4. Adiaŭo kun Stokholmo
Laŭ knarantaj, frotitaj ŝtupoj Jakobo rapide leviĝis en la ĉambrojn de la tavernisto. El ĉi tie, el fenestroj de tiu alta domo estis videbla la maro kaj mallarĝaj, helaj, flirtantaj sur mastoj ŝipaj flagoj. Jam leviĝis la suno, malsupre estis bruanta, vekiĝante, la urbo, tondris sur pavimŝtonoj radoj de grandegaj, kovritaj per feraj strioj ŝarĝoĉaregoj, henis ĉevaloj de karbovendistoj, vendistinoj de legomoj kaj de lakto estis laŭdantaj per diversaj voĉoj siajn varojn; videblis, kiel manĝas dum irado ĉarpentistoj, kiel ekiris en la havenon doganaj skribistoj, kiel trarajdis por ŝanĝi la noktajn gardantojn reĝaj dragonoj. El strateto, kun korbo de freŝaj panoj sub la brako, trakuris konata submajstro de bakisto Krinker. Kun kanto trairis masonistoj, kaj la sindiko de ilia gildo majstro Doring svingis al Jakobo per la mano. «Hodiaŭ li venos drinki ŝulde unu aŭ du glasetojn, — pensis Jakobo. — La magistrato malbone pagas al tiuj malriĉuloj pro ilia laboro. Ĉiam malpli multe da mono estas en Svedio». Post la masonistoj trairis forĝistoj kun siaj marteloj, tenajloj kaj balgoj sur puŝĉaretoj. Multaj honestaj laborantoj vivis en tiu ĉi urbo, en tiu granda, bela, riĉa urbo, kie ĉiam odoris je maro kaj de kie konstante foriradis ŝipoj al malproksimaj mirindaj landoj. Multajn homojn ĉi tie bone konis Jakobo, kaj multaj konis lin — simplan ulon, tavernan serviston, plenan orfon...
Li ridetis, plu rigardante en la fenestron: kiel mirus ili, ekvidinte lin sur eŝafodo, kiel ne kredus siajn okulojn kaj longe post la ekzekuto vespere paroladus pri li flustre, balancante siajn kapojn en noktoĉapoj. Ne, li penos ne trafi en la manegojn de la ekzekutisto, la respektinda ekzekutisto de urbo Stokholmo — paĉjo Frederiko, kiel oni nomas lin ĉi tie, — serĉu por si alian simplulon.
Mara vento estis flirtiganta liajn malpezajn harojn, li plu rigardis kaj rigardis en la fenestron, al la urbo, kie pasis tiom da jaroj de lia vivo: ne, li per nenio kulpas antaŭ ili, antaŭ siaj konataj urbanoj. Kaj apenaŭ ili pensos pri li malbone. Ili ne tro ŝatas dungitojn-maristojn, tiujn piratojn kaj rabistojn de grandaj vojoj, por kiuj nenion kostas murdi homon. Sen admiro ili rigardas al paradoj de rajdistoj kaj dragonoj, al la reĝa gvardio kaj al la malpeza infanterio. Ĉiam pli multekosta iĝas la vivo, ĉiam pli da junaj knaboj estas pelataj al milito, kaj ĉio ĉi nur por ke pri Karolo XII oni diru kiel pri Aleksandro la Makedona...
— Vi jam estas ĉi tie, — diris post lia dorso la tavernisto.
— Mi estas ĉi tie...
Plendante pri damnita anhelado, la tavernisto eksidis en sian fotelon ĉe la tablo kaj komencis, flustrante, kalkuli la noktan enspezon. Li dismetadis monerojn per kolonetoj laŭ valoro kaj karese glatumadis ilin. Poste, dirinte super la mono mallongan preĝon, li transŝutis ilin en saketojn kaj metis en kaŝejon. Kiel ĉiam post tiu laboro, li rimarkeble gajiĝis kaj demandis karese:
— Ĉu vi firme decidis foriri de mi, knabo?
— Jes, oĉjo Grejs, firme.
— Ĉu vi decidis nepre iĝi maristo?
— Jes, mi decidis iĝi maristo.
— Maristoj ofte pereas en mara abismo. Maristojn oni mortigas en bataloj. La eskadron, en kiun vi iros, povas frakasi malamikoj...
— Ĉu vi tiel pensas?
— Ĉio okazas en batalo! — singarde respondis la tavernisto. — La vojoj de Dio estas nediveneblaj...
— La reĝo de Svedio estas nevenkebla! — diris Jakobo. — Ĉu vi pri tio dubas, oĉjo Grejs?
La tavernisto haste konsentis kun tio, ke la reĝo de Svedio estas nevenkebla. Li tenis la tavernon delonge kaj sciis, kio okazas al homoj, kiuj dubas pri reĝoj.
— Kio ajn okazu, — diris li, — sciu unu aferon: mi akceptos vin en ajna horo. Vi estas nemalbona knabo, vi nun estas preskaŭ ne moskviano. Oni povas opinii vin svedo. Certe, se vi konvertiĝus al luteranismo...
La tavernisto suspiris:
— Kun tempo vi komprenos ankaŭ tion. Servante en la floto, vi devos alpreni luteranismon... Kion ankoraŭ mi konsilu al vi por adiaŭo? Mi povas, verŝajne, konsili al vi ne trafi en kaptitecon al moskvianoj. La moskvianoj estas barbaroj, kaj kvankam en vi fluas rusa sango, sango de slavo, ili, sendube, kruele punos vin. Se ili vin pendumos, mi tutanime bedaŭros...
— Mi dankas vin! — diris Jakobo. — Vi ĉiam estis bonkora al mi.
— Mi estis bonkora al vi, jes! — ree suspiris la tavernisto. — Mi kompatis vin, orfon. Multaj min riproĉadis tiam, ke mi estas tiom kompatema, sed kion mi povis fari kun mia koro?
— Vi estas bonkora homo! — konsentis Jakobo. — Vi ĉiam iun kompatadis kaj donadis laboron pro panpeco aŭ bovlo da hordea kaĉo...
La tavernisto suspekteme ekrigardis al Jakobo: eble, la kolivanano mokas lin? Ne, Jakobo ne mokis. Li havis seriozan vizaĝon.
— Jes, siatempe mi savis vian vivon! — ree ekparolis la tavernisto. — Kaj helpis al vi trovi bonan vojon. Vi tion devas memori ĉiam. Mi ne abomenis vin, neniom abomenis...
Jakobo silentis. La tavernisto ankoraŭ parolis iom pri Moskvio kaj pri tio, ke la plej bona popolo estas la svedoj, Jakobo rigardis en la fenestron — al ŝipoj. Lia koro batis: tiuj ŝipoj iros en Rusion. Tie li dormos trankvile — dum tuta nokto, aŭ semajno, aŭ eĉ pli. Li ne pensados, ke iu aŭdis, kiel li deliris en dormo. Al li ne ŝajnos ĉie sekretaj agentoj de la reĝo. Ankoraŭ nemulte — kaj li jam ne eltenus. Li komencis labori malpli bone, ol antaŭe. Li povas ekscesi pro bagatelo, kaj tiam al ĉio venos fino...
— Kial vi ne aŭskultas min? — demandis la tavernisto. — Ĉu vi ree pri io pensas? Vi eterne pensas...
Post frua matenmanĝo la tavernisto malkovris sian kaŝejon kaj komencis denove kalkuli monon. Li kalkuladis longe, enpensiĝadis kaj ree kalkuladis.
— Jen al vi ĉio, kion mi ŝuldas al vi! — diris li afable. — Mi esperas, vi restos kontenta?
Jakobo ĵetis sur la polmo la tri monerojn.
— Tamen ĉu vi ne eraris?
— Ĉu mi donis al vi tro multe?
Nun Jakobo estis ridetanta gaje. Tiel gaje, ke la tavernisto konfuziĝis. Ankoraŭ neniam dum tiuj ĉi jaroj Jakobo ridetis tiel larĝe kaj serene, kiel nun.
— Ĉu vi memoras, kia mi trovis vin en Kolivano? — demandis la tavernisto. — Ĉu vi tiam almenaŭ per io kompensis tiun panon, kiun vi manĝis?
Jakobo ridetadis, rigardante en la okulojn de la tavernisto.
— Vi tiam tre multe manĝis kaj malmulte laboris. Kaj mi ja ankoraŭ vestadis vin, se vi memoras? Dek jaroj ion kostas, ĉu vere? Poste vi donadis al aĉetantoj ŝulde rumon, brandon, vodkon, kaj ne ĉiuj al vi redonadis monon. Sed la varo ja estis mia?
— Via. Mi disportadis ĝin laŭ viaj ordonoj...
— Sed nun, se vi foriras de mi, mi ne povas rekolekti tiujn ŝuldojn. Ĉu tiel? Mi ankaŭ ilin kalkulis. Vi ĉiam manĝadis kune kun mi, ja vi ne negos tion? Nu, kaj finfine, viaj samgentanoj — tiuj malfeliĉaj militkaptitoj? Vi ĉiam por ili ion petadis...
Jakobo estis plu ridetanta. La rideto kvazaŭ algluiĝis al lia vizaĝo. Sed la okuloj ne estis ridetantaj. La okuloj rigardis kun la ĉiama esprimo de obstino.
— Do ricevu tiom, kiom mi ŝuldas! — diris la tavernisto. — Mi neniam trompis iun ajn...
Jakobo metis la monon en la poŝon, ekstaris.
— Nu, dankon!
— Ĉu vi, ŝajne, estas malkontenta?
— Ne, mi estas kontenta! — diris Jakobo. — Mi estas tre kontenta, oĉjo Grejs!
— Sed vi estas ne tro kontenta?
— Ne, mi estas kontenta! — ripetis Jakobo. — Certe, vi ne multe prenis pro tio, ke vi ne denuncis min, kiam komenciĝis la milito kontraŭ la rusoj. Tiam al mi estus multe pli malbone...
— Do, vidu! — vigliĝis la tavernisto. — Kaj tio estis ne tiom simpla por mi. Mi multon riskis, vi ne povas ne kompreni tion...
— Do, mi diras, — daŭrigis Jakobo, — al mi estus pli malbone. Kaj tiele mi konservis la kapon. Tial mi estas kontenta kaj tre danka al vi...
— Se mi denuncus, kiu vi estas, — diris la tavernisto gravmiene, — tiam vi, certe, ne havus la kapon sur la ŝultroj. Vin oni prenus sur galerojn aŭ ien en pli teruran lokon. Kaj kio estas tio, vi vidis mem...
— Jes, mi vidis! — konsentis Jakobo.
— Do, ĉu vi estas danka al mi?
— Jes, herre, tre danka.
— Nu, tiam adiaŭ, mi kuŝiĝos dormi. Vi ja hodiaŭ babilis dum la tuta nokto kun tiuj friponoj kaj drinkuloj, sed mi laboris. Por vi, verŝajne, jam tempas iri sur la ŝipon?
— Jes, al mi tempas iri sur la ŝipon! — respondis Jakobo. — Ĉiuj miaj aferoj estas faritaj...
La tavernisto subite frapis sin al la frunto:
— Aŭskultu, Jakobo! — ekkriis li. — Sed kiu ja portos tagmanĝon al la rusa princo en lian rezidejon? Ja tion ne faros la kuiristo. Kaj mi ne povas — ja mi estas sindiko de la gildo de tavernistoj, tio ja ion signifas. Morgaŭ al mi venos nova servisto, sed hodiaŭ?
Jakobo silentis. Eblis pensi, ke li ne deziras porti la tagmanĝon.
— Mi portus, — diris li finfine, — sed ree ĉi tien venos tiu sekreta agento kaj komencos pridemandi, por kio mi iras en la princan rezidejon. La kuiristo rakontis, ke li jam dufoje parolis kun li... Al mi tio estas malagrabla, mastro, la sekreta agento povas rompi mian estontan vivon en la reĝa floto...
La tavernisto ĵuris, ke neniu rompos ion ajn al Jakobo. Ĉiuj scias, ke Jakobo portas tagmanĝojn al la princo ne laŭ sia deziro. Kaj sekretaj agentoj nun ŝovas siajn nazojn ĉien, tia estas tempo, — milito.
Finfine Jakobo konsentis, kvankam kun malkontento. En la kuirejo la kuiristo metis en bovlon pecon da rostita ŝafaĵo kun ajlo kaj envolvis en tukon du pirogojn.
— Ĉu ne malmulte? — demandis Jakobo.
— Li danku pro tio, ke mi ne manĝigas lin per hordea supo! — diris la kuiristo. — Mi estas bona svedo, kaj al mi estas abomene pensi, ke tiu moskviano grasiĝas pro manĝaĵo, kuirata de miaj manoj...
— Sed tamen li pagas grandan monon! — kontraŭdiris Jakobo.
Tio estis nesingarda. La kuiristo ĵetis truan ĉerpokuleron kaj turniĝis al Jakobo.
— Kiel mi vidas, la agento ne vane venadis ĉi tien! — kriis li. — Tro vi defendas tiun princon. Sed por li estas loko sur eŝafodo, jes, jes, pri li delonge sopiras paĉjo Frederiko, kaj pri vi same. Vi kun tiu princo, verŝajne, kunas, li pagas al vi per rusa oro, kaj vi al li rakontas ĉion, kion vi sukcesas ekscii...
— Kaj ĉu vi envias? Vi mem volonte dungiĝus pro oro, sed vin neniu prenas...
La kuiristo faris paŝon al Jakobo. Tiu staris senmove, subridante kaj rigardante al la kuiristo per siaj obstinaj, subite malheliĝintaj okuloj.
— Iru for! — ordonis la kuiristo. — Iru for, ĉar miaj manoj tremas pro furiozo. Foriru tuj...
— Azeno! — diris Jakobo. — Azeno, jen kiu vi estas! Maljuna stultulo...
Li eliris el la kuirejo.
Apud la domo lin neniu atendis, malkiel okazadis en la lastaj tagoj, kaj li suspiris kun faciliĝo. Survoje en butiko la helpanto de tavernisto aĉetis stakon da plej bona papero, ligaĵon da plumoj kaj botelon da vodko. Sur perono de humida kaj putra domo, en kiu estis tenata la rusa reprezentanto princo Ĥilkov, du gardistoj estis ludantaj ĵetkubojn. Jakobo ĝentile salutis kaj laŭdis la veteron, sed la gardistoj respondis tre mallonge kaj ekrigardis al li tiel, kvazaŭ vidis lin unuafoje.
— Mi alportis al vi donacon! — diris Jakobo.
— Vi povas mem trinki vian vodkon! — respondis la pli aĝa gardisto.
— Jes, vi povas mem ĝin lektrinki! — konfirmis la dua kaj deŝovis de si la botelon, sed tiel, ke ĝi ne falu de la perono kaj ne frakasiĝu.
— Ho! — ekkriis la helpanto de tavernisto. — Ĉu mi per io kulpis? Aŭ vodko, kiun mi alportas, estas nesufiĉe bona? Aŭ ĝi estas malmulta?
Ambaŭ gardistoj interrigardis, kaj tiu, kiu estis malpli aĝa, diris severe:
— Portu la tagmanĝon kaj foriraĉu rapide! Ne sidaĉu tie!
«Ankaŭ tiuj ĉi estas avertitaj! — pensis Jakobo. — Malbonas miaj aferoj. Mi estas libera dum lastaj horoj. Kaj se oni min kaptos — tiam rekte en la manegojn de paĉjo Frederiko».
Kiam Jakobo eniris, Ĥilkov, tenante en la maldekstra mano estingiĝintan pipon, estis diktanta al la sekretario de la rusia ambasado Malkiev:
— El tieaj civitanoj negocisto, komercinta per mola varo, Kosmo Minin1...
— Minin, — ripetis, trempante la plumon en inkujo, Malkiev...
Andreo Jakovleviĉ kapsalutis Jakobon kaj por momento enpensiĝis, poste daŭrigis:
— Minin, alnomata Seka Brako, ekstarinte meze de popolo sur placo, diris al la homoj: «Ni vidas finan de la Rusa ŝtato ruinigon, kaj helpon el nenie esperas, pro kio mi al vi konsilas kaj petas — monon de ĉiuj ni ĝis la lasta havaĵo preni»... Ĉu vi skribis?
— Mi hastas! — respondis Malkiev.
— «Ĝis la lasta havaĵo preni, edzinojn kaj infanojn kiel garantiaĵon doni kaj, kolektinte la monon, militestron por ni serĉi, por kun li iri al Moskvo por purigi ĉi urbon nian disde la malamiko»...
Malkiev estis skribanta, starante ĉe pupitro, farita el krudaj pinaj tabuloj. Ĥilkov estis sen peruko, en kamizolo el mola ledo, la kolo estis ĉirkaŭligita per varma fulardo: la princo fartis malbone, kaj sakoj sub la okuloj iĝis eĉ pli pezaj, ol antaŭe. Estis videble, ke li tute malsaniĝis. Dum li diktis, Jakobo pensis pri tio, kiel malfacile estos nun diri al Andreo Jakovleviĉ, ke li intencas forlasi Stokholmon kaj ke la princo devos resti sen lia helpo...
— Nu, iru, Malkiev, — diris la princo al la sekretario, — iru, amiko, multe hodiaŭ laboris vi kaj mi, ripozu dume...
La ambasada sekretario riverencis, ekiris al la pordo. Lia vizaĝo per io malplaĉis al Jakobo, tiu akompanis lin per malfidema rigardo kaj turniĝis al Ĥilkov.
— De kie ĉi sinjoro estas ĉi tie?
— Li petis iri al mi por helpi al mia laboro...
— Ĉu li multe scias?
— De kie li sciu, se li eĉ en kronikojn ne rigardis. Diras — mi, li skribas. Necesas la tempon, amiko, uzi kun hasto, ĉar minacas la reĝo meti nin en subteraĵon de iu fortreso en urbo Vesteras kaj kvazaŭ estas destinita al mi karcero...
— Ĉu al vi sola?
— Kvazaŭ tiel. Hieraŭ estis ĉi tie de la reĝo sendito. De la nomo de sia monarĥo Karolo la Dudek dua diradis li al mi diversajn komplimentojn kaj promesadis, se mi konvertiĝos al luteranismo, postenon ĉe Karolo — kiel konsilisto reĝa pri aferoj de Moskvio...
— Nu?
— Mi al li, en malgaja estante animstato, iun rusan insultaĵon diris, kaj ĉar li ĝin ne komprenis, mi tiun insultaĵon per latinaj literoj skribis kaj enmanigis. Kaj hodiaŭ matene jam tute malbone iĝis, promesas oni al mi grandan koleron de via Karolo...
Kaj, svinginte la manon, Ĥilkov aldonis senzorge:
— Ja al diablo lin, Karolon. Pri alio ni parolos...
— Pri kio? — ridetante, demandis Jakobo.
Pri la forveturo necesis diri tuj, sed Jakobo plu ne kuraĝis, silente aŭskultadis plendojn de Ĥilkov pri tio, ke ĉe la mano ne estas tiuj notoj kaj kopioj de kronikoj, kiujn kolektis li en Moskvo, kaj la memoro nun ne ĉion konservas.
— Ĉu vi kredas, — kolere subridante, diradis Andreo Jakovleviĉ, — en noktoj mi ĉiam la saman sonĝon vidas, tio tedis min, sed mi ne povas liberiĝi: kvazaŭ ricevis mi el Moskvo de mia maljuna instruisto Poluektov Rodiono Kiriloviĉ necesajn por mi kopiojn de kronikoj. Kaj tiel estas facile por mia animo, tiel bone, kvazaŭ estas ia festo. Sed kiam mi vekiĝas — malbone, kiam mi vekiĝas — mi scias: nun ne eblas ricevi, nun longe ne eblos ricevi. Mi skribis en la reĝan kancelarion, petis kelkajn niajn librojn — oni respondis per orgojla rifuzo. Tamen la jaroj pasas, kiom ankoraŭ la milito daŭros, — juĝu vi mem, ĉu estas gaje vivi senage, ŝlosita sub gardo.
Malfacile paŝante per la ŝvelintaj piedoj sur putraj plankotabuloj, ŝovinte la manojn en larĝajn manikojn de varma kamizolo, kuntiriĝinte pro febro, Ĥilkov per firma voĉo estis diranta, ke la sola, danke al kio li vivas kaj ankoraŭ esperas vivi iomete, estas la skribado de la verko «Kerno de rusia historio», sed ke ĉiutage aperas ĉiam pli multaj baroj, kontraŭ kiuj mankas fortoj batali. Pasis nun onidiro, ke lin, Andreon Jakovleviĉ-on, oni nepre senigos je plumoj, inkoj, papero, — sur kio li tiam skribos plu? Sed la libro estas tute ne finita, skribita dume estas ne ĉio kaj eĉ ne netigita...
— Papero jen, ĉi tie estas multe! — diris Jakobo, metante sur la tablon la stakon. — Por longe sufiĉos!
— Multe oni malpermesas havi, — respondis Ĥilkov, — verŝajne, oni skoldos...
— Kaŝi necesas, disŝovi en diversajn angulojn, por ke ne kune ĝi estu...
Ĥilkov subite kun suspekto ekrigardis al Jakobo.
— Tio signifas, vi ne plu alportos? — demandis li mallaŭte.
— Ne alportos.
Ili silentis iom. Ja malfacile estas konversacii, kiam unu el la amikoj forveturas, kaj la alia restas.
Jakobo mallonge rakontis pri siaj planoj.
— Nu, se tiel, — severe ekparolis Ĥilkov, — en Kopenhago vi vidos Izmajlov-on. Diru al li de mia nomo, ne, ne de mia! Ne por mi, mi pensas, mi tion faras, — li trovu ĉi tie iujn monavidulojn, donu al ili monon, por ke oni al mi skribi ne malpermesu. Kaj se li mem timos, al Moskvo li skribu.
— Mi komprenis, — diris Jakobo kaj leviĝis.
— Kial vi ekhastis foriri?
— Ne povas mi plu resti ĉi tie, — diris Jakobo. — Se ne hodiaŭ, do morgaŭ oni min kaptos. Ĉu ili eksciis ion aŭ simple timas — mi ne scias, sed tamen oni min tre atentas...
Ĥilkov subridis:
— Avertis mi vin, karan amikon, ne brulvundiĝu! Kuraĝa vi estas tro kaj ĉie ĉion mem faras. Kaj al galeroj, kaj leterojn sekretajn, kaj en urboj — kie kiaj ŝipoj estas konstruataj, kaj pri kanona gisado...
Jakobo respondis obstine:
— Se estas milito, ne eblas prokrasti. Kaj vere: kiom longe mi faradis sentime: evidente, venis tempo, sufiĉe mi promenadis en la sveda reĝlando.
Andreo Jakovleviĉ glatigis la griziĝantajn lipharojn, eksidis apud Jakobo, brakumis lin je la ŝultroj, diris per elkora voĉo:
— La nomojn ne memorfiksu, diru simple — konsilo. Tiele, amiko bona... Diru ankoraŭ: enviis Andreo Jakovleviĉ al galeraj bagnuloj. El ili kiu estas pli kuraĝa — fuĝas, sed Ĥilkov neniel povas fuĝi, du gardistoj — tage, kvar — nokte, kaj kradoj, kaj la ukazo de la reĝo — gardi kontinue sub minaco de morto. Nu, kaj la piedoj ŝvelas... Do, adiaŭ, bravulo. Estis vi al mi amiko, multe helpis, multajn bonajn minutojn, eĉ horojn, pasigis ni kune...
Andreo Jakovleviĉ prenis Jakobon per la polmoj je la vangoj, kisis. Jakobo ekparolis, retenante emocion:
— Estu en trankvilo, Andreo Jakovleviĉ. Mi ĉion, kiel vi ordonis, faros. Nenion forgesos. Kaj ankoraŭ mi diru: mi neniam forgesos, kiel rakontadis vi al mi mallongajn epizodojn el la historio rusia, kiel respondadis miajn demandojn, kiujn tiom multe mi faradis, kiel lastan vian monon donadis al mi por malfeliĉaj kaptitoj.
— Nu, nu, — haltigis Ĥilkov. — Kion vi pensas, — ĉu ruso al ruso en fremda lando ne helpos, tiam, frato, al la mondo fino venus. Iru. Adiaŭ. Dankon pro ĉio, kion vi faris!
Kiam Jakobo estis jam ĉe la pordo kaj eĉ prenis per la mano la krampon, Ĥilkov subite vokis lin:
— Haltu, atendu!
— Mi atendas!
Li returniĝis. La princo, ridetante, silentis...
— Kion vi volas, Andreo Jakovleviĉ?
— La lastan leteron, kiun vi de mi sendis, la sekretan, ĉu vi ne konas?
— Ne konas, princo.
— Vere, vi ne konas. Saĝa letero, taŭgos, mi pensas, al la niaj. Pri piloto tie temas. Por ke oni bonan piloton trovu...
— Kian piloton?
— Vi ekscios siatempe. Aĥ, ĉagrene estas al mi, amiko! Vi ĉion scios, dum mi ĉi tie nenion ekscios. Nu, adiaŭ, iru...
Jakobo eliris, malleviĝis de la perono, ĝentile dufoje riverencis al la gardistoj, diris por ajna okazo, ke morgaŭ, kiam li portos al la princo tagmanĝon, li kunprenos ne vodkon, sed rumon, kaj ekiris hejmen.
La tavernisto, oĉjo Grejs, estis dormetanta en sia fotelo. Malferminte unu okulon, li demandis:
— Sed eble vi, knabo, ankoraŭ ŝanĝos vian decidon kaj restos?
Jakobo ne respondis.
— Se vi restos, mi vin prenos. Sed pro la sama pago...
— Se vi pagus pli...
— Sendanka kreitaĵo...
Silente kunmetis Jakobo en la kofreton subvestojn, paron de ĉiutaga vesto, varman kamizolon, ŝuojn sur lignaj plandumoj kaj, surmetinte sian festan ruĝan kaftanon, malleviĝis kun la kofreto sub akselo laŭ la knarantaj ŝtupoj. Li havis ankoraŭ multajn aferojn hodiaŭ.
Antaŭ ĉio en la feraĵa bazaro li aĉetis tri malgrandajn fajlilojn, ses matrosajn tranĉilojn kaj dekduon da hispanaj stiletoj. En kvieta loko, ĉe la maro, li dense kunligis ĉiujn siajn aĉetaĵojn per ŝnureto, singarde alligis al la armiloj anticipe preparitan leteron kaj volvis ĉion kune per ĉifono. Poste, kunpreninte kelkajn botelojn da rumo, Jakobo ekiris al la galera albordiĝejo kaj demandis holandanon-superrigardanton, ĉu ŝipestro Ahlström estas sur la ŝipo.
Ahlström estis sur la ŝipo.
Jakobo leviĝis laŭ la ŝtuparo, laŭte salutis ferdekestron Sigge-n kaj kriis al li, kvazaŭ al surdulo:
— Nun ankaŭ mi estas maristo, herre Sigge. Mi ne plu estas servisto en taverno.
Sigge akceptis tiun novaĵon indiferente, sed iuj el la remistoj levis la kapojn. Jakobo ekiris pluen, al la ŝipestra kajuto. Sur lia vojo — de malsupre, de la benkoj, kie estis alkatenitaj la bagnuloj, — leviĝis mano kun malfermita polmo, kaj al Jakobo ĝuste en tiu momento malbukis la buko sur la ŝuo. Li kliniĝis kaj ekiris pluen jam sen la volvaĵo — nur kun la kofreto.
Ŝipestro Ahlström dankis pro la rumo kaj siaflanke eldiris deziron helpi al la junulo sur lia nova vojo.
— Mi konas la ekonomon de la eskadro, — diris li, — la ekonomo bezonas spertan helpanton de admirala bufedisto.
Kaj Ahlström skribis por Jakobo, kiu kvazaŭ forgesis pri la ŝuldo de la ŝipestro al la tavernisto, letereton al la ekonomo de la eskadro.
— Nun ni renkontiĝos en la maro! — diris Jakobo, adiaŭante.
— Bedaŭrinde, ni hodiaŭ foriras al Revalo! — diris la ŝipestro. — Ni havas malsamajn vojojn...
La rekomendoj de Ahlström kaj de leŭtenanto Olof Brems taŭgis, kaj en la sama tago Jakobo jam estis listigita kiel helpanto de admirala bufedisto sur la flagŝipo «Krono». Nun li estis preskaŭ certa, ke la reĝaj agentoj perdis lian spuron. Ĉu malmultaj homoj kun nomo Jakobo servas en la reĝa floto, kaj la familinomon li elpensis por si. Tuj li iros en la maron!
— Nu, ja vi havas orajn manojn! — diris la bufedisto, vidante, kiel Jakobo preparas vazaron por matenmanĝo de la subadmiralo. — Vi konas tiun ĉi aferon. Sed mi estis supera ĉerpisto en iu barona domo, tamen ĉerpisto nur portas vinon, kiel vi scias, dum ĉi tie necesas primeti la tablon kaj zorgi ankaŭ pri tio, ke al la subadmiralo plaĉu la manĝo. Kaj al li hodiaŭ venis el Upsalo la juna edzino; ĉu vi povas imagi — tiu olda diablo edziĝis al junulino. Do jen ŝi dancigas lin laŭ sia fajfilo... Estis eĉ tia onidiro, ke ŝi iros kun ni al la balenĉasado...
— Ĉu virino — al balenĉasado? — miris Jakobo.
— Virino! — mokimitis lin la admirala bufedisto. — Sed kia virino! Tamen, vi mem vidos, kio ŝi estas — sinjorino Gyllenstierna.
Jakobo ekvidis ŝin, kiam estis enportanta arĝentajn telerojn en la admiralajn ĉambrojn. Tuta rozkolora, kun grandega harnodo sub la nuko, la edzino de la subadmiralo sidis sur la admirala tablo, kovrita per verda drapo, kaj, alte tenante en la nuda mano vinbergrapolon, gajis, rigardante, kiel grafo Erik Gyllenstierna saltas, kiel hundeto, kiun oni incitas per bongusta osteto.
— For! — kriis la subadmiralo, turniĝinte al la knaro de la pordo.
— Ne, li eniru ĉi tien! — diris sinjorino Gyllenstierna. — Mi deziras koni ĉiujn sur mia ŝipo. Ĉu vi estas servisto?
Jakobo riverencis.
— Ĉu vi penos, ke al mi estu oportune kaj gaje dum la vojaĝo? Ĉu vi komplezos min?
Jakobo riverencis ree.
— Tre bone! — laŭdis sinjorino Gyllenstierna. — Sed via admiralo diras, ke ĉi tie ĉiuj estas malĝentilaj, krudaj kaj koleraj, kiel diabloj. Li ankoraŭ diras, ke virino sur ŝipo alportas malfeliĉon en batalo. Sed pri kia batalo povas temi, se vi iras ĉasi balenojn. Kaj mi neniam vidis, kiel oni ĉasas ilin...
— Iru! — ordonis Gyllenstierna, alpaŝante al Jakobo.
— Kaj la matenmanĝo estu bongusta! — kriis post lin sinjorino Gyllenstierna.
Fermante la pordon, li aŭdis, kiel la sinjorino estis diranta al la subadmiralo:
— Aĥ, vi ŝajne paŭtas, mia minaca edzo? Eble, vi deziras pendumi min, kiel vi pendumas viajn matrosojn? Aŭ puni per knuto?
En la bufedo Jakobo diris:
— Mi dum multaj jaroj laboradis en tavernoj kaj vidis tiajn knabinojn plurfoje. Sed ke tiela komandu admiralon — tio estas mirinda.
La admirala bufedisto ekridis.
— Ĉu filinon de grafo Piper vi nomas taverna knabino?..
— Ĉu ŝi estas filino de grafo Piper?
— Kaj eĉ sola.
Vespere en la admirala kajuto estis gaje: du leŭtenantoj kaj la ekonomo de la eskadro estis akompanantaj sinjorinon Gyllenstierna-n per violonoj kaj liuto. En la plene malfermitajn fenestrojn fluis muziko kaj nova kortuŝa kanteto, skribita de amiko de la reĝo — poeto Holmström — okaze de morto de la reĝa hundo — Pompe.
Dormadis ĉiunokte en ties lito,
Finfine, laca pro jaroj kaj eventoj
Li mortis ĉe ties piedoj...
Matrosoj sur la pobferdeko, artileriistoj sur la kanonferdeko, soldatoj sur galerioj interpalpebrumadis, aŭskultis la belan, delikatan voĉon de la edzino de la subadmiralo.
Volus vivi kiel Pompe,
Multaj herooj strebus
Feliĉi morti kiel Pompe...
En la admirala kajuto oni ekaplaŭdis, kriis «brave»; la matrosoj, sidante sur ŝnuregaj volvaĵoj, ekridaĉis.
— Lerte dirite, — prononcis unu. — Morti, kiel hundo ĉe la piedoj de la reĝo, — jen kio, evidente, al mi mankas...
— Ja tio estas por herooj! — diris alia. — Kaj vi, fraĉjo, estas nur Ŝvabrilo.
Malsupre ekfajfis fajfilo, ekkantis klariono.
— O ho! — diris Ŝvabrilo. — Similas, ke ni devos labori.
La klariono ekkantis duan fojon. Aliris leŭtenanto kun vipo, kriis, svinginte ĝin:
— Ĉu vi ĉi tie surdiĝis?
La ferdekestro estis krianta etende:
— En lini-i-on!
Al la flagŝipo estis alligiĝantaj malgrandaj ŝipoj, ŝarĝitaj per kestoj da pulvo, kuglegoj en vergaj korboj, rezervaj kanonaj afustoj. Artileriistoj estis tirantaj grandajn veltolajn manikojn de la pulvejo al la prua luko — la pulva rezervo povus eksplodiĝi pro hazarda fajrero. Sur la meza ferdeko ekbatis tamburo — sub minaco de morto estingi ĉiujn fajrojn sur la ŝipo. En la ŝipkuirejo la deĵoranto pri meĉo surverŝis la fajrujon. Ĉe la ŝipa fajrilo, ĉiam brulanta meze de tino kun akvo, ekstaris gardistoj kun mallongaj lancoj. Matrosoj estis haste elbatantaj el la pipoj cindron. La vaĉanta leŭtenanto batadis al la dentoj ĉiujn, kiuj devigis lin longe atendi...
Ĉe la ŝtuparo en la pulvejon oni trifoje batis al sonorilo. Ŝvabrilo, eltirante ŝnuron de takelo, minacis:
— Nu, herre balenreĝo, gardu vin! Ricevos vi, kompatinda...