov «Atendu min» aŭ la amegata de la militantoj versaĵo de Surkov «Sed ĝis mort' estas nur paŝoj kvar» lin persone, subkolonelon Petuŝkov-on, neniel kontentigas kaj kontentigi ne povas.

— Simonov ĵetiĝis al mistiko, — kun laca rideto sur la belaj kaj dikaj lipoj asertadis la subkolonelo, — ja tio, kamaradoj, estas ne versaĵo, sed sorĉaĵo, magia formulo. Ne, ne nia ĝi estas, ne nia. Mi tion ankaŭ al Koĉjo mem diris, mi diris al li, ke ne tiujn kordojn li tuŝas, ne tiujn. Kaj al Aleĉjo mi diris — tio estas defetismo, kaj nenio alia, vi min pardonu, mi al vi simple diras, en soldata maniero. Sed ĉu ili, tiuj famaj verkistoj, kredos al soldata vorto? Ili havas reciprokan subtenon, por bona amiketo ili ne avaros dolĉan kuketon. Kaj ili ne ĝeniĝas, ĝuste tiel publikigas; ekzemple, «Memoru, Aleĉjo, la vojojn Smolenskajn» dediĉita al A. A. Surkov. Kia povas esti kritiko en tiaj kondiĉoj, tio estas eĉ ridinda...1

Komponiston Ŝostakoviĉ-on subkolonelo Petuŝkov iom agnoskis pro lia fama Leningrada simfonio, sed tamen kun rezervoj, ke Dmiĉjo, certe, faris paŝon antaŭen, sed formalismon li, certe, ne venkis kaj apenaŭ venkos, ĉar la supremenciita Ŝostakoviĉ tamen estas «ne nia».

— Ne, ne nia li estas, — kun suspiro diradis Petuŝkov, — kaj per vortoj, karaj kamaradoj, tie nenio klarigeblas. Necesas senti.

Tre multajn famajn homojn li nomadis per antaŭnomoj, asertante, ke ili persone al li voĉlegas siajn verkojn kaj plenumas verkitan de ili muzikon. Iuj al tiuj rakontoj de Petuŝkov kredis, aliaj ne tute, la triaj nur ridetadis, kompreneble, forturniĝinte. Ŝatis Petuŝkov enŝovi ankaŭ historieton, kiun eĉ ne eblis kontroli, kaj ree troviĝadis tiaj, kiuj kredis, sed renkontiĝadis ankaŭ Lokotkov-oj — tiuj tute ne kredis kaj eĉ ne opiniis necesa esprimi ian aprobon aŭ admiron pri lerteco de la estro.

Iam Petuŝkov faradis al la operaculoj longajn moralinstruojn, notante iliajn misojn kaj erarojn. Fojfoje eĉ laŭdis. Sed tio okazadis iel strange: li laŭdis pro senvaloraĵoj, sed skoldis pro vera laboro.

— Jen, tiu komprenas! — kun facila ironio diradis pri li kelkaj subuloj.

Ekzistis ankaŭ tiuj, kiuj obĵetadis. Tiujn Petuŝkov elaŭskultadis kun sarkasma mieno kaj kun unu levetita brovo, kiel ŝatis fari unu konata de li rangulo. Li nur elaŭskultadis. Sed dum la aŭskultado estis rimarkeble, ke Petuŝkov ne aŭskultas.

Sed la plejmulto preferis silenti. Kontraŭdiri al Petuŝkov pro lia proksimeco al la estraro kaj pro lia rankoro ne ĉiu kuraĝis. Multaj konsciis, ke la sorto de la beleta kamarado Petuŝkov preparis al li grandan kaj larĝan vojon, al kiu li povas kaj kunpreni, kaj lasi, kaj simple per la ŝultro forpuŝi sur la vojrandon, eĉ tiel, ke ne eblos elrampi el la ĉevoja foskavo.

Inter Ivano Jegoroviĉ kaj Petuŝkov jam dum la unua konatiĝo kreiĝis, kiel tio nomiĝas, malsanaj rilatoj. Tio okazis tial, ke Lokotkov al instrukciado de la aganto, nenion scianta pri la partizana vivo, rilatis malvarme kaj neniom flate, kaj liajn konsilojn, donitajn en formo de lakonaj ordonoj, ne nur ne plenumis, sed eĉ iel tute malrespekte ridetis. La konsiloj vere estis ne taŭgaj, sed rideti Lokotkov, certe, ne devus, speciale post la okazo kun tiu vilaĝestro, kiun li apenaŭ ne perdis, per kio li, laŭ vortoj de Petuŝkov, «preskaŭ» malvenkigis plene siajn partizanojn.

— En milito «preskaŭ» ne valoras, — obĵetis Ivano Jegoroviĉ.

Dua batalo okazis inter ili rilate de la jam menciita de ni ŝtelita doktoro Paŭlo Petroviĉ Znamenskij, kun kiu Petuŝkov ekdeziris konatiĝi persone kaj kiu al Petuŝkov ne plaĉis per tio, ke en la konversacio li estis «netrankvila», kaj ĉefe, per siaj nobelaj personaj donitaĵoj. La avo de Paŭlo Petroviĉ estis cara generalo, la patro — cara subkapitano, kaj la onklo de la patrina linio loĝis eksterlande ekde la mil naŭcent naŭa jaro. Ĉio ĉi kondukis Petuŝkov-on al iuj pensoj, analizinte kiujn, kamarado Petuŝkov venis al konkludo, ke doktoro Znamenskij estis sendita en la brigadon de la germana spiona servo.

— Kiele! — miris Lokotkov.

— Kio «kiele»?

— Forte!

— Mi vin ne komprenas, kamarado ĉefleŭtenanto.

— Kio do estas nekomprenebla? Mi tuta estas ĉi tie!

— Mi ne komprenas vian tonon!

— Sed ĉu mi havas ajnan tonon? Vere, la avo estis generalo, sed mortigita de la germanoj jam en la dek kvara jaro. La patro estis subkapitano, artileriisto, same mortigita de la germanoj en la dek sepa. Kaj la patrino estis italdevena — italino, kaj ŝia frato, ekde kiam en la naŭcent naŭa jaro naskiĝis en Italio kiel malplej aĝa en la familio, ekde tiam, nature, tie plu loĝas.

Petuŝkov penis sarkasmi:

— Ĉu vi ĉion tiel pri ĉiuj parkere scias?

— Ne, ne ĉion, — trankvile respondis Lokotkov. — Sed mi multon scias.

— Kaj al Znamenskij vi fidas?

— Kiel al mi mem.

— En nia tempo, kiam eĉ al la propra patro... — ekkoleris Petuŝkov, sed Ivano Jegoroviĉ ne permesis al li findiri. Kun griziĝinta vizaĝo li paŝis al la estro kaj diris tiel, ke Petuŝkov eĉ enpremiĝis per la dorso en la humidan muron de la terkabano:

— Vi mian patron ne kroĉu, kamarado majoro, mi vin konvinke petas. Kaj ĝenerale tiun absurdaĵon pri...

Ne findirinte, li eliris kaj longe ne revenadis, malvarmigante sin en humideco de aŭtuna pinglarbaro kaj penante ne pensi tiujn kolerajn pensojn, kiuj kontraŭ lia volo aperadis en li, kiam oni lin, atestinton kaj partopreninton de mirindaj homaj heroaĵoj, devigadis pensi pri homoj malnoble kaj malbone.

Sed ĉiujn ĉi etajn kaj eĉ relative grandajn koliziojn kaj bataletojn tute eblis opinii nur floroj. Fruktoj maturiĝis pli poste, tute nelonge antaŭ la apero en la brigado de Saĉjo Lazarev kun la alkondukita de li «armeo».

Tiam okazis tiaj cirkonstancoj, ke dum foresto de Ivano Jegoroviĉ, sed en ĉeesto de tiam ankoraŭ majoro Petuŝkov al la brigado kaj, kvazaŭ intence, al Petuŝkov mem kun ties alveturintaj kunuloj eliris por kapitulaco kvar bone armitaj ruĝarmeanoj, siatempe kaptitaj de la germanoj. Ili eliris kun flugfolioj-paspermesoj, laŭ la ordo, kaj ankaŭ iujn sufiĉe gravajn skoltajn informojn ili havis en rezervo. Petuŝkov mem okupiĝis pri ilia registrado, kaj kiam Ivano Jegoroviĉ revenis el sia malfacila rekognosko, fariĝis tiel, ke la venintoj kun paspermesoj nur «post longa rezistado estis senarmigitaj kaj kapitulacis».

— Jen kiel! — miris Lokotkov, elaŭskultinte de sia subulo Kukuŝkin rakonton pri la evento. — Ĉu ankaŭ vi tie estis?

Kukuŝkin tie, memkompreneble, ne estis.

— Do kiu estis?

Estis ekskluzive la alveturintoj.

— Kiaj bravaj knaboj, — diris pri ili Lokotkov al Kukuŝkin. — Kiel ili kuraĝis kun pistolaĉoj kontraŭ mitraletoj. Ĉu ankaŭ grenadojn tiuj havis?

— Nepre havis, — diris Kukuŝkin. — Po du por ulo.

La alveturintoj tamen la version de sia ĉefo ne konfirmis. Petuŝkov eĉ ne informis ilin pri ĝi. Kaj tiam Ivano Jegoroviĉ subite furioziĝis. Al li tio okazadis malofte, tiel malofte, ke li eĉ ne povis kompreni, kio al li fariĝas, kiam li ĵetiĝadis en la nigra, kvieta, malseka arbaro, kaj ĝemadis ne pro fizika doloro, sed pro moralaj neelteneblaj suferoj. Ni jam skribis, ke «dum ektimo» Ivano Jegoroviĉ eĉ neniom ŝanĝiĝadis en sia konduto. Sed dum spertataj de li moralaj suferoj, dum tio, kio nomiĝas rimorso, Lokotkov neniam povis regi sin. Li eĉ sakradis, kion li malŝategis, eĉ plorsingultadis kaj plu iradis en la nigro de la aŭtuna partizana nokto, ĝis tute perdis la fortojn kaj falis elĉerpita sur putrantan trunkon de maljuna betulo, sur kiu li malsekiĝis plene sub obtuza, egala pluvo, nenion aŭdante kaj nenion sentante, sed nur suferante anime, «emociiĝante», kiel li mem kvalifikis tiun sian staton poste. Iaj bestetoj snufadis en la humida nokta obskuro, verŝajne, ne dividinte inter si manĝaĵon, malvivaj arboj strange lumis per lakta lumo, Lokotkov plu suspiradis kaj pensadis, ja li havis edzinon kaj kreskantajn filojn, estis tre malfacile ĝismorte batali kontraŭ tia homo, kiel la majoro, sed tamen, suspirante, li decidis ekbatali, same deirante de la meditoj pri tio, kio al la milito utilas, kaj kio malutilas.

Matene li diris al Petuŝkov:

— Ĉi tie sen vodko ne eblas kompreni. Kia povis esti farita rezisto, se ili havas kaj paspermesojn kaj skoltajn informojn. Mi kontrolis — ĉio estas ĝusta. Tre similas al tiu historio, pri kiu mi al vi raportis, apud Vologdo ĝi okazis.

Prononcinte ĉion ĉi, li atendis eksplodon de estra kolero, sed Petuŝkov silentis. Kaj ne estis sciate, pri kio li parolu plu.

Post granda kaj sufiĉe ĝena paŭzo Lokotkov interesiĝis:

— Do, kiel ni agu?

Kaj ree respondo ne sekvis. La subkolonelo nur enigme rigardis al Ivano Jegoroviĉ. Enigme kaj senkolere. Kaj ekvidinte tiun promesoplenan kaj eĉ karesan rigardon, rekoninte subite ĝian sencon, Lokotkov definitive komprenis, en kiun terurantan moralan abismon tiras lin la subkolonelo. Personan heroaĵon — jen kion bezonis tiu beluleto.

— Rilate la demandon pri fido, — raŭkete prononcis Petuŝkov. — Ĉu al ili vi kredas, kaj al mi ne kredas?

— Rilate la demandon pri fido, — respondis Ivano Jegoroviĉ. — Mi kutimiĝis kontroli. Se ili mem venis — tio estas unu kulpo, vi tion scias ne malpli bone, ol mi. Sed se oni prenis ilin per forto — estas alia kulpo, tute alia, kaj pli granda puno pro ĝi, tion vi same scias. Kaj koncerne de maljusteco, do mi neniel povas ĝin allasi, ĉar la paspermesojn disĵetas mia Soveta potenco, kaj mi pri ties promesoj responsas, estante komunisto.

— Kaj kiu estas mi? — kriis Petuŝkov.

— Mi ne scias, — post malgranda paŭzo respondis Ivano Jegoroviĉ kaj eliris, forbruliginte post si la pontojn kaj lasinte Petuŝkov-on en furiozo kaj anima ĝeniĝo.

«Li ankoraŭ demandas, kiu li estas! — kun kolero pensis Ivano Jegoroviĉ. — Ankoraŭ postulas respondon! Normala malkuraĝulo — jen kiu li estas, ĝuste tiel mi devus al li diri: poltrono vi estas, subkolonelo, kaj nenio alia!»

Sed kia estis lia mirego, kiam li ekvidis je ne pli ol horo post tiu ĉi konversacio la subkolonelon dum aeratako al Dvoriŝĉi de sturmaj aviadiloj de la germanoj, decidintaj en tiu ĉi tago fini la partizanan neston kaj enpeli restaĵojn de la brigado reen en la marĉan kampadejon. La sturmaviadiloj iris onde kaj faradis tute ĉion, kion ili deziris: kaj bombojn ĵetadis — tiuj, kiuj estis pli alte, kaj per mitraloj pripafadis — tiuj, kiuj flugis malalte, kaj pafis el kanonoj. Sed subkolonelo Petuŝkov staris antaŭ la lignodomo, brulanta per malhelruĝa, furioza flamo, kaj kun trankvila intereso rigardis al la detruado de Dvoriŝĉi, neniom, evidente, timante pri la propra vivo. En lia mano ial estis pistolo, sed li pri ĝi, verŝajne, forgesis. Lia bela vizaĝo eĉ ne griziĝis en tiu senespera infero, la haroj kuŝis per glataj ondoj, la rigardo estis esprimanta nur scivolon kaj nenion plian. Kaj kiam post du horoj la punistoj ekiris al Dvoriŝĉi, por likvidi, kiel ili pensis, la restaĵojn de la brigado, la sama malamata de Lokotkov Petuŝkov, akirinte snajperan fusilon, okupis por si pozicion sur maljuna densfolia tilio kaj el tie kalkuleme, sen hasto, malvarmsange kaj lerte mordadis la fricojn, kiam iu el ili elŝoviĝadis, kaj en necesa tempo malsuprengrimpis sur la teron, bruligitan de la batalo, kaj ekkuris kune kun la partizanoj de Jevtjuŝko fini la renversitajn punistojn. Ĉi tie, en tremolaro, rimarkis Ivano Jegoroviĉ la vizaĝon de sia malamiko kaj memorfiksis ĝin por longe, kvazaŭ fotis la esprimon de trankvila, malica eksciteco kaj la morditan lipon.

Ĉe noktiĝo, kiam ĉio tute kvietiĝis, eĉ incendioj finbrulis, kaj nur haladza fumo estis rememoriganta pri la malfacila tago, ili ambaŭ interpuŝiĝis apud la kuirejo. «Kaj por kio vi vivu kiel avina nepo? — pensis Ivano Jegoroviĉ. — Ja el vi povus deveni homo?» Sed homo, certe, el Petuŝkov ne rezultis. Ankaŭ ĉi tie, kie oni alportis al li ne tiel kaj ne tian barĉon, li ekkriegis al la kuiristo, ankaŭ ĉi tie li komprenigis, kun kiu ili havas aferon, ankaŭ ĉi tie li postulis senprokrastan kaj severan punon de la kulpuloj...

Kun peza sento de anima pelmelo Ivano Jegoroviĉ eksidis por fumi apud puto, ĉe kiu estis lavantaj sin ĵus elirintaj el batalo partizanoj. Tie li aŭdis interparolon pri Saĉjo Lazarev, kiu, arminte sin per Mosin-fusilo2, tamen enmiksiĝis en la batalon kaj nun disponis jam du germanajn mitraletojn kaj sennombran kvanton da magazenoj, kiujn li ĉiam rekaŝadis en mallumo, evidente ne esperante al regula provizado en estonteco.

— Kiel hundo oston rekaŝadas, — kun subrido aŭdis Lokotkov densan voĉon de mitralisto Ĥozrjakov. — Kiam li rimarkas, ke ni vidas, alian kavon fosas.

Alia, nekonata voĉo respondis:

— Li ankaŭ grenadojn por si akiris — tutan amason. En funga korbo li ilin trenis.

Iom poste Ivano Jegoroviĉ faris mallongan enketon. Saĉjo ĉion konfesis, kaj pri la grenadoj li diris, ke jes, estis tio, nun ekzistas rezervo persone lia, kaj ke dividi ĝin kun iu ajn li ne intencas, ĉar la germanan ŝarĝoĉaregon kun municio trovis ĝuste li, kaj neniu alia, kaj la kaŝejon li montros nur okaze de decida ordono de kamarado Lokotkov.

Ivano Jegoroviĉ deziris ridi, kaj Lazarev, eĉ en mallumo kompreninta la vizaĝesprimon de Lokotkov, petis permeson esti libera, kaj tuj en la amara, fuma, sufoka aero Ivano Jegoroviĉ ekaŭdis lian kantadon:

Mi ne rabis en nokto en densa arbar',
Ne embuskis en kav' kun en man' kaprompil', —
Ĵetis mi mian vivon pro am' al altar',
Pro belega knabin', pro nobela filin'...3

Jam en plena nokto, direktante sin al la terkabano, en kiu estis tenataj la kvar soldatoj, transirintaj hodiaŭ de la germanoj, Ivano Jegoroviĉ ekvidis Inga-n. Elturmentita de laboro, ŝi suferis en mallumo apud la partizana hospitalo, fumis memfaritan cigaredon sur la perono kaj interparolis kun same elturmentita Znamenskij.

— Ĉu vi ripozas? — interesiĝis Lokotkov.

— La naturo ne toleras la vakuon, — respondis per zumanta baso la doktoro. — Nur ankoraŭ matene ni ĝojis: malpleniĝis niaj tiel nomataj hospitalaj ĉambroj. Sed nun ni ĵus finis la laboron. Sidu kun ni, Ivano Jegoroviĉ.

— Mi ja ne finis mian laboron, — respondis Lokotkov.

Inga iris akompani lin. Kiam okazadis neceso, ŝi laboradis ĉe Znamenskij kiel flegistino kaj plenumadis sian parton de laboro tiel lerte kaj diligente, ke la partizana doktoro plurfoje kolere konsiladis al ŝi forlasi la latinidan fakultaton kaj iri al la medicina. Ŝi ne respondadis.

— Kial vi silentas? — demandis Ivano Jegoroviĉ iom poste. — Ja mi scias, por kio vi ekiris.

— Ne eblas plu ne fidi lin! — firme diris Inga. — Ja vi ne scias, kiel li hodiaŭ batalis. Oni nur pri li parolas...

— Sed kial vi pensas, ke mi lin ne fidas? — subite malgaje kaj lace prononcis Lokotkov. — Kial en vian kapon ne povas veni, ke mi lin ĝuste tiom fidas, ke ĝuste tial ne donas permeson ŝoviĝi en batalon? Vi ja estas ĈK-anino, ĉu vi vere ne povas mem kompreni?

Certe, tion ne indis diri, sed la laco pro la hodiaŭa tago venkis. Kaj li fidis al Inga, li sciis, ke, malgraŭ sia malfacila karaktero, ŝi ne diros troon. Neniam elbabilos al iu ajn...

— Sed li ja tion ne scias?

— Dume ne scias. Kaj mi esperas, de vi ne ekscios. Sed kun tempo li komprenos.

Inga haltis kaj kunpremis per varmegaj fingroj la pojnon de Lokotkov.

— Ivano Jegoroviĉ, diru al li almenaŭ vorton. Aludu. Li serĉas morton, riskas senpripense. Li hodiaŭ nur hazarde ne pereis, tute hazarde.

— Bone, — respondis li per la voĉo de tiu kinoburokrato. — Mi pripensos la demandon. Ne en unu tago elkreskis Kartago...

Inga deziris ankoraŭ ion diri, sed li ne aŭskultis, foriris. Dum la tuta nokto Ivano Jegoroviĉ trakonversaciis en sia sufoka terkabano kun la tuta kvaropo. Tio estis knaboj, kompreneble, tute ne tiaj, pro kiuj eblis fordoni la animon, sed vero estas vero kaj leĝo estas leĝo, la fino de la milito ankoraŭ eĉ ne videblis trans grizaj nuboj kaj haladzaj incendiejoj, trans bombadoj kaj bombardoj, ĉiuj kvar estis koleraj kontraŭ la germanoj ĝis furiozo, ili vidis kaj spertis malfeliĉon ĝislime kaj, certe, povis ankoraŭ forte militi, eble ne ĝis plena riparo de sia gravega kulpo, sed kun utilo al la militaj operacoj, plenumataj de la brigado, ankaŭ konsiderante tiun cirkonstancon, ke la tuta kvaropo bone konis kaj germanajn militajn kutimojn, kaj lokajn garnizonojn, kaj multon alian nesenutilan en milito. Mallonge dirante, transporti ilin en la malfronton por juĝo kaj posta malliberigo estus senutila por la afero, kaj ĝuste tio sekvis el la dokumento, kiun, elturmentita de tiu idiota embaraso, finfine kompilis Ivano Jegoroviĉ.

Satdorminte, malgraŭ tio ke la dormo estis mallonga, Ivano Jegoroviĉ ekpaŝis al la brigadestro, kiu urĝe vokis lin pro neprokrastebla afero. Spertinte incendion dum la atako, la brigadestro ree malleviĝis de la alto de sia mezanino en malvarmetan terkabanon, en kiu Lokotkov supozis renkonti sian malamikon Petuŝkov-on, sed subite trovis sin antaŭ vizaĝo de homo, kiun li eĉ ne tuj rekonis pro neatenditeco, kaj distinginte, eĉ oĥis kaj, rompante ajnan subordiĝon, kunpremis la maljunulon per tiaj feraj brakumoj, ke la brigadestro avertis:

— Estu pli singarda, kamarado Lokotkov!

— Prefere pli facile, — iomete kartave kaj tenore diris la neatendita gasto, — mi estas aĝa kaj ne tro sana...

— Eblas freneziĝi, — diris Lokotkov. — Ni ja vin antaŭlonge entombigis, kamarado Rjaĥiĉev...

— Ankaŭ bolŝevista dio, verŝajne, ekzistas, — kun sia speciala, tute ne ŝanĝiĝinta rideto respondis Viktoro Arkadjeviĉ, — vidu, mi estas viva kaj eĉ pli aŭ malpli sana, tiom, ke estis agnoskita taŭga al plenumado de militservo. Mi ricevis rangon de kolonelo...

Kaj kun ĉarma fiero li movis la mallarĝan ŝultron.

— Kiu do vi estas nun?

— Sed kiu mi estu, se ne ĈK-ano?

— Post ĉio?

— Post kio ĉio? — streĉiĝis Rjaĥiĉev. — Aŭ vi kredis?

Iliaj okuloj renkontiĝis — la tranĉa, forta kaj akra rigardo de Viktoro Arkadjeviĉ kaj la ĝenita de Lokotkov.

— Tamen, estis momentoj, kiam al mi mem ŝajnis, ke mi estas malamiko de la Soveta potenco, — sen rideto, serioze eldiris Rjaĥiĉev. — Mi havis tre konvinkan enketiston.

— Ĉu vi kalumniis vin?

— Neniom. Mi dubis en mia libertempo. Kaj nur la humursento savis. Tamen, pri tio, Ivaĉjo, ni ankoraŭ sukcesos paroli. En libera tempo. Tio estas historio, kiun ne eblas legi en «Aventura mondo». Ĉu vi nenion aŭdis?

— Kion ni povas aŭdi en nia arbaro?

— Ĉu vi al arbostumpo preĝas? Lasu, kamarado Lokotkov, ne ŝajnigu vin mizera. Mi jam interparolis kun via brigadestro, li alte taksas vian agadon...

— Kaj ĉu kun Petuŝkov vi ankoraŭ ne interparolis? — interesiĝis Ivano Jegoroviĉ kun malgaja subrido. — Ĉu li al vi ne raportis?

— Malklare raportis. Ian miskomprenon klarigadis. Ion li ne sufiĉe komprenis, faris eraron.

Ivano Jegoroviĉ elprenis el la poŝo sian raporton kaj etendis ĝin al Rjaĥiĉev.

— Eble, ni eliru? — demandis li. — Ni sidu en oksigeno, ĉar ĉi tie estas kaj malhele, kaj sufoke.

Ili eliris, eksidis sur faligitan pinan trunkon. Viktoro Arkadjeviĉ selis la grandan nazon per malnovaj okulvitroj, evidente jam tralaborintaj sian vivdaŭron; Rjaĥiĉev legis «je plena brako» — tenis la paperon malproksime de si. Lokotkov atente rigardis lin: ĉu tre ŝanĝiĝis lia eksa instruisto aŭ ne tre? Li decidis, ke tiu maljuniĝis, sed ne tro, la militon li tute eltenos, tiaj maldikaj maljunuloj tute povas ĝis sepdek jaroj agi kun plena ŝarĝo.

— Bone! — diris li, finleginte. — Mi vidas, ke Petuŝkov konscias sian eraron. Mian biografion li ĝis certa grado konas, kaj li komprenas, kio ĉe mi povas konveni, kaj kio male. Ekfumu, Ivaĉjo, cigaredon!

Kaj Rjaĥiĉev malkovris antaŭ Lokotkov belaspektan skatolon de «Hercegovina floro».

— Stalino ilin fumas! — respekte diris Ivano Jegoroviĉ.

— Sed mi ne scias, kion Stalino fumas, — kun stranga esprimo respondis la kolonelo. — Mi ne havas eĉ ajnan ideon.

Dum ioma tempo ili silente fumis. Oriente de Dvoriŝĉi, tie, de kie hieraŭ venis la punistoj, ekkrakis mitraletoj. Lokotkov fiksaŭskultis. Poste ĉio silentiĝis. Trakuris buklohava partizano, kriis admire:

— Knaboj, venu rapide! La stultuloj el Ŝebalkovo anstataŭ fricoj mortigis alkon, nun senfeligas...

Rjaĥiĉev kviete ridetis.

— Ĉu oftas tielo?

— Okazas.

— Vi havas specialan vivon, al nenio similan. Kaj paroloj, se aŭskulti, estas kiel ĉe Mayne Reid4. Ekzemple, «ni ĝisvivu la nigran padon». Kiel tion kompreni?

— Tio signifas: post aŭtuno estas vintro, kaj poste printempo — nigra pado, — edife klarigis Lokotkov kaj konfuziĝis, ke li tiel parolas kun sia instruisto. — Ĉu vi unuafoje estas ĉe partizanoj?

— Unuafoje, — respondis Rjaĥiĉev, — por mi ja la milito aranĝiĝis speciale...

En juna betularo, trans la brigadestra terkabano, junaj voĉoj lamente kantis:

Ho vi mia, ho vi mia
koturnino...

— Sovaĝejo! — abrupte movinte la mallarĝajn ŝultrojn, diris Viktoro Arkadjeviĉ.

— Nun jam estas bone, nun estas civilizo, — fanfaronis Lokotkov, — sed se vi pli frue rigardus, en la kvardek dua. Tiam ĝuste ursa sovaĝejo estis.

— En kia do senco?

— Ja en la plej rekta. Nian unuan bazon ni elektis laŭ ursaj spuroj, tio ĝuste tiel estis. Ĉasistoj scias, ke urso fosas por si nestegon en densejo, ju pli dense — des pli bone por ĝi. Ĝi ne trompeblas, la urso. Jen ni ĝuste al ursa nestego orientiĝis. Ĝuste tiel nomiĝis la bazo — la ursa. Kaj koncerne la nunan vivon, do nun ankaŭ aviadiloj al ni venas, kaj komunikadon kun la Ĉeflando ni havas regulan, kaj la popolo abundas — ni proksimiĝas al tri mil, kaj krom la ĉefa bazo estas ankoraŭ tri kampadejoj. Nun por la germano estas malpli bone. Li fortas per komunikvojoj, sed ankaŭ ni ne dormas. Fakte, la tuta Pskova regiono estas de ni regata, liaj estas nur fadenoj, kiel montriĝas vojoj sur la mapo, kaj ankaŭ urboj kun garnizonoj. Kaj ankoraŭ ne estas sciate, kiu kiun pelas: ĉu li nin aŭ ni lin. Okazas, Viktoro Arkadjeviĉ, ke li kontraŭ ni kvazaŭ en fortikaĵo sidas, kaj ni sieĝas. Okazas, kiel hieraŭ, li ŝoviĝas per grandaj fortoj, sed ni ellernis, lin mem enpremis en tenajlo. Ne li nin rezulte, se ni lin.

— Kial tia subiteco? Ĉu ĉe vi iu sidas el liaj agentoj? El fuĝintaj militkaptitoj, el...

— Multe, — respondis Lokotkov, — ne unu, ne du, ne tri. Ili riparas sian kulpon, kaj eĉ nemalbone riparas, Viktoro Arkadjeviĉ...

— Ĉu vi ne tro entuziasmas?

— Probable, kolonelo Petuŝkov jam sciigis vin pri mia entuziasmo?

Rjaĥiĉev silentis.

— Mi pensis, vi ankoraŭ ne intervidiĝis, — diris Lokotkov, — sed li estas ĉieesta lertulo. Sed kial li ĉiam tra la akcesora enirejo iras, li povus iri ankaŭ tra la ĉefa.

— Ĉu povus?

— Mi vidis lin hieraŭ en batalo. Ĉu vi kredas, Viktoro Arkadjeviĉ, mi admiris. Sed ni ja havas ne facilan militon.

— Okazas, — kun mallonga suspiro prononcis la kolonelo. — Mi tiajn okazojn vidis plurfoje. En batalo li estas aglo, eĉ pli, sed kiam li ekstaros antaŭ estro aŭ ĝenerale trafos en malfacilajn cirkonstancojn — kaj jen li estas ne nur ne aglo, sed eĉ ne kokino. Okazas tio, bedaŭrinde, pli ofte, ol ni pensas. Mi persone tiajn aglojn-kokinojn renkontadis, ĝuste unu tia min enprizonigis...

— Mi ja tute nenion scias, — diris Lokotkov. — Vi tiam malaperis, kaj fino. Al ni, kursanoj, estis dirite: senmaskigita kiel popolmalamiko...

— Vere, oni min senmaskigis, — kun malgaja rideto respondis la subkolonelo, — kuiris juĝaferon, peladis tra prizonaj kameroj, ĉiujn numerojn mi memorfiksis por la tuta vivo...

Kaj nehaste, meditante, rigardante for, en nebulon, Rjaĥiĉev rakontis pri sia vivo en tiuj jaroj. Post la aresto, la enketado kaj tio, kion li nomis «juĝa komedio», li estis sendita por plenumado de la puno, kaj kiam en la komenco de la milito la prizonuloj de la malliberejo estis transportataj orienten, Viktoro Arkadjeviĉ mirakle sukcesis fuĝi. Oni faris al li iajn falsajn dokumentojn, kun tiuj atestiloj li iris en armean komisariaton.

— Kiel kiu? — demandis Lokotkov.

— Kiel senranga ruĝarmeano, — trankvile respondis Rjaĥiĉev. — Nu, kaj plue la afero ekiris laŭ la simplaj leĝoj de milito. Mi estas homo eltrovema, pafadon jam en la intercivitana milito spertis, pri la nervoj neniam plendis, do mi estis promociita al serĝento, dekoraciita per unua ordeno, kaj miaj knaboj komencis nomi min paĉjo... Interalie, ĉu vi Ĥvorostov-on memoras?

— Sergion? Ĉu li estas viva?

— Viva kaj sana. Do, eliris ni en Karelio el batalo, en la kvardek dua jaro tio estis, en marto, ĉiuj tiam prenadis altaĵojn, nu kaj ankaŭ ni ĝuste tiam prenis. Kvankam estis malvarme, sed ni multe ŝvitis, tiuj, kiuj restis vivaj. Mi ŝanĝas la piedveston en germana tranĉeo, al mi preskaŭ sur la kapon falas Ĥvorostov. Kapitano, gaja, razita, li ĉiam estis dando, tiu Sergio. Mi, certe, forturniĝis, sed li min rekonis. «Ĉu vere?» — demandas. Nu, kion mi respondu? Ĉu mi estas ne mi? Kion mi faru? Mi ĉion al li rakontis, petis nur: ne forprenu la eblon militi. Li min kondukis en la kontraŭspionan servon. Ĉion raportas al sia estro, kaj ploras per grandegaj larmoj. Ĝenerale, okazis sentimenta sceno. Li rakontis mian biografion: li, diras, estas el la veteranoj de la ĈK, lin Dzerĵinskij bone konis laŭ la afero de Paul Dukes (ĉu vi memoras, mi al vi raportis en lecionoj?), rememoris miajn aventurojn kun Boris Savinkov, Lacis-on rememoris kaj ĉion ceteran5. Por ne fari longajn ceremoniojn, oni lasis min ĉe la kontraŭspiona servo. Mi ja lingvojn scias, la germanan plej bone. Unue kiel tradukiston. Ĉe ili elektiĝis taŭga popolo, kultura, ili laboris interese, inĝenie, fervore. Nu, kaj la estro estis sentima viro. Li ekkredis al mi absolute, raportis al la komandanto ĉion kiel estis, tiu invitis min al si...

La seka vizaĝo de Rjaĥiĉev por momento tordiĝis, sed li ree ekregis sin, ekparolis per tute mallongaj frazoj, firme, malmilde:

— La komandanto, kiel evidentiĝis, la saman sorton, kiel mi, spertis en la sama tempo. Li demandis min, kion mi, kiel ĈK-ano, pensas. Mi respondis: laboro de eksterlandaj specialaj organoj por ekstermo de niaj kadroj. Mi ankaŭ nun tiel pensas. Kaj ni al iliaj informoj, por ilia ĝojo, ekkredis. Kaj siajn proprajn homojn fidi rifuzis. Pri tio mi ankaŭ nun persistas. Ni iru el ĉi tie, Ivaĉjo, estas iel malvarme, frostiĝas la maljunaj ostoj!

Li leviĝis — maldika, svelta, alta, kun arĝentaj tempioj, kuntiriĝis, poste suspiris:

— Kaj mia edzino mortis. Nun mi estas sola en la mondo. Kaj, ĉu vi scias, estas iel strange: mi pensas, kiam ni finos la militon, la homoj iros hejmen, sed kie estas mia hejmo?

— Al mi vi veturos, — diris Lokotkov, — ni kreos por vi kondiĉojn.

La tago estis ne somere malvarma kaj humida. Kaj la incendia odoro ne ĉesadis, en humideco ĝi iĝis ankoraŭ pli akra, pli amara. Sed partizanoj en frua mateno ekveturigis lignon por konstrui: banejon, lignodomon por partizaninoj. Kaj denove aŭdis Ivano Jegoroviĉ la voĉon de Saĉjo Lazarev:

Al patrin' diru pri mia morto,
Diru ankaŭ al juna edzin',
Ke oferis mi l' vivon kaj forton
Por la vivo de l' kara patri'.
Mia estro min notis pro tio,
Ke mi timon ne konis sen ced',
Ke mi pikis faŝistojn per kuglo,
Kaj eĉ pli pikis per bajonet'...

Rjaĥiĉev aŭskultis ridetante, poste demandis:

— Kiu estas la kantanto?

— Lazarev. Mi al vi raportos detale...

En la terkabano la brigadestro trinkigis ilin per teo kun fiodora trofea rumo. Viktoro Arkadjeviĉ elaŭskultis la historion de Lazarev, poste la planojn de Ivano Jegoroviĉ pri la spion-sabotista lernejo en Peĉki. La brigadestro foriris akompani la grupon de eksplodigistoj por esplori, kiu kaŝas eksplodaĵon. Estis komenciĝantaj la tagoj de la poste fama «rela milito»6.

— De kie tiaj detalaj informoj? — eĉ miris Rjaĥiĉev.

— Mi sendis tien miajn homojn. En Peĉki estas inteligenta homo — li havas konatecojn kaj kun kursanoj, kaj kun instruistoj. En Assari, apud Rigo, estas kompostisto, li kompostas literaturon por la germanoj, formularojn por «Zepelino», bonega homo, nur kun malmodera lango. Do, ĉu vi permesas daŭrigi?

Rjaĥiĉev kapjesis, ree ekfumante.

— Ĉe ili kiel estas aranĝita la afero? Jen, ekzemple, tage... estas ĉe ili tia pedagogo, Strimutka, do tiu Strimutka diras al iu kursano inter kvar okuloj, ekzemple: «Niaj aferoj en la frontoj estas malbonaj». Kaj nokte la kursanon oni vekas per bato de skurĝo al la vizaĝo. «Kion diris al vi Strimutka?». La kursano: «Nenion». Oni lin ree batas per skurĝo, per boto sub la ripon, per bastono, per kio ajn. Tiel ili elprovas la volon. Do mia knabo en Peĉki pri multo aŭdis, kaj la praktiko konfirmas, ke ili trejnas nur fizike. Pri la morala flanko de la afero ili ne zorgas. Por ili estas plej grava — scii la legendon parkere, kaj mia praktiko konfirmas, ke sur parkerigita legendo oni longe ne veturos. Se la homo estas honesta, li eĉ en vero dum pridemandado nervoziĝas, eraras, sed tiuj ĉi diras parkere, kiel la multiplikan tabelon. Ĉio estas kvazaŭ el brikoj konstruita, tamen se unu brikon vi elbatos, la konstruaĵo falos. Kaj nenian fantazion ili havas, tio estas ĝusta, Viktoro Arkadjeviĉ, pardonu pro tia vorto — fantazio, sed alie ne eblas diri. Kiel oni kliŝas horloĝojn, tiel ili — sian agentaron. Normo! Kaj ankoraŭ ili ne komprenas, ke se nia homo en ilia tiel nomata malfronto laboras, tiam al li kunsentas centoble pli da homoj, ol da tieaj germanoj, sed se ilia agento estas ĉe ni, tiam ĉiuj estas kontraŭ li. Ilin kapti kaj senmaskigi estas nemalfacile, se agi saĝe, kaj la niajn por ili estas tre malfacile, se same la niaj agas saĝe...

Li volvis sian tabakon, forte enspiris la fumon, poste diris:

— Skolto devas esti antaŭ ĉio homo talenta kaj iniciatema, tiel mi opinias. Tio ne estas fotilo, tio estas kapo kun menso. Ĝuste tial Lazarev por mi estas taŭga kandidato. Li mem pensas, sed ne nur plenumas, kio estis ordonita. Jen rigardu, li por mi mapon desegnis, jam ĉi tie. Tion, certe, mi por li elpensis kiel taskon ĉi tie, por ne lasi lin al batalo, sed ne sukcesis, hieraŭ li siajn kapablojn montris, kaj la mapo estis farita kun penso, eĉ kun talenta penso...

Eltirinte el la mapujo la Saĉjan ankoraŭ ne finitan verkon, li malfaldis ĝin antaŭ la kolonelo.

— Bone, venigu ĉi tien vian Lazarev-on, — decidis Viktoro Arkadjeviĉ. — Ni konversacios, rigardos. Vi tiel rakontis, ke mi eĉ ekinteresiĝis, kia estas tiu elstara skolto...

Lazarev venis tuj, razita, en botoj, purigitaj per io akrege odoranta, en germana soldata stretĉapeto, brave metita sur la kapon. Li mansalutis neglekte, priverŝis la maljunan ĈK-anon per aroganta rigardo, eksidis iomete pli libere, ol al li indus. Lokotkov observis lin per maltrankvila rigardo, kvazaŭ admonante: «Ne afektu, stultulo. Via vivo estas decidata, ĉu vi aŭdas?»

En ĉio cetera la konversacio iris, kiel necesis. La skoltaj informoj de Lazarev aperis sur la tablo en tuta sia klara brilo. La eksa subleŭtenanto respondadis al demandoj modere, en nenio konfuziĝis, la aroganta esprimo de la okuloj ŝanĝiĝis al admira: Rjaĥiĉev eĉ ne tiajn novulojn scipovis konkeri per sia volforto, per gajaj fajretoj en la okuloj, per subitaj ridindaj frazoj, per subite karesa, konfida intonacio.

— Do kiel? — interesiĝis Lokotkov, kiam Lazarev foriris.

— Eblas! — leviĝante de sur la benko, respondis Rjaĥiĉev. — Tute eblas.

— Ĉu vi diras serioze?

— En tiaj aferoj oni ne ŝercas.

— Sed se...

— Tiam — laŭ la tuta severeco de la militaj leĝoj, — kun malrapida subrido prononcis Viktoro Arkadjeviĉ. — Se li perfidos, ni responsos duope. Ĉu vi konsentas?

Ili ne finis la konversacion, al Lokotkov alkuris knabo kun bela familinomo Zlatoustov7: apud Grandaj Ŝtonoj estas kaptitaj tri homoj, kiuj ili estas, ne eblas kompreni, la dokumentoj ŝajne estas aŭtentikaj, sed dubigas. Ŝajnas, ke la tri atendas ankoraŭ iun; ĝenerale, Ptuĥa ordonis diri, ke sen kamarado Lokotkov li nenion povas garantii.

— Bone, iru, — diris Rjaĥiĉev, — kaj kun la kaptitoj mi dume konversacios. Ĉu vi havas pozitivan opinion?

— Mi esperas, ili riparos, — sufiĉe kolere respondis Ivano Jegoroviĉ. — Kaj se ne — ni ilin mortpafos, niaj knaboj estas tiaj, ili komprenas. Ĉu mi prave diras, Zlatoustov?

— Ni penas, — diskrete respondis Zlatoustov.



1. Konstanteno Simonov (1915–1979) — elstara rusa sovetia poeto (speciale fama pro sia milita liriko), ĵurnalisto, milita korespondanto, poste proza verkisto. Estis menciitaj liaj famaj versaĵoj «Atendu min» kaj «Memoru, Aleĉjo, la vojojn Smolenskajn» (1941). Koĉjo — temas pri Simonov. Alekseo Surkov (1899–1983) — rusa sovetia poeto, ĵurnalisto, milita korespondanto. Kanto kun liaj vortoj «Terkabano» (el kiu estis cititaj la vortoj «Sed ĝis mort' estas nur paŝoj kvar») estis kreita en 1941 kaj iĝis popularega dum la milito. Aleĉjo — temas pri Surkov.
2. Rusia magazena fusilo, ellaborita en 1891 de S. Mosin k. a., kiu estis uzata en diversaj modifoj ĝis la fino de la Dua Mondmilito (speciale kiel snajpera fusilo).
3. Kanto kun vortoj de versaĵo «Legomkultivisto» (1846) de elstara rusa poeto N. A. Nekrasov (1821–1877).
4. Thomas Mayne Reid (1818–1883) — angla verkisto, aŭtoro de aventuraj romanoj, popularaj en Rusio kaj la Sovetunio.
5. F. E. Dzerĵinskij (1877–1926) — rusia poldevena revoluciulo, sovetia politika aganto, la fondinto kaj ĉefo de la ĈK. Paul Dukes (1889–1967) — oficiro de la brita spiona servo MI-6, specialisto pri Rusio, penetrinta en ĈK-on kaj la Kominternon. Boris Savinkov (1879–1925) — rusia revoluciulo, teroristo, unu el gvidantoj de la partio de socialistoj-revoluciuloj (estro de ties Batala organizo), post la Oktobra revolucio — aktiva kontraŭrevoluciulo, elmigrulo. En 1924 li malleĝe venis en la Sovetunion rezulte de sekreta operaco de la ĈK, estis arestita kaj juĝita, mortigis sin en la prizono. M. J. Lacis (vera nomo Jānis Sudrabs) (1888–1938) — latva revoluciulo, elstara aganto de la ĈK-OGPU. Estis reprezaliita (arestita en 1937, mortekzekutita en 1938), rehabilitita en 1956.
6. «Rela milito» — grandaj operacoj de sovetiaj partizanoj en 1943–1944 sur la okupaciita teritorio por helpo al la sovetia armeo: fervojaj reloj estis detruataj per samtempa amasa atako kun celo malebligi rapidan restarigon de fervoja komunikado. La malamiko havis grandegajn perdojn en lokomotivoj, vagonoj, reloj, ŝpaloj kaj viva forto.
7. «Orbuŝa».