5. La homoj estas kunpelitaj

Ĉe mateniĝo Silvestro Petroviĉ venis en la Solombalan ŝipkonstruejon kaj ordonis tamburi senprokraste. La tamburo troviĝis ne tuj. Estis mallume, humide, staris tia densa nebulo, ke flamoj de gardistaj lignofajroj ŝajnis palaj kaj tute malgrandaj. La homoj sub tamburado estis leviĝantaj malfacile, ne komprenante — kien ili iru, kion oni deziras de ili. Fremdlandano Schwieber kun knuto en la mano kriadis en nebulo:

— Nu, nu, rapide, nu, nu...

Ievlev per rapidaj paŝoj ĉirkaŭiris la terkabanojn, ĉie je du aŭ tri verŝokoj1 staris akvo, dormi homoj ĉi tie ne povis, tiun nokton la homoj trasuferis ĉe la ligno, destinita por konstruado de dua hangaro, ĉe la muroj de la ŝipkonstruejo, ĉe longa malalta tenejo, en kiu estis kunmetitaj kanabaj fibroj, peĉo, ŝnuroj, hakiloj, segiloj, najloj...

— Kie estas domoj por la laborantoj? — per stranga voĉo demandis Ievlev la superrigardanton Schwieber-on.

Tiu ektimis tiun strangan voĉon, kaŝis la knuton post la dorson, diris, ke antaŭnelonge sinjoro Baĵenin lignon liveris per multaj flosoj, sed kunmeti ĝin oni ankoraŭ ne sukcesis. Silvestro Petroviĉ per la sama stranga voĉo ordonis sendi kurieron por Jozefo, kaj urĝe.

En la ŝipkonstruejo, ĉirkaŭbarita rezerve ne por unu, ne por du, ne por tri ŝipoj — multe pli, estis brulantaj lignofajroj, kuirata por la laborantoj likva kaĉo. Akvoportistoj estis veturigantaj putan akvon; sub egalmezura «unu-du, ek!» homoj estis malŝarĝantaj lignon de sur flosoj, ĵus venintaj el la segejoj de Vavĉugo. Laboris kune — fiŝisto kun sakristiano, ekspopo kun forĝisto, terkultivisto kun kupristo, bulkisto kun barka rudristo...

La ŝipmajstroj Nikols kaj Jan, sidante en dometo, konstruita por ili en la ŝipkonstruejo, estis trinkantaj kafon kun kremo, kun varmigitaj bulkoj. Majstro Jan nehaste rezonadis, ĵetante rigardojn al Silvestro Petroviĉ per siaj ruzaj okuletoj:

— Dvinano devas havi pri ni, sinjoro, timon. Unu grandan neimageblan timon. Tiam ni havos ŝipojn. La unua tago en la ŝipkonstruejo estas la unua timo. Por tuta ilia vivo — timo. Teruro, jes, jen kiel. Se ili pli laboras — malpli bati. Se ili malpli laboras — pli bati!

Ievlev silentis. Lia koro estis batanta per puŝoj, la vangoj brulis. Li penis ne rigardi al majstro Jan, malrapide maĉanta varmigitan bulketon.

— Eble, vi deziras trinki taseton da kafo? — demandis Nikols.

— Ne, mi ne deziras taseton da kafo! — respondis Ievlev.

— Timo, teruro — estas tre bone! — daŭrigis majstro Jan. — Nur tiel. Alie ne eblas ilin reteni.

— Ho! — diris majstro Nikols. — Tio estas tro! Eĉ dresitan urson ne necesas ĉiam bati. Majstro Jan iom troigas...

Ili fintrinkis sian kafon. Majstro Nikols montris al Ievlev humidan makulon sur la muro, diris kun subrido:

— Tien necesas bona tapiŝo, ĉu vere, sinjoro?

— Se ni ĉi tien venis, tiam por bone, sed ne por malbone! — konfirmis majstro Jan.

— Estas tiel! — diris Ievlev, sed per tia voĉo, ke ambaŭ majstroj vigle ekrigardis al li. — Estas tiel! — ripetis Silvestro Petroviĉ. — Ke estu bone.

— Estu bone! — ekĝojis Jan.

— Bone, bone! — ripetis Nikols.

— Kaj por ke estu bone, — sufokiĝante kaj ne retenante sin plu, ekparolis Ievlev, — kaj por ke estu bone, vi pri tiu timo, pri kiu vi bonvolis diri, forgesu por ĉiam, ĉar la dvinanoj estas homoj neniom pli malbonaj, kaj eble, eĉ pli bonaj ol vi, sinjoroj ŝipmajstroj. Kaj la unua timo, kaj la unua tago, kaj teruro — mi ĉi vortojn ne aŭdu, ĉar tio revenos al vi de mi per tia timo, ke vi la vojon en la gepatrajn lokojn forgesos, kaj kiel kafon trinki kaj bulkojn manĝi ne rememoros...

Majstro Jan malfermis la buŝon, majstro Nikols salte ekstaris de sur sia loko.

— Ĉu vi komprenis, pri kio mi parolas? — demandis Ievlev.

— Ho jes, certe! — diris Nikols.

— Tempas iri!

Evitante Ievlev-on, ambaŭ majstroj ligis koltukojn sur la kolojn, surmetis peltajn bluzojn, supre — peĉitajn jakojn, poste ĉapetojn kun orelumoj, poste pugnogantojn. Ambaŭ majstroj timis malvarmumon.

En la vestibleto majstro Jan demetis de breto lanternon, lumigis ĝin, malfermis antaŭ Ievlev la pordon.

Nikols eliris al la homoj — rakonti, kia estos ordo en la ŝipkonstruejo, kiel konstrui ŝipojn. Li pensis, ke li bone parolas en la rusa, sed lin preskaŭ neniu komprenis. Kaj eĉ ne aŭskultis. Por kio aŭskulti? Kion eblas ekscii de tiu ĉi mallongkrura, pepanta fremdulo?

Rjabov staris en la lasta vico, ĉe la dvina bordo mem. Apud li estis kolere subridanta Semisadov — la rudristo, eksa matroso de la cara ŝipo. Pli malproksime staris Demĉjo, apogante sin je lambastono. Post li estis suspirantaj, aŭskultante majstron Nikols-on, Nilo Longinov, Kopilov. Poste staris avo Teodoro, Ageo, Jegorĉjo — ĝuste tiu, kiun Rjabov delogis foriri el la monaĥejo por iĝi matroso. Kaj jen kia matroso rezultiĝis Jegorĉjo!

Sub pluvo en obskuro estis kviete plaŭdanta Dvino. Pluvoj, aŭtunaj, malĝojaj, sekvadis seninterrompe. Estis knaretantaj, balanciĝantaj malhelaj grandegaĵoj de barkoj. Sible brulis gardaj kaj pobaj lignofajroj, en malforta griza lumo de venanta aŭtuna mateno kune staris Ievlev kaj la du fremdlandaj majstroj. Rjabov rekonis Silvestron Petroviĉ-on laŭ la longa mantelo. Tiu estis staranta dorskurbe, entirinte la kapon en la ŝultrojn. Li rekonis kaj decidis: «Mi aliros al li jam hodiaŭ! Diros pri la cara dokumento! Ĉu mi pereu ĉi tie?»

Poste, kiam tute mateniĝis, venis mallonga aŭtuna tago kaj humida vento dispelis la nebulon, nelonge antaŭ la soleno de ekkonstruo de la ŝipo, Rjabov aliris al Silvestro Petroviĉ kaj miris, kiel dum tiu ĉi tempo, dum tiuj tagoj, kiam pasis post la forveturo de Petro Aleksejeviĉ, maldikiĝis Ievlev, kiel griziĝis lia vizaĝo, kiel malgaje kaj lace rigardas liaj ankoraŭ junaj okuloj.

— Nu, kion bonan vi diros? — demandis Silvestro Petroviĉ, salutante.

Rjabov subridis:

— Ĉu bonan? Ne aŭdeblas nun io bona. Jen — oni alkondukis, devigis konstrui ŝipojn.

Silvestro Petroviĉ elprenis el la poŝo la pipon, la tabaksaketon, prepariĝis aŭskulti. Rjabov nenion plu diris, ne trovis, kiel fari la konversacion.

— Plu diru! Kial vi eksilentis?

— Rudristo mi estas. Ne ĉarpentisto.

— Tion mi aŭdis. Edzino via kuris al mi, petis liberigi Ivanon Sabateiĉ-on. Sed tion mi ne rajtas. Ŝipojn necesas konstrui, tempas, ke estu floto...

Rjabov ruĝiĝis, forturniĝis flanken.

— Unu estas kupristo, alia kvasisto, tria ekspopo, — ekscitiĝante, laŭte diris Ievlev. — Ĉiu havas sian orfecon, malfeliĉon, mizeron. Kie do ŝipfaristojn preni, de kie ili aperu? Ivano Kononoviĉ kaj Timoteo Koĉnev en akra ofendiĝo pri la fremdulo forveturis de ĉi tie! Aliaj entute fuĝis. Kion fari? Kiel konstrui? Aŭ ĉio ĉi estas galimatio, eble vere Rusio ŝipojn ne bezonas? Diru, kial vi silentas?

— Ŝipoj ja necesas! — diris la rudristo. — En tio ne eblas kontraŭi...

— Ne eblas kontraŭi? Sed vin mi liberigu? Lin, — li kapmontris al preteriranta lardofandisto, — ĉu lin mi same liberigu? Ne sian aferon li faras? Sed ĉu vi mokas min? Ĉu mi mem mian aferon faras? Mi, frato, kiam estis adoleskanto, peladis kolombojn, aritmetikon ĝis dek sep jaroj ne lernis, ĉu estas mia afero la ŝipkonstruado? Vi mem vidis, kiom mi konas la maron. Kiam mi ĉi tien kun la cara ŝiptrajno venis, estis rido kaj ploro, vi mem pri ni ridis. Tamen jen mi ĉi tie estas, en la ŝipkonstruejo. Estos la floto, rudristo, — ĉu vi komprenis? Estos en Rusio la ŝipa arto! Ĉu vi memorfiksis? Kaj plu ni pri tio ne parolu, mankas tempo, kaj ne havas sencon!

Li returniĝis, ekiris al la domo, kie estis atendanta lin timigita Jozefo Baĵenin.

Demetinte la mantelon, Silvestro Petroviĉ viŝis la humidan vizaĝon per la manoj, eksidis sur benkon. Baĵenin estis sekvanta lin per rigardo.

— Jozefo Matejeviĉ... — komencis Ievlev.

— Ĉi tie mi estas, Silvestro Petroviĉ!

— Mi vidas, ke ĉi tie. La domon vi ne konstruis. La laborantoj...

— Silvestro Petroviĉ...

Ievlev terure frapis la tablon per la pugno, kriis per furioza, rompiĝanta voĉo:

— Mi pendumos vin, latronon, ŝteliston, la kapon forhakos, sur palison metos! Por vi profitoj viaj pli karaj estas ol la afero cara! Se vi ekokupiĝis — mortu, sed faru! Silentu, kiam mi kun vi parolas, aŭskultu min...

Poste Baĵenin estis parolanta per larma ruza voĉo:

— Ne povas mi disŝiriĝi, Silvestro Petroviĉ, vi ĉi tie per pugno frapas, la vojevodo en mia ŝipkonstruejo stamfas, minacas. Mi ja estas unu!

— Se vi kontraktis — faru! — malmilde respondis Ievlev. — Se vi ne faros — mi vin dispremos. Kial ŝipa ligno ĝis nun ne estas alveturigita? Kial vi tiom longe tiujn larikojn segas? Ĉu al fremdlandanoj vi vendis la tabulojn? Kun kiu vi komercas — kun ni aŭ kun transmaraj negocistoj? Hodiaŭ mi rigardis kanabfibron — por kio tia taŭgas? Forveturigu ĝin reen, liveru novan! Kiom da trunkoj estas en via kverka arbareto?.. Kial vi silentas? Ĉu mono al vi pro la arbareto estis donita? Kie estas ĝia listo?

Baĵenin turnadis la kapon, viŝadis ŝviton, pririgardadis ŝipan modelon, turnadis en la manoj cirkelojn, rektilojn, specimenojn de ŝnuroj, de veltolo, de stupo, flaradis peĉon, premadis ĝin per la fingroj. Ievlev plu paroladis. Al Baĵenin subite venis angoro — li eĉ fuĝu for de ambaŭ ŝipkonstruejoj, kaj de la Solombala, kaj de la propra. Penetris, kaptis, kvazaŭ per tenajloj, la caraj servantoj. Kion fari? Eblas perei pro nenio!

Al Baĵenin venis por ien voki pafistoj — du dekestroj kaj duoncentestro. Ievlev demandis ilin:

— Ĉu vi alveturigis?

— Ĉi tie.

— Ĉu ambaŭ?

— Ambaŭ.

— Ili venu.

Koĉnev kaj Ivano Kononoviĉ eniris silente, riverencis, eksidis sen permeso. Ambaŭ estis en marhundaj kaftanoj, kun dorsosakoj, ambaŭ rigardis trankvile, pretaj al ĉio plej malbona. Pafistoj kun muskedoj, lacaj, staris ĉe la pordo. Ievlev forpermesis la soldatojn, diris kun suspiro:

— Pardonu, Ivano Kononoviĉ, kaj vi, Timoteo, same pardonu, ke mi kontraŭvole pelis vin en la ŝipkonstruejon. Laŭvole vi ja ne venus. Sed la ŝipojn konstrui necesas.

La majstroj silentis.

— Fremdlandanoj Nikols kaj Jan estas viroj ne stultaj, la ŝipan proporcion scias, sed ne interesas ilin niaj ŝipoj: nenie doloros, se ili malbone faros. Rusan ni bezonas, propran, por ke la laboro bone iru.

Ivano Kononoviĉ kaj Timoteo interrigardis.

— Hodiaŭ ni komencas konstrui fregaton, — daŭrigis Ievlev, — jam popo kun klerikaro venis — por konsekri. Estus bone, ke ĝuste vi, Ivano Kononoviĉ, komencu tiun fregaton.

Ivano Kononoviĉ dense tusis, elprenis grandan tukon, viŝis la vizaĝon.

— Kaj sinjoro Koĉnev iros en Vavĉugon al Baĵenin, kun majstro Jan laboros. Vi ĉi tie — kun Nikols, Timoteo — en Vavĉugo kun Jan. Tiel bone iros ĉe ni la laboro.

— Do, ni estas sub ili? — singarde demandis Ivano Kononoviĉ.

— Kaj tion ĉi vi kiel volas, mem komprenu! — kun ĉagreno diris Silvestro Petroviĉ. — Vi sub ili, ili sub vi, diablo...

Li kraĉis, ekstaris de la benko, trairis la ĉambron.

— La aferon necesas fari, jen kio!

Kaj li metis sur la grandan glatan tablon desegnaĵon de la fregato, faritan de la fremdlandaj majstroj. Ivano Kononoviĉ elprenis el leda saketo okulvitrojn, viŝis ilin, surmetis sur la nazon, fiksrigardis. Lia vizaĝo iĝis bonkora, atenta. Poste li ŝmacis, prenis cirkelon, komencis mezuri. Timoteo estis rigardanta al la desegnaĵo el post lia dorso.

— Nu? — demandis Silvestro Petroviĉ.

— La pobo ĉu ne tro mallarĝas? — demandis responde Koĉnev.

— Tion vi pli bone vidas...

La majstroj ankoraŭ interkonsiliĝis. Ievlev sendis por Nikols kaj Jan. Tiuj venis tuj. Ievlev al ili diris:

— Jen niaj rusiaj ŝipaj konstruantoj. Ili dubas — ĉu ne tro mallarĝa estas la pobo de la fregato. Konversaciu!

Sed konversacii ili ne sukcesis — por la komenco de la fregato venis Atanazio mem. En la ŝipkonstruejo duan fojon ekbatis la tamburo, la laboroj ĉesis, la homoj ekiris al la nova hangaro, ĉarpentita el dikaj traboj, apogiĝantaj sur fortaj pilieroj. Sur dek du fostoj ĉarpentistoj estis ankoraŭ finfarantaj la ŝedon. Laborojn necesos fari en vintra frosto, Ievlev decidis kovri poste la hangaron per tabuloj...

Ivano Kononoviĉ suriris la podion, rigardis, ĉu firmas la bazo de la hangaro, deflanke, duonferminte la okulojn, kontrolis angulon de deklivo al la rivero. La ĉefepiskopo de malproksime demandis lin:

— Nu, kion vi, sorĉisto, sorĉas? Ne estas varme — atendi vin! Blovas!

La majstro, ne returniĝante, respondis:

— Sed vi ne knaru, maljunulo! Mi la aferon faras!

Atanazio koleriĝis:

— Kun kiu vi arogantas, stultulo! Returniĝu!

Ivano Kononoviĉ returniĝis, sed ne konfuziĝis:

— Pardonu, patro! Sed ja vi mem skoldos, se ni la ŝipon malbone konstruos!

La popolo ĉirkaŭe estis subridanta, atendis pacience. De unu homo al alia flugis: «Konstruos Ivano Kononoviĉ, vidu, li venis el sia Lodjmo. La fremdlandanoj nun iĝos pli kvietaj. Li la aferon scias!»

En krepusko oni komencis la ceremonion. Laŭlonge de potenca, glate tajlita trabo, kiu kuŝis sur tabula podio — ĉe la kilo de la estonta ŝipo, ekstaris apude Ivano Kononoviĉ, Ievlev, majstro Nikols, Timoteo Koĉnev, majstro Jan, dekestro de ĉarpentistoj Rublev, popo Simeono. Demĉjo Goroĵanin, kontenta, ke li ricevis tian honoron, metis sur la podion puran novan lignan sitelon kun peĉo, saman novan keston kun marteloj kaj najloj. Nemalproksime de la ŝipkonstruejo, en la preĝejeto ekbatis sonoriloj. Atanazio kun popoj kaj klerikaro, kun templaj kantoroj kaj kantoroj-volontuloj ekiris ĉirkaŭ la kilo. Kiam la procesio atingis Ivanon Kononoviĉ-on, li, subite iĝinte blanka, kiel tolo, severe kunpreminte la lipojn, trempis penikon en la sitelo kun peĉo kaj peneme, lerte kaj rapide ŝmiris parton de la trabo. Blua fumeto el la incensilo kovris la majstron, li iĝis kvazaŭ naĝanta en nubo. Demĉjo kaptis el lia mano la penikon, donis martelon. Ivano Kononoviĉ per mallongaj kaj precizaj batoj enmetis najlon en la trabon ĝis la kapo mem. La samon faris ankaŭ Silvestro Petroviĉ. La peniko kaj la martelo iris pluen — de homo al homo...

Rjabov staris nemalproksime en la homamaso, rigardis al la ceremonio, pensis: «Nu, do, eble vere estos utilo. Ni multon provis, provos ankaŭ tion ĉi. Ni vivos — ni vidos!»



1. Verŝoko — malnova rusa mezurunuo, proksimume 4 centimetroj. (trad.)