2. Malfeliĉo post malfeliĉo

Ĉiutage la barka majstro Timoteo Koĉnev intencadis iri kun Ivano Kononoviĉ en Lodmon — por kuraco kaj ripozo, kaj ĉiutage kun riverenco petadis ankoraŭ iomete plu vivi ĉe avino Eŭdoĥa, atendi kelkajn tagojn, — ja necesas ekscii, kia estis la jaĥto en la fora mara vojaĝo...

— Kvazaŭ vi la sola la ŝipon konstruis, ĉu? — demandadis Ivano Kononoviĉ.

Koĉnev ne respondadis.

Ivano Kononoviĉ legadis dikajn librojn en ledaj bindaĵoj kun ruzaj bukoj, per alta voĉo kantadis psalmojn, nutradis per paneroj birdojn, longe konversaciadis kun Taisja kaj avino Eŭdoĥa. Taisja, aŭskultante la ŝipan majstron, pensadis pri siaj aferoj; ŝiaj longaj, kvazaŭ ĉiam humidaj okulharoj malleviĝadis, la okuloj briletadis. Kaj foje ŝi subite respondis, kaj tiel, ke al Ivano Kononoviĉ ektremis la manoj.

— Timigas vi, timigas per Dio, — diris ŝi, — sed por kio? Jen la suno brilas, Dvino fluas, jen patrino kun infano iras, — kiel bonas ĉio. Sed ĉe vi Dio estas malica, turmentanto, laŭ vi, lin timi necesas. Por kio tiel, Ivano Kononoviĉ?

Kaj ŝi ridetis.

Duope kun Koĉnev ili atendadis la caran jaĥton: Taisja — la rudriston, la majstro — sian kreaĵon. Li solide rakontadis al Taisja, kiom li konstruis da ŝipoj, kiaj ili estis, kiel li surakvigis la unuan, kiel la duan. Ŝi aŭskultadis silente, rigardante tien, de kie devis aperi la velo de la cara ŝipo...

Dum ili sidis en krepusko, konversaciante per malrapidaj voĉoj, venis Ageo kaj Jegorĉjo kun Ĉernicin — rakonti la novan malfeliĉon: hieraŭ venis la starosto por preni impostojn — la nutran, kaj la malgrandajn poŝtan, kaj la grandan poŝtan, kaj por ekzekutisto, kaj por urba konstruado, — per kio pagi? Kaj hodiaŭ matene veturadis en Arĥangelsko rajdanto, kriadis al la metiistoj kaj negocistoj novan ordonon: porti la nutran monon al la cara ŝipkonstruejo, kaj kiuj ne portos mem, por tiu la puno estos rapida. La negocistoj ploras, la metiistoj pensas. Kancelariano Gusev elpensis preni de la fiŝistoj remilan kaj velan monon por ĉiu velo kaj ĉiu remilo, kaj ankoraŭ iajn debordiĝan kaj albordiĝan...

— Por kio ili prenas tiom? — demandis Ageo. — Ili sufokiĝos!

— Sed la ŝipkonstruado? — severe rememorigis Koĉnev. — Jen, alpelis ili virojn al la ŝipkonstruejo — per kio ilin nutri? Kaj por ĉiu laboristo estas unu ŝtelisto, kaj super tiu ŝtelisto estas latrono, kaj super tiu latrono estas bojaro. La afero estas simpla.

— La ŝipoj ja nombras mizere! — diris Ageo.

— Kaj el tiuj eĉ unu estas kontraŭ la mono de Baĵenin, — rimarkis Ivano Kononoviĉ.

— Sed la ŝipkonstruejo? Kaj la cara palaco? Kaj la kanonaj amuziĝoj?

Ageo estis kolera, ekscitiĝis:

— La fremdularo tute la urbon malriĉigis, jen al la rajdistoj oni ne pagas dum ioma tempo, al la doganistoj dum pli ol jaro la cara salajro ne iras, la pafistoj entute ploregas, manĝi ja ĉiuj deziras...

Ivano Kononoviĉ kun malica ĝojo promesis:

— Ni ankoraŭ ne tiel ploros, ne tiajn kantojn kantos. Jen, oni rakontas, el Holando nova ŝipo venas je kvardek kanonoj — same pagi necesas. Sur ĝi estas matrosoj-fremdlandanoj — ili ne atendos, koleriĝos kaj revenos hejmen...

Ili konversaciadis longe, ĝis la duaj kokokrioj, kaj ĉio rezultadis malbone. Timoteo Koĉnev paroladis malpli ol ĉiuj aliaj, rigardadis al la plafono, pensadis, revadis. Kia estas tiu nova ŝipo el Holando? Kaj kiu ĝin tie konstruis? Estas interese, kiel ili nun la kilon metas? Kaj la kanonojn kiel starigas sur ferdekoj?