3. Sekreta konversacio
En malfrua nokto gastoj frapis en la konvencia maniero. Des-Fonteines levis la kapon disde «Kroniko de Eriko», kiun li estis leganta, metis la pipon sur la randon de la tablo, kun tranĉilo en la mano ekiris malrigli. La hundoj estis laŭte bojantaj en la korto. Sur la hela ĉielo estis rapide kurantaj ŝiritaj nuboj. Kun bruo malferminte la vazistason en la barilpordo, la kuracisto rekonis Jan-on Urquhart-on kaj hispanon del Robles-on.
La gastoj eniris en la domon silente. Jan Urquhart komencis varmigi la manojn ĉe la kameno, del Robles eksidis en la fotelon. Des-Fonteines metis sur la tablon skatolon kun tabako, botelon kun likvoro. La hispano estis foliumanta la kronikon. Brodita legosigno estis montranta la paĝon, sur kiu haltis la kuracisto: la batalon inter la svedoj kaj la rusoj en antikvaj tempoj sur rivero Nevo.
— Nu? — demandis Des-Fonteines.
La hispano frapfermis la libron.
— Ĉio ĉi ne kostas eĉ rompitan groŝon! — respondis del Robles. — Vi estas en eksceso, herre ĉefleŭtenanto. Sed floto estas afero de tre malproksima estonteco. Dume ĉio ĉi ne eliras la limojn de infanaj ludoj. Jes, ili ludas entuziasme, sed tio ĉi estas nur ludo, nenio pli...
Des-Fonteines rigardis al la hispano sen palpebrumi, per akra rigardo. La hispano konfuziĝis pro tiu rigardo. Del Robles kuntiriĝis, ekparolis pli kolere:
— Mi ne devis iri kun ili, jen kio. Niaj mapoj estas senvaloraj. En la komenco mem de la vojaĝo mi ĉesis esti necesa al la moskvianoj. En la Pertominska monaĥejo la caro jam ne rimarkadis min. Kaj la fiŝistoj superŝutis min per mokoj...
— Do, ili mem sukcesis regi sian jaĥton? — demandis la kuracisto per obtuzeta voĉo.
— Jes, herre, mem.
— Sekve, ili disponas homojn, sciantajn, kio estas maro?
Urquhart respondis incitite:
— Kaj kio sekvas el tio, herre ĉefleŭtenanto? Ili povas havi multajn tiajn homojn, sed ŝipojn por milita floto ili havos ankoraŭ tre ne baldaŭ.
— Ŝipojn konstruas homoj! — diris Des-Fonteines.
— Ili ne havas tiajn homojn.
— Ili havas tiajn homojn, herre ŝipestro. Ili havas multe da tiaj homoj.
— Mi ne komprenas la objekton de nia disputo! — ekflamis pro kolero Jan Urquhart. — Ĉiufoje ni parolas pri la samo! Por kio?
— Por tio, herre ŝipestro, ke viaj impresoj ne kontraŭu miajn leterojn. Multaj el vizitantoj de Moskvio, reveninte en Svedion, rakontas tion, kion oni deziras aŭdi de ili. En Svedio oni kutimiĝis al venka tintigado de armiloj. La sorto favoris nin. La venko ĉe Breitenfeld levis nin al grado de granda regno. Ni potencas la buŝojn de ĉiuj riveroj en Germanio, la plej granda parto de la bordo de la Balta maro apartenas al la krono. Bremeno kaj Verdeno, la orienta kaj la okcidenta partoj de Pomerio, Bornholmo, Skonelando apartenas al ni. Kompreneble, estas malfacile en tiaj tempoj pensi pri estonteco. Oni ne rajtas prokrasti, herre ŝipestro, jen pri kio mi parolas.
— Prokrasti kion? — demandis Urquhart.
— Ekspedicion por gloro de la krono. La urbo Arĥangelsko devas esti forbruligita ĝis la fundo de la fundamento. Ŝipaj majstroj devas esti pendumitaj ĉiuj senescepte, por ke la moskvianoj ne plu pensu pri sia ŝipkonstruado. La eliro en la Blankan maron apartenas al la sveda krono. Mi skribis pri tio dufoje, kaj mi scias, ke mi havas samopiniantojn tie, en Stokholmo. Ili ne multas, sed ili ekzistas. La estonteco de Svedio dependas de niaj agoj ĉi tie. Ankoraŭ nemulte — kaj estos malfrue. La eliro al la Balta maro estas en niaj manoj, por kio do eksciti ilian imagpovon per la ĉi-tieaj akvoj? Stepoj — jen ilia spaco. Ili rajdu tie sur siaj ĉevaloj kaj pafu el pafarkoj. La maron regas la svedoj kaj neniu alia...
Urquhart aliris la tablon, verŝis por si likvoron, lipis, ŝmacis per la lango: la likvoro estis bona. La hispano sidis en la fotelo, etendinte la krurojn al la fajro, duonferminte la okulojn. Duonon el tio, kion estis diranta Des-Fonteines, li ne komprenis. La alia duono estis klara — veni, rabi, forbruligi. Sed tio ne estas tiom facile farebla.
— Kun ĉiu tago, herre ĉefleŭtenanto, vi iĝas ĉiam pli drasta! — diris Urquhart. — La ekspedicio al Arĥangelsko kaŭzos militon. Milito kontraŭ la moskvianoj estas ne tiom simpla afero, kiel tio povas ŝajni...
— Aŭ nun, aŭ neniam! — rezolute diris Des-Foneines. — Kiu scias, kion alportos al ni la sekva jaro? Mi scias, ke ili mencias Jamon, Koporjon, Oreŝekon, Ivan-gorodon ankaŭ nun. Ili ne povas kutimiĝi al tio, ke ili ne havas la Baltan maron.
Urquhart subridis:
— Ili kutimiĝos!
Des-Fonteines forturniĝis de Urquhart. Kun li estis sensence paroli. Li estis nenion komprenanta, tiu dika memcerta oficiro, kun plezuro vestinta sin per kostumo de negocisto kaj forgesinta ĉion pro siaj profitoj. Kun malheliĝinta vizaĝo, kunpreminte la maldikan buŝon, Des-Fonteines silentis, rigardante al la fajro en la kameno. Poste li demandis la hispanon:
— Ĉu la rusa caro montris intereson pri ŝipkonstruejoj sur Solovki'?
Del Robles oscedis, respondis kun enuo en la voĉo:
— Tutajn tagojn li pasigadis en la ŝipkonstruejoj.
— Kio ankoraŭ interesis lin?
— Multo, kiom mi povis vidi, sed pleje ŝipkonstruado, herre ĉefleŭtenanto.
— Ĉu li ofte paroladis kun fiŝistoj?
— Li pasigadis kun ili tutajn tagojn sur la ferdeko de la jaĥto en la Blanka maro. Ili rakontadis al li kaj al liaj junaj sekvantoj pri tio, kiel endas navigi en la ĉi-tieaj akvoj, kaj ne nur ĉi-tieaj, sed ankaŭ en la oceano. En la monaĥejo sur la Solovkiaj insuloj al li oni alportis antikvan maristan gvidlibron, skribitan sur ligno, sur betula basto...
Des-Fonteines silente rigardis al la hispano.
— Tio estas malbona, tio estas tre malbona! — finfine diris li. — Caro Petro ĉi tie varbas volontulojn por sia estonta floto. Ju pli da ĉi-tieaj matrosoj estos sur liaj ŝipoj, des pli malbone por ni. Vi devus, herre ŝipestro, rekomendi al Apraksin kaj aliaj caraj proksimuloj preni ŝipanojn por estontaj ŝipoj eksterlande. Ju pli da dungitoj, des pli trankvile...
— Sed dungitoj povas iĝi fidelaj al la moskvianoj...
— Ne ofte! — penseme respondis Des-Fonteines. — Ne ofte, herre ŝipestro...
Elakompaninte la gastojn, Des-Fonteines longe rigardis al estingiĝanta braĝo en la kameno. Lia vizaĝo esprimadis nenion, krom laco. Poste li malfermis la «Kronikon de Eriko» kaj komencis legi de la mezo:
Multaj grandaj monsakoj
Malfermiĝis tiam, kaj mono disdoniĝis
Al forlasontoj sian hejmon
Sen scii, kiam revenos...