4. Hejmen revenis!

En travidebla blanka nokto la barko, kiu jam alproksimiĝis foje al la rivera buŝo, denove aperis nemalproksime de la skansoj. Jegorĉjo ree surkuris la turon, elkaptis el la manoj de la gardanto la lornon, rigardis, diris kolere:

— Nu kion fari? La samaj, kiuj estis antaŭ nelonge. Kaj kien ili vagis?

Li rigardis ankoraŭ, balancis la kapon:

— Ne niaj! La kaftanoj estas malvastaj, aŭ norvegoj, aŭ iuj aliaj fremduloj...

La kaporalo preparis la arkebuzon kun duobla ŝargo de pulvo, pafis, ŝanceliĝis, longe staris, palpebrumante, kvazaŭ frenezulo.

— Velboaton — sur la akvon! — abrupte ordonis Pustovojtov.

La doganistoj mallevis la velboaton, eliris transverse al la barko, kiu estis lerte kaj certe eniranta en la buŝon, kondukata de mano de sperta rudristo.

— Bone iras! — diris Jegorĉjo, admirante. — Bele! Kaj la velojn ili neniom malhisis... Nu, pafu ankoraŭ — eble, ili ne aŭdis?

La kaporalo kun timo pafis ankoraŭ foje. El la gardoturo videblis, kiel la maristoj sur la barko mallevas la velojn — nun ili komprenis, ke estas ordonite halti. La doganeja velboato aliris al la barko ĉe la pobo, kelkaj soldatoj grimpis sur la ŝipon, kiu nun sidis sur la akvo alte, kvazaŭ ĝi iĝis malpli peza. Poste de la pruo la maristoj ĵetis haŭseron, la velboato per remiloj kondukis la barkon al la doganeja albordiĝejo. La dragonoj ne eliris, dormis, Meĥonoŝin estis diboĉanta en la vilaĝeto — tie aperis al li amoro. «Sen ili estas pli trankvile! — pensis Jegorĉjo. — Ja ili tuj: trenu en la arestejon».

Pustovojtov, fajfetante, malleviĝis malsupren, rearanĝis la uniformon, reĝustigis sur la flanko la rektan sabron kaj per estrecaj paŝoj ekiris renkonti la aventuristojn, kiuj dum dua tagnokto krozas apud la bordoj kaj impertinente intencis trairi preter la skansoj, kvazaŭ ne scias la caran ukazon.

— Kiaj homoj? — demandis li la doganejan skribiston, kiu la unua desaltis de la velboato sur la teron kaj hastis por papero kaj plumoj — skribi la pridemandan folion.

— Ja fiŝistoj lokaj, maraj laborantoj, ĉasistoj, — rapide respondis la skribisto. — Sur Grumanto, ŝajne, vintris. Ili diras, ke ilin en la urbo Arĥanĝela ĉiu ajn konas, sed, eble, mensogas. Unu el ili malsana kuŝas, morti intencas...

— Montros oni al ili en la arestejo Grumanton! — diris Jegorĉjo en kolero. — Grumanto! Ne estas permesite, sed ili jen...

Kaj li rigidiĝis kun malfermita buŝo, ne findirinte. Sur la barko je plena alto staris nigrabarba, maldika Timoteo Kislov, antaŭ du jaroj malaperinta en la maro. Staris kaj kvazaŭ nenio okazis interinsultadis per raŭka voĉo kun la doganejaj soldatoj, kiuj estis persvadantaj lin eliri sur la bordon, por respondi por la skribisto al oficialaj demandoj.

— Sed por kia diablo mi bezonas demandojn viajn! — estis diranta Kislov. — Mi, eble, rusan ŝvitbanejon dum longaj jaroj ne vidis, mi, eble, nur per sola neĝo min lavadis, kaj li — demandojn! Kiaj tiaj skansoj povas esti por propra homo? Ĉu mi estas fremdulo, por ke pri mi doganan liston skribi...

— Timoteo Nikitiĉ! — kriis Jegorĉjo. — Ĉu vi vere viva revenis?!

— Ja ne, malviva! — kun ĉagreno diris la rudristo. — Ĉu vi, Jegoro, ĉi tie estas la estro? Kial oni nin tenas? Ĉu ni malmulte da malfeliĉo havis? Hejmen ni revenis, sed eĉ ĉi tie ne estas bone?

Jegorĉjo timide paŝis antaŭen, leviĝis laŭ la ponteto, ankoraŭ ne kredante sin, demandis:

— Kislov? Kaj vere... mirinde!

— Ki-i-islov! — mokimitis la rudristo. — Jen miraklon vi trovis! Kio Kislov, kiam mem Ivano Sabateiĉ estas ĉi tie! Ĉu gravas de Kislov du jaroj, kiam Rjabov kun kamaradoj ne du, sed preskaŭ kvar trasuferis...

Kaj, kliniĝinte al la luko, Kislov laŭte kriis:

— Ivano Sabateiĉ, vivi eliru!

Jegoro oĥis, ŝoviĝis al la luko, sed tie ekknaris ŝtupoj, kaj tuj el la kajuto aperis Rjabov — tute sama, kia estis antaŭ kvar jaroj. Oscedante kaj tirante siajn fortikajn ŝultrojn, li atente ĉirkaŭrigardis kaj prononcis tire, nehaste, per konata de la infaneco voĉo:

— Jen! Do ni vere estas hejme!

Elgrimpinte sur la ferdekon, li diris al Jegorĉjo, kvazaŭ ili vidis unu la alian nur hieraŭ:

— Jen kia vi estas? En uniformo! Nu, saluton, Jegoro...

Tiu rigardis, rigidiĝinte sur la loko: vere, el la transmondo revenis la homo, sed laŭ la aspekto estis nenio speciala, la rudristo kiel la rudristo, nur iomete griziĝis la kapo, kaj pli malmilda iĝis la rigardo...

— Familio mia kiel fartas?

— Familio? — redemandis Jegorĉjo per stulta voĉo.

— Familio. Ĉu sanas Taisja Antipovna kaj filo mia?

— Sanas, sanas! — kvazaŭ rekonsciiĝinte, rapide kaj feliĉe ekparolis Jegorĉjo. — Kaj orfo via sanas, kaj Taisja Antipovna — la vidvino senkonsola...

La verdaj okuloj de la rudristo gaje brilis:

— Venta kapo! Kia do ŝi estas vidvino kun viva edzo? Kaj Ivaĉjo, mi pensas, ne estas orfo, se mi antaŭ vi estas viva...

Kaj ne hastante, ne retrorigardante al Jegorĉjo, li eliris sur la bordon. Post li ekiris Kislov, lama Demĉjo Borisov, kreskiginta barbeton, aliaj ĉasistoj kaj maristoj. Sur la bordo Rjabov ekstaris sur la genuojn kaj almetis la lipojn al la nigra humida tero. Jam leviĝis la suno kaj per varma lumo estis priverŝanta la verdan rosan herbejon apud la skansoj, la gardoturon, pinojn, la doganejajn soldatojn, la senventiĝintan maron kaj la malleviĝintajn sur la genuojn ŝipanojn. Rigidiĝinte, preskaŭ ne spirante, staris la dogansoldatoj kun dragonoj, rigardis, kiel salutas la gepatran Dvinan teron la maraj laborantoj, kiel rapidaj hontaj larmoj fluas sur iliaj malheliĝintaj pro vento vizaĝoj, kiel oni elportis la malsanulon, tute ŝvelintan pro skorbuto, kaj kiel li kun ĝemo almetiĝis per la tuta vizaĝo al malseka hela herbo...

La unua leviĝis Rjabov, frapis Jegorĉjon al la ŝultro, diris:

— Longa vi elkreskis!

— Oĉjo! — prononcis Jegorĉjo, ne konsciante sin pro ĝojo. — Kaj ni jam ne atendis...

— Tamen mi estas viva!.. — subridis Rjabov. — Multajn mi entombigis, sed mi plu vivas. Ne prenas min la maro. Konduku, frato, regalu per kaĉo kaj rakontu, kio ĉe vi okazis. Ĉu oni min en memorpreĝan liston enskribis?

— Enskribis!

— Aŭskultu, Metrio! — vokis Rjabov. — Min oni en memorpreĝan liston enskribis, pro tio mi, verŝajne, estas viva. Diaj ŝercoj...

Demĉjo aliris pli proksime, kuntiris la brovojn:

— Ĉiam vi blasfemas, oĉjo! Ĉu Dio ŝercas? Estas peke eĉ pensi tiel. Jen li nin al la gepatra tero kondukis!..

— Vi depreĝos, preĝulo!

Jegorĉjo kuris klopodi — kuiris por la maristoj kaĉon, la dogansoldatoj trovis vodkon. Timoteo Kislov estis rakontanta al ili:

— Mi venas en la golfon — sur Grumanton, kaj ili estas tie. Kion diri? Barbegojn jen kreskigis, domon bonan konstruis, ursviandon rezervis, fiŝon, boacaĵon... Sur la tuta bordo ili mem mastrumas — kvazaŭ en bojara bieno. Kaj Ivano Sabateiĉ, certe, estas la ĉefo. Jes, do, vivas nemalbone. Nu, krucoj, certe, estas multaj — tomboj: malfeliĉo tie al ili okazis, tion tuj ne eblas rakonti. Kaj nian barkon glacioj katenis, neniel eblas eliri, elŝiriĝi el la golfo...

Demĉjo samtempe estis nelaŭte diranta al Rjabov:

— Ĉu la lokon vi ne rememoras, oĉjo? Jen ankoraŭ la gardista budo staras, nigriĝis tuta. Vi tiam kun Taisja Antipovna en la budo anstataŭ domo loĝis, kaj mi al vi ĉi tien venadis, manĝaĵon portadis, kantojn ni ĉi tie kantadis, — jen sur la sablo. Ĉu vi rememoras?

Rjabov tiris Metrion je la maldika barbeto, subridis:

— Same ankaŭ vi nun estas kun barbo! Ĉu riĉa vi iĝis? Tiam ĉe norvegoj oni rakontis: en Rusujo, diris, pro barboj oni monon prenas...

Jegorĉjo kapjesis:

— Prenas, oĉjo! Tio estas vero.

— Kaj ke kvazaŭ milito ĉe vi estas — ĉu same vero?

Pustovojtov rakontis, ke militas nun Rusujo kontraŭ la svedo, okazis grandega batalo ĉe Narvo, tiu batalo finiĝis tre malgaje: la svedoj havis viktorion.

— Batalo, viktorio! — kun ĉagreno diris Rjabov. — Trovis novajn vortojn kaj bruas sen senco. Vi klare diru: kiu venkis do?

— La svedoj.

— Kial do?

— Ilia forto estis, oĉjo. Nu, kaj la oficiroj-fremduloj, certe, perfidis kaj al ili transiris.

— Kaj kie estas tiu Narvo?

— Ne proksime, oĉjo.

— Ĉu sur tio oni repaciĝis?

— Kial repaciĝis? — ofendiĝis Jegorĉjo. — Estos granda milito. Kaj dume la aferoj estas tiaj: la svedoj eskadron kolektis, oni aŭdas — iras ili mare Arĥangelskon konkeri, ŝipkonstruejojn bruligos, majstrojn ŝipajn mortekzekutos, la ŝipojn aŭ kun si forpelos, aŭ dronigos.

Rjabov aŭskultis atente, eĉ la kaĉon manĝi ĉesis.

— Ĉu fremduloj-oficiroj ĉe vi estas multaj?

— Nun nemultaj! — respondis Jegorĉjo.

La rudristo ree komencis manĝi la kaĉon. Jegorĉjo rakontis, ke en Arĥangelsko nun oni ne stultumas, konstruis fortreson sur Dvino, kontraŭ la svedo gardas sin tage kaj nokte, malfacile estos por li, latrono, detrui la urbon kaj forpeli la floton.

— Kaj ĉu ŝipojn bonajn vi konstruis?

— Bonajn, oĉjo Ivano Sabateiĉ, bonajn, kaj nemalmulte. Floton. Kaj centkanonajn ŝipojn ni nun havas, kaj fregatojn, kaj jaĥtojn...

— Centkanonajn?

— Centkanonajn, oĉjo.

— Ĉu en la oceanon per via floto vi iradis?

— Intencis en la nuna somero, sed ne sukcesis.

Ili silentis iom.

— Kiu do estras super vi, super la armeo? Ĉu fremdlandano?

— Kial fremdlandano! Estras super ni propra, rusa homo — kapitan-komodoro Ievlev.

— Silvestro Petroviĉ! — ekĝojis Rjabov. — Do, li estis viro ne stulta, sian aferon, mi pensas, scias. Kun li ja eblas...

Jegorĉjo komencis haste rakonti pri Silvestro Petroviĉ. Rjabov aŭskultis penseme, balancadis la kapon. Jegorĉjo ne retenis sin, rapide fanfaronis, ke li nun nepre veturos al Moskvo, en la novan navigistan lernejon, Ievlev promesis, tiam estos li, Pustovojtov, oficiro flota, kiel necesas...

Rjabov interrompis:

— Kaj kiel vojevodo kiu ĉe vi sidas, sinjoro oficiro?

Jegorĉjo flustre, por ke aliaj ne aŭdu, rakontis: kiel vojevodo sidas princo Prozorovskij Alekseo Petroviĉ, estis li en la pasintaj tempoj en Azovo, do lin la popolo promesis sur lancojn levi, ekde tiam li senĉese furiozas, ĉion timas, pro sia timo ĉiel la popolon turmentas kaj subpremas. Ĉe li kiel dumaano estas Larionov, ĉiujn aferojn li mem regas, ĉiujn subaĉetaĵojn li mem prenas, akiris grandan potencon super la urbo. En Arĥangelsko oni nur esperis, ke post du jaroj da vojevodeco ŝanĝos la caro la damnitan princon, sidigos sur vojevodecon iun alian, laŭ delonga kutimo en Rusujo, sed li, la vojevodo, subite sendis al Moskvo latronan petskribon, kiun dumaano Larionov kun kancelarianoj skribis, — kvazaŭ la metiistoj kaj la komercistoj, kaj ĉiuj, kiuj ĉi tie loĝas, petegas la grandan Siron, por ke lasu li ankoraŭ la gloran vojevodon princon Prozorovskij-on sidi por du jaroj. Petro Aleksejeviĉ al tiu latrona korupta petskribo kredis kaj lasis la princon sur la loko, kaj nun iu — lia nomo sankta estas nekonata — ankoraŭ petskribon skribis al Moskvo, kie la tuta vera vero estas rakontita. Sed tamen tiun petskribon homoj de princo Prozorovskij interkaptis, aŭ pri ĝi detale eksciis, kaj nun la vojevodo furiozas, kiel neniam ankoraŭ furiozis. Ankoraŭ enketado estas deklarita, kaj kiu la petskribon kontraŭ li skribis, tiu estas nomita nun ribelulo, kaj kvazaŭ necesas ĉiujn tiujn ribelulojn pendumi, kiel en la pasintaj tempoj la pafistojn en Moskvo oni pendumadis. Kaj la iniciatinton de la afero estas kvazaŭ ordonite radumi. Oni arestas ĉiajn ulojn, kaj homojn en la torturejo Larionov kun la kancelarianoj torturas senkompate, por ekscii, kiu tiun veran petskribon skribis...

Rjabov suspiris, balancis la kapon:

— Ho, gaje, mi vidas, vi vivas! Ankoraŭ kio estas bona?

— Ankoraŭ — kiu el la maro venis, al ĉiuj tiuj oni faras enketadon: ĉu ne estas ili svedaj militistoj, senditoj, spionoj. Ĉi tie furiozas leŭtenanto Meĥonoŝin, kiu estas estro super la dragonoj, li furiozas pri fiŝistoj, — estas bone, ke nun li forestas, alie li tuj pelus al la arestejo. Ja vi mem, oĉjo Ivano Sabateiĉ, juĝu: venis vi, eblas diri, el la transmondo, sur la vojo ĉe norvegoj estis, kaftanoj sur vi ĉiuj estas fremdaj, en la buŝon vi ne tuj revenis, foriris ien. Por kio, kien vi tiam kaŝiĝis?

La rudristo ĵetis rapidan, akran rigardon al Jegorĉjo, malaltigis la voĉon:

— Estis por kio, Jegorĉjo. Ni konas kancelarianojn kaj oficistojn niajn, konas, kiaj ili estas ĉikanuloj. Kaj en la barko estis varo ne por ili, ne por iliaj manegoj avidaj, okuloj enviaj...

— Ĉu vi kaŝis?

— Kaŝis, Jegorĉjo.

— Mi pri tio nenion scias! — flustre ekparolis Jegoro. — Sed nur la hundo Meĥonoŝin ne elflaru. Li elflaros, oni trenos vin al Pozdjunin, kaj kun li, kun besto, ne eblos ŝerci.

— Ja mi ankaŭ nun ne ŝercas! — diris Rjabov. — Sed kiel li povas elflari?

— Li siajn dragonojn sendis, se estis videble — li ekscios...

Rjabov ne respondis. La suno jam leviĝis alte, kiam la doganeja skribisto finis skribi siajn listojn. La kaporalo aliris al Jegorĉjo — konsiliĝi, kiel ili agu plu. Pustovojtov ekdisputis kun li, poste diris severe:

— Mi responsos! Tiuj maristoj malfeliĉon vidis tiom, ke vi kaj mi en sonĝo ne vidus. Ĉiujn ilin ni konas. Ili iru hejmen...

— Ĉu per la barko?

— Per la barko ili ne ĝisiros, oni interkaptos ĉe la citadelo. La barkon ili ĉi tie lasos, kaj mem iros perpiede...

La kaporalo dubis:

— Ĉu ili en tiuj kaftanoj norvegaj la urbon ĝisiros? Kaj kun barbegoj, kaj sen barbosignoj? En la unua barilo oni ilin kaptos.

Jegorĉjo proponis sin por akompani. Dogansoldato alkondukis brunan ĉevalinon, li sidiĝis, reĝustigis sur la kokso la spadon — kvankam juna, sed brava: trikorna ĉapelo, uniforma kaftano, altbotoj kun spronoj, gantoj.

— Jen kielas! — diris Rjabov aprobe. — Nemalbona knabo. Ĉu en la floto vi servas aŭ kiel?

— Kvazaŭ en la floto! — ruĝiĝinte, respondis Jegorĉjo. — Ne instruita mi ankoraŭ estas, Ivano Sabateiĉ. Jen antaŭ nelonge estis mi en Moskvo en navigista lernejo...

Kaj li ree komencis rakonti, kiel li vidis Gwyn-on kaj Grace-on, kiel li parolis kun multesaĝa mentoro de la navigista lernejo sinjoro Magnickij Leontio Filipoviĉ, kiel ĉi Magnickij promesis akcepti en la lernejon Jegorĉjon kaj aliajn junajn navigistojn, kiuj la maron laŭ sperto scias kaj mem travivis kaj ŝtormojn, kaj forajn oceanajn navigojn, kaj diversajn aventurojn.

Rjabov paŝadis enpensiĝinte, preskaŭ ne aŭskultis la babiladon de Jegorĉjo, tamen Demĉjo Borisov voris per la ardaj nigraj okuloj Jegorĉjon, ne preterlasis eĉ unu vorton, eĉ la vojon antaŭ si ne vidis — ĉiam stumbladis. Jegorĉjo, eksentite tian atenton al sia rakonto, turniĝis en la selo per la vizaĝo al Demetrio, komencis paroli nur al li. Demĉjo demandis mallaŭte, tiel ke Jegorĉjo ne distingis:

— Kaj ĉu min oni prenos? Kun mia lameco?

— Kio, kio?

— Kun lameco, mi diras, ĉu prenos?

— Prenos! — certe respondis Jegorĉjo. — Kiel vin ne preni? Vi jen kiom navigadis, alia en la tuta vivo tiom ne vidos, kiom vi devis vidi en juneco. Jen kiom da jaroj vi navigis, kaj eĉ kie! Gwyn kaj Grace, kaj ankoraŭ Farquharson — ĉiuj kune tion ne vidis, kion vi sola devis.

Rjabov subridis, metis la manon sur la ŝultron de Demĉjo:

— Tio estas vero, Jegorĉjo. Multon li vidis. Kaj bona li estos maristo, kaj mi ja vane laŭdi ne estis instruita.

Demĉjo eĉ paliĝis pro la laŭdo.

— Kaj ke vi estas lama, tio, fraĉjo, por ŝipestro ne estas manko. Sur mastoj vi ne grimpos, sed neniu vin pelos. La ŝipoj, jen Jegorĉjo diras, estas konstruitaj, ankoraŭ konstrui la caro intencas, kiu do estu ŝipestroj? Do vi estos de la rusia ŝipa floto oficiro. Ĉu tiel mi diras, Jegoro?

— Tiel, oĉjo Ivano Sabateiĉ, tiel. Kaj Silvestro Petroviĉ Metrion ne forlasos, kaj li nun ĉe ni estas kapitan-komodoro, — ne ŝerco. Al mi li promesis, kiam ni la svedon venkos, al Moskvo sendi, jen kun Metrio ni kune veturos.

Kun la konversacio ili bonorde preteris la barilon, Jegorĉjo adiaŭis, ekveturis al la pramo — ĝojigi Silvestron Petroviĉ-on per sciigo, ke Rjabov estas viva kaj sana.

— Li ĉe mi hodiaŭ vespere estu! — postkriis Rjabov al li. — Ni ripozos iomete, konversacios, mi esperas, ne enuos li... Kaj ankaŭ vi venu.

Jegorĉjo svingis el malproksime la trikornan ĉapelon.

La maristoj ekiris pluen, al la urbo, al la hejmo. Estis varmege, polve, trans Dvino nemalproksime estis brulantaj arbaroj, odoris je fumo. Rjabov vokis Demĉjon, diris penseme:

— Mi jen iras kaj pensas: ĉu estis tia fojo, ke ni el la maro revenis kaj malfeliĉon sur la bordo ne atendis?

Demĉjo respondis ne tuj:

— Ŝajnas, ne estis.

— Jen, vere, ŝajnas...

La rudristo subridis malgaje:

— Pro kio tiel?

— Kontraŭ Dio ni pekis, tial malbonas al ni! — diris Demĉjo. — Pro niaj pekoj! Se ni preĝus...

— Ĉu vi malmulte preĝas? Sur Grumanto vi mortus kun viaj preĝoj, estas bone, ke mi peladis vin al ĉiuj aferoj, preĝulo. Ne, frato, ne pekaj ni estas antaŭ via Dio, ne tiu estas malfeliĉo, ke ni malmulte preĝas, alia estas malfeliĉo...

Li ne findiris, enpensiĝis, paŝante per sia fiksa marista irmaniero. Sur holmeto li haltis: el ĉi tie estis videbla Arĥangelsko, kurbaj, kurantaj al Dvino stratetoj, bulboj de lignaj kaj ŝtonaj preĝejoj, la kirko, la Fremdula korto, la Pulva, la Koĉera, la Kanona antaŭurboj, la domo de la vojevodo, la ŝipkonstruejo kun konstruataj en ĝi ŝipoj.

— Rigardu do, — diris la rudristo al Demĉjo. — Ĉu vi vidas ŝipojn? Multajn, mi pensas, oni konstruis sen ni! Floto... Nu, gratulon al ni pri la reveno, Metrio! Kiel ni vivos nun en nia urbo, en Arĥangelsko...