8. Trafis falĉilo sur ŝtonon

Kiam la barko de Ievlev, transportinte la liberigitajn prizonulojn en Arĥangelskon, albordiĝis al la varfeto, konstruita kontraŭ la palaco, ŝipestro Urquhart, pasiginta la nokton kiel gasto en la cara apartamento, estis malrapide pasumanta sur la bordo kaj fumanta pipon, meditante pri tio, kiel ankaŭ hodiaŭ li pasigos por sia utilo la tutan tagon...

Salutinte la caran tablestron, la ŝipestro silente kaj afable atendis, kiam la pala bluokula oficiro eliros sur la bordon, por konversacii kun li, sed Ievlev, evidente, ne inklinis konversacii, rigardis per malplenaj okuloj en la rondan vizaĝon de la ŝipestro kaj silentadis, dum tiu esprimiĝadis pri vetero kaj pri agrableco de matenaj promenoj en tiuj horoj, kiam la aero ankoraŭ estas tute freŝa kaj plena de aromoj de herboj, kaj ankaŭ — de malfermiĝantaj renkonten al Febo floroj.

— Ni lasu Febon, — sen ajna ĝentileco en la voĉo prononcis Ievlev, — sed kial viaj homoj, sinjoro, drinkigas iujn niajn per malica trinkaĵo kaj, pensante, ke ebriigis, ĉian maljustaĵon kun ili faras kaj elesploras, kie kiajn ŝipojn ni konstruas, kion konstrui intencas, kiel pri kio pensas kaj meditas?

Urquhart viŝis la humidiĝintan vizaĝon kaj ĵus elpensis, kion respondi, kiam Ievlev ree kaj eĉ pli malĝentile, ol antaŭe, demandis:

— Ĉu konata de vi, sinjoro, estas la nocio — informisto, aŭ spiono? Ĉu vi ne estas kaŝsendito, sinjoro? Ĉu ne por tio vi maskeradon negocistan uzas, ke por via ŝtato ricevi necesajn por vi informojn kaj per tio al via potenculo servi? Ĉu ne estas vi, sinjoro, militserva homo?

— Sinjoro! — ekkriis Urquhart.

— Sinjoro! — jam tute severe respondis Ievlev. — Sinjoro, mi disponas informojn, kiuj povas esti sciigitaj en ajna minuto al mia monarĥo, kaj tiam via fortuno turniĝos al vi dorse kun tia rapido, ke vi eĉ preĝi ne sukcesos antaŭ morto.

Al la ŝipestro ektremetis la mentono, li deiris je paŝo kaj per voĉo, plena de ofendita digno, demandis:

— Sinjoro, se vi ne ŝercas, tiam...

— Tiam?

— Lia sanktoleita moŝto caro...

— Lia cara moŝto estos informita pri via metio senprokraste, tuj kiam li bonvolos vekiĝi. Tial, — firme daŭrigis Ievlev, — tial mi opinias kiel plej por vi bona neniam plu plenumi vian profesion, kiu estas multe pagata, sed kiu povas kosti al vi la kapon. Pri fiaĵoj kaj malicaĵoj de via hispana ferdekestro, kiun proponis vi kiel ŝipestron al lia cara moŝto, mi estis ĝuste sciigita. Ĉi tie, inter ni, troviĝas princo-cezaro Romodanovskij. Ĉu vi aŭdis pri li?

Urquhart ree viŝis sin per fulardo, sur lia griza vizaĝo aperis grandaj ŝvitaj gutoj.

— Kiu ne aŭdis pri tiu glorinda grandsinjoro!

— La princo-cezaro, — daŭrigis Ievlev tiel malmilde, ke ne restis dubo pri vereco de liaj vortoj, — la princo-cezaro ŝerci ne ŝatas, ĉu vi scias pri tio? Kaj se vi ne forlasos por estonta tempo la ludon, kiun vi entreprenis, — la princo-cezaro mem okupiĝos pri via persono kaj faros tion tre lerte...

La ŝipestro penis majeste rideti, sed anstataŭ rideto lia vizaĝo mizere misformiĝis.

— Jen ĉio, kion mi havas por diri al vi, — elparolis Ievlev. — Nun direktu vin sur vian ŝipon kaj tie pensu en libera tempo, ĉu necesas por vi poste erari per nearĝenta arĝento, alveturigante ĝin en bareloj ĉi tien...

Tiam la ŝipestro sukcesis interrompi la tablestron. Stamfinte per la piedo en ŝuo kun banto, li komencis krii, ke lia cara moŝto en la hieraŭa tago mem bonvolis puni la kulpulon de la historio kun arĝento kaj ke li, Urquhart, al neniu permesos diskreditigi la caran ordonon...

— Mi diskreditigas vin! — ne levante la voĉon, plu kun kolera forto prononcis Ievlev. — Vin, sinjoro, kaŝsenditon, monfalsiston, kalumnianton kaj akapariston de sklavoj. Kaj al vi mi diras: iru tuj en ĉi minuto sur vian «Oran nubon» kaj sidu tie silente, ĝis ĉi tie estos decidite, kiel agi kun vi: ĉu elpeli vin tien, de kie vi venis, aŭ fordoni al princo Teodoro Jurijeviĉ sub lian manon, en la Kancelarion, kie torturmajstroj veran veron el vi eltorturos...

La ŝipestro ektimis. Kaj, kvazaŭ intence, ĝuste en tiu ĉi tempo sur la peronon de la cara domo eliris la princo-cezaro, per la fingroj metante la harojn sur la orelojn, prisuĉante la malsekan lipharon, ĵetante rigardojn al matena Dvino, al barkoj kaj boatoj, starantaj ĉe la varfo, al soldatoj, kiuj estis kuirantaj likvan kaĉon sur la bordo.

Prokrasti ne endis. Kaj la ŝipestro, salutinte per la ĉapelaj plumoj preskaŭ sur la sablo, treninte la piedon, stamfis, frapinte ankoraŭ teron per la kalkanumo antaŭ la furioza oficiro, retropaŝis al sia boato, puŝis dormintan Ardeon, depuŝiĝis per hokstango kaj nur tiam, en libero, retrovis la normalan spiradon. Lia bonanima vizaĝo ŝanĝiĝis, la dikajn lipojn li kunpremis, la okuloj nun rigardis ne perplekse kaj timigite, sed kun seka moka kolero.

Leviĝinte sur la ferdekon de «Ora nubo», Urquhart per rapidaj paŝoj atingis sian kajuton, ordonis infuzi por si kafon pli fortan kaj voki tuj la ferdekestron.

— Se ankoraŭfoje vi ekintencos ion similan al tio, kion vi intencis pri la Granda Ivano, — per voĉo, tremanta pro furiozeco, eldiris la ŝipestro, — tiam al via interparolanto ne permesu foriri viva, ĉar ni ambaŭ, vi kaj mi, nun pendas sur fadeneto, ĉu vi komprenas? Sur maldika fadeno de morto en torturejo. Ĉu vi komprenas?

Del Robles silentis, ĵetante mokajn rigardojn al la timiĝinta ŝipestro.

— For! — kriis Urquhart.

La hispano eliris.

Urquhart prenis el skulptita ŝranketo flakonon kun trankviliga levantena balzamo, gutis en tason, eltrinkis kaj, forgesinte pri la kafo, veturis kun Ardeo sur la urban bordon, kie apud la muro de la Komerca korto estis promenanta larĝŝultra homo en nigra vesto de kuracisto — Des-Fonteines, kiel nomis lin arĥangelskaj fremdlandanoj.

— Ĉu herre1 ŝipestro estas afliktita de io? — moke demandis la kuracisto.

— Mi petas vin je la nomo de Dio: nenie kaj neniam nomu min herre! — petegis Urquhart. — Mia vivo estas en danĝero...

— Mi funebras kune kun vi, se estas tiel, kiel vi diras! — subridis la kuracisto. — Do, kio okazis?

La ŝipestro rakontis. Des-Fonteines kuntiris la ŝultrojn.

— Via ferdekestro deziris akiri favoron de la admiralo preter mi, — diris li trankvile, — kaj enkaptiĝis. Mi ne scias, kial bezonis grafo Gyllenstierna kontroli tiujn informojn, kiujn li ricevas de mi. Ĉu vi havis honoron konversacii kun la grafo en Stokholmo?

— Mi estis prezentita al li! — respondis Urquhart.

— Por kio?

— Grafo Gyllenstierna dubas pri tio, ke la moskvianoj konstruas floton. Ili konstruas ŝa-lu-pojn, — tiel bonvolis esprimi lia grafa moŝto...

Des-Fonteines silentis. Senvorte li malfermis antaŭ la ŝipestro la pordeton de sia korto. Du nigraj hundoj de dana raso montris la dentojn al Urquhart, Des-Fonteines karese fajfis al ili.

En la hejmo de la kuracisto estis pure, odoris balzamoj kaj kuracaj herboj, sur la tablo staris kranio, apud ĝi du helicaj kandeloj. Urquhart foliumis libron en bovleda bindaĵo, kompateme demandis:

— Ĉu vi devis studi medicinon, herre ĉefleŭtenanto?

Des-Fonteines ridetis nur per la lipoj.

— La rango de kuracisto donas al mi eblecon esti ĉie, kie mi deziras, — respondis li. — Nun mi kuracas la fratojn Baĵenin, kiam ili malsanas, kaj ofte vizitas la novan ŝipkonstruejon en Vavĉugo. Sidiĝu, herre ŝipestro...

Urquhart eksidis en la oportunan fotelon. Kantobirdoj estis gaje interkriantaj en siaj kaĝoj, sunaj lumoj ŝanĝbriladis en kaheloj.

— Vi bone loĝas! — diris la ŝipestro.

— En mia domo nenio devas rememorigi min pri Moskvio kaj moskvianoj. Nenio kaj neniam. Mi penis tiel aranĝi mian loĝejon, ke almenaŭ la muroj kaj la meblaro ĉi tie rememorigu min pri nia bona Svedio...

Li subite demandis:

— Kia estas la sano de lia reĝa moŝto?

— Lia reĝa moŝto, herre, daŭrigu la Sinjoro liajn tagojn, ne tre bone fartas. Li estas tre malsana, kaj nur la providenco scias, ĉu mi vidos lin post la reveno...

— Ĉu tiel?

— Jes, tiel...

— Kaj kion oni diras pri la heredanto?

Urquhart verŝis por si helan bieron, dolĉe suspiris:

— Ho-o, herre, nia estonta reĝo plenigas per profunda ĝojo la korojn de siaj regatoj. Saĝaj homoj diras, ke eĉ nun videblas, kiel nia Karlo la Dekdua glorigos sian patrujon...

— El kio do tio videblas?

— Tio videblas antaŭ ĉio el la karaktero de lia princa moŝto. Tio, herre leŭtenanto, videblas el tiu senekzempla kuraĝo, kun kiu li ĵus antaŭnelonge trarajdis sur sovaĝa cervo la stratojn de nia glora ĉefurbo. Cetere, pri tiu cervo: ili vetis — princo Frederiko Holstein-Gottorp kaj nia brava Karlo. Tio ne estas ŝerco — rajdi sur sovaĝa cervo sur stratoj de Stokholmo, kaj des pli estante knabo...

— Jes, tio ne estas ŝerco! — serioze diris Des-Fonteines.

— Li estas tre, tre kuraĝa, nia estonta reĝo! — ekkriis la ŝipestro. — Oni rakontas, ke, ebriiginte per rejnvino sovaĝan urson, li batalas kontraŭ ĝi. Speciala atento de lia princa moŝto estas direktita al hardiĝo. Por tio li dum malvarmaj vintraj noktoj dormadas sur fojno en la ĉevalejo de sia palaco. Eĉ pli, herre leŭtenanto: la palaca servistaro rakontas, ke meze de profunda nokto li ekstaras de sia lito por kuŝiĝi sur la plankon en sola ĉemizo. Sur la ŝtonan, malvarman plankon...

La kuracisto ĵetis oblikvan rigardon al Urquhart, sed ne esprimis sian laŭdon. Li silentis, kaj laŭ lia malhela, senpasia vizaĝo estis tute nekompreneble, pri kio li pensas.

— Jen kia estas nia heredanto! — ekkriis Urquhart. — Sed tio ankoraŭ ne estas ĉio. Oni scias, ke li treege ŝatas ludi soldatetojn. Oni scias ankaŭ, ke li ofte pririgardas la bonegan kavalirromanon «Gideono von Maxibrander». Tie estas multaj bildoj, bonegaj ilustraĵoj, montrantaj diversajn heroaĵojn...

— Vi rakontis al mi multe da interesa, treege multe! — diris la kuracisto. — Mi ja ĉi tie simple nenion scias...

Li verŝis bieron en la kruĉojn, blovis al la ŝaŭmo, ekparolis nehaste:

— Nun pri la afero, herre ŝipestro. Kiel mi komprenas, vi havos honoron post la reveno vidi grafon subadmiralon. Mi pensas, ke vi, same kiel mi, nun jam komprenas, ke la caro venas al Arĥangelsko duan fojon ne nur por amuziĝo...

Urquhart facile movetis unu brovon.

— Ĉi tie, ĉe la Blanka maro, loĝas veraj maristoj, — daŭrigis Des-Fonteines. — Vi ĉi tie estas ne unuafoje kaj vi mem bonege scias tion. Mi esperas, ke vi konfirmos mian opinion al grafo subadmiralo... Mi jam skribis al Stokholmo, ke la saĝa kaj agema vojevodo princo Apraksin konstruis novan ŝipkonstruejon apud Arĥangelsko, en Solombalo. Supre laŭ Dvino aktive laboras la ŝipkonstruejo de Baĵenin-oj. Grafo subadmiralo havas senditan de mi desegnaĵon de ambaŭ ŝipkonstruejoj. La nuna vizito en Arĥangelskon de la caro Petro kaj liaj multaj interparoloj pri estonta ŝipkonstruado ankoraŭ pli firmigas miajn pensojn pri tio, ke ne estas fora tiu tempo, kiam la moskvianoj eliros en la maron. Mi petas vin, herre ŝipestro, konfirmi en Stokholmo miajn supozojn...

Urquhart apogiĝis al la fotela dorso, respondis ne tuj:

— Se ili eĉ eliros en la maron, do ne baldaŭ, herre ĉefleŭtenanto! Tre ne baldaŭ. Tiel oni pensas en Stokholmo, tiel pensas ankaŭ mi.

La vizaĝo de Des-Fonteines streĉiĝis, la rigardo iĝis malvarma.

— En Stokholmo oni devas scii la veron, sed ne tion, kion oni deziras scii...

— La rusoj ankoraŭ havas nenian floton, herre ĉefleŭtenanto!

— Sed, diablo prenu, ili havas maristojn, jen kio estas la ĉefa.

— Ili ankoraŭ ne havas ŝipojn.

— Iliaj ŝalupoj ne estas malpli bonaj, ol niaj ŝipoj, kio koncernas la militan ŝipkonstruadon, do ili sukcesos kun tio.

La ŝipestro ridetis:

— Ne tiel baldaŭ, ne tiel baldaŭ, herre ĉefleŭtenanto. Dume ili ne havas per kio fanfaroni. Kaj poste ni vidos. Grafo subadmiralo Gyllenstierna ordonis al mi liveri al li nur fidindajn informojn, sed ne supozojn. Ĝuste tion mi plenumos.

— Vi liveros al la subadmiralo ankaŭ miajn leterojn! — severe diris Des-Fonteines.

Urquhart levis la ŝultrojn.

La kuracisto eksidis al la tablo, alŝovis la inkujon. Li skribis per ĉifro, kiun li sciis parkere. La ŝipestro estis malrapide trinketanta la bieron, aŭskultanta kantadon de birdoj; suspirante, ĵetadis rigardojn al la kranio. Des-Fonteines skribis longe. Kiam la letero estis skribita, Urquhart demandis:

— Ĉu vi skribis pri tio, ke ili jam havas floton?

— Mi skribis pri tio, kion mi opiniis necesa skribi! — diris Des-Fonteines. — Kaj vi estas nur koverto por tiu poŝto, kiun mi enmetos en vin. Ĉu vi komprenis?

— Mi komprenis! — ofendite respondis ŝipestro Urquhart. — Mi komprenis, sed mia opinio estos sciigita al grafo subadmiralo.

Des-Fonteines silente riverencis.



1. «Sinjoro» en la sveda. (trad.)