6. Saluton, rudristo!

En la korto knabo, tondita bovle, kun rozkolora vizaĝo, fortika, kiel rapo, levis al la rudristo la verdajn okulojn kun fajreroj. Rjabov aliris pli proksime, deziris levi la filon sur la manojn. Tiu ne permesis, diris severe:

— Kion vi? Ĉu ne vidas — muelejon mi instalas?

— Bona muelejo. Ĉu vi mem konstruis?

Ivaĉjo ne respondis: spiregante, starante kvarpiede, kiel ursido, li blovis al la aloj, por ke ili turniĝu. Rjabov konsilis:

— Vi la alojn klinu, alie ili ne turniĝos.

La knabo klinis la alojn, ili ekturniĝis. La rudristo eksidis sur trabon, etendis la lacajn krurojn, pririgardis la korton, la sorpujojn, la fortikan, konstruitan de Antipo barilon, la domon. Ĉi tien, trans tiun ĉi barilpordeton eliradis al li Taisja. Laŭ tiuj ĉi ŝtupoj enkuradis li antaŭ multaj jaroj kun la birdo, ĝis sango gratvundinta liajn manojn...

— Panjo do kie estas?

— Foriris.

— Kien foriris?

— Tolojn ŝi faris kaj foriris. En la preĝejon, aŭ ien ankoraŭ...

— Kaj paĉjo via kie estas?

— En la maro dronis — jen kie! — respondis Ivaĉjo.

La rudristo subridis, tiris la filon je la ĉemizeto.

— Ne dronis mi, infaneto. Venis. Eliris el la maro.

La knabo ĵetis la muelilon, turniĝis al la patro, larĝiginte la okulojn, demandis mallaŭte:

— Ĉu vi ne mensogas?

Rjabov ne retenis sin: lia krudiĝinta pro vento vizaĝo tremeris, el la okuloj ekrampis larmoj. La knabo alpremis al la brusto la pugnetojn, kriis:

— Patro, paĉjo!..

Rjabov jam ne ploris, la larmoj malaperis en la barbo. Li brakumadis la knabon, demandadis haste, flustre:

— Ĉu vi ambaŭ suferis? Malbone vivis? Ĉu panon vi havis? Ĉu vi mem sata estas, infaneto? Kia estas la panjo? Ĉu estas gaja? Aŭ ploras? Atendu, frato, malpurigis mi vin per miaj manegoj. Nu, sidiĝu al mi, sidiĝu, ni parolos... Aŭ la banejon ni iru hejti. Ni iros la banejon hejti, kaj vi al mi rakontos. Ĉu bone? Laviĝi mi bezonas, kiom da jaroj mi bonan banejon ne vidis...

Duope ili hejtis la banejon. Rjabov, tenante la filon je la mano, eniris en la ĉambron, sur la sojlo haltis, longe rigardis al la vidvina loĝejo: ĉio estis pura, la planko estis skrappurigita, sur la benkoj estis broditaj per herboj kovriloj, sur la tablo estis farbita tablotuko, herboj — post ikonoj, sur la muro; en ĉizita el osto kadreto — la folio, gratifikita de caro Ivano la Terura, trilas-kantas birdoj en kaĝoj...

Ivaĉjo elŝiriĝis, levis pezan kovrilon sur la kofro, ruĝiĝinte pro fortostreĉo, kriis:

— Ĉi tie, paĉjo, estas ĉio via. Kaftano festa, kamizolo, zono. Panjo diris: kiam vi elkreskos granda, edziĝos — mi fordonos. Sed mi ne edziĝos...

— Pro kio tiel?

— Iru ili for, inoj! Mi en la maron iros — kaj ili plorĝemos!

La rudristo, ridetante, elprenis el la kofro la kaftanon, metis sur la benkon, poste elprenis skulptitan el osto figureton: fiŝisto en tempesto kondukas transverse de la ondo sian malfortikan boaton. Li balancis la kapon, diveninte, kiu skulptis, metis sur la tablon, demandis:

— Krikov, kaporalo, ĉu estadas ĉe vi?

— Kapitano li nun estas! — gravmiene diris Ivaĉjo. — Spadon havas jen kian! Kaj estadas li preskaŭ ĉiam...

— Jen, kapitano!.. Nu bone, ni iru, frato, ŝvitiĝi en la banejo...

Ili ŝvitbanis sin duope — sidis sur la kuŝbreto kaj ŝprucigadis unu al la alia malvarman akvon. Poste ili luktis, poste la filo renversis sur la patron tutan kuvon da malvarmega akvo, poste ili vergis unu la alian per varmegaj folifaskoj, poste sidis kviete. Rjabov komencis rakonti, kiel ili vintris sur Grumanto. Ivaĉjo okulumis, tenis la patron je la mano per ambaŭ manetoj — timis la rakonton. En silento kraketadis la ŝtona forno, gutadis akvo.

— Ĉu timige estis? — demandis Ivaĉjo.

— Enue, precipe, kaj timige — pro kio? Enue — tio estas vero. Kaj pensoj pensiĝas, — kontraŭ ili nenio eltenos, nenia forto.

— Kiaj pensoj?

— Diversaj, infaneto.

— Kiaj diversaj?

— Nu, pri vi, ekzemple. Ke ekzistas ĉe mi filo. Kaj mi pensas, kiel tiu filo en la mondo vivas? Kia al li sorto estos? Orfo li estas kun viva patro. Kaj la panjon mi kompatas: kun mi ŝi suferis, kaj nun sen mi ŝi entute turmentiĝas...

— Kial do vi hejmen ne iris?

— Ja tial ne iris, ke nian ŝipon malicaj homoj forkondukis.

— Ĉu vi mensogas? Kiel — forkondukis?

— Forkondukis, infaneto. Venis fremdlandaj hundoj, kverelis inter si, sian ŝipon dronigis — glacioj al ili la ŝipon frakasis, ses siajn homojn ili murdis, kaj tri restis. Ni ĉion ĉi ne sciis, akceptis ilin kiel bonajn gastojn, akceptis laŭ la rusa kutimo...

— Kiel?

— Nu, sciate, laŭ la moro. En Rusujo oni ne demandas — kies, kaj de kie, sed vokas — eksidu tagmanĝi, kio estas en la forno — ĉion sur la tablon...

— Tiel ankaŭ panjo instruas! — diris Ivaĉjo.

— Jen, frato, instruas, sed gastoj estas diversaj. Estas tiaj, ke tute ne taŭgas. Al Grumanto ni delonge iradas... Estas tie unu viro — Starostin. Tiu entute tie kutimiĝis, de siaj praavoj mem enradikiĝis, pli sur Grumanto loĝas, ol ĉi tie... Kun tiu Starostin ni ĉasadis...

— Ĉu beston?

— Beston, infano. Kaj multe ni ĉasakiris. Kaj la fremduloj, kiam ekvidis niajn felojn, kiujn ni akumulis, tiam tio al ili batis, evidente, en la kapojn. Antaŭ nokto ili murdis unu nian, alian ligis per rimenoj, kaj la ceteraj kaj mi kun ili estis en ĉaso. Ili forkondukis niajn ŝipojn, sed ne fortunis al ili — dronis. Kaj la ŝipojn ŝtelis kaj ĉion, kion ni akiris... Nu, venis malfeliĉo. Kion fari? Pensis ni, pensis...

— Ĉu elpensis?

— Elpensis barkon fari. Dum ni faradis, ses virojn ni enterigis. Tiom malfacilajn turmentojn ni travivis — ne eblas rakonti. El arbotrunkoj el maro ŝipon kunigi por mara irado, kaj krom hakilo, ni nenion havis. Ĉu estas facile? Do per nenio finiĝis niaj penoj. Kislov venis sur la trimasta barko, helpis eliri... Nu, kial pri tio rememori. Ni, frato, priverŝu nin — kaj en la ĉambron. Dormi al vi tempas.

Post la bano, langvoriĝinte, ili eliris en la korton, eksidis sur la peronon trinki kvason. Ivaĉjo alpremiĝis al la patro, rigardis al li demalsupre supren. Rjabov penseme glatumadis la malsekajn harojn de la filo, ne deŝiradis rigardon de la barilpordeto.

Vesperiĝis. Trans Dvino bruis, estis venanta fulmotondro. Ĉe la perono interflustradis la sorpujoj. Jen oni sonoris por vespro... Ivaĉjo ekdormetis, alpremiĝinte al la patro, kaj ne vekiĝis, kiam ekknaris la barilpordeto. La rudristo sidis senmove, kvazaŭ ŝtoniĝis.

La unua en la korton eniris avino Eŭdoĥa, ne rekonis, riverencis al la fremda gasto. Post ŝi aperis Taisja, same riverencis, poste fiksrigardis, paŝis antaŭen, ree haltis, flustre demandis:

— Ĉu vi?

Li silentis.

— Ĉu viva?

— Viva! — apenaŭ aŭdeble respondis Rjabov.

— Revenis?

— Revenis.

Taisja aliris ankoraŭ pli proksime, diris per fremda voĉo:

— Avino, ĉu vi ne vidas, kiu al ni venis?

Avino Eŭdoĥa ekploris, eklamentis, ĵetiĝis al Rjabov, poste kaptis sian kapon, kuris hejti la fornon, meti pirogojn. Rjabov levis Ivaĉjon sur la manojn, ekportis en la ĉambron. Malantaŭe, ŝanceliĝante, kvazaŭ ebria, kun freneza rideto sur palaj, tremantaj lipoj, apogante sin al la muroj, iris Taisja. La rudristo metis Ivaĉjon sur la benkon, returniĝis. Avino Eŭdoĥa trans la muro faligadis sur la plankon argilajn potojn, ekkriadis:

— Oj, por bono, oj, por ĝojo...

Taisja kun fermitaj okuloj senmove staris ĉe la porda fosto.

— Ĉu vi atendis? — demandis Rjabov.

— Vi mem scias, — ne malfermante la okulojn, flustris ŝi.

— Vidu, kaj mi revenis. Skoldis vi min, mi pensas...

Ŝi malforte ridetis:

— Mi mem por mi tian elektis!

— Kaj ĝis la nuna tago vi min amas?

— Kaj ĝis la nuna tago mi vin amas! — malfermante siajn grandegajn okulojn, same mallaŭte diris Taisja. — Kaj ĝis hodiaŭ, kaj hieraŭ, kaj morgaŭ, kaj nun, kaj ĝis la morto mem. Saluton, edzo!

— Saluton, edzino! — respondis la rudristo kaj metis siajn pezajn manojn sur ŝiajn ŝultrojn. — Saluton!

Ĝis la vespero la domo iĝis plena de homoj: sciigo pri la veno de la malaperintoj ĉirkaŭflugis la tutan urbon. Rjabov, en malbutonita sur la brusto pura tola ĉemizo, sidis en la honora loko. Vidvinoj kaj patrinoj de la pereintaj sur Grumanto maristoj kaj ĉasistoj alverŝadis al li brandon; viŝante larmojn, ili aŭskultadis funebran rakonton de la rudristo pri la lastaj tagoj de iliaj edzoj kaj filoj. Rjabov parolis malrapide, nenion kaŝis, nenion beligis. Poste li transiris al la afero...

— Edzoj viaj kaj filoj, dum vivaj estis, kun tuta diligento penis ĉasi pli bone, por ke kaj al la monaĥejo estu kaj por sia malriĉeco helpo. Kion ili ĉasakiris — ĉio estas konservita. Sukcenon ni kolektadis, multe kolektis, — ĝi same estas konservita. En malproksima vintrejo, pro kio mi ne scias, trovis ni monon de ĉasistoj, kiuj mortis ĉiuj pro skorbuto. Da tiu mono estas mil rubloj kaj ankoraŭ dudek tri. Decidis ni kun rudristo Kislov: la mono estas vidvina. Da vi, vidvinoj kaj patrinoj, estas dek ses. Tiujn talerojn, kaj rublojn, kaj nemalmultan arĝenton ni egale inter vi dividos... Dume ni en kvieta loko ĉion kaŝis, por ke la estraj homoj ne forprenu. Al la monaĥejo ni ne donos eĉ moneron. Sufiĉas! Ĉu multe patro ekonomo pri ni rememoradis, kiam ni tie suferis? Ĉu farunon, grion, fiŝon almenaŭ foje li donis al vi ĉi tie?

— Per bastonoj ordonis peli nin! — diris vidvino de Kustov.

Aliaj ekparolis ĉiuj kune:

— Al la pordegisto li ordonis neniun el ni enlasi!

— Ne nur farunon — eĉ fiŝon ili ne donis...

— Dum la sankta Pasko, eĉ tiam ili nin forpelis...

— Preĝu, diris...

— Jene! — diris Rjabov. — Kion ni ĉasakiris — ĉio estas via!

Li ekstaris de sia loko, malalte, ĝis la planko, riverencis, petis laŭ la moro pardonon pro tio, ke li mem revenis hejmen viva, sed multajn amikojn enterigis sur Grumanto. La gastoj silentis, estiĝis tia sensoneco, ke iĝis aŭdeble, kiel krias grilo sub la forno. Maljunulino Ŝĉapova Pelagia Petrovna — patrino de du filoj, enterigitaj sur Malgranda Beruno, sur la senhoma malvarma insulo, — faris al la rudristo riverencon; plorante kviete, ŝi trifoje kisis al la frunto, diris nelaŭte:

— Bone vi faris, Ivano Sabateiĉ. En la rusa maniero! Dankon, rudristo!

Unu post alia aliradis vidvinoj kaj patrinoj, kisadis Rjabov-on al la frunto, riverencadis. Li same riverencadis al ili, de ĉiu petadis pardonon. La okuloj de la rudristo rigardis rekte, klare, nur inter la brovoj kuŝis funebra sulko. Lia konscienco estis pura.

Poste ili drinkis por rememoro de la mortintaj maristoj — Elizeo Anoĥin, Bazilo Ogurcov, de ĥaradrio-adoleskulo Simono, de du fratoj Ŝĉapov-oj — Elio kun Nikolao, manĝis nesalitajn funebrajn pirogojn, kantis malnovan plorkanton:

Ni atendos longe, atendados,
En la vasta kampo, en libera,
Ni direktos do okulojn niajn
Fore-fore al ĉiuj flankoj...
Ni rigardos kaj atendos ĉiam,
Ĉu ne venos niaj falkoj bravaj,
Belaj, krispaj, kiel arboj pomaj,
Laŭ malnova kutim', laŭ la moro,
Por laboro peza, por kampula.
Ni eterne do atendos ilin ĉiam...

Ankoraŭ ili ne finkantis la kanton, kiam venis novaj gastoj: kapitan-komodoro Ievlev kun Maria Nikitiŝna, Jegorĉjo kaj Ĥagajo Pustovojtov-oj, malnova amiko rudristo, nun ferdekestro, Semisadov. Aspekton Silvestro Petroviĉ havis lacan, nun li estis apoganta sin al bastono, sed la rudristo per la unua rigardo komprenis: nun Silvestro Petroviĉ estas tute alia homo, ol tiam, — vera oficiro kaj komandanto.

— Nu, saluton, rudristo! — diris la kapitan-komodoro. — Saluton, Ivano Sabateiĉ! Jen kia vi estas homo! Ree viva!

— Viva! — proksime alirante Ievlev-on, ridante respondis Rjabov. — Homoj ne kredas, sed mi plu estas viva. Unu maljunulineto hodiaŭ per la mano tuŝis: ĉu vi? Mi, je Dio mi...

Ili brakumiĝis, trifoje, laŭ la moro, kisiĝis. De la rudristo iris gaja odoro de banejo, de menta kvaso, li estis pli alta ol Silvestro Petroviĉ preskaŭ je kapo. Ievlev, admire pririgardinte la rudriston, diris:

— Kiel malavara estas al vi Dio, Ivano Sabateiĉ! Per nenio li vin ofendis.

— Jes, li ja estas tia ĉe ni, — same admirante Rjabov-on, prononcis Semisadov. — Nenio lin venkas! Al mi la kruron kuglego plene deŝiris, sed de li tiu kuglego desaltus! Ĉu vere, Ivano Sabateiĉ?

— Ja kio! — brakumante Semisadov-on, respondis Rjabov. — Kaj desaltus. Sed atendu, ferdekestro! Vi ankaŭ sur la ligna kruro firme staras! Vi same estas viro taŭga...

Taisja kun riverenco ĉirkaŭportis al la malfrue venintoj brandon, aliris al Manjo, riverencis:

— Drinku je mia plej feliĉa tago, Maria Nikitiŝna, lipu!

Manjo, ĵetinte rigardon al Taisja, kiu vere radiis ĝojon, prenis la glason, lipis, firme kunpremis la fingrojn al Taisja, demandis flustre:

— Vi ĝisatendis, ĉu? Kaj ke ni ĉiam ĝisatendu? Ke revenadu ili ĉiam el kie ajn?

Taisja respondis same flustre:

— Ke ni mortu kune kun ili! Ke ne estu por ni alia sorto! Se jam venos la tempo — do kune, ne dise! Drinku, Maria Nikitiŝna, drinku, Manjo, ĝis la fino, via vorto estas sankta, ĝuste tiel estos, kiel vi nun deziris! Se vi ne drinkos...

Ektiminte, Manjo eltrinkis la tutan glason. Tuj iĝis varmege, gaje, ŝi mallaŭte petis:

— Portu al Silvestro Petroviĉ, li vorton diru!

Taisja aliris kun pleto al Ievlev, riverencis, feliĉe kaj aŭdace rigardante en liajn okulojn, diris:

— Vi la glason drinkos, Silvestro Petroviĉ, do vi ankaŭ la ĉetablan vorton diru!

Ievlev ridetis, infektiĝante de la ĝojo de Taisja, prenis la pezan glason de la pleto, diris, ĉirkaŭrigardante la tablon per helaj, larĝe malfermitaj bluaj okuloj:

— Delonge, amikoj bonaj, ne drinkis mi, ĉiam mankis tempo, kaj mankis je kio drinki. Sed nun mi devos: drinkos mi ĉi glason je la rusiaj plej gloraj maristoj, kiuj por nia floto ŝipa estas fundamento. Ŝipoj ankoraŭ ne estas floto, floto estas maristoj. En antaŭ longe pasintaj jaroj estis mi ĉi tie, en Onego, mallonge, ion komprenis. Poste kelkajn veraĵojn komprenis mi ĉi tie, en Arĥangelsko. Kaj mi diros senkaŝe: Rjabov Ivano Sabateiĉ kaj multaj liaj amikoj unuafoje malfermis miajn okulojn al tio, kio estas maraj kaj navigistaj artoj, kio estas marvojaĝado. Nun la tuta Arĥangelsko, de infanoj ĝis maljunuloj, parolas pri la sola afero — pri la navigado de rudristo Rjabov al Grumanto kaj pri ĉio, kion ĉi kuraĝa faranto travivi devis. Hodiaŭ, esperas mi, multon aŭdos ni de li mem, pri vivo lia dum ĉi jaroj, pri la kuraĝo, pri tio, kiel savis li multajn homajn vivojn kaj mem al ni viva kaj sana revenis. Ni aŭskultos, kaj post paso de jaroj, eble, infanoj niaj eĉ legos ĉi historion, eldonitan libre, ĉar en Rusujo estos Akademio de sciencoj, kaj tiu Akademio ion pli bonan, ol verajn eventojn, kiujn rusianoj partoprenis, eĉ ne bezonas...

Silvestro Petroviĉ ekrigardis al Rjabov, pli alte levis la glason:

— Do drinku ni je Ivano Sabateiĉ kaj por kunuloj liaj — rusiaj maristoj, kiuj senekzemplajn faris en sia vojo heroaĵojn kaj en nemalproksima estonteco eĉ pli grandajn miraklojn faros por miro kaj timo de malamikoj kaj enviantoj de patrino nia — sankta Rusujo!

Ne sulkiĝinte, unuglute eltrinkis li sian brandon, post li eltrinkis Rjabov, post la rudristo — Demĉjo, sed al li ne sufiĉis forto, li ektusis. El ĉie oni kriis kun rido:

— Panmolon, panmolon al li sekalan!

— Ne timu, Metrio, alian glason altrinku!

— Al la dorso lin, fraĉjoj, al la dorso batu!

Rjabov donis al Demĉjo kvason, ruĝega pro la sinĝeno Demĉjo finfine restarigis la spiradon. Semisadov diris al Ievlev:

— Jen, sinjoro kapitan-komodoro, aŭdis Metrio pri la navigista lernejo...

Demĉjo kaptis la ferdekestron je la kubuto, ekflustris — ne necesas, ĉesu, oĉjo. Semisadov ekparolis pli laŭte:

— Eble, ankaŭ Metrio nia, kampulo-gadmanĝanto, taŭgos por tiu lernejo?

Silvestro Petroviĉ respondis firme:

— Pensas mi, ke taŭgos. Li estas maristo vera, aliaj dum longa vivo ĝis maljuneco tiom ne vojaĝos, kiom Demĉjo dum siaj jaroj. Ni parolos kun tempo. Eble, kun Jegoro kune ili direktos sin al Moskvo, sed tamen ne nun, dume ne havas ni tempon...

Rjabov komencis rakonti iom post iom, ne laŭ ordo:

— Jen mi hodiaŭ mem ridas, sed tiam ne ridis, ne. Tiam ne ridinde estis. Da pulvo ja estis nur dek ses ŝargoj entute, kaj vivi kiom estis destinite? Eble, en malfeliĉo ni finos niajn vivojn? Ne, ĉi tie estas afero komplika, pensi necesas... Iradis mi, rigardadis. Trovis sur bordo tabulon kun najloj — fluo alportis, ankoraŭ hoko en la tabulo estis fera. Diras mi: viroj, ni konstruu forĝejon. Sed viroj miaj — iuj en angoro dronas, iuj plie preĝas... Devis mi, peko mia, bastonon en la manon preni: tiu, kiu preĝi komencis en tia afero, Silvestro Petroviĉ, estas preta mortonto...

Ievlev ekridis, Rjabov kun seriozeco konfirmis:

— Jen al vi rido. Kiu preĝas — tiun skorbuto tuj je la gorĝo prenas kaj faligas. Vi ne scias, kia ĝi estas, sed ĝi estas maljunulino ĝiba, straba, grandnaza, dikventra, veruka kaj furunka.

— Kiu? — ridante, demandis Ievlev.

— Ja skorbuto! La plej aĝa filino de reĝo Herodo. Ŝi havas dek unu fratinojn, unu de alia pli serpentaspektajn.

La rudristo pro abomeno kraĉis...

— Dek du estas da ili ĉiuj, kaj kiom ili estas ruzaj: kiam la niaj komencas preĝi aŭ dormi — unuvorte, laboron forlasas, — la skorbutoj-fratinoj tuj ekagas. Jen, ekzemple, mi estas edzo; do mi, certe, sonĝas edzinon. Tiam mi dormi deziras pli multe, por pli multe kun ŝi mian tempon pasigi. Tio estas ilia afero, de la Herodaj filinoj. Ĉio estas intence farata. Ili min, malicaj sorĉistinoj, per la edzino delogas, mi dormas, kaj la skorbuto mian korpon kaj rompas, kaj hakas, kaj putrigas. Jen preĝulo — li klinas aŭ krucosignas sin, kaj antaŭ li la Herodaj filinoj en maskoj dancas, logas, vokas; unu stultulo tiel preĝis, ke post ili el la vintrejo foriris, kaj en rokoj frostmortis. La fingroj kunmetitaj por krucosigno, kaj li mem al la knabinoj rigardas, — jen, kion ili faras... En tio, Silvestro Petroviĉ, mi al vi diros, la unua afero estas — laboro. Por ke estu nek dormanto, nek preĝanto, nek pensanto. Mi ĉiam al ili tiel diradis: hejmen ni revenos — tie la pekojn elpreĝos, tie ni satdormos, tie pensojn ĉiujn pensos. Sed ĉi tie, amikoj miaj malfeliĉaj, niajn vivojn necesas konservi...

— Ĉu vi batis ilin? — demandis Ievlev scivole.

— Okazis. Trovis mi bastonegon... Iam batadis...

— Ĉu ili ofendiĝadis? — demandis Manjo.

— Kia kontraŭ mi ofendiĝo povas esti? Por ilia ja utilo!

— Mi ofendiĝus... — diris Silvestro Petroviĉ.

— Vi estas sinjoro, en vi orgojlo ludas, sed ni estas homoj simplaj, kun saĝo vivas.

— Sufiĉas pri la Herodaj filinoj! — diris Semisadov. — Ĉio ĉi estas malgrava. Pri la forĝejo rakontu, kiel vi forĝejon konstruis!

— Ne malgrava pri la filinoj! — diris Rjabov. — Vi sur Grumanto mem estadis, kiel do malgrava? Kiu al la Nova Tero iradis aŭ al Grumanto, tiu scias. Malgrava! Jen kia vi rapida!

Li plenigis la pipon, forte enspiris, rememorante, balancis la kapon:

— Forĝejo! Estis nura malfeliĉo, sed ne forĝejo, tamen multan bonon ni de ĝi havis. Unue ni trovis du ŝtonojn, unu — amboso, la dua — martelo. Per tiu martelo ni forĝis el hoko bonan martelon. Dum naŭ tagoj ni forĝadis, ĉiujn manojn ĝis sango disbatis, sed faris. Kaj ekde tiu tago komenciĝis nia saviĝo: se ne havus ni martelon, pereus ni ĉiuj tute...

Silente, penseme aŭskultis Ievlev la rakontojn de la rudristo, imagadis la malaltan, fetorantan je rosmara kaj foka graso, fuman kaj malvarman domon, senfinajn nigrajn, malicajn polusajn noktojn. Jen en flagranta lumo de arkta aŭroro surgrimpis la malaltan tegmenton de la domo blanka urso, montrante la dentojn, disfosas per la fortaj manegoj mizerajn putrintajn stangojn, enspiras frandan odoron de vivaj estaĵoj, kaj la homoj malsupre rigidiĝis. Meze de la disfalanta domo, larĝe dismetinte la piedojn, kun lanco en la fortikaj manoj staras Rjabov — atendas; sen mistrafo devas bati lia lanco en la koron de la grandega forta urso. Kaj la lanco estas ligna, rompebla, kaj ties pinto estas forĝita el najlo. Ĉu povas homo venki beston per tia armilo?

— Nun ĝi estas ridinda, — kun rido estis diranta Rjabov, — sed tiam ni ne tro ridis! Ne, tiam, gastoj karaj, ni dentoklakis. Rompos ĝi, mi pensis, la trusojn, falos ĝi oblikve, miskalkulos mi, — nu kaj adiaŭ, Ivano Sabateiĉ, vane vi penis...

— Ĉu mortigis? — demandis, rigidiĝante, Manjo.

— Mortigis. Grandega estis la urso; ni ĝin manĝadis, manĝadis, — ne sukcesis finmanĝi, putriĝis ĝi ĝis printempo.

— Ĉu en la koron vi ĝin batis? — interesiĝis Semisadov.

— En la koron. Mi batis, sed ĝi plu al mi iras. Faligis mi ĝin sub min, kaj ĝi jam estis morta. Ursino estis.

Rjabov ekridis, rememorante, kaj Silvestro Petroviĉ pense ripetis liajn vortojn — «faligis ĝin sub min, kaj ĝi jam estis morta!» — kaj pensis: «Jen kiu iru al la sveda eskadro. Jen li, prodo. Li mortigos la beston, kiom ajn terura ĝi estu, li en la koron batos!»

Taisja tiutempe kliniĝis al la edzo, metis en lian bovlon frititan fiŝon, pirogon. Rjabov retrorigardis al ŝi — ŝi estis ridetanta al li ĉe lia vizaĝo mem. Silvestro Petroviĉ mallevis la kapon, por ne vidi: ree forprenos li de Taisja la edzon, ree restos ŝi sola en sia domo, kaj ne plu estos ĉi tie feliĉo, venos vidvina tempo...

— Ŝercas oni ĉe ni, — kvazaŭ el malproksime estis diranta la rudristo, — ridas tiele: ne bedaŭru, belulino, ke al mi edziniĝis, vivante kun mi vi ne ridetos. Pri Grumanto oni tiele diradis, sed — ne. Okazadis — tian gajon ni faradis, ridon, dancon! Kaj sen brando, sed ĝi ne necesis. Ni mem pri nia embaraso, pri nia malfeliĉo ridas. Ĉio okazadis... Ankoraŭ nodojn ni ligadis.

— Kiajn nodojn? — demandis kun intereso Manjo.

— Ĉe ni tie, vidu, kia afero estas, — diris Rjabov. — Dormo. Ĝi, Maria Nikitiŝna, estas la plej terura. Ĝi kaj skorbuto apude loĝas. Kaj kiam vi ekskorbutis — la Herodaj filinoj tuj atakas. Do, dormo estas la plej granda malbono. Sed kion en la vintra nokto vi faros? Alfabeton ni ne scias, librojn ne havas, kion ni sciis, ĉion rakontis. Tiam ordonu — ligu, knaboj, nodojn. Kaj taskon al li, malfeliĉulo, donu. Tiun ĉi, diru, ŝnuron tutan per nodoj firme ligu, malsekigu, streĉu pli forte, kaj poste — malligu. Aŭ felon bestan po hareto oni plukas. Ankoraŭ flikaĵojn sur peltjakon ni alkudradis, kaj reen dekudradis...

— Kaj la estro estis vi?

— Iam mi, sed iam ankoraŭ iu.

— Kaj oni obeadis?

— Kion do fari? Ni kune decidis, kune ankaŭ postulas...

Poste Rjabov rakontis, al ĉasado kiel ili iradis, al blanka kaj blua vulpo, kiel laŭ bordo ili ĉasadis rosmarojn, fokojn, beluĥojn, marleporojn, pri ĉiutaga vivo, kiel ili kudris, ĉar la vesto disfalis kaj necesis aŭ vesti sin denove, aŭ morti pro frosto. En memfaritaj trogoj ili kovradis per cindro kaj moligadis per akvo bestajn felojn, moliginte, deskrapadis per tranĉiloj lanon kaj el maldika kaj mola ledo tajlis por si ĉemizojn kaj pantalonojn. La tajlitaĵon ili kudradis per boacaj tendenoj. Ili kudradis ankoraŭ peltĉemizojn kaj peltmantelojn, peltbotojn, pugnogantojn...

— Longe, ĉu? — demandis Manjo.

— Ja tempo al ni ne mankis! — subridis Rjabov. — Lumilon ni ankaŭ konstruis por ni. Kranion ursan ni bolkuiris, per lardo plenigis, meĉon — en la lardon, kaj ne malpli bone, eble, ol ĉi tie.

Li suspiris, svingis la kapon:

— Se racie, ni riĉaj nun estus. Unu nia amiko tie trovis da rosmara dento — mi ne mensogas — monton. Kio okazis — mi ne scias, sed rosmaroj mem sur la bordon elĵetiĝis kaj mortis, kaj iliaj dentegoj restis. Multege!.. Ni dum kelkaj tagoj portadis kaj kiel brulŝtipojn kunmetadis...

— Kien do ĝi malaperis? — demandis Manjo.

— Ni ja ne rekte, Maria Nikitiŝna, en Rusujon revenis. Ni ankoraŭ al norvegoj iris. Kaj ili, kiel sciate, estas popolo afabla, kun riverenco — ruso estas brava, ruso tio, ruso ĉi tio. Kun regalo sur la ŝipon venas, kun riverenco. Ege ĝentilaj. Kaj ĉiam suveniron petas. Ion sennecesan donaci ne indas, digno ne permesas, kaj eburo — ĝi ja ankaŭ por donaco bonas. Nu kaj, certe, ankaŭ brando ilia en la kapo bruas...

— Vipi vin indus, diablojn, sed ne estas kiu vipus! — diris Ievlev.

— Certe! — konsentis Rjabov. — Sed aliflanke, Silvestro Petroviĉ, kion fari — donaci ja responde ĉu ne necesas? Sukcenon ni ankoraŭ havis...

— Kaj ĝin vi kien elspezis?

— Kial — elspezis? Kiu restis — ni alveturigis, al la vidvinoj morgaŭ disdonos.

— Kaj la vian?

Rjabov ekridis:

— Kion vi rememoris... Nian... Mi diras ja: norvegoj estas popolo afabla...

Silvestro Petroviĉ rigardis al Rjabov kaj pensis: «Jes, ĝuste li iru. Li estu sur la sveda eskadro, li — faros, lin eblas fidi. Li estas rekta, kuraĝa, simpla en la animo, neprofitema! Li! Plu serĉi ne estas kiun kaj por nenio!»

— Nu, kial vi rigardas ja, sinjoro kapitan-komodoro? — demandis Rjabov. — Mi parolas, kaj vi ĉiam rigardas al mi? Ne komprenas mi — ĉu vi riproĉas aŭ ridas? Ne riproĉu, min ankaŭ la edzino ne riproĉos, tia mi al la mondo naskiĝis...

Silvestro Petroviĉ silentis.

— Pri kio vi ĉiam pensas? — flustre demandis lin Manjo.

Ievlev ne respondis.

Ili parolis longe, ĝis triaj kokokrioj. Matene ili komencis riverenci al la mastrino, danki. Taisja Antipovna riverencis al la gastoj, mem dankis, ke ili vizitis, enuis, ne abomenis la regalon. Silvestro Petroviĉ, adiaŭante ŝin, kunpremis la dentojn: estis timinde pensi, ke li, ne iu alia, sed li, forprenos de ŝi ŝian rudriston. Kaj ŝi, kvazaŭ intence, malalte riverencis al la kapitan-komodoro, diris al Rjabov:

— Multe al mi Silvestro Petroviĉ helpis, Ivaĉjo, dum mi sen vi vidvinis. Tiom multe — ne eblas rakonti...

— Eble kun tempo ankaŭ mi estos utila! — ridetante, respondis la rudristo. — Ĉe ni en Blankmario oni bonon memoras...

La unuaj eliris eksteren la vidvinoj, ĉi tie, en la pordego, ili renkontiĝis kun leŭtenanto Meĥonoŝin, kiu estis kondukanta soldatojn-dragonojn en la domon de Rjabov.

— He, muzeloj, for de la vojo! — ordonis Meĥonoŝin.

— Mi montros al vi muzelojn, stultulo ŝminkita! — ofendiĝis maljunulino Ŝĉapova. — Vi mem estas muzelo! Ornamiĝis ĉiel — eĉ rigardi estas abomene. Muzeloj! Ni ja estas honestaj fiŝistaj vidvinoj... Kaj kien vi iraĉas — la gastoj hejmen iras...

La leŭtenanto forpuŝis de la vojo Ŝĉapova-n, ŝi eĉ pli forte ofendiĝis, debatis per la fortika mano la trikornan ĉapelon de Meĥonoŝin, batis lin al la postaĵo.

— Tiklu lin, virinoj! — koleriĝis alia maljunulino. — Tiklu morte, li ŝrikos kaj fuĝos... Konas mi tiajn...

Sed Meĥonoŝin traŝiriĝis kun siaj dragonoj al la perono, per la piedo frapmalfermis la pordon en la ĉambron kaj tiam subite haltis senmove. Ĉe la kampulo-rudristo gastis mem kapitan-komodoro Ievlev. Al la krako de la pordo li turniĝis, trankvile demandis:

— Por kio vi venis, sinjoro leŭtenanto?

Meĥonoŝin elprenis el la kaftana maniko ukazon, skribitan de la kancelariano, diris kun plej ebla afableco:

— Ĉi maristoj rompis la ordonon de sinjoro vojevodo kaj ĉi tien venis el la tero de norvegoj...

— Nu?

— Pro kio ili devas esti arestitaj de mi kaj liveritaj...

— For! — per mallaŭta voĉo diris Ievlev.

— La ukazo estas noma, — pli rapide ekparolis Meĥonoŝin, — en ĉi ukazo estas skribite...

— For, sinjoro leŭtenanto Meĥonoŝin! Alie mi vian spadon forprenos kaj vin mem tuj ordonos sub gardo en la arestejon liveri. For! Kaj poste via piedo la sojlon de ĉi domo ne transpaŝu.

Meĥonoŝin, kvazaŭ ne komprenante, staris senmove.

Silvestro Petroviĉ laŭte, kiel sur ekzercoplaco, komandis al la dragonoj, amasiĝintaj en la vestiblo:

— Turniĝu posten! Levu la livan! Un', du, ek! En la kazernon!

La dragonoj ekbruis, turniĝante en la malvasta vestiblo, ektondris per la botoj, ektintis per la sabroj kaj bajonetoj. Meĥonoŝin, ĝibetiĝinte, ektrenis sin post la dragonoj. Ievlev ordonis al Ĥagajo Pustovojtov:

— Jen kio, amiko. Jam hodiaŭ donu al la rudristo taĉmenton da bonaj matrosoj, ili veturu al sia barko, kaj kion havas — sen prokrasto disdonu al la vidvinoj...

Li turniĝis al Rjabov kaj diris:

— Kaj vi, kiam la aferojn solvos, Ivano Sabateiĉ, vizitu min en la fortreso. Kaj Metrion vian kunprenu, kaj ankoraŭ kiun vi deziros, kaj Taisja-n Antipovna-n kun Ivano Ivanoviĉ.

Demĉjo alpremiĝis al la rudristo, per rigardo petis: «Ni veturu, Ivano Sabateiĉ!» Rjabov kapjesis — kial ne veturi, se oni vokas.

Silvestro Petroviĉ eliris sur la peronon, enspiris freŝan humidan matenan aeron:

— Paradiza ja somero, Ivano Sabateiĉ. Kvazaŭ ne estas nordo.

Kaj kriis al Manjo:

— Ĉu longe vi tie interflustrados? Tempas jam ĉesi. Tago venis...

Manjo atingis la edzon, diris al li, spirante en la orelon:

— Kompatas mi kapitanon Atanazion Petroviĉ-on. Vidu — li hodiaŭ eĉ ne aperis.

Silvestro Petroviĉ malgaje subridis:

— Nu, Manjo, nu, kara, ne eblas ĉiujn kompati. Iru, amiko, dormi necesas, ni iru pli rapide. Kaj ankoraŭ ĝis la fortreso sur Dvino la vojo ne estas proksima...

En la velboato Silvestro Petroviĉ, volviĝinte en mantelon, pensadis siajn pensojn. Kaj Manjo pensadis. Rigardante al la kvietaj akvoj de rozkoloriĝanta Dvino, sulkante la brovojn, Manjo pensis pri tio, kiel ŝi revenos al Moskvo kaj nepre trovos tie bonan knabinon por edziniĝi al Atanazio Petroviĉ. La nupto estos en la fortreso, kaj por tia soleno ŝi petos Silvestron Petroviĉ-on, ke pafu ĉiuj kanonoj, kolubropafiloj, haŭbizoj kaj mortiroj. Estos ankoraŭ artfajraĵo...

Kaj tuj al ŝi iĝis malgaje: «Ne, al neniu li nun edziĝos! Sola por li estas Taisja, unu kaj sola. Ne tia li estas homo, por ankoraŭ foje en sia vivo tiel ekami. Unu foje — por ĉiam. Kiel mi — Silvestron. Kiel Taisja — Ivanon Sabateiĉ-on... Ne, estos nek gaja nupto, nek kanonа pafsaluto, nek artfajraĵo...»