3. La svedoj venis

En la korto de la Sepurba domo Atanazio Petroviĉ ĵetis la kondukilojn al ĉevalisto, elkurinta el la ĉevalejo, en la vestiblo deĵetis la pezan, malsekiĝintan mantelon, pendigis la trikornan ĉapelon, glatigante la harojn, malfermis la pordon. Ievlev, malalte kliniĝinte super la tablo, estis skribanta. Levinte la kapon al knaro de la pordo, li laŭ la vizaĝo de Krikov divenis, kio okazis, sed ne demandis, atendis. Atanazio Petroviĉ salutis, eksidis sur la benkon kaj nur tiam diris:

— Venis la eskadro, sinjoro kapitan-komodoro.

— Kiaj flagoj?

— Flagoj estas diversaj, svedaj ne videblas. Estas kaj Nederlandaj, kaj Bremenaj, kaj anglaj. Kanonajn paftruojn mi same ne vidis, kvankam mi rigardis per lorno kaj gvatanton sendis en trunkoboato — kaŝe esplori. La ŝipoj de la ŝtormo estas trivitaj konsiderinde, ili metas novan ŝnuraron, — mi pensas, ke da laboro al ili estas nemalmulte, dum ili ne estos pretaj — en la buŝon ne iros...

Silvestro Petroviĉ vokis Jegorĉjon, ordonis kolekti sen prokrasto ĉiujn oficirojn por konsilio. Jegorĉjo forkuris. Ievlev, atendinte, ĝis liaj paŝoj ĉesos, aliris pli proksime al Krikov, demandis:

— Atanazio Petroviĉ, ĉu vi la spadon ĉi tie, en ĉi ĉambro, kisis?

Krikov respondis trankvile:

— Kisis, sinjoro kapitan-komodoro.

— Kaj ne forgesis ĝis hodiaŭ?

— Ne forgesis, kaj dum mi estos viva — ne forgesos mi tiun tagon.

— Ĉu vere vi diras?

— Vere! — kun la sama trankvilo kaj digno en la voĉo respondis Atanazio Petroviĉ.

Ievlev paŭzis, poste ekparolis, ne rigardante al Krikov:

— Antaŭnelonge, kiam vi estis en inspektado, venis en la citadelon princo-vojevodo. Multaj aferoj estis diritaj, kaj ankoraŭ krom ĉio ankaŭ tio, ke en la torturejo, sur la pendigilo, kelkaj latronoj konfesis, kvazaŭ, kiam la svedoj al la urbo aliros, — tiuj latronoj alarmon sonorigos kaj frate akceptos la svedon. Nomitaj estis de la latronoj Silentulo, Gridnev Eŭtimio, Forĝisto Teodozo el skismuloj, kiun mi fidis kaj anstataŭ fremdlandano Ripley komisiis kanonojn gisi. Ankoraŭ estis nomitaj kiel latronoj Hermilo kaj Kapulo kun kamaradoj. Diris plue la vojevodo, ke kvazaŭ ekzistas inter la latronoj kaj ilin gvidas iu oficiro. Kaj latronoj kvazaŭ estas multegaj — ĉie ili estas, kaj en ŝipkonstruejoj, kaj en antaŭurboj, kaj ŝarĝistoj estas, kaj kalfatristoj, kaj kupristoj, kaj panfaristoj, kaj soldatoj, kaj kanonistoj...

Krikov subite ridetis.

— Se latronoj tiom multas — kial ne faligis ili la vojevodon? — demandis li. — Kiel li pri tio pensas?

Kaj li mem respondis:

— Ne, Silvestro Petroviĉ, mensogas la kara princo, ofenditoj multas — tio estas vero, sed ne tiom ili estas lertaj, kiel al la vojevodo pro timo ŝajnas.

Silvestro Petroviĉ, kvazaŭ ne aŭskultante Krikov-on, estis diranta la sian:

— Pensis mi tiel: kredi blinde al la vojevodo — signifas al neniu propra homo kredi eĉ je grajno. Kaj se ne kredi — tiam batos nin la svedoj. Kaj ne kredis mi al la vojevodo: ne kredis, ke estas ĉi tie almenaŭ unu oficiro, kiu, rompinte la sanktan ĵuron, transiri al la malamiko povas. Ne kredis, ke kiam oni sonorigos alarmon — iros homoj kontraŭ mi mem kun palisoj, iros por tio, ke la svedo en la urbon penetru kaj komencu edzinojn kaj patrinojn, maljunulojn kaj infanetojn tranĉi kaj bruligi per fajro. Ne kredis kaj ordonis samtiam ĉiujn el la torturejo forliberigi kaj tiun damnitan lokon per seruro ŝlosi. Kaj nun mi subite pensis: al kiu mi kredis?

Krikov respondis trankvile:

— Al rusaj homoj vi kredis, sinjoro kapitan-komodoro, kaj pro tiu via kredo multaj bonajn vortojn diras ne nur en la urbo, sed eĉ al mi en la skansojn ili alflugis. Ni ne estas proksime, sed ankaŭ ĉe ni pri tiu via bona faro ĉiuj parolas — kaj miaj doganistoj, kaj iuj kampuloj fiŝistoj, kaj dragonoj. Bone vi faris, sinjoro kapitan-komodoro. Lasu la popolon spiri, montru al ĝi juston sur la tero, sed ne nur en la ĉielo de Dio — vi mirados pri ĝiaj mirakloj. Bastonoj, knuto, torturoj — Dio favora, eĉ paŝon ne eblas fari, por ne trafi en malfeliĉon. Nu, ŝtelis ulo panpecon, por kio do haki al li la manon? Ĉu pro sia bona vivo li ŝtelis? Pro malsato li ŝtelis...

— Por kio vi pri tio? — kun suspekto en la voĉo demandis Ievlev.

— Por tio, ke necesas esti mizerikorda al nia popolo. Sed tiaj, kiel la vojevodo...

— La vojevodo de la caro estis enpostenigita, kaj ne ni, ne vi kaj mi, lin juĝu! — tranĉis Ievlev.

Krikov severe ekrigardis al li:

— Tion mi jam ne la unuan fojon aŭdas, tamen mi pensas, kial do, Silvestro Petroviĉ, ne ni? Per kio ni estas malbonaj? Vi kredu, sinjoro kapitan-komodoro: diversaj estas homoj, laŭ diversaj vojoj en Rusio oni ĉe ni iradas, ĉiu havas sian sorton; sed ne eblas trovi inter tiu popolo, pri kiu mi diras, — kaj latronon, kaj maliculon, kaj perfidan animon, kiu al malamiko svedo riverencos... Kaj ne sola mi tiel pensas, multaj...

— Kiuj do multaj? Ĉu tiuj, pri kiuj la vojevodo tiam parolis?

— Ankaŭ tiuj tiel pensas.

— Do vi de kie tion scias?

Atanazio Petroviĉ silentis.

— Do, ĝuste vi estas tiu oficiro, kontraŭ kiu min avertis princo Prozorovskij?

— Tiu, sed ne tiu! — kun trankvila firmeco en la voĉo diris Krikov. — Ŝtelisto kaj koruptulo, profitema kaj maljusta, besto sangavida, ĝis mia morta horo mia plej granda malamiko estas vojevodo princo Prozorovskij kaj liaj kunuloj, eĉ de iu ajn ili estu enpostenigitaj. Sur tio mi staras kaj staros, sinjoro kapitan-komodoro, kaj vi al mi la manon ne svingu, nun necesas ĉion diri, mi ne havas kion kaŝi. Silentulo, kaj Gridnev, kaj Kapulo, kaj aliaj metiistoj — per kio estas pekaj? Ĉu per tio, ke ili fortojn ne plu havas toleri batadon, kaj kripligadon, kaj maljustecon, kaj malsaton, kaj malriĉecon... Kaj ĉu ekzistas el ili almenaŭ unu, kiu pensus al la malamiko transiri? Mi ja scias, de mi ili ne kaŝiĝas, mi mem estas el ilia gento, mi mem estas kaj nun kun ili, kaj morgaŭ, kaj por ĉiam. Ĉu al vi tranĉilon oni ĵetis? Sed ne al vi ja, Silvestro Petroviĉ! Ĉu vi mem ne scias, kiel homoj ĉi tie turmentiĝis? Ĉu ne memoras vi la ŝipkonstruadon...

La pordo larĝe malfermiĝis, Krikov eksilentis sur duonvorto. Venis la pafista estro Simono Borisoviĉ, Ĥagajo Pustovojtov, Merkurov, Ĵivotovskij, Meĥonoŝin. Estis tempo komenci la konsilion.

— Mi devus al la loko veturi! — morne diris Atanazio Petroviĉ. — Ĉio ajn povas tie okazi.

La oficiroj eksidis sur benkoj laŭlonge de la muroj, Silvestro Petroviĉ deklaris tion, kion ili jam sciis kaj de Jegorĉjo kaj de Meĥonoŝin. Estis trankvilaj ĉiuj, krom Meĥonoŝin, kiu iel eksidis oblikve kaj sidis turbuleme, leviĝante kaj kvazaŭ kolerante al la koncentrita kaj trankvila stato de la kapitan-komodoro mem kaj de aliaj oficiroj.

— Unuavice ni pri la doganistoj parolu kaj pri la dragonoj, kiuj estas en la skansoj, — diris Silvestro Petroviĉ. — Kiel fari?

Kaj, atendinte, respondis mem:

— Per forto haltigi la eskadron la doganistoj kaj la dragonoj ne povos, tion ĉiuj scias. Sed se tiaj cirkonstancoj okazos, ke la latronoj, irantaj sub maskeradaj flagoj, mem dogankontrolon petos, — la doganistoj sur la ŝipojn iru kaj devon sian plenumu ĝisfine, ĉar Atanazio Petroviĉ disponas soldatojn saĝajn kaj multe da malfeliĉo kaj damaĝo al la svedoj povas kaŭzi, por ke ili kantojn ne kantu kaj la ĝeneralan batalon timu. Al leŭtenanto Meĥonoŝin laŭ nia dispozicio proponas mi en ĉio al kapitano Krikov subordiĝi kaj laŭ lia, de Krikov, signalo iri kun la dragonoj al la doganistoj por helpo...

Meĥonoŝin tiris la kolumon de sia kaftano, knaris per la benko, sur kiu li sidis, kaj kun subrido ekkriis:

— Sed kiel ni al ili helpu, sinjoro kapitan-komodoro, kontraŭ eskadro? Oni hakos nin kaj pluen iros, ili estas forto!

Silvestro Petroviĉ nenion respondis al Meĥonoŝin kaj eĉ ne ĵetis rigardon al li. La pafista estro dismetis la grizajn lipharojn, tuspurigis la gorĝon, ekparolis:

— La dispozicio estas ĝusta, kaj ke hakado estos — tio ne eviteblas. Ĉi latronoj povas de la doganistoj la unuan embarason ricevi, kaj ilia embaraso multe utilos sub la kanonoj de la fortreso. Kaj por leŭtenanto Meĥonoŝin, kiu krucon kisis por ĵuro, ne konvenas kvazaŭ en bazaro marĉandi, sed necesas ekstari kaj adiaŭi, kiel de antikveco avoj niaj faradis, kaj al sia milita loko iri. Iru, sinjoro leŭtenanto...

Meĥonoŝin ekstaris, ĉirkaŭrigardis malamike. Neniu rigardis al li, ĉiuj mallevis la okulojn, krom Ievlev, kiu subite bruske demandis:

— Sed eble, ekmalsanis vi, sinjoro leŭtenanto? Tio okazas! Diru, poste estos malfrue.

La leŭtenanto silente, apenaŭ riverencinte al la konsilio, eliris, lia sabro batiĝis al la pordofosto, preskaŭ tuj klakis sur korto ĉevalaj hufoj. Ekstaris ankaŭ Krikov.

— Se okazos bruo — miaj knaboj en la skansoj pafos per kanono, — ekparolis li per glata voĉo, rigardante al Ievlev. — Ankaŭ kurieron mi sendos kun mesaĝo — ĉu ili mem dogankontrolon petis, aŭ mi ilin haltigis. Eble, Dio helpos per senventeco, en la buŝo okazas nemalofte, — oni ekstaras ankre, venton atendas. Laŭ la kanono vi ekscios, ke ni batalas. Kanono pli rapidas ol rajdisto — de gardanto al gardanto alflugos, de baterio al baterio. Laŭ la kanono vi la alarmon sonorigu.

La kapitan-komodoro kapjesis. Lia rigardo estis esprimanta kontentiĝon, plezuron, eĉ fieron. Krikov reĝustigis sur si la uniformon, korektis la portepeon de la spado, riverencis al la konsilio, diris solide:

— Sur tio mi petas pardonon. Mi ekiras al la loko. Se okazos io — ne memoru malbonon!

— Kaj vi pri ni malbonon ne memoru! — respondis anstataŭ ĉiuj la pafista estro. — Estu certa. Ĝis la urbo ni la latronon ne allasos.

Silvestro Petroviĉ atingis Krikov-on en la vestiblo, diris flustre:

— Nu, Atanazio Petroviĉ, ni ankoraŭ, se donos Dio, revidiĝos. Al diablo en la dentojn vi ne ŝoviĝu, mi vin konas. Kaj pri kio ni hodiaŭ parolis, eble ni iam finos. Multon vi prave diris, sed ne ĉio tiel simple fareblas. Iru, amiko kara...

— Mi iras, Silvestro Petroviĉ!

Ili brakumiĝis. Krikov eliris. La pluvo estis verŝiĝanta plu, glata, forta. Fojfoje briladis fulmoj, bruadis tondro...

Reveninte, Silvestro Petroviĉ elprenis el la poŝo la dispozicion, laŭtlegis, aŭskultis, kion diris la oficiroj, poste ordonis mallonge:

— Mi supozas tiel, sinjoroj, ke havas ni inter ni plenan konsenton en agoj. Do, ĉiu senprokraste devas iri al sia loko, kiel legis mi en la dispozicio. Ankoraŭ foje mi ripetu: sonoriloj nun restis nemultaj, vi mem scias: ili estas fanditaj por kanonoj. Tiujn, kiuj restis, aŭskultu kun tuta atento. Aŭskultu ankaŭ kanonojn en la bordaj baterioj. Pri ĉio nova mi sciigados sen prokrasto.

La pafista estro Simono Borisoviĉ demandis per densa voĉo:

— Kion fari kun ilia kirko, sinjoro kapitan-komodoro?

— Tio estas afero de subleŭtenanto Pustovojtov! — diris Ievlev. — La fremdlandanoj en la kirko kolektiĝos, — tiel pri ili Loftus-kuraciso denuncis. Kiam ili kolektiĝos — sinjoro subleŭtenanto kun la matrosoj ilin tie tenos ĝis la fino mem. Se ili komencos brui — Pustovojtov ŝajnigos sin nekomprenanta stultulo. Jen la tuta afero... Leŭtenanto Ĵivotovskij sur velboatoj eliros sur Dvinon, la velboatoj havas kanonojn, tiuj kanonoj tenos la ŝipanojn afablaj...

La oficiroj leviĝis, Ievlev ordonis al Jegorĉjo tuj sendi homon stafete al Ĥolmogoro al Atanazio. Jegorĉjo, senĉapa, elkuris sur la peronon — serĉi kurieron al la eminenco. Silvestro Petroviĉ alsidiĝis al la tablo — finskribi finfine la leteron al Apraksin en Moskvon. La oficiroj disiris, li baldaŭ restis sola, nur Jegorĉjo enŝovadis la kapon en la pordon, miradis pri la trankvila vizaĝo de la kapitan-komodoro.

«Kaj ankoraŭ, amiko mia kara, Teodoro Matejeviĉ, — skribis Ievlev haste, makulante la fingrojn, — en antaŭnelonga tempo ricevis mi ĝustan sciigon: la latronoj estas ĉe ni proksime, estos batalo. Vere estas dirite: atendu malfeliĉon de maro, embarason de akvo. Tiuj latronoj estas svedoj, sed esperas ni montri tion, kio nomiĝas nun ĉe vi fermeté, kaj laŭ nia maniero — rezistemo. Opinias mi, se la latronojn ni ĉi tie batos, tiam estos por ni pro tio granda profito, ĉar malmulte ili ĝis nun estis batitaj, kaj se estis batitaj, tiam nemultaj homoj pri tio scias, dum Narvon ĉiuj memoras. Amiko kara, Teodoro Matejeviĉ, skribu al mi mesaĝon: kion sinjoroj polaj magnatoj de ni volas preni pro alianco kontraŭ reĝo Karolo? Ĉi tie oni diras, ke kvazaŭ Ukrajnion? Do estu ili damnitaj, tiuj sinjoroj! Tian soldaton, kiel nia, ne eblas trovi, vi kaj mi ankaŭ ĉe Azovo tiel diradis kaj ĉe Narvo. Kaj nun multajn miraklojn mi vidis kaj firme staras sur tio, ke ne ekzistas forto, kiu eltenus kontraŭ ni. Kio pri Ŝeremetev? Ĉi tie oni diras, ke sinjoro Schlippenbach forte sin gratas pro li? Donu Dio! Skribu al mi, Teodoro Matejeviĉ, kaj ankoraŭ sendu pli da libroj indaj, kiuj estas pri sciencoj de fortikaĵ-konstruado, pri artilerio, kaj ĉefe — kio estas bona pri la plej dolĉa por ni ŝipa floto. Amiko karega! Konstruitaj estas ĉe ni jam ŝipoj nombre dek tri, — floto! Ĝuste al tiuj ŝipoj ekrigardis la damnita svedo, sed ni ne donos, por ni mem ili necesas. Nu, skribi mi finas, jen kiom mi skribis. Riverencu al ĉiuj niaj, kun kiuj bone la juneco pasis, riverencu ankaŭ al la granda ŝipestro, diru, ke li esperu. Kaj levu tie je nia sano pokalon da bona vino, ĉar en laboro estos la venanta tago...»

Li per fingroringo sigelis la leteron, vokis Jegorĉjon, ordonis doni al kancelarianoj. Jegorĉjo forportis la leteron, revenis. Silvestro Petroviĉ estis surmetanta la gantojn.

— Ĉu la velboato estas ĉi tie? — demandis li.

— Ĉi tie! — respondis Jegorĉjo.

— Do ni iru, se ĝi estas ĉi tie.

Kaj ankoraŭ foje pririgardinte la tablon, la benkojn — ĉu ne estas forgesita io necesa, — li, apogante sin sur la bastono, ekiris al la pordo. La pluvo plu estis verŝiĝanta kiel antaŭe, torentoj de akvo fluis de tegmentoj, Dvino grizbruniĝis pro la pluvego.

— Pluvas kaj pluvas! — diris Silvestro Petroviĉ. — Kia somero...

Kiam la velboato debordiĝis, li, starante sur la pobo, rigardis al la urbo, kiun li devis defendi kontraŭ invado. Ĉio estis kvieta, kvazaŭ ne venis la malica svedo: fumis tuboj, ie trans glimaj fenestroj de metiistaj domoj ruĝe lumis kandeloj, en la preĝejoj oni pace sonorigis por vespro.