6. Al ekiro!

Matene la ŝipestroj estis raportantaj al la eskadrestro pri tio, ke enŝipigo de trupoj estas finita bonorde. Specialaj okazintaĵoj ne estis. Nur sur ŝipo «Justa kolero» ŝiriĝis ŝnureskalo, kaj kvar ebriaj soldatoj dronis.

La subadmiralo balancis la kapon.

Post la raportoj la subadmiralo deklaris ordonon pri transpostenigo de ŝipestroj. Urquhart, kiel la plej sperta ŝipestro, konanta la Blankan maron, estis nomumita komandi «Kronon». Golgolsen estis direktita sur «Koleran urson». Leŭtenanto Olof Brems iris kiel ŝipestro sur «Justa kolero», jaĥton «Aroma floro» la eskadrestro konfidis al leŭtenanto Johan Morat. Sur aliaj ŝipoj de la eskadro ĉio restis kiel antaŭe.

— Kie mi devas havi konstantan restadejon? — demandis kolonelo James.

— Sur «Krono», — respondis la subadmiralo. — Por vi estas disponigita ejo, konforma al via militista rango.

La kolonelo riverencis.

— Ĉu eblas forpermesi homojn sur la bordon? — demandis Golgolsen.

— Ne, — respondis la subadmiralo.

— Ĉu baldaŭ ni levos la velojn? — demandis leŭtenanto Olof Brems.

— Vi levos ilin, kiam ricevos de mi ordonon! — severe respondis la subadmiralo.

Olof Brems ruĝiĝis makule.

Por matenmanĝo sur «Kronon» venis la ŝtata sekretario kaj patro de sinjorino Gyllenstierna grafo Piper, ĵus veninta el Pollando de la glora armeo de reĝo Karolo. Lia reĝa moŝto ordonis al Piper devigi «tiujn ŝtipkapulojn el la ŝtata konsilio», ke por la milito la mono estu donata senrifuze. En la konsilito troviĝis neniu kuraĝulo, kiu aŭdacus kontraŭdiri al la ŝtata sekretario, kaj Piper estis en tre bona humoro.

Ili matenmanĝis triope — sinjorino Gyllenstierna, la subadmiralo kaj grafo Piper.

— Mi liveris al vi ordonon de la reĝo! — diris Piper ĉe deserto. — Vi malkovros la koverton survoje al Moskvio, post vizito de la ŝipoj de urbo Kopenhago...

Kaj li etendis al Gyllenstierna koverton kun kvin reĝaj sigeloj.

— Ĉu io nova? — demandis la subadmiralo.

— Kiom mi scias, ne. Simple ceremonio de ekposedo de urbo Arĥangelsko kaj favoroj de la reĝo al la matrosoj kaj oficiroj de la eskadro...

Gyllenstierna kaŝis la koverton en feran skatoleton, turnis ŝlosilon en la seruro kaj ree malleviĝis en sian fotelon.

— Ĉu per vortoj lia reĝa moŝto nenion ordonis transdoni?

— Lia moŝto siro nia reĝo estas malkontenta, — respondis grafo Piper. — Tre malkontenta. Vi tro longe prepariĝas...

— Ĉu tro longe? Rememorigu al lia moŝto nia reĝo, grafo, ke mi dum multaj jaroj estris niajn agentojn en Moskvio kaj scias pri ĝi pli, ol... — li stumblis, — ol multaj aliaj. Ili pensu, ke ni vere iras ĉasi balenojn...

— Neniu knabo en la reĝlando kredis al tiu fabelo! — ridetante, respondis Piper. — Kaj vi vane disputas, mia amiko! Lia moŝto siro nia reĝo tre akre esprimiĝis pri la daŭro de la preparado de la ekspedicio...

— Kiel — akre?

— Mi ne dezirus aflikti vin, mia amiko...

— Sed mi devas scii la opinion de mia reĝo pri mi, grafo!

Piper suspiris:

— Kiel vi deziras: lia reĝa moŝto esprimiĝis en tiu senco, ke tia maljuna kaj obstina azeno, kiel vi...

— Maljuna kaj obstina azeno?

— Jes, herre subadmiralo. Kaj ankoraŭ lia moŝto siro nia reĝo bonvolis diri, ke eĉ piratoj en maljuneco iĝas tro singardemaj...

— Ĉu tio estas ĉio?

— Jes... — malcerte diris Piper. — Tamen, estis ankoraŭ dirite pri tio, ke vin eblas anstataŭigi...

La subadmiralo silentis. Piper verŝis por li vinon. Li deŝovis de si la kalikon kaj prononcis, retenante furiozon:

— Bone, grafo, mi levos la ankron jam hodiaŭ.

— Se ĉio estas preparita, tiam vi vere devas levi la ankron senprokraste. Mi diras al vi pri tio kiel via sincera amiko. Lia reĝa moŝto estas konvinkita pri sukceso de la ekspedicio, des pli, ke sur ŝipoj de negocistoj en Arĥangelsko estas viaj homoj, ĉu tiel?

Gyllenstierna diris, ke vere estas.

Forakompaninte grafon Piper-on, grafo subadmiralo vokis barbiron kaj ordonis meti al si hirudojn, por purigi la vejnojn de malbona sango. Poste, ripozinte kaj trinkinte vinon kun akvo, li ordonis levi signalon: «Eskadro estu plene preta al ekiro!»

— Sed vi malbone aspektas! — ekkriis sinjorino Gyllenstierna.

— Por miaj jaroj mi aspektas bonege! — kontraŭdiris la subadmiralo.

Post signalo «Ŝipanaroj drinku la reĝan glaseton kaj tagmanĝu» leviĝis flago, signifanta «Atenton». Kaj tuj la subadmiralo ordonis sendi al la eskadro: «Ankrojn levu, sekvu min!»

De la bordo deiris remŝipoj, por elirigi la ŝipojn el la haveno.

— Komencu! — ordonis la subadmiralo.

Nudpiedaj matrosoj ekiris sur la ferdeko, premis kapstanajn stangojn, la ĉefa ferdekestro kun skurĝo ekkuris apud la matrosoj. La subadmiralo ordonis iri alvente per maldekstra halso. La ŝipo estis malrapide turniĝanta. Vento plenigis la frontan topvelon, ekludis en la ĉefa kaj poba topveloj. La pastro de la eskadro pie prononcis malantaŭ la ŝultro de grafo Gyllenstierna:

— Sankta Brigita protektu nin!

— Amen! — respondis la subadmiralo.

Sur la pobo tamburistoj batis sur sep tamburoj: «Militiro por gloro de la reĝo!»

— Jen al vi balenoj! — diris la matroso, alnomata Ŝvabrilo al alia matroso, longa kaj kolera Kristofero. — Ĉu vi aŭdas, kion batas la tamburistoj?

— Kaj por mi estas fekegale, kion ajn ili batu! — respondis Kristofero.

— Ili batas «Militiron por gloro de la reĝo!», — diris Ŝvabrilo, ŝovante sub la vangon pecon de maĉtabako. — Ni iras en Moskvion.

— Moskvianoj estas riĉaj! — diris Kristofero. — Tempas ankaŭ por ni riĉiĝi iomete.

Kolonelo James kaj sinjorino Gyllenstierna staris sur la pobkastelo. James, en peruko, en trikorna ĉapelo, kun muŝo ĉe la buŝo, estis volviĝanta en nigra drapa mantelo, diranta galante:

— Mi estos feliĉa, sinjorino Margret, se en urbo Arĥangelsko mi trovos almenaŭ ion, kio kaŭzos rideton de la tiom belaj lipoj...

— Sed ĉu ni tamen iras al Arĥangelsko? — moke demandis Margret.

— Ni, sinjorino, iras, mortigi balenojn...

Matrosoj sur la pruferdeko per egalmezuraj voĉoj estis kantantaj malnovan, teruran piratan kanton:

Manojn ne lavu kaj drinku, fifallerala,
Tuj drinku, ĉar ne forlavos...
Fifallerala-lerala,
Ni sangon ne povas forlavi...

— Mi, ŝajne, konas tiun ĉi kanton, — diris sinjorino Gyllenstierna. — Sendube konas. Mi nur ne aŭdis antaŭe ties vortojn.

— Tre kruda kanto! — rimarkis James. — Por vi, eble, ne indas eĉ koni ĝin, sinjorino Gyllenstierna...

Ŝi stamfis:

— Silentu!

Akceptu, sorĉistino, gastojn!
La taverno nin ne atendis kaj same la mastrino,
Do verŝu, oldulino, por ni!
Ĉu vi ne scias kion?
Ne tion, kion ni verŝas, sed pli ruĝan!
Verŝu!
Fifallerala-lerala!
La-la!

— Nun mi komprenis! — diris sinjorino Gyllenstierna. — Tiun kanton fajfas mia edzo. Jes, jes, kiam li havas bonan humoron, li nepre fajfetas tiun kanton. Tiel tire, kvazaŭ vento hurlas en maro...