3. Kanonoj kaj ĉenoj

La kanonojn de la eskortulo «Obeo» kapitano Krikov kaj subleŭtenanto Pustovojtov liveris en la urbon antaŭ vespero. Timigitaj per severa karaktero de la kapitan-komodoro, la fremdlandaj ŝipanoj neniom rezistis al forveturado de sia armilaro kaj eĉ mem helpis al la rusaj matrosoj. Kiam finiĝis la tutnokta diservo, Silvestro Petroviĉ mem iris al aliaj ŝipoj proponi al la ŝipestroj profitan por ili negocon: kontraŭ granda kompenso ili havis eblecon «pruntedoni» siajn kanonojn kaj pulvan rezervon «portempe» al urbo Arĥangelsko, por ke la loĝantoj de la urbo ne havu damaĝon de la svedaj latronoj.

La ŝipestroj petis tempon — pripensi; Ievlev respondis, ke pensi estas tute pri nenio, kaj tempo nun mankas. La ŝipestroj petis permeson inviti sur ŝipon «Kuraĝa pilgrimulo» konsulon Martus-on; la kapitan-komodoro permesis. Kun Martus venis ankaŭ pastro Fritsch — kvazaŭ hazarde. La ŝipestroj, la estro de la eskorta ŝipo, la konsulo, la pastoro, Ievlev eksidis ĉirkaŭ la tablo en la salono de «Kuraĝa pilgrimulo», kajuta ŝipknabo alportis rumon, kafon, citronojn en sukero. En orita kaĝo estis krianta papago. La ŝipestroj estis fumantaj pipojn. Martus bombaste diris parolon pri amikeco de la Moskvia caro kaj de aliaj regnestroj. Tiu amikeco per nenio estas detruebla, ĝi estu eterna, tiu, kiu kontraŭos ĝin, de nenie povas atendi favoron. Post Martus parolis pastro Fritsch, post li — la ŝipestroj.

Ievlev leviĝis, reĝustigis la spadon, surmetis ganton sur la maldekstran manon. Rumo en lia glaso staris netuŝita, la kafo malvarmiĝis en la taso.

— Se ĝis la tagmezo vi ne donos la kanonojn libervole, — diris li impone, — tiam ni ilin prenos per forto kaj sen mono. Sed nun vi ricevos pagon plene. Ni vin fidi ne povas, ĉar unu via ŝipo jam faris provon foriri kaŝe, kial ni ne atendu saman agon de ĉiuj? Ankoraŭ mi opinias mia devo rememorigi la malican murdon fare de viaj homoj de du miaj senkulpaj matrosoj en la tago, kiam multaj el viaj ŝipanaroj minacis al ni per veno de svedaj militaj ŝipoj. Kiel povas ni fidi vian vorton? Kaj ĉu ne estas kelkaj el vi, sinjoroj aliancanoj, homoj amikaj al la sveda flago?

La ŝipestroj postulis la Biblion, por ĵuri. Silvestro Petroviĉ diris rezolute, ke en ĉi aferoj Biblio ne necesas. Martus ree ekparolis, Ievlev, ne aŭskultante, foriris al la ŝtuparo. La papago postkriis al li kolerajn vortojn...

Konsulo Martus atingis la kapitan-komodoron sur la ferdeko, prenis sub la brako, diris, ke la ŝipestroj konsentis, sed nur por pruvi per ĉi ago amikecajn sentojn al la rusa caro. Malsupre ĉe la ŝtuparo de «Kuraĝa pilgrimulo» estis balanciĝantaj militaj barkoj, tie atendis matrosoj.

— Akceptu kanonojn! — kriis Ievlev malsupren. — Unue ĉi tie, poste sur aliaj ŝipoj. Vigle faru!

Al Ĥagajo Pustovojtov sur la bordo li ordonis: la kanonojn, kiujn veturigis la matrosoj, meti en la ŝipkonstruejo por gardado de la konstruataj rusaj ŝipoj. Al tiuj kanonoj fiksi la plej bonajn kanonistojn, por ke la svedoj, eĉ penetrinte la urbon, ne povu bruligi la ŝipojn. La konstruitaj kaj ekipitaj ŝipoj en la sama nokto, sub komando de Semisadov, foriris en sekretan lokon. Akompanante la ŝipojn, Silvestro Petroviĉ diris al Krikov kun suspiro:

— Se ni povus eliri en la maron sur propra eskadro kaj renkonti la latronojn, kiel necesas, per mara batalo! Ni ankoraŭ estas malfortaj por tio. Ni atendu...

La ŝipoj, kliniĝante, estis degelantaj en diafana perla krepusko de la blanka norda nokto. De Dvino blovis freŝeco, knaradis ĉe la albordiĝejo velboatoj, barkoj, gigoj. Forte odoris je peĉo. Ievlev longe rigardis postsekve la eskadron; poste, kiam ĝi malaperis el la vido, li turniĝis al Atanazio Petroviĉ, demandis milde:

— Kial vi estas malgaja, sinjoro kapitano? Ĉu vi laciĝis? Sed mi intencis ankoraŭ aferon al vi komisii. Kaj bonan aferon...

Krikov ĵetis al Ievlev scivolan rigardon. Silvestro Petroviĉ rakontis pri la konversacio kun la pafista estro, pri ĉasistoj, kiujn necesis armi kaj meti en sekretaj lokoj laŭ la Dvina bordo.

— Tiajn homojn ni trovos! — respondis certe Krikov. — Kuglon vane ili ne malŝparos, tio estas vero. Kaj rudriston per kuglo ili faligos, kaj eĉ ilian admiralon mem. Do, bone...

— Faru jam hodiaŭ.

— Mi ne prokrastos.

Kiam ili sidiĝis en velboaton ĉe la Resurekta kajo, desupre, laŭ deklivo, ekkuris homo en senzona ĉemizo, nigra, longakrura. Ievlev demandis, kiu estas li. Matroso Stepuŝkin respondis:

— Majstro. Forĝisto oni lin nomas, el la Kanona korto. Sur la Markan insulon li bezonas. Ekde la mateno li al ni venadas.

Atanazio Petroviĉ subite gajiĝis, diris al Ievlev kun bonkora subrido:

— Ho, interesa viro estas ĉi Forĝisto. Konis mi lin, kiam li mondofinon antaŭdiradis kaj preskaŭ sin forbruligis kun skismaj ermitoj...

— Ankaŭ mi tiam lin vidis, — respondis Ievlev. — Sed nun li estas majstro, granda lertulo, sorĉisto en sia afero.

Teodozo alkuris anhelante, per borantaj okuloj rigardis al Silvestro Petroviĉ kaj Krikov, poste eksidis, malligis pakon — komencis manĝi panon kun cepo. Ievlev demandis, por kio li bezonas iri sur la insulon; li respondis, ke pro afera neceso. Silvestro Petroviĉ kun plezuro pensis — saĝa estas la ulo, li finfaras la kaŝitan ĉenon kaj pri la sekreta laboro ne babilas vane.

Vespermanĝinte, Forĝisto turniĝis al la akvo, ekdormetis. Dormetis ankaŭ Silvestro Petroviĉ, — nun li ellernis ripozi en ĉiu libera minuto. Ili albordiĝis al la Marka insulo, ordonis al la matrosoj atendi. Nemalproksime, trans salikaro kaj betuloj, en kurantaj nebuloj de blanka nokto estis flagranta lignofajro, aŭdiĝis kanto:

Proda forto tiam en li ekflamiĝis do,
Proda sango tiam en li ekleviĝis do.
Li elprenis el ujo sian akran sabron,
Kaj forhakis al la bojaro l' ardan kapon...

— Kiu kantas? — demandis Ievlev, preminte la kubuton de Krikov.

— Atendu, Silvestro Petroviĉ, finaŭskultu! — kvazaŭ ordonis Krikov.

Ili staris sub malalta kurba betulo kaj aŭskultis, kiel kelkaj dekoj da voĉoj kantas ĉe la lignofajro:

Kaj dumaaj la bojaroj do ektimis,
Kaj en carajn ili halojn-ĉambrojn tuj diskuris,
Ekparolis mem patro la kristana car':
«Jermak' en embaraso sidas, mem ĝin regas,
Kion ni ankoraŭ al Jermako faru?»
Kaj neniu princo lin tiam respondis,
Kaj la car' pri ĉiuj kulpoj lin pardonis,
Nur Kazanon, Astraĥanon preni ordonis...

La kanto finiĝis. Krikov staris senmove, kvazaŭ plu aŭskultante, poste diris:

— Jen kiel, Silvestro Petroviĉ... Kazanon kaj Astraĥanon preni ordonis, — malgranda afero! Por kampulo-kozako... Bona kanto...

Li ridetis per bonkora sincera rideto kaj vokis:

— Do, ni iru, ĉu?..

Ĉe la lignofajro sur drelikaĵoj kaj plektitaj el vergoj sternaĵoj kuŝis laborantoj, ĝuste tiuj, kiujn antaŭ nelonge kaptis en arbaroj apud Dvino leŭtenanto Meĥonoŝin, ili estis manĝantaj el lignaj bovloj likvan kaĉeton, almanĝadis per malmolaj flanoj. Silentulo, ĉirkaŭkreskita per barbo ĝis la brovoj mem, ne manĝis — sidante ĉe arbostumpeto, li suĉadis memfaritan pipon. Neniu leviĝis, kvankam ĉiuj vidis — iras la kapitan-komodoro kun Krikov. Ili batadis kulojn, maĉadis, silentadis.

— Saluton, laborantoj! — diris Silvestro Petroviĉ.

La viroj respondis malakorde. Ievlev elprenis el la poŝo pipon, plenigis per tabako, petis fajron. Al li oni donis braĝon el la lignofajro. Silentulo de malproksime rigardis al li per brilantaj, ne palpebrumantaj okuloj.

— Kial do latronoj ne venas? — demandis kun riproĉo grizhara viro. — Oni promesis, estos latronoj baldaŭ, ni nian aferon kun tuta hasto faris, sed la latronoj ja ne estas, ne venas. Ĉu ektimis ili nin?

— Evidente, ektimis! — respondis Ievlev, kun plezuro aŭskultante la viron.

— Ĉenojn niajn sekretajn ektimis, — diris alia vireto kun ruza kaj saĝa rigardo de la malgrandaj okuloj. — Ja ĉu povas ŝipo venki niajn ĉenojn — ferajn, forĝitajn...

— Kiam batiĝos al la ĉenoj — tuj dronos! — diris larĝŝultra viro kun pala vizaĝo kaj elŝiritaj nazotruoj, elrigardinte el post la lignofajro. — Diligente la fostoj estis starigitaj, ni ne ŝercis — fosis...

Ievlev fiksrigardis, demandis:

— Kaj al vi pro kio la nazotruoj estis elŝiritaj?

La viro respondis ne tuj:

— Gaja mi estis en la junaj jaroj, diris malĝustan vorton, do jen pagis...

La grizhara interrompis:

— Vi, sinjoro, prefere nin ne demandu, kiu kaj pro kio. Ne necesas!

— Vere, ke ne necesas! — diris Silentulo. — Ni iru prefere la turnoŝeklojn rigardi, kiel kio estas farita!

Li leviĝis, frapis al la vango per polmo — mortigis kulon, ne retrorigardante, ekiris antaŭen. En arbustaro Krikov atingis Silentulon, ili pri io rapide ekparolis. Silvestro Petroviĉ iris malantaŭe, apogante sin sur la bastono, pensis: «Pri kio ili povas paroli?»

Ili preteris la baterion, la soldatoj salute prezentis la armilojn al Ievlev; Silvestro Petroviĉ rigardis — la kanonoj estis metitaj bone, de la rivero ili estis nevideblaj, kaj por kanonistoj estis oportune pafi de sur traba podio. Bravulo Rezen ankaŭ ĉi tie aranĝis ĉion racie...

La maŝino por streĉi la gardajn ĉenojn transverse de la rivero same estis instalita kaŝe, inter malaltaj pinoj kaj piceoj en neprofunda kavo, por ke la latronaj ŝipanoj ne vidu, kiel oni komencos survolvi sur la tamburon la ĉenojn kaj per tio prepari pereon al la ŝipo. Kaj la bordo mem ĉi tie estis fortikigita per enfositaj traboj, por ke ĝi ne glitu kaj ke ne elfalu la turnoŝekloj kun la tamburo...

— Bone farite! — diris Ievlev, frapetante per la bastono la trabojn. — Kiu metis? Ĉu Rezen?

— La inĝeniero ne estis ĉi tie! — respondis Silentulo. — La inĝeniero nur sian helpanton sendis — la tamburon ĉenan meti kaj stangojn por ĝi. Ĉion ceteran ni mem faris. Jen ĉe ni estas majstro — Forĝisto, li tion faris.

— Ĉu ĝi retenos ŝipon? — demandis Silvestro Petroviĉ.

Teodozo eliris antaŭen, glatigis sur si la ĉemizon, respondis nehaste, rezoneme:

— Dependas de tio, kiel ĝi batos! Sed ne gravas, por ioma tempo ni ajnan ŝipon retenos, kaj tiam la kanonoj komencos pafi, vi de la fortreso per varma kuglego salutos, la kanonistoj — el ĉi tie. Ili nun sur la Marka insulo havas bonan baterion: kaj mortiroj estas, kaj haŭbizoj pafos. Ne skarabo ternos. Antaŭ nelonge per velboatoj oni pulvon veturadis, kuglegojn, — gratos sin la svedo!

— De bordo en mallarĝejo al ŝipo pafi estas oportune! — diris Silentulo. — Ni ne videblas, kaj ĝi tuta estas kiel sur la manplato...

Ievlev tuj turniĝis al Silentulo, demandis:

— De kie vi ĉi tion scias? Ĉu vi estas de Volgo? Estis rabisto? Predon ĉasadis?

Silentulo respondis trankvile:

— Kial, sinjoro kapitan-komodoro, predon? Kiuj predon ĉasas — ties kapoj nun sur palisoj sidas. Sed ni, dankon al la kreinto, dume estas vivaj kaj sanaj, ĉe ŝtata afero fiskan kaĉon maĉas. Rabistoj predon ĉasas, sed ni estas homoj kvietaj, ni Volgon eĉ dum momento ne vidis.

Viroj ĉirkaŭe singarde ekridis, ridetis ankaŭ Atanazio Petroviĉ Krikov.

Ievlev komencis rigardi, kiel Forĝisto laboras kun la ĉeno per malpeza martelo: kontrolas, ĉu bone kunfiksita. La lerta malalta vireto estis helpanta lin. «Do, nun je la ĉeno eblas kalkuli, — pensis Silvestro Petroviĉ, — kaj ankaŭ je multo eblas kalkuli, multo estas farita ne por unu jaro kaj ne por du».

Li malrapide ĉirkaŭrigardis la kanonojn, kiuj nigris en la batalaj remparoj de la Novdvina citadelo, — tie da ili staris tute sufiĉe, malbone estos al la svedo. Hodiaŭ estas preta la ĉeno, morgaŭ Atanazio Petroviĉ kolektos ĉasistojn...

Kun knaro albordiĝis la velboato; la matrosoj, oscedante, ĵetis malpezan ponteton.

Sur la insulo trans la arbustaro kaj betuloj, ĉe la lignofajro, oni ree ekkantis. La vortoj ne aŭdeblis, nur la melodio — glata, majesta kaj samtempe arda — ĉiam pli larĝiĝadis, ĉiam kreskis, nun, verŝajne, ĝin oni aŭdis ankaŭ en la citadelo.

Ie malproksime en la travidebla aero batis pafo.

Ievlev fiksaŭskultis. Oni ne plu pafis, nur la kanto sonis ĉe la lignofajro...

— En la skansoj oni pafis! — diris Silentulo. — Tie oni fiŝistajn boatojn pelas, kiuj en Dvinon iras... Ili havas grandegan arkebuzon, pulvon ili ne ŝparas, batas tiel, ke en Arĥangelsko oni aŭdas...

Kiam la velboato de la kapitan-komodoro debordiĝis, Forĝisto ĵetis la martelon kaj tenajlon sur la teron, viŝis la manojn kaj vokis Silentulon flanken, trans fortikan salikan arbuston.

— Ĉu malbone? — fiksrigardante Forĝiston, demandis Silentulo.

— Malbone!

— Kaj kio?

— Eksciis la damnita vojevodo.

Silentulo strabis al Forĝisto.

Tiu rakontis, ke iu el subskribintoj de la petskribo pri Prozorovskij fanfaronis, ke nun la koruptulo ne longe furiozos, iros al Moskvo alia petskribo, kie la tuta vero estas skribita pri tio, kiel per forto, per knuto devigadis ĉi latrono metiistojn, komercistojn kaj Blankmarajn laborantojn siajn subskribojn meti, kvazaŭ ili deziras lin kiel vojevodon por ankoraŭ du jaroj.

Morniĝinte per la vizaĝo, Silentulo kunpremis la pezajn harajn pugnojn.

— Babiluloj, diabloj! Fanfaronis...

— Ne pri tio nun temas. Aresti, probable, komencos la vojevodo. Kiom da sango verŝiĝos...

— Verŝiĝos? — raŭke demandis Silentulo. Kaj respondis: — Verŝiĝos! Kaj ĉu mi vin, stultulon, ne avertis? Veron li, vidu, ekbezonis! Grizhara estas tuta, sed saĝon ne akiris. Nun oni vin pendigos...

Forĝisto silentis, aŭskultis, kuntirinte la brovojn. Poste subite liaj okuloj ekbrilis, li ekparolis per furioza ŝiriĝanta flustro:

— Ĉu pendigos? Kaj pendigu! Mi ĝis la ĉerko la veron serĉos. Ĉe Dio mi ne trovis, nun mi trovos sur la tero peka. Li arestu, monstro! En lian muzelon mi kraĉos, al la maliculo damnita. Li min torturu kiel deziros, antaŭ la morta horo mi krios ĉion, kion mi scias, ĉiujn krimojn liajn, ĉiujn fiaĵojn...

— El torturejo ja ne aŭdeblas! — kolere subridis Silentulo. — Ne sola vi troviĝis kuraĝulo en torturejo veron krii. Kaj antaŭ vi tiaj estis, sed ne tre multe ni aŭdas...

— Tutegale mi krios. Kie do tio estis vidita — per knuto kaj en torturejo devigi subskribi?

— La nova petskribo do ĉe kiu estas?

Forĝisto prokrastis respondon, pensis iom.

— La petskribo estas en fidindaj manoj. Estas peko perdi ĝin. Per sia sango homoj subskribojn metis, la krucojn per la sango markadis...

— Kie, mi demandas, ĝi estas kaŝita?

— Ĉe Krikov Atanazio Petroviĉ.

— Ĉu li mem scias, kio estas tiu papero?

— Li legis.

— Kion li diris, kiam tralegis?

— Li ridis.

— Ridis? — miregis Silentulo.

— Ridis! — obeeme ripetis Forĝisto. — Ne multe, diris, helpos al vi ĉi larma skribaĵo. Kun ili per palisoj necesas, kaj per hakiloj, per fajro, sed ne per petskribo... Tamen, li diris, kiel vi mem deziras. Vi, diris, Teodozo, estas homo saĝa. En ĉerko vi kuŝis, Ĥanoĥon atendis. Vi, frato, ne devas kutimiĝi. Ĝisatendos vi la caran favoron, kiel Ĥanoĥon vian vi ĝisatendis...

Silentulo diris «hm!» en la nigran barbon. Forĝisto suspiris. Poste demandis:

— Kion do faru mi? Hieraŭ en la Kanonan korton kancelariano venis — flari, demandi. En arestejon preni tuj ili timas, mi sola en la Kanona estas majstro, Ievlev povas brui...

— Fuĝi vi bezonas.

— Fuĝi, vere. Sed la Kanona? Kiu tie faros do? La svedo ja estas proksime!

Ili pensis longe, nenion elpensis.

— Vinon mi drinkus! — diris Teodozo kun angoro.

Vino ne estis, do ili kuŝiĝis dormi, manĝinte likvan kaĉon. Dum dormo Forĝisto turniĝadis, ĝemadis, ĵetiĝadis...