4. Negocistoj rusiaj

La kandeloj estis degelantaj.

Al la tegmento de la palaco sur la Mosea insulo estis tede kaj monotone frapanta pluvo.

Petro sidis sur benko retrokliniĝinte, ferminte la lacajn okulojn, ŝajnis, ke li dormetas, sed kiam Romodanovskij eksilentis, li kriis malpacience:

— Plu parolu!

Teodoro Jurijeviĉ ĉirkaŭrigardis la bojarojn, eksilentintajn sur siaj benkoj, prenis de Vinius stanan trinkokruĉon, glutis el ĝi. La caro deĵetis la malvastan ŝuon, plendis:

— Sufoke iel. Eĉ pluvas senĉese, sed plu sufoke.

Romodanovskij ree ekparolis. Petro aŭskultis sufere.

— Incendioj en Moskvo ne ĉesas. Oni ne plu konstruu lignajn domojn. Kiam ni revenos — ni pensos. Ankoraŭ kio?

— La luda militiro, kiu estis kun Gordon destinita al la aŭtuno... Kiel nun? Ĉu ni prepariĝu?

— Apud Kolomenskoje oni preparu... Plu kio?

— Petskribo pri kolonelo Snivin.

Petro silentis. Teodoro Jurijeviĉ ekparolis pri la kolonelo, ke tiu estis rimarkita pri multaj avaraj kaj diomalplaĉaj agoj, koruptiĝas senhonte, al fremdlandanoj ĉion indulgas, rusianoj pro li ne povas eĉ spiri.

La caro oscedis kun spasmo.

— Kiu skribas?

— Negocistoj de la Drapa cento1 — Serdjukov kun kamaradoj...

— Oni plu skribas kaj skribas! — tirante sin sur la benko, diris Petro Aleksejeviĉ. — Estas ia malsano, je Dio. Fremduloj por ili iĝis osto en la gorĝo. Bone, sufiĉas por hodiaŭ. Ĉu ankaŭ ĉe vi estas plendoj, Andreo Andrejeviĉ?

Vinius klinis la dikan kolon, lia vizaĝo estis senpasia, tute trankvila.

— Ĉu kontraŭ fremduloj?

— Kontraŭ, siro, tiel!

Petro stamfis per la malvestita piedo, trenante la ŝuon, ekiris al la tablo, sur kiu estis kraketantaj kandeloj.

— Ĉu vi interkonsentis? Unu kaj la samo de la mateno ĝis la nokto!

Vinius same kriis:

— Ordonu legi, siro, kaj poste insultu!

Kaj li komencis legi. Nariŝkin, Zotov, Ŝein dormetis sur benko, apenaŭ tenante siajn kapojn. Jakimo Voronin estis rabotanta bastonon per tranĉileto; la tranĉileto estis malakra, Jakimo de tempo al tempo kun grincado akrigadis ĝin sur fera najlo.

— Do ĉesu vi! — subite kriegis la caro.

Voronin timigite kaŝis la tranĉilon, piedpinte eliris for.

Vinius plu legadis. Petro malkontente sulkiĝadis, sed aŭskultis atente. En la petskribo estis menciataj falsa arĝento, ŝtelado fare de fremdlandanoj, akaparado de fokoleo por kvin jaroj anticipe, trompado de doganaj oficistoj, friponado kun perloj, peĉo, kanabaj fibroj kaj multaj aliaj varoj, ekscesoj en la urbo, kiel enloĝiĝas fremduloj kie deziras...

— Eble, ili eĉ ne mensogas? — diris Petro, kvazaŭ pensante.

Vinius faris sur sia vizaĝo nedifinitan mienon: kiu scias, kvazaŭ estis diranta li, estas via volo, siro, vi pli bone vidas.

La caro senhelpe, infanece ĉirkaŭrigardis.

«En grandan mizeron ni venis, — legis Vinius, — kaj impostojn al vi viajn, cara moŝto, pagi ni neniel povas, niaj hejmoj estas detruitaj, kaj al bonordo venis fino, ĉar tiu angla fremdulo nin regas kaj faras kion deziras, potencas super la animoj kaj la vivoj niaj...»

— Ne, ne mensogas! — rezolute prononcis Petro. — Kiu skribas?

Lia vizaĝo iĝis kolera.

Vinius per firma mano korektis la okulvitrojn sur la dika nazo, serĉis la subskribon.

— Negocisto Litkin kun kamaradoj, siro.

— Ne mensogas, sed kion fari? — demandis Petro. — Ĉu mi tiujn fremdlandanojn puŝe forpelu? Kie estas via Litkin?

— Dum ni al Solovki' iradis — li ĉiam atendadis. Kaj ne sola li atendis, ili multas ĉi tie. En la picearo ili loĝiĝis, nutraĵon por si kuiradis sur lignofajro, la homoj estas solidaj, evidente, riĉaj...

— Voku!

Romodanovskij kriis en la dismalfermitan pordon:

— Litkin-on tie, negociston, kun kamaradoj voku!

Petro iradis en la manĝoĉambro de unu rando al la alia, la ŝuo treniĝis post li sur rubando. Sekretario Zotov surgenuiĝis, malnodis la rubandon, gardeme metis la caran ŝuon sur la benkon. Estis aŭdeble, kiel apud la palaco per timigitaj voĉoj intervokadis servistoj:

— Kie estas negocistoj el Vologdo, el Ĥolmogoro, el Arĥangelsko? Vigle serĉu...

En la pordojn blovis humideco, rivera odoro, nebulo...

Da negocistoj estis kvin, ĉiuj elturmentitaj de la atendado, maldikiĝintaj, malpuraj: kiom da noktoj ili dormis en la picearo apud la palaco, timante preterlasi Petron Aleksejeviĉ-on. Al tia vivo oni ne baldaŭ kutimiĝas post plummatracoj kaj zibelaj kovriloj. Ĉiuj kvin riverencis ĝis la tero. Petro silente okulesploris ilin: ili rigardis ne senkuraĝe, koleraj okuloj sur la ŝvelintaj pro kulpikoj vizaĝoj, koleraj dentoj, — kvazaŭ luparo...

— Nu? — demandis Petro Aleksejeviĉ.

Litkin eliris antaŭen, ekparolis severe:

— Ni pereas, via cara moŝto...

La aliaj balancis la kapojn, jesis, suspiris. Komence estis nekompreneble, pri tio temas, poste Litkin singarde demandis:

— Aŭdis ni, ke ekintencis vi, cara moŝto, konstrui ŝipojn. Ĉu vere?

Petro moviĝis antaŭen, liaj okuloj brileris, ekbrulis.

— Tio estas granda ĝojo, siro. Permesu al ni mem veturigi varojn trans marojn, ni servos al vi, grandan kapitalon kunmetos — tiam prenu! Prenu, kiom necesas...

— Haltu, haltu! — kriis Petro. — Ripetu, kion vi diris? Do, tio al vi konvenas? Plaĉas?

— Plaĉas! — kune, interrompante unu la alian, ekparolis la negocistoj. — Tiele plaĉas! Preskaŭ senpage nia varo foriras, cara moŝto, utilon ni ne donas, kian ni povas. Vi komprenu...

Ne timante, ili ĉirkaŭis la caron, komencis kalkuli prezojn, montradis per la fingroj centojn da mono, sakojn, barelojn, dekduojn da fokaj ledoj... Petro aŭskultadis, kapjesadis, poste ordonis alporti bieron, plenigis per tabako la pipon. La negocistoj ŝvitiĝis, tian turnon de la afero neniu atendis. Ĉe la tablo, regalante la plendantojn, Petro ordonis al Vinius skribi ukazon pri la unuaj negocistoj-navigistoj, kiuj veturigos siajn varojn trans marojn. Sed kiam Vinius nur malfermis la buŝon, por demandi, kiel limigi en komerco la fremdlandanojn, Petro ĉitis al li kaj ordonis ne plu paroli pri tio. Li levis la trinkokruĉon, diris gaje:

— Je la unuaj rusiaj negocistoj-navigistoj, vivu!

Kaj eltrinkis unuglute.

Antaŭ la palaco dise bojis kanonoj, la manĝovazoj sur la tablo tintis. Negocisto Litkin, kvazaŭ kapturniĝinte pro la cara honoro, kriis:

— Ĉu je nia sano oni el la kanonoj pafas? Ja mi, je Dio, ja mi... Ĉion fordonos! Vi min, patro nia, ankoraŭ ne konas! Vi nur proksimigu min!

Oni lin fortiris, li ŝrikis el la angulo:

— La manon kisi! La manon, ho Dio! Ja mi...

En malfrua nokto, post la kokokrioj, venis Jozefo Baĵenin. Per la potencaj manoj forpuŝinte de la pordoj la gardistojn kun halebardoj, li enrompiĝis en la caran ĉambron, depuŝis la festenantajn negocistojn, alsidiĝis al la caro:

— Ĉio ĉi eĉ kvin kopekojn, siro, ne kostas en la kulmino de foiro. Akceliĝi necesas, sed kio pri homoj, kie ilin preni? Samojedoj ĉi tie estas, nebaptitaj, se vi ordonos — prenos mi ilin por ŝipa konstruado kaj ĉi tien, sur Solombalon, kaj al mi, en la Rovdinan vilaĝon, kaj al la Vavĉuga rojo, — tiam la afero ekmoviĝos. Kaj ankoraŭ germano Kraft lasu min en paco, ne insultu per sakraj vortoj...

— Nu, prenu, prenu samojedojn! — malpacience diris Petro. — Ankoraŭ kion?

— Al la vojevodo ordonu pri ili! — petis Baĵenin. — Alie vi forveturos, kaj mia afero sen vi haltos...

Petro alvokis Menŝikov-on, ordonis al tiu voki Apraksin-on, Ievlev-on. Kun ili venis Lefort, dormema, rozkolora, afabla, eksidis apude kun la caro, laŭdis pro la bona interkonsento kun la negocistoj, ridetadis al la gastoj, mastrumis ĉe la tablo — galante, ĝentile. Aleksandro Daniloviĉ Menŝikov kompreneme kapjesadis al la vortoj de Litkin, disputadis kun li en la angulo de la ĉambro. Litkin miradis — li estas juna, sed la kapo estas saĝa.

— Nu, nu, pli rapide diru! — urĝis Petro Jozefon Baĵenin-on.

— Kiel do eĉ pli rapide, Petro Aleksejeviĉ: kanonojn por la ŝipoj mi mem fandos, pulvon mi mem faros — negranda estas ruzaĵo. Mia frato didonita estas instruita pri multaj artoj kaj scioj — li povos. Kablojn ni komencos tordi, velan tolon teksi per maŝinoj...

Petro kunpremis la ŝultron de Baĵenin, skuis:

— Ĉu vi ne mensogas?

Jozefo larĝe krucosignis sin.

— Teodoro Matejeviĉ, Silvestro Petroviĉ, vi estu ĉi tie! — kriis la caro. — Al la Baĵenin-oj fratoj ĉion faru, kiel ili diros! Homojn al ili donu por la ŝipkonstruejoj sen dubo, samojedojn, metiistojn, por ke estu kiu faru la aferon...

— Sed de kie ilin preni? — demandis Apraksin. — Siro Petro Aleksejeviĉ, ja centoj da homoj necesos, eĉ ne centoj — miloj...

Jozefo Baĵenin etendis la kolon al Apraksin, frapis per la pugno la tablon tiel, ke saltis la kandelingoj, kriegis:

— Vi, vojevodo, kie deziras, tie prenu laborajn homojn! Al mi la caro ordonis konstrui! Donu homojn ajne, eĉ nasku! Se ili ne deziros — en ĉenojn, per knutoj pelu al konstruejoj. Vin oni respondecigos, la vojevodon!

Teodoro Matejeviĉ respondis, paliĝante:

— Ne kriu! Alie...

— Kio alie?

Negocisto Nikeŝin tiutempe estis diranta al Petro:

— Sur rivero Kereto, cara moŝto, apud malgranda vilaĝeto Ĉernorecka, sur Kola duoninsulo, glimo abundas. Ili, la fremduloj anglaj, ĝin aĉetas de ni per nekonvena prezo — kiom ili deziras, tiom pagas. Tio estas larmoj, sed ne komerco. Ni konstruos ŝipojn, mem trans la maron la glimon veturigos...

Griza, humida, senventa mateno trovis la gastojn ĉe varma biero — la caro, la negocistoj, Menŝikov, Lefort, disputante inter si, kalkuladis, kion eblas preni en Rusio, por veturigi trans la maron, kiajn de kio necesas atendi profitojn, kie estos komence elspezoj kaj malprofitoj, kian profiton donos al la ŝipoj la komerco...

— Atendu vi! — estis diranta Menŝikov al negocisto Litkin. — Atendu, bona sinjoro! Birdan plumon kial vi ne kalkulas? Malpuriĝi timas? Malvero! Molanasan lanugon fremdlandano per ambaŭ manoj kaptos. Aŭskultu min, ŝtipkapulo. Per peltoj vi nepre komerci devas — per musteloj, linkoj, guloj. Mi vin instruos. Mi iĝos via partnero, instruos, kiel necesas. Por kio komerci per aĉaĵo? Komercu per bona varo...

Jozefo Baĵenin iradis en la manĝoĉambro, malsprite rigardadis per ebriaj malicaj okuloj, fanfaronadis:

— Hodiaŭ homojn al mi oni alpelos — morgaŭ vi la ŝipkonstruejon ne rekonos! Jene! Kaj la vojevodo ne estas estro por mi, mi mem la vojevodon instruos! Hodiaŭ Baĵenin Joĉjo, sed morgaŭ Jozefo Andrejeviĉ, kaj post ankoraŭ unu tago — grafo aŭ princo Baĵenin! Mi ĉion povas!

Kaj kantadis kun minaco en la voĉo:

Aĥ vi fraĉjoj, miaj fraĉjoj
Aĥ vi bravaj miaj fraĉjoj...

Poste sur ŝalupoj kaj barkoj la tuta kompanio transveturis Dvinon kaj iris rigardi la foiron. Petro forsvingis la sekvantaron, deapartiĝis, kaŝiĝis en malgranda preĝejeto, atendis, kiam kaj la sekvantoj kaj la negocistoj preteriros. Li estis en mallonga jako, kiel tiuj, kiujn portas fremdlandaj matrosoj, la kolon li volvis per koltuko, sur rimeno ĉe la kokso estis pendanta tranĉilo en ŝagrina ujo. Neniu rekonis en li la caron, nur lia grandega alto altiradis atenton de homoj. La foiro estis en la kulmino mem, fremdlandaj negocistoj malrapide promenadis inter montoj da sunsekigita fiŝo, inter bareloj kun fokoleo, inter korboj kaj bareletoj kun kara kaviaro, apud butikoj, kie sur stangoj estis pendigitaj valoraj peltoj. Sur la vizaĝoj de la fremdlandanoj estis skribita malestimo, ili nenion aĉetadis kaj eĉ prezojn ne demandadis, — simple promenadis sencele, sataj, trankvilaj, silentaj, nescivolaj. Kaj la rusaj negocistoj vokadis ilin, svingadis peltojn, disblovadis mustelan sublanon, montradis, kiom bonspeca estas vakso, kiom firmaj estas kanabfibroj, kiel mirinda estas lino. La fremdlandanoj preteriradis ne turnante la kapojn. Kripla malsaĝulo pro Kristo etendis al ili la brakstumpon, ekbalbutis per la sendenta buŝo. Unu el la anglaj fremduloj batis la mizerulon per la piedo en altboto. Virino, vendanta pirogojn, kovritajn per tuko, provis ŝoviĝi al la gravaj gastoj — oni regalis ŝin per skurĝo. Hurlante, ŝi ekiris for, du pirogoj elfalis el ŝia bastokorbo en la foiran koton, pro timo la vendistino ne levis ilin. Senvortaj, pri nenio parolante inter si, la fremduloj iris inter la vicoj de la komercantoj; ilin akompanis rigardoj, plenaj de malamo.

Petro paŝadis malantaŭe, ne tro proksime, sed tiel, ke li vidis ĉion, vidis ankaŭ la mizerulon, vidis ankaŭ la virinon, perdintan la pirogojn, vidis ankaŭ la rigardojn, per kiuj oni akompanis la fremdulojn, aŭdis ankaŭ la vortojn, kiuj flugis postsekve.

En la fremdula Komerca korto la caro interesiĝis pri prezoj de varoj, per kiuj komercis fremdlandanoj: de brabanta lazura drapo, de ruĝa kupro en brikoj, de speguloj kaj de grandgrajna pulvo. Ĉio kostis multe, tiom multe, ke Petro kolere kuntiris la brovojn. Rezultis, ke kontraŭ kvardek zibeloj eblis aĉeti malgrandan brikon da kupro, volvaĵon da fadeno kaj kruĉon da olivoleo...

En densa homamaso, ĉirkaŭinta foiran histrionon, la caro staris iom, rigardis: la histriono estis ridinde montranta, kiel fremdulo aĉetas ŝaffelon de rusa negocisto. La urbanoj ridadis, turnadis la kapojn, la histriono plore lamentadis...

Petro ridetis, deiris kaj tuj renkontis Patrikon Gordon-on, — tiu estis serĉanta bonan pipan tabakon.

— Ha, Peter! — diris Gordon. — Por kio vi ĉi tie tiel frue iras?

— Kaj vi por kio? — demandis Petro.

— Mi havas aferon.

— Nu, kaj mi havas aferon.

Ili ekiris pluen flanko ĉe flanko. Gordon ekvidis tabakon, komencis marĉandi. La fremdulo estis malvarme ridetanta kaj ne cedanta. Petro pensis pri io, kuntirinte la brovojn, rigardante super la kapoj de la foiraj homoj. Gordon finfine interkonsentis pri prezo.

— Ĉu bonan tabakon vi aĉetis? — demandis Petro.

— La tabako estas bona, sed tro kara! — diris Gordon. — Tre, tro, ege kara...

— Kiom vi pagis?

Gordon diris la prezon. Petro Aleksejeviĉ sakris, ekparolis laŭte:

— Tio estas friponaĵo, sed ne komerco! Tranĉiloj, ĉu vi scias, kiom kostas? Kupro, damasko, ladano, mi mem demandis! Ili siajn prezojn fiksis, insistas pri ili akorde, kune. Iras ili tra la bazaro, kiel idoloj, ĉion scias antaŭe, sed niaj — barbaj, grizharaj, — post ili per saltetoj. Be!

Patriko silentis, eligante fumon el la pipo, iris malrapide, rigardis malgaje. Petro plendadis, rigardadis al Gordon de sur sia grandega alto, tiradis lian manon:

— Pro siaj klopodoj la fremdlandanoj prenas tiom multe, ke estas mirinde. Kaj ni estas en iliaj manoj, ĉu vi aŭdas, Patriko, jen kiele en la manoj. Ili sur siaj ŝipoj al ni venas, sed ni ŝipojn ne havas, ili estas mastroj super ni...

— Jes, ili estas mastroj, Peter! — diris Gordon. — Kian prezon ili fiksas, tian prezon vi havas, jes, Peter. Ili malriĉigas vin kaj riĉiĝas mem...

— Bone, bone! — kun minaco diris Petro. — Dume ni toleras... estas iuj — supozas, ke ni eĉ ne vidas, sed vane: ni vidas. Ni vidas, sed kion fari? Por dekduo da malicaj fremdlandanoj eble unu kun saĝo troviĝos, lertulo, faristo. De li estas utilo nemalgranda... Ni atendu, Patriko...

Gordon interrompis:

— Atendi — ne! Ne eblas plu atendi, Peter. Vi konstruas ŝipojn, necesas konstrui nepre, brave! Necesas konstrui multe da ŝipoj. Tiam profito estos al vi, — jen kiel, Peter... Mi ankoraŭ parolos, aŭskultu min...

Gordon iĝis parolema; konversaciante, interrompante unu la alian, ili eliris sur la bordon de Dvino, eksidis sur trabon. Petro Aleksejeviĉ, subridinte, petis tabakon por plenigi la pipon.

— Vi estas generalo, Patroko, — diris li al Gordon, — dum mi ĝis generalo devas ankoraŭ longe servi. Regalu min per via generala tabako...

Gordon regalis, Petro ekbruligis sian pipon, demandis kvazaŭ senintence:

— Antaŭnelonge, Patriko, kiam estis ni en la Pertominska monaĥejo, rakontis vi al ni ĉiuj, ke kvazaŭ estas tiaj folioj, nomataj gazeto. Kvazaŭ oni ofte, eble eĉ foje dum semajno ĉi gazetojn presas kaj multon utilan en ili legi eblas...

Sidante sur la trabo ĉe la dvina akvo mem, ili longe konversaciis pri gazetoj, pri prezoj, pri komerco, pri ŝipoj kaj pri transmaraj landoj. Petro rigardis al la griza Dvino, al Gordon iam ŝajnis, ke li eĉ ne aŭskultas. Sed Petro Aleksejeviĉ aŭskultis atente kaj pensadis siajn pensojn...

Poste, kiam ili leviĝis, por iri al la ŝipo, la caro subite diris:

— Homoj necesas, Patriko, multe sciantaj, kleraj, bonvolaj al ni. Sed kie ilin preni tuj?

Li premis la kubuton de Gordon, aldonis, sulkiĝinte, kun malsimpatio:

— Via ja kolonelo Snivin en Arĥangelsko kion faras? Ĉu? Vi avertu lin. Vin kompatante, mi dume toleras. Sed alie... ĉu vi aŭdas, Patriko?

Gordon riverencis, respondis per la solaj lipoj:

— Mi aŭdas, Peter. Mi lin avertos. Sed, siro, tio ĉi estos vana. Tiaj homoj, kiel kolonelo Snivin, devas esti pendumitaj por edifo de iuj en Kukujo. Granda fosto kaj transversa trabo...

— Ĉu vi freneziĝis? — demandis la caro.

— Mi — ne! Mi ne havas deziron, ke vi min kompatu, Peter. Jen kiel...



1. «Drapa cento» — unu el la statoj de Rusio ekde la 16-a ĝis la 18-a jarcento, la dua, pli malalta, stato de negocistoj, dum la unua estis la t. n. «Gasta cento», kie «gasto» signifis grandan negociston, komercantan kun eksterlando. Antaŭ la 16-a jarcento ĝi estis la sama stato kun la Gasta cento, t.e. negocistoj. Post la jaro 1720 tiuj du centoj estis reunuigitaj en unu negocistan staton (trad.)