Ĉapitro dua
1. La petskribuloj
En la tria fojo de torturo per fajro Eŭtimio Gridnev ne eltenis, nomis ankoraŭ kelkajn homojn. Kancelariano Molokojedov sendis homon al la dumaano, kaj mem milde demandis:
— Homo el la Kanona korto, nomata Teodozo, alnomata Forĝisto — ĉu estas via? Respondu, povrulo, vi povas ja morti. Respondu la demandon...
Gridnev, ne aŭdante, ne komprenante, ripetadis:
— Alnomata Forĝisto — nia!
Pozdjunin alportis al la torturito kruĉeton da brando, la senteruloj surŝutis la brulvundojn per cindro. Gusev, movante la nazon super papero, estis rapide skribanta. Ekknaris ŝtupoj, venis dumaano Larionov, li apenaŭ viva fuĝis el Onego, ŝiri impostojn eĉ kun soldatoj estis afero malfacila.
— Kio estas ĉi tie?
Molokojedov respekte rakontis: ĉi latrono komencis agnoski sian kulpon, ili alportis al li brandon, — la afero, evidente, ekmoviĝis. Pli malfrue, vespere, probable, ankaŭ la vojevodon eblos voki. Larionov, balancante la boteton, kapjesis. Rigardon ĉe tio li havis vakan, li ĉiam rememoradis, kiel kun malhonoro li fuĝis de virinoj kaj knabinoj en Onego, kiel glitfalis en marĉeto kaj plaŭdis por ilia rido, kiel demetis ili de li, dumaa nobelo, pantalonon kaj vipis per urtiko. Estas bone, almenaŭ, ke la soldatoj ne vidis. Sed eble vidis? Ja kriis hodiaŭ infana voĉo el post barilo: «Jen, nobelo vipita, pantalonon perdis...» Ili eksciis, diabloj!
Vespere Alekseo Petroviĉ Prozorovskij, ĝismorte timigita de la kancelarianoj kaj Larionov, bonvenis en la torturejon, por ekscii amplekson de la komploto, informiĝi pri venintoj el Azovo, elradikigi proksimiĝantan ribelon kaj ree montri sin fidela hundo de la caro, kiel en tiuj tempoj, kiam konkurenci en fideleco al la Siro kun princo Prozorovskij povis nur nun forpasinta Franz Lefort.
Kancelarianoj Molokojedov kaj Gusev, subtenante sub la brakoj, kondukis la vojevodon al la benko, sidigis sur kusenon, kovritan per tapiŝo, legis per du voĉoj la pridemandan torturan folion, ordonis al Pozdjunin ankoraŭ pendigi la latronon, por ke li diru la denuncon ĉe la princo mem.
La senteruloj eltrenis tion, kio restis de Gridnev. Pozdjunin enmetis la manojn de la malfeliĉulo en la ŝeklon, Eŭtimio kriis:
— Lasu min, monstroj, lasu, ne povas mi plu...
— Respondu, latrono, kiuj venintoj Azovaj, ribeluloj ĉi tie estis kaj kiajn ili al vi, latronoj, vortojn diris! — ordonis princo. — Parolu!
Gridnev silentis, liaj okuloj rigardis sensence, preter la homoj.
— Respondu!
— Lasu min!
Oni mallevis lin.
— Parolu do! — ordonis Molokojedov. — Forĝisto ĉu ne el Azovo estas veninto?
— Kiu Forĝisto? — per malviva voĉo demandis Gridnev. — Kia li estas?
— Forĝisto el la Kanona korto, el skismuloj, en ĉerkojn antaŭe delogadis kuŝiĝi. Se vi respondos — ni vin liberigos. Liberigos, kaj eĉ per mono rekompencos. Iros vi kien deziros. Parolu do! Ĉu estis Forĝisto?
Eŭtimio silentis, stulte rigardante al siaj turmentantoj. La vojevodo iomete atendis, poste koleriĝis, stamfis, ordonis sen prokrasto pendigi kaj torturi per fajro. La helpanto de la torturisto alportis brulantan faskon. Eŭtimio ekparolis obtuze, la lango estis malbone turniĝanta en lia sekiĝinta buŝo:
— Ĉiuj, ĉiuj tute, ĉiuj... Silentulo, fuĝinto de Volgo. Kapulo ĉarpentisto, kupristo Hermilo...
— Brulu per fajro! — ordonis la vojevodo.
Pozdjunin elkaptis de la helpanto la brulantan faskon, movis ĝin sur la nuda dorso de Eŭtimio. Tiu skuiĝis, ekpendis. Kancelariano Gusev skribis rapide, kancelariano Molokojedov ĵetadis triumfajn rigardojn al la vojevodo. Eŭtimion oni pendigis ankoraŭ foje, li komencis nomi homojn en la Solombala ŝipkonstruejo, en la Baĵenina, en Vavĉugo. Kancelariano Gusev kun ĝojo flustris al la vojevodo:
— Jen ĝi! Ĉio estas ĉi tie! De Volgo, kie hetmano Razin iradis...
La dumaano konfirmis:
— Tiel, princo vojevodo, tiel! Sur unu ĉeno ĉiuj iras. Nun preni ĉiujn necesas.
La vojevodo ĉitis:
— Iru for de mi, konsilantoj!
Li leviĝis de sia loko, elŝiris de Pozdjunin la faskon, mallerte, oblikve ŝovis en la bruston de Eŭtimio, demandis, montrante la dentojn:
— Kiu estas ĉefo super vi? Parolu! Kiu la kalumnian, malhonoran petskribon pri mi, pri patro via vojevodo, faris? Kiu super vi ĉiuj, latronoj, estas estro? Parolu!
Eŭtimio movis la lipojn, sed neniu aŭdis liajn vortojn.
— Kiu? — defleksinte la orelon per la polmo, demandis la vojevodo. — Pli laŭte diru, mi ne aŭdas!
Eŭtimio streĉiĝis, elspiris:
— Krikov — kapitano de doganaj soldatoj. Al li ni iradis, foliojn kaŝajn, ribeligajn legadis, kun li pri ĉio parolis... Li kaj Silentulo super ni regis...
La vojevodo ordonis preni la kanonan majstron Forĝiston. Por Forĝisto oni sendis Meĥonoŝin-on kun dragonoj. Krikov-on la vojevodo preni timis, kaj Silentulo vivis kaŝe, pri li en la arestejo oni ne sciis. Altrenis oni ankaŭ ĉarpentiston Kapulon kaj kupriston Hermilon. De torturisto Pozdjunin ĝis la noktomezo ekverŝiĝis ŝvito, la senteruloj apenaŭ trenis siajn piedojn, sed ĉio senrezulte. La arestitoj nenion sciis.
Princo Alekseo Petroviĉ ekdeziris manĝi, sendis Molokojedov-on por vespermanĝo. Tiu revenis timigita, ekflustris al la orelo de la vojevodo:
— En via domo sur la perono la ĉefepiskopo sidas, kun minaca aspekto, en la ĉambron ne venas, ordonas al vi, princo, tuj veni al li. Servoknabo estas kun li, du servistoj, kuriero el malproksima vojo...
La vojevodo ne finaŭskultis, maltrankviliĝis. La kancelarianoj kun Larionov, subtenante sub la brakoj, kondukis la vojevodon al la kaleŝo, la kaleŝo ektondris per la feritaj radoj sur traboj de la pavimo, la ĉevalaj gardistoj kun halebardoj ekiris poste.
— Kio tie okazis? — demandis Gusev flustre de Molokojedov.
— Tio okazis, ke svedaj militistoj sur ŝipoj Sundon trairis — jam antaŭlonge! Jen kio okazis! — respondis Molokojedov. — Nun ili baldaŭ al ni venos... La cara oficiro pri tio mesaĝon alveturigis.
Gusev oĥis, la dumaano kriis al li:
— Nu, nu, ne kluku! Ni staras flanke. Ni iru la petskribulojn pendigi, finu kun ili, latronoj. En la petskribo ja ankaŭ ni estis nomitaj, se okazos io — ankaŭ por ni ne estos bone. Ĉiel necesas spurojn kaŝi. Venos la svedoj — ni ĵuros al ili servi — la petskribuloj nin trovos, rememoros, kion ni ĉi tie faris. Ne venos la svedoj — ni tute bonon ne atendu. En Moskvo oni ekscios — ni estos sur ekzekuta ŝtipo. Do dume necesas mortigi la petskribulojn. Ĉio ja povas okazi... Sur pendigilo iuj rapide mortas.
— Kiun do la unuan fari?
— La unuan ni faros majstron Teodozon Forĝiston. Tiel mi sentas, ke li ĉe ili estas ĉefo...
— Krikov-on indus preni.
— Ĉu Krikov-on? Sed ĉu kapitan-komodoro lin eldonos?
— Li ankaŭ Forĝiston ne donus, sed ni ja ne demandis, kaŝe prenis...
Reveninte en la torturejon, ili sidiĝis ĉiuj apude sur la kusenon, kovritan per tapiŝo, interflustris, vokis Pozdjunin-on, ordonis al li tuj fari latronon Teodozon. La torturisto gratis sin, prokrastis.
— Kion vi atendas do? — demandis Molokojedov.
— Ja tion, ke oni min demandos. Fari lerte necesas, kaj se iun ĝis morto — pro tiu mi responsas...
— Kiel dirite estis — lin prilaboru!
Pozdjunin kun suspiro ekiris al la loko. La senteruloj deŝiris de Forĝisto la ĉemizon. Pozdjunin enmetis liajn manojn en la ŝeklon. Molokojedov demandis:
— Do, ĉu vi estas Forĝisto? Parolu, infano, ĉion, kion vi pri la petskribo latrona scias: kie estas ĉi papero, kiu ĝin kaŝas, — diru rapide, urĝe...
Forĝisto silentis. Liaj okuloj akre brileradis, la kava brusto leviĝadis malegale. Torturisto Pozdjunin, metinte la polmon sur la ŝeklon, estis dormetanta stare. La helpanto estis trinkanta lakton el argila kruĉeto, almanĝante flanon.
— Faru lin, Pozdjunin! — ordonis Larionov.
La torturisto malfermis la okulojn, ekvigliĝis.
— La manojn supren, karulo, supren, kaj vi mem ŝoviĝu antaŭen, iomete antaŭe, infano, moviĝu...
Maŝo kunpremis la manojn, Pozdjunin apogis sin per la piedoj al la trabo, ekstaris, saltis. En silento ekknaris kanaba ŝnuro. Forĝisto tuta etendiĝis, pli klare elstaris la ripoj, ŝvito tuj kovris la nigran maldikan vizaĝon.
— Parolu, infano! — ordonis Gusev.
Forĝisto tiris antaŭen la kolon, demandis:
— Kial vojevodo via per knuto elbatas por si monon el metiistoj? Kial sen subaĉeto neniun aferon solvi eblas? Kial nun en Onego...
— Ankoraŭ pli levu! — ordonis la dumaano.
Frapis la pordo, en la torturejon eniris ebria Meĥonoŝin, diris tra la dentoj:
— Bruligi ilin ĉiujn per fajro, Herodajn idojn! Ĝismorte! Vejnojn tranĉi, fingrojn rompi...
Ekfajfis la kanaba ŝnuro, Forĝisto ekĝemis, poste denove estiĝis silento.
Meĥonoŝin demetis ĉe la pordo la uniformon, la puntojn, rubandojn, ŝanceliĝante aliris al Pozdjunin, mem prenis la ŝnuron. Pozdjunin la ŝnuron ne donadis, la kancelarianoj maltrankviliĝis, komencis persvadi la leŭtenanton, ke li ne ekscesu. Meĥonoŝin postulis fajron, per la piedo batis la helpanton, kriis, ke ekde la nuna tago li mem ŝirados ungojn, boligados en peĉo, enbatados najlojn, — ne tiel necesas torturi! Poste li ekploregis, foriris flanken, plende lamentadis:
— Panjo mia kaj paĉjo, bonaj miaj gepatroj, kial vi min forlasis, infanon vian, por kio ne prenis kun vi en la restadejon feliĉan...
Forĝisto silentis, kaptadis per la malfermita buŝo la aeron. Liaj okuloj nebuliĝis, li nenion vidis kaj aŭdis.
— Rekonsciigu lin per akvo! — ordonis la kancelariano. — Kaj tuj!
La helpanto alportis bastan sitelon, Pozdjunin mallevis la ŝeklon kaj malrapide, per mallarĝa strio komencis verŝi la akvon al la vizaĝo de Forĝisto.
— Ankoraŭ levu! — ordonis la dumaano. — Tuj, tuj... Ĝis mateno ni ĉiujn finos, ripozi iros!