Ĉapitro oka
Vi, ŝip', portanta sur la ondoj,
La sortojn de l' popolo granda.
1. Ĉiujn oni ekstermos!
En la griza ĉielo super la Mosea insulo ekturniĝis kaj krevis ora suno, post ĝi krevis tri drakoj — ĉiu malpli granda ol la antaŭa, post la drakoj komencis ŝvebi flugilhavaj serpentoj. Atanazio Petroviĉ pli dense envolviĝis en la mantelon, suspiris mallonge, — jen ĉio, finita la vivo. El leŭtenanto reen al kaporalo, sub komandon de majoro James...
Brulis la disbatita vizaĝo, la buŝo estis plena de sala sango. Atanazio Petroviĉ kraĉis, staris iom ĉe blinda barilo, ĵetis rigardon en la ĉielon — tie denove estis turniĝanta ia aĵo, simila al rapo, pafanta per fajraj sagoj.
— Nu, pafu, pafu! — eldiris kolere Krikov.
Sur la perono de la doganejo en krepusko estis ripozantaj dogankontrolistoj; ekvidinte la leŭtenanton, ili timigite ekstaris. Jam ĉiuj sciis, kiel fosis en liaj ĉambroj furioza kolonelo Snivin, sciis, ke kiel komandanto revenos la malamata James.
— Kial vi ne dormas? — diris Krikov. — Dormu, knaboj, tempas...
Li eniris en sian loĝejon, elbatis fajron, ekbruligis kandelon. Ĉiziletoj, skulptiletoj, alenetoj, fajliletoj — la instrumentoj, per kiuj li faradis sian ostotajlan laboron, — estis disĵetitaj sur la planko; la libroj, kiujn kolektadis la leŭtenanto kun tia persisto, kuŝaĉis sur benkoj kaj en angulo; skulptita kombilo, kiun li komencis fari por donaco al Taisja, estis disrompita — ĝin iu intence surpaŝis per ferumita peza kalkanumo. La ebrieta ekspopo, kiun li tajlis el flava osto, malaperis. Ne estis la figureto de ekspopo, ne estis la maljuna vojevodo kun ventrego kaj porkaj okuletoj, estis nenio, kion li tajladis dum tiuj ĉi jaroj...
Krikov eksidis, etendis la krurojn, enpensiĝis: estas malbone, ke la figuretoj estas ŝtelitaj. Pro tiuj figuretoj oni povas puni eĉ pli timinde, ol el leŭtenanto al kaporalo. Ne vane Silentulo konsilis teni la maljunan vojevodon kaj la ekspopon pli malproksime de homaj okuloj...
La pordo knaris. Sur la sojlo staris Kostjukov — kaporalo.
— Kion vi volas? — demandis Krikov.
Kostjukov, dense ferminte post si la pordon, rakontis la tutan konversacion kun kolonelo Snivin kaj majoro James en la ĝardeno sub betuloj.
— Nu? — neniom mirinte, demandis Krikov.
— Ja tia nu, Atanazio Petroviĉ, ke subĵetitaj estis al vi tiuj ormoneroj.
— Ja mi mem scias, ke subĵetitaj. Sed kia senco estas en via kaj mia interparolo?
— Atanazio Petroviĉ! — ekkriis la kaporalo. — Mi pri la vero insistos, oni eĉ min torturu!
Krikov malgaje subridis:
— Malfrue, kaporalo! Promociita mi estas el leŭtenanteco malsupren, kaj abolo de tiu ordono nun atendeblas el nenie. Ni ambaŭ nun estas kaporaloj. Tial la hodiaŭan nokton mi ankoraŭ ĉi tie dormos, kaj morgaŭ prenu min en vian taĉmenton. Ĉu vi prenos?
Kostjukov paŝis antaŭen, ĵetis la ĉapon sur la plankon:
— Atanazio Petroviĉ, mi al vi malbonon faris, kara, do mi ĝin riparu! Mi, neniu alia...
Atanazio Petroviĉ ankoraŭfoje subridis:
— Iru, frato, iru. Malbonon ne vi al mi faris, malbono eĉ sen vi sur nia tero vagas. Iru, amiko. Poste ni konversacios, estos ankoraŭ tempo...
— Ekstermos ili vin, Atanazio Petroviĉ! — kun angoro diris Kostjukov. — Ĝismorte ekstermos. Kaj nin ĉiujn ekstermos, damnitaj fremdlandanoj. Eĉ unu homon viva ne lasos, ili mem ĉi tie multiĝi komencos, je Dio, tiel. Incendion necesas bruligi, kun tranĉiloj...
— Lasu, Kostjukov, kia incendio, ja eble ankaŭ inter ili estas homoj, por kio do ĉiujn buĉi. Iru, kaporalo, kuŝiĝu dormi...
Li riglis la pordon kaj ree enpensiĝis: sed vere, ĉu estas inter ili homoj? Eble, tie, trans la maro, ili vivas kiel homoj, eble inter si ili estas bonkoraj kaj honestaj, sed ĉi tie tio tute ne videblas...
Ĉu James estas homo?
Jen morgaŭ li transloĝiĝos reen ĉi tien kun siaj perukoj laŭ semajntagoj, dispendigos multekostajn tapiŝojn, starigos liton sur torditaj piedoj, spegulon, seĝojn, aranĝos en la dogana korto manovrojn laŭ siaj reguloj, kiu ne sukcesos — vipi tiun per krudledaj rimenoj kun nodoj...
Li gargaris la buŝon per akvo kun salo, suspiris, trapasis el angulo en angulon la ĉambron. Dormi li ne deziris, la pensoj estis malgajaj.
Poste venis Paŭĉjo Silentulo kun kamaradoj — Vataĵnikov, Forĝisto kaj Jefimo Gridnev, same fuĝuloj. Forĝisto bone konis skismulojn-malnovritanojn, loĝantajn en sovaĝejo sur Vigo, plurfoje iradis tien kun sekretaj komisioj, bone scipovis legi kaj skribi, vivis rigore, sed la mondajn zorgojn, malkiel iuj malnovritanoj, ne neglektadis, dirante, ke la Sinjoro, irante sur la tero, manĝadis kaj kun kompatinduloj kaj kun paganoj, — neniun abomenis, do kiel ni aŭdacu, ĉu ni estas pli sanktaj ol nia Sinjoro?
Hodiaŭ Forĝisto alportis de iu maljuna malnovritano novaĵon: estos la fino de la mondo je la noktomezo en la jaro 1699, sed antaŭe venos sur la teron Elio kaj Enoĥo — por akuzi; poste venos la antikristo, kaj poste sonos trumpetoj, kaj venos la Dia juĝo.
Krikov elaŭskultis Forĝiston silente, poste diris:
— Okazis, ne la unuan fojon mi aŭdas. Antaŭ tridek jaroj pri la samo niaj patroj paroladis. Kaj ankaŭ ĝis nun oni rakontas, kiel ili en ĉerkojn kuŝiĝis kaj atendis la trumpetan sonon...
Silentulo kaj Vataĵnikov ekridis. Forĝisto ĵetis al ili minacan rigardon. Silentulo forturniĝis al la muro.
— Laboron ili forlasis, ĉasadon, fiŝkaptadon, — plu diris Krikov. — Ne plugadis, ne semadis...
Li svingis la manon, eksidis apud Forĝisto, diris karese:
— Forgesu vi tiujn ĉi stultaĵojn, Teodozo. Neniu nun kredos, oni ankoraŭ memoras, kiom da rido estis super ili, kompatinduloj, kiam el la ĉerkoj ili eliris kaj iris pro malfeliĉo en la drinkejon por vino...
Forĝisto deŝoviĝis de Atanazio Petroviĉ, ekparolis arde:
— Miskalkulis oni tiam, Atanazio Petroviĉ, mi vere al vi diras. La «Libro pri la kredo» kalkulas jarojn ekde la Kristnasko, kaj la damnitan Satanon oni ligis por mil jaroj en la tago de la Krista resurekto. Ekde tiam necesas kalkuli, sed ne de io alia. Kristo sur la tero tridek tri jarojn vivis, — do jen, pripensu. Kaj rezultas, bonaj amikoj, ke ne en la sesdek sesa jaro ĝi estos, sed en la naŭdek naŭa. Kiom malmulte restis — kvin jaroj...
Silentulo enmiksiĝis kun subrido:
— En ĉerkon ja estas ankoraŭ tro frue kuŝiĝi, Teodoĉjo...
Forĝisto kraĉis al la blasfemuloj, kuntiris la brovojn, eksilentis. Silentulo, okulsigninte pri li al Krikov, eltrenis el la bototubo envolvitan en ĉifonon kajeron, stumblante, nelaŭte legis la titolon.
— Kio estas tiu kajero? — demandis Krikov. — De kie aperis?
— Bona homo pasis haste al la lago, forlasis, — eviteme respondis Silentulo. — Vi aŭskultu, Atanazio Petroviĉ. Pri ĉio en ĉi kajero estas skribite: pri juĝistoj maljustaj — koruptuloj, pri oficistoj — hommanĝuloj, pri uzurado kancelaria. Ĉu mi legu?
— Nu, legu!
Vataĵnikov tusetadis en la manon, turnadis la kapon, — la kajero plaĉis al li. Forĝisto rigardis el sub la frunto, suspiradis longe, diradis fojfoje:
— Tio estas vera vero. Kaj ĉio estas pro tio, ke ni sendie vivas, pro tio ni estas punitaj per granda puno...
Vataĵnikov bruskadis:
— Ĉesu jam ĝemi!
— Mi por kio la kajeron alportis, Atanazio Petroviĉ? — diris Silentulo, levante la rigardon. — Ĉi tie estas pri ĉio. Kaj pri tio, kiel oni vin pro la vero punis...
— Nu, nu! — sulkiĝis Krikov.
Silentulo turnis la flavan paĝon, egalmezure, preskaŭ parkere legis:
«Kaj antaŭ fremdlandano ni sian rusan homon aprezas neniom, faras al li ofendojn netolereblajn kaj per tio lin de la utilo fortiras. Ne nur el altranguloj, sed eĉ el simpluloj neniu tiujn malhonoradojn eltenos...»
— Legu, plu legu! — diris Krikov.
Por ke Silentulo kun la kamaradoj ne vidu, kiel disbatita estas lia vizaĝo, li ĉiam iradis tra la ĉambro tien kaj reen, ne haltante.
«La fremduloj ne estas rektaj bondezirantoj por ni, — legis Silentulo, — sed ni, malferminte plene la orelojn, inklinas kredi al ĉiuj iliaj herezaj babilaĵoj. Kaj fremdlandanoj tiuj havas unu avaran kaj dimalplaĉan strebon — kiel pli multe da profito de ni ricevi kaj el tiu profito ankoraŭ dekfoje profiti...»
— Muzeloj skrapitaj, dimalplaĉaj! — diris Forĝisto.
— Ree vi la samon! — koleriĝis Vataĵnikov. — Skrapita, ne skrapita — sed ĉu en la muzeloj estas la afero?
Ili legadis longe. Krikov aŭskultadis atente, poste subite demandis:
— Sed kio estas do tiu homo, kiu ĉi foliojn skribis?
Silentulo singarde ŝultrolevis, volvis la kajeron tube. Anstataŭ li respondis Vataĵnikov:
— Kiu skribis, Atanazio Petroviĉ, tiun homon ni ne konas. Kaj kiu la foliojn donis, por ke ni legu, tiu estas viro de granda saĝo. Oni serĉas lin, li estas fuĝulo, nomas sin Sennomulo. Majstro lerta pri ercoj, sed kiam same kiel vin elturmentis lin fremduloj, okazis inter ili granda malkonsento, ĝis batalo. Kaj kiam komenciĝis batalo, tiam diris la viro malpermesitan vorton. Nu, kaj foriris...
— Ruso de fremdulo el Moskvo fuĝis! — malgaje subridis Silentulo. — Jen bone!
— Sed ĉu ni ne fuĝis? — demandis Vataĵnikov. — Kaj ne de fremdulo, sed de ruso. Ĉiuj ili, hundoj, estas samaj...
Krikov, preninte de Silentulo la kajeron, malrapide trarigardadis la priskribitajn per klara skribmaniero flavajn foliojn de densa papero. Kiam li ĉion relegis mem, konsilis:
— Kaŝu, Paŭlo Stefanoviĉ, kaj ne ŝercu kun la kajero. Tiuj folioj malpermesitaj nomiĝas ribeligaj. Kiam oni vin trovos kun la kajero — ne sufiĉos batbastonoj. Oni ne malpli ol radumos vin, la manojn kaj piedojn forhakos, kaj nur poste la kapon sur pikilon metos...
Silentulo gardeme envolvis la kajeron en la ĉifonon, kaŝis en la bototubon, ridetis:
— Ni, Atanazio Petroviĉ, estas ruzaj, ĉion vidis...
Forĝisto konsilis:
— Foriru vi, amikoj karaj, malproksime, en ermitejojn, al la fonto de antikva pieco...
— Por kio? — demandis Krikov. — Ĉu por en ĉerkoj kuŝi kaj la trumpeton atendi? Ne vidas mi en tio ajnan utilon por ni!
— Ĉu esti kaporalo, mi pensas, pli bonas? — koleriĝis Forĝisto.
— Ja eble pli bonas. Al la afero estas pli proksime. Ja oni ŝipojn ĉi tie konstruas, ĉiel la sorto povas turniĝi. Kiel kaporalo mi same, Teodozo, la fremdlandajn ŝtelistojn ne forlasos. Kaj kiel fari krucosignon — por mi estas tutegale, ĉu laŭ via maniero, ĉu ne laŭ via...
— Via krucosigno estas ne krucosigno, sed malsanktigo! — kriis Forĝisto. — Ĉio estas malsanktigita! Kaj urboj kaj vilaĝoj, kaj stratoj, kaj domoj, ĉie Satano spiras...
— Lasu vi, Teodozo! — kun ĉagreno enmiksiĝis Silentulo. — Satano! Ne tie estas Satano, kie vi ĝin vidas, ne tie li estas...
La gastoj ankoraŭ iom diskutis, poste foriris.
Atanazio Petroviĉ penis ekdormi. Sed dormo ne venis...
Matene en la korton enveturis ŝarĝoĉaregoj — majoro James estis transloĝiĝanta en la antaŭan lokon. Atanazio Petroviĉ nehaste kunmetis sian havaĵon en bastokorbojn, ekportis kun la doganistoj en la grandan domon, kie loĝis doganaj oficistoj, kontrolistoj, gardistoj kaj soldatoj. Ĉi tie por li sur la plej bona loko jam estis preparita larĝa benko, sur ĝi kuŝis fojna matraco, sur la muron ies zorgemaj manoj alnajlis felon de blanka urso.
Li eniris, — la soldatoj leviĝis, kiel antaŭe.
— Ekstari ne plu necesas! — diris Atanazio Petroviĉ. — Vi ekstaradis ne por mi, sed por leŭtenanto. Kaj unu la alian ni plu estimos eĉ sen ekstarado.
La doganistoj staris senmove, al unu el ili — maljuna Elio Pŝenicin — eliĝis larmoj el la okuloj.
— Saluton, fraĉjoj! — prononcis Atanazio Petroviĉ kaj malalte riverencis.
Al li ili same riverencis — ĉiuj, kaj same malalte.
— Jen ni denove loĝas kune! — diris li, dismetante sian havaĵon apud la benko kaj en korbojn. — Bone, ni vivos, kiel antaŭe vivis — sen ofendoj...