5. Estos malfeliĉo!

Meĥonoŝin revenis al la skansoj kolera kaj deziris tuj fali dormi, sed eksciis, ke dum lia foresto Pustovojtov lasis iri hejmen ŝipanojn, homojn el Grumanto. La leŭtenanto ekskoldis siajn dragonojn: kiel ili arogis ne ŝlosi la latronojn. La dragonoj almontris la dogansoldatojn, kaj la doganistoj diris, ke tiel ordonis Pustovojtov. La leŭtenanto, ardiĝante, batis la kaporalon per la pugno, la skribiston per la piedo — kun tia forto, ke tiu falis. La dragonoj rakontis al sia komandanto, ke la gardo vidis: la barko iris unuafoje peze ŝarĝita, kaj duan fojon tute sen ŝarĝo. Meĥonoŝin ordonis seli por si ĉevalon. Oni selis, kvazaŭ intence, longe. Meĥonoŝin ĝissange batis la vizaĝon de la ĉevalisto kaj forrajdis en la urbon.

La vojevodo ĵus venis el Ĥolmogoro kaj estis dormanta, la dumaano same forestis — li ankoraŭ ne revenis de Onego, kie kun soldatoj li estis elbatanta nepagitajn ŝuldojn. Meĥonoŝin devis pro urĝeco rakonti la aferon al kancelariano Molokojedov. Ties okuloj ekbrulis, li ekparolis afable, per bonkora, miela voĉo:

— Aĥ, latronoj, aĥ, kion ili faras, certe, ili svedajn militistojn kaŝe alveturigis, aĥ, aĥ, aspidoj...

Meĥonoŝin respondis kun kolero:

— Kion vi elpensas! Militistojn! Ne militistojn, sed felojn riĉajn, fiŝan denton, balenan oston — jen kion ili alveturigis. Necesas kun saĝo fari — ili mem diros, kie kaŝis.

Molokojedov enpensiĝis:

— Kun saĝo! Se sur pendigilon levi, do necesas raporton skribi. Kaj en raporto kio estos dirita, tio estos eldonita. Ĉu multo por ni restos?

Kaj li ekflustris:

— Princo Alekseo Petroviĉ ĉion en siajn tenejojn metos. Ĉi tie pensi necesas, karulo, forte pensi. Eble, tiel: la princo-vojevodo dum torturado nepre laciĝos, foriros, — tiam ni la latronojn paroligos. Ili tuj kion necesas rakontos, kaj ni rapide al la loko iros. La aĵojn ni prenos, sed ion lasos, ion, ĉu vi komprenis, karulo? Se la barko estas trimasta — por mara irado, — tie estas multe da varo. Sufiĉos por vi kaj mi...

— Sed kiu ilin prenu, la latronojn? — demandis Meĥonoŝin.

— Vi, karulo, vi. Vi ilin kun viaj dragonoj perdis, kaj vi ilin kaptu, laŭ la cara ukazo. Sed ne hastu, ripozu post la vojo, kaj poste, matene, konduku. Ili dume promenu, kaj por ni tio estas profita. La bojaro vojevodo ja intencas morgaŭ al la citadelo veturi, ni dume la tutan aferon aranĝos.

Meĥonoŝin leviĝis, eliris, eksidis en la Magrula drinkejo sur benkon, ordonis porti al si vodkon kaj manĝon. Magrulo alportis gadon stufitan kun fungoj, duonstofon da gdanska vodko, diris impertinente, ke li plu atendas, kiam sinjoro leŭtenanto ricevos el la bieno monon kaj kvitiĝos kun li, malriĉa tavernisto. Kaj ankaŭ multaj en la urbo atendas: tajloro Lebedincev, kiu faris al sinjoro leŭtenanto uniformon, lombardisto Susekov, kiu donis al sinjoro leŭtenanto monon kontraŭ garantiaĵo, armilfaristo Ŝiŝkin, kiu pruntedone faris paron da pistoloj.

La leŭtenanto verŝis al si vodkon, eltrinkis per malgrandaj glutoj, ne almanĝante, poste diris:

— Antaŭ nelonge mi ricevis epistolon...

Magrulo silentis.

— El la bieno monon atendi mi nun ne povas.

— Kial tio? — maltrankviliĝis Magrulo.

— Tial, ke ne plu mi havas bienon. Bruligis kampuloj...

— Bruli-igis?

Meĥonoŝin kunpremis la pugnon, batis kun tondro al la tablo, montris la dentojn, kriis por la tuta drinkejo:

— Bojarojn bruligi? Haŭton de vivaj mi deŝiros, sur fajro infanojn bakos vivajn, vilaĝojn al la tero alniveligos...

Magrulo timidiĝis, depaŝis al la muro, foriris kankre, riverencante al la larĝa dorso de la leŭtenanto. Laborantoj, drinkantaj en la drinkejo, kvietiĝis, interpalpebrumante. Meĥonoŝin ŝanceliĝis, ekiris per oblikvaj paŝoj al la pordo, sed maldecidis kaj ree eksidis al la tablo. Li drinkis sola kaj nenion manĝis, flustrante longajn insultojn. Liaj okuloj ĉiam pli malheliĝadis, poste li dormis dum horo, poste refreŝiĝis per drinko...