6. Pli gaja ŝajne!

Ĉe glaciiĝo de la dvina buŝo oni forigis la gardistan budon, Atanazio Petroviĉ kun siaj doganistoj revenis en la doganan domon. Ĉi tie, en lumo de mallonga tago, li eltranĉadis tabulojn por Taisja, por ke ŝi povu nutri sin kaj porti al sia malfeliĉa rudristo, trans la murojn de la ŝipkonstruejo, panon kaj bakitan fiŝon. La tabuloj rezultis bonegaj por ĉies miro. Taisja ekĝojis, ŝi mem ankoraŭ orbrodadis ornamojn, prenante ilin de herboj kaj folioj, de piceaj branĉoj, kaj iam eĉ simple elpensadis mem. Ŝi brodadis, kiel ĉe Peĉoro kaj Mezeno — pugnogantojn kaj ŝtrumpojn, kiel ĉe Pinego — zonetojn, kiel en Krasnoborsko — lanajn ŝtofzonojn.

Fremdlandaj negocistoj laŭdadis la manfaraĵojn, balancadis la kapojn, sed pagadis malmulte. Tamen Taisja kun la fiŝista avino Eŭdoĥa vivis ne malsate, kaj ankaŭ orfoj ĉe ili nutriĝis...

Iam vizitadis ambaŭ virinojn Krikov kaj tuj trovadis por si aferon: jen ŝmiri per argilo la fornon, jen ripari plafonan ĉeftrabon, jen — la perono rompiĝis! Li fendadis dikajn rezinriĉajn arbostumpojn — la vintro estis malvarma, seka brulligno ĉiam necesas. Fininte la laboron, li revenadis en la domon, oni lin regaladis per kvaso, brasika aŭ fiŝa supo. Li ĝentile rifuzadis...

Dum lia ĉeesto foje venis homo el Lodjmo — alportis al la ŝipmajstroj en la malliberejon manĝon. Eksciinte, ke Ivano Kononoviĉ kaj Koĉnev vivas en libero, li miris, ne kredis. Vespere ili renkontiĝis, longe paroladis, kiel konstruiĝas la fregato, kiel oni faras la duan kaj la trian hangarojn. Al Ivano Kononoviĉ pro la konversacio ruĝiĝis la vizaĝo, estis videble, ke li estas kontenta. Timoteo plie silentis, sed al vortoj de la maljuna majstro kapjesadis.

— Kaj la fremdlandanoj kiele? — demandis Krikov.

— Silvestro Petroviĉ ilin tenas en brido.

— Kaj ĉu ili obeas?

— Ĉe li obeas, sen li kaj sen Teodoro Matejeviĉ multe arogantas...

— Kaj ĉu la aferon ili scias?

— La aferon ili scias, ili vidis multajn ŝipojn dum sia vivo...

Taisja mallaŭte demandis:

— La vivo ja tie ĉu estas malfacila, Ivano Kononoviĉ?

La majstro respondis ne tuj:

— Sed kie estas facila vivo, Taisja Antipovna? Ĉie estas malfacile, sed ĉi tie ni almenaŭ la aferon faras...

Kiam la majstroj leviĝis por foriri, Taisja, kiel ĉiam, ligis paketon por Rjabov. Atanazio Petroviĉ rigardis al ŝi, pensis kun malgajo: donis Dio al la rudristo amikinon por la tuta vivo. Kun tia nenio estas timinda.

Krikov mem vivis sole, Silentulon oni prenis en la ŝipkonstruejon en Solombalo, venadis nur Forĝisto, sed kun li estis enue — li paroladis nur pri la lasta juĝo kaj pri la veno de Antikristo. Pri Vataĵnikov kaj Gridnev estis onidiro, ke ili estas en la ŝipkonstruejo en Vavĉugo, almenaŭ estis bone, ke oni ne ligis al ili la manojn kaj ne sendis en Moskvon, kaj en Kromon, kaj en Rjazanon, — tie bojaroj ilin mortekzekutus...

Krikov vivis tiel: matenas, vesperas, kaj tago malaperas. Nokte en la varme hejtita dogana domo li ne povis ekdormi — longe pensadis. Pensoj kuradis vice — negajaj, pezaj, maltrankvilaj. Kaj se antaŭe, en la pasintaj jaroj, Atanazio Petroviĉ atendis de la estonteco nur bonon, do nun pri bono li eĉ ne revis. Atendis nur malbonon...

Tiel li travivis duonon de vintro.

Foje en dimanĉo li leviĝis antaŭ mateniĝo, lavis sin en la vestiblo de la dogana domo per glacia akvo, kombis la malmolajn harojn per ebura kombilo, eltranĉita de li mem, eliris en la korton, kie kuŝis apenaŭ komencantaj rozkoloriĝi neĝoj. Pura frosta aero batis en la bruston, rememoriĝis tuj ĉio bona, kio okazadis en la lasta tempo: kaj la vortoj de la ĉefepiskopo tiam, en Ĥolmogoro, kaj la simpatio de Silvestro Petroviĉ, kaj lia promeso ne forgesi la malfeliĉon de la malpromociita leŭtenanto, kaj kaporalo Kostjukov, kiu mem kuris kun Rjabov al Ievlev... Larmoj subite eliris el la okuloj pro ĝojo, ke li vivas, ke li spiras, ke li vidas, kiel estingiĝas en la ĉielo noktaj steloj, kiel estiĝas mateno.

— Ne gravas, — mallaŭte diris la eksleŭtenanto, — ne gravas, ni ankoraŭ vivos, ankoraŭ estos por ni ankaŭ bono. Ĉio ankoraŭ estos, ĉio...

Li ekiris sur la neĝo, retroklininte la kapon, rigardante en la ĉielon: ĝi jam heliĝis, la steloj flagris timide, kvazaŭ degelante. Voke, laŭte, insiste henis en la stalo ĉevalino Kareso. Krikov eniris en la varman stalfakon, sur la polmo etendis al Kareso pecon da forte salita pano. Kareso prenis per molaj lipoj, ŝiaj oreloj ekmoviĝis. Atanazio Petroviĉ frapetis ŝian kolon, luktis iomete kun la doganeja ĉevalisto, faligis lin sur la pajlon, demandis:

— Ĉu morton?

— Vivon! — petis per kompatiga voĉo la grizbarba, fortika, kiel urso, avo Kosmo.

— Sed, eble, morton?

— Vivon, vivon, Atanazio Petroviĉ!

— Tiele!

Poste avo Kosmo oĥadis, ŝajnigante sin kripligita, turnadis la kapon:

— Kian fortegon vi havas, Ataĉjo, aĥ-aĥ! Kun tia fortego vi povus kontraŭ urso iri...

— Ja ĝuste vi por mi estas urso, avo Kosmo...

Reveninte en la ankoraŭ dormantan pro dimanĉo doganan domon, li vekis Eŭdokimon Prokopjev-on, eksidis apud li sur benkon, demandis:

— Kiel ni hodiaŭ vivos, Eŭdokimo Aksenoviĉ?

Prokopjev ekrigardis al Krikov per dormema rigardo, dolĉe oscedis, tiris sin kaj diris:

— Espereble, nian tagon ni ĝisvivos. Vi, mi vidas, hodiaŭ pli gaja iĝis?

— Pli gaja ŝajne! — respondis Krikov.