5. Sinjorino Gyllenstierna

Senvestiĝante, Margret demandis la edzon:

— Kaj kiel oni vin intencis radumi? Ĉu tio estis tre timige? Vi neniam rakontis pri tio al mi...

La subadmiralo respondis per malĝoja voĉo:

— Dio scias, kio venas en vian kapon...

— Ĉu vi multe verŝis da kristana sango, kiam vi estis pirato? — ree demandis sinjorino Gyllenstierna.

Li levis la okulojn supren, kvazaŭ petante defendon de Dio.

— Ĉu multe?

Kaj ŝi oscedis:

— Mi neniam pensis, ke okazas tia enuo...

— Mi ne havas tempon por enui, karulino, — prononcis grafo Gyllenstierna. — Mi havas multajn aferojn...

— Jes, vi ĉiuj havas ŝtatajn aferojn...

Ŝi demetis la ŝuojn kaj tiris sin:

— Vi, certe, rimarkas nenion, vi estas maljuna, por vi ĉio ĉi ne estas interesa. Sed mi tiel enuas, mi simple ne povas vivi. Ĉiutage la reĝo subskribas ukazojn pli kaj pli stultajn. Kial, ekzemple, nupto ne povas daŭri pli ol du tagojn? Kial nobelo ne rajtas gastigi pli ol dek du personojn samtempe? Kial estas malpermesite aranĝi balojn, fajrartaĵojn, belajn ĉasadojn kun ĉasgardistoj? Kial?

La grafo respondis firme:

— Tial, ke mono necesas por milito, sed via nobelaro pretas ĵeti al la vento la tutan oron de la lando...

Li, ĝemante, detiris de la kalva kapo la perukon kun harligo, surmetis ĝin sur formilon, zorge glatigis kaj metis sur la kalvaĵon tolan noktoĉapon kun kvasto.

— La reĝo ja ĉion rajtas! — daŭrigis Margret, ĵetinte al la edzo oblikvan, rapidan, abomenantan rigardon. — Mi ja bone memoras, kiel la tuta Stokholmo renversiĝadis pro liaj petoloj, kiam li kun siaj junaj rabistoj sabradis sur stratoj ŝafojn kaj kurĉasadis kun luphundoj honestajn homojn...

— Tio estis juneco, — maĉinte per la lipoj, diris la subadmiralo. — Nun lia reĝa moŝto estas serioza kaj plena de plej grandaj planoj. Eŭropo apartenos al Svedio, vi povas esti tute certa pri tio...

— Ĉu vere?

— Vere, karulino...

Li surmetis brokaĵan ĥalaton kaj tralavis la buŝon per aroma akvo.

— La reĝo estas saĝa kaj modesta, — diris Gyllenstierna. — Kaj modesteco estas la plej granda virto...

— Li manĝas simplan soldatan manĝon! — ekridis Margret. — Dio, kiel al mi tedis tiuj stultaj rakontoj. Vi, grafo, eble forgesis, ke mi estas ne vilaĝa knabino, sed naskita grafino Piper kaj ion komprenas de la infanaĝo. La modestaj gustoj de Karolo kostas por Svedio ne malpli, ol la lukso de Ludoviko por la francoj... Tiel diras mia patro, kaj li scias sufiĉe... Portu al mi piron!

La grafo alportis pladon kun fruktoj, sed sinjorino Gyllenstierna subite ekdeziris fromaĝon. Gyllenstierna ree foriris. Ŝi kuŝiĝis en la liton, malligis la harplektaĵojn, rigardis al si en speguleton, faris grimaceton al si. Estis aŭdeble, kiel la subadmiralo postulas de la bufedisto fromaĝon. Sur la pobferdeko oni ekkuris, pulioj ekknaris, la bufedisto sur la admirala velboato ekiris por fromaĝo en Stokholmon. La subadmiralo, ĝemante, kuŝiĝis apud la edzino. Ŝi odoris je vino. La grafo fermis la okulojn, li deziris dormi. Li sciis: se li nun ne ekdormos — komenciĝos sendormeco. Sinjorino Gyllenstierna kliniĝis super li, abrupte deŝiris lian noktoĉapon, plaŭdfrapis la kalvaĵon:

— Via kapo, kiel ĉe bebo, estas en lanugo... Ĉu vi estis blondulo aŭ brunharulo? Rakontu, se tion ne eblas vidi... Devas ja mi scii...

— Apenaŭ tio gravas nun! — respondis la subadmiralo serioze kaj malgaje.

Ŝi ĵetis al li maltrankvilan rigardon, ŝajnigis, ke ekdormas. Gyllenstierna strabis al ŝi kaj ekvidis, ke ŝi per blankaj fingroj fingrumas la harligon kaj ŝia granda buŝo kolere ridetas.

Post kelkaj minutoj Margret singarde leviĝis de la lito, surmetis varman, kun molanasa lanugo, ĥalaton, kovritan per arĝenta brokaĵo, surĵetis sur la ŝultrojn maldikan toledan ŝalon kaj, malferminte la pordon, eliris sur la galerion de la admirala kajuto.

En la haveno, kvazaŭ lampiroj, navedis ŝarĝaj ŝipoj, kantis klarionoj, sonoris sonoriloj. Sur boatoj oni estis veturigantaj al la ŝipoj ebriajn soldatojn, tiuj per la krudaj gorĝoj kriegis maldecajn kantojn. Malproksime en nokta nebulo apenaŭ briletadis fajroj de Stokholmo.

Sinjorino Gyllenstierna per piedbato vekis dormantan en ĉambreto nigrahaŭtan knabinon-sklavinon, donacitan al ŝi de la patro, kaj ordonis porti sur la galerion botelon da maljuna bordoza vino kaj fromaĝon. La knabino tuj aperis kun pleto. Tiam al ŝi estis ordonite tuj voki ĉi tien herre kolonelon James-on. Tiu venis anhelante, timigita, ne kompreninte, ke lin postulis al si ne la admiralo, sed sinjorino Gyllenstierna.

— Herre kolonelo, — diris Margret, — vi longe estis en Arĥangelsko kaj ĉion konas tie...

— Ho jes, mi tute ĝuis ĝin! — diris James, trankviliĝante kaj gajiĝante ĉe vido de bona vino, kristalvitraj pokaloj kaj la bela edzino de la subadmiralo. — Mi konas Arĥangelskon...

— Do mi ĝuste deziras paroli kun vi pri tiu urbo...

La kolonelo riverencis.

— Vi devas rakonti al mi pri eksterlandanoj, kiuj loĝis tie. Moskvianoj min ne interesas.

James komencis paroli. Li scipovis rakonti per velureca voĉo, farante elegantajn gestojn per la dekstra mano. Rakontante, li estis ĝentile ridetanta. Sed malgraŭ ĉiuj penoj de James, Margret aŭskultis lin malatente. Ŝin tute ne interesis kaj mono de konsulo Martus, kaj elokventeco de pastro Fritsch, kaj komercaj ruzaĵoj de loĝantaj en Arĥangelsko eksterlandaj negocistoj.

— Ĉu estas tie almenaŭ bona kuracisto? — demandis ŝi subite, alportinte al la buŝo pecon de fromaĝo.

La kolonelo ĵetis rapidan rigardon al Margret kaj rememoris kelkajn onidirojn pri la sekreta agento de la reĝo en Arĥangelsko. Poste li respondis gravmiene:

— En mia tempo tie estis kiel kuracisto iu Des-Fonteines, Lars — tiel li nomiĝis. Lars Des-Fonteines...

— Rakontu al mi pri li ĉion, kion vi scias...

— Sed mi scias tre malmulte! — kontraŭdiris la kolonelo.

— Min interesos eĉ tio...

Ŝi verŝis vinon en pokalojn. Kaj, silentinte iom, diris:

— Li nun ree estas en Arĥangelsko. Ni estis amikoj en la delikataj jaroj de infaneco, sed tre, tre delonge ne intervidiĝis. Rakontu...