4. En la citadelo
Inĝeniero Rezen kaj Silvestro Petroviĉ estis bruligantaj sur tabulo pulvon — rigardis, ĉu ĝi tuta forbrulas, kiam la gardantoj sciigis, ke sur Dvino estas videbla la barko de ĉefepiskopo Atanazio, ĝi iras de la buŝo, — la eminenco vizitis la skansojn.
La maljunulo venis severa, laca, li apenaŭ povis iri, apogante sin sur sia bastono. Li rakontis, ke li estis en la skansoj, rigardis per lorno al la latronaj ŝipoj. Dume la eskadro staras senmove, oni faras tie iajn laborojn. La dogansoldatoj kaj la dragonoj al la batalo estas pretaj, per spirito estas fortaj. Ankoraŭ li rakontis, ke en la antaŭa tago li ricevis sciigon de la Vologda episkopo: kvazaŭ eliris al la dvinanoj el Vologdo sur multaj barkoj bonaj trupoj, pafistoj kun kanonoj. Super ili kiel kolonelo iras fremdlandano Vilhelmo Noble kaj kiel subkolonelo ruso Remezov, batalisto kuraĝa. La trupoj veturigas kun si nemalmulte da kuglegoj, pulvo kaj ĉia alia armilaro.
Ievlev, subridinte, respondis, ke laŭ ĉio videblas — Vilhelmo Noble ne tro hastas al la batalo.
— Sed por kio li hastu? — sarkasmis Atanazio. — Ja ne al festeno, oni povas mortigi... Nu, caro Petro Aleksejeviĉ ekscios, kiel Noble hastas, — ne laŭdos...
— La vojo ja ne estas proksima, mastro. En Totjmo ili drinkos, en Ustjugo refreŝiĝos. Konas ni la vojon...
Atanazio forsvingis la ŝercojn, ordonis montri la kanonojn, kiuj estis transfanditaj el sonoriloj, ĉiun pririgardis atente, demandis, el kiu sonorilo ĝi estas gisita, de kiu majstro, ĉu en longa distanco pafos? Silvestro Petroviĉ respondis, ke preskaŭ ĉiuj kanonoj estas de loka gisado, ellaboritaj de majstro Teodozo Forĝisto, saĝa viro kaj scianta sian aferon.
— Sed iam li estis tute pereanta! — diris Atanazio. — Vidu, kia majstro... Ĉu vi lin favore traktis, la majstron?
— Ĉu eblas tian favori? — respondis Ievlev. — Li nur insultas...
— Ĉiu insultus, se oni sur pendigilon levas! — grumblis Atanazio.
Silvestro Petroviĉ miris — ĉion scias la maljunulo. Pririgardinte la kanonojn, Atanazio ordonis montri kuglegojn — gisajn, ferajn, ŝtonajn. Rezen klarigis, kiel oni ardigas kuglegon en forĝoforno, kiel ŝmiras pulvan ŝargon per argilo, kiel enruligas harditan kuglegon en kanonan tubon.
— Ĉu pulvo estas bona? — demandis Atanazio.
— Pulvo estas nemalbona.
— Vi respondu pri afero! — kriis Atanazio. — Nemalbona! Kio estas nemalbona?
— Sed vi ne kriu, — petis Rezen.
Atanazio palpebrumis, poste demandis:
— Sed vi, stultuleto, ĉu scias, kiu mi estas?
— Vi estas popo, — diris Rezen. — Kaj ne kriu. Mi ne estas tiu, al kiu oni kriu.
— Kuraĝa! — rimarkis Atanazio.
— Jes, kuraĝa!
— Kie estas pulvo?
— Kie necesas! — respondis Rezen.
— Montru al mi la pulvon.
— Por kio al vi pulvo? — demandis Rezen. — Kion vi scias pri pulvo? Vi estas popo — kaj preĝu, kaj mi estas inĝeniero, mi pri pulvo scias...
— Vi estas inĝeniero, sed — fremda, — mallarĝigante la okulojn al Rezen, diris Atanazio, — dum mi estas popo, sed — rusa. Kaj ĉion vidis dum mia vivo. Konduku, Silvestro Petroviĉ, montru...
Rezen iris malantaŭe, sur liaj vangoj aperis ruĝaj makuloj — li ofendiĝis. Atanazio ordonis doni lignan bovlon, frotis en la bovlo pulvan pulpon, rigardis, ĉu ĝi ne estas de griza koloro. Rezen diris al Ievlev en la germana:
— Li komprenas!
Atanazio respondis same en la germana:
— Mi komprenas!
Kaj ordonis al sia servoknabo doni paperan folion. La servoknabo ne havis paperon, Rezen elŝiris pecon el la notlibreto, la maljunulo metis sur la folion pinĉaĵon da pulvo, bruligis. La pulvo forbrulis preskaŭ sen restaĵo, la papero restis netuŝita.
— La pulvo estas bona, dum vi diras — «nemalbona»! — riproĉis Atanazio al Rezen, sed jam trankvile. — Monaĥoj miaj kie estas?
La monaĥoj el la Nikola-Korela monaĥejo eliris sur la ekzercoplacon sub eta pluvo. Iliaj sutanoj ĉifoniĝis, la botoj triviĝis, la vizaĝoj de ĉiuj estis sunbrunaj, la haŭto sur la nazoj deskvamiĝis pro la suno, multaj forrazis la barbojn, kaj Barsanufo kreskigis lipharojn. Atanazio, kaŝante rideton, benis sian militistaron, nelaŭte diris al Ievlev:
— Kiele! Kaj kun lancoj, kaj kun muskedoj! Ĉu vi ilin instruis?
— Instruis, — same ridetante, respondis Silvestro Petroviĉ. — Barsanufo ĉe ili estas racia viro...
— Ĉu li estas estro super ili?
— Ni nomas lin kaporalo, — diris Ievlev.
— Nu, nu, — diris Atanazio, — bona afero. Vodkon al ili ne donu, mi ilin konas, stalonojn...
Kaj li vokis al si Barsanufon:
— Kia liphara!
Barsanufo silentis, staris en atentopozo.
— Je tabakaĉo odoras! — diris la eminenco. — Kaj lardo malestas. Forigis vi la lardon. Tiel ja estas pli dece por monaĥo...
Barsanufo tusis en la pugnon.
— Nu, iru, filo! — subridis Atanazio.
La monaĥo turniĝis, kiel oni instruis lin, frapis per la trivita boto, ekiris tra la ekzercoplaco.
— Ne revenos li al monaĥoj, — diris Atanazio. — Ne konformas la aspekto. Ne, ne estos li monaĥo, fuĝos... Estos kaporalo aŭ rabisto...
Adiaŭante, Atanazio diris al Rezen:
— Kaj vi, sinjoro, ne ofendiĝu. Tro multe da vi, lupoj, al ni venas. Al mi pri vi Silvestro Petroviĉ bone rakontis, sed mi ne kredis. Pardonu, se mi ofendis, ne deziris.
La inĝeniero ne respondis, suĉante la pipon.
Ĉe la pordego Atanazio benis Ievlev-on, diris lace:
— Malfacile por vi estos, kapitan-komodoro, plej malfacile! Adiaŭ! Eble, ni ne plu intervidiĝos.
Silvestro Petroviĉ riverencis malalte, helpis al la maljunulo malleviĝi en la velboaton. Sur remparoj, sur turoj, sur muroj de la fortreso, nudiginte la kapojn, staris artileriistoj, pafistoj, monaĥoj, masonistoj, forĝistoj, ĉarpentistoj — ĉiuj tiuj, kiuj estis defendontaj Arĥangelskon en la estonta batalo.
Atanazio, starante en la velboato, malrapide, larĝe krucosignis ilin, diris, ne deŝirante la rigardon de la fortreso:
— Kun Dio!..
La matrosoj per hokoj depuŝis la ŝipon, la servisto surĵetis sur la ŝultrojn de la eminenco peltmanteleton, la servoknabo kovris al li la genuojn per varma tuko...
— Nun vodkon drinki kaj manĝi iomete! — diris Silvestro Petroviĉ.
— Tio estas bona! — konsentis Rezen.
Li frotpurigis la vitron de la lorno kaj rigardis ankoraŭ foje: Dvino estis malplena, nur estis pluveto, kaj malalte, super la akvo mem, estis flugantaj mevoj. Nevideblaj gvatantoj estis vokantaj unu la alian sur la remparoj kaj turoj de la fortreso.
— Kia popo! — diris kun miro Rezen, sekvante la velboaton per rigardo.
— La popo estas racia! Ni iru, Jegoro. Kaj estu trankvila. Oni nin avertos, ni ekscios de gardistoj. Ne pensu, ke neniu videblas, — laŭ la tuta rivero oni gardas...
Duope ili malleviĝis de gvatturo, tra la malseka malplena ekzercoplaco atingis la peronon de la domo, kie loĝis Rezen, tie ili haltis. La inĝeniero diris en la germana:
— Mi havas akvaviton — bonan vodkon. Mi konservadis ĝin por speciala okazo. Nur iomete trinkis — antaŭ longe. Kun sinjoro Krikov trinkis...
— Sinjoro Krikov, eble, nun jam eĉ dogankontrolon komencis! — prononcis Silvestro Petroviĉ. — Kaj eble, latronojn sabras. Ĉio povas esti...
Ili eniris en la ĉambron, la inĝeniero bruligis kandelon, malŝlosis kofron, elprenis la akvaviton kaj boteleton da sĥidama vodko, da ĝi restis tute malmulte, sur fundo. Soldato alportis frititan fiŝon, gamelon kun varmega kaĉo.
— Kapitano Krikov plurfoje demandadis min pri tio, kiel estas aranĝitaj eŭropaj ŝtatoj, — diris Rezen. — Li kvazaŭ ĉiam serĉas respondon al interesanta lin demando, kaj kia estas tiu demando — mi ne scias. Li multe pensas, tiu homo, kaj multe legas...
Ievlev kapjesis:
— Jes, li multe pensas, kaj al li estas malfacile vivi...
Poste, tenante travideblan bremenan glaseton antaŭ la okuloj, li demandis:
— Jegoro, respondu al mi sincere, nun respondu, antaŭ la batalo. Pro kia kaŭzo vi, fremdlandano, al ni servas? Por kio vi mortu por ni? Monon, oron vi ne tro taksas, ne kiel aliaj fremdlandanoj, tion mi multfoje rimarkis...
Rezen verŝis orkoloran akvaviton en la glasetojn.
— Vi, kapitan-komodoro, estas ruso. Vi, rusoj, ĉiam ŝatas scii: kial, pro kia kaŭzo, kion pensas homo, kiam li silentas. Ĉu tiel?
Silvestro Petroviĉ kapjesis.
— Mi al vi diros. Hodiaŭ necesas ĉion diri. La rusoj estas saĝa popolo, la rusoj estas kuraĝa popolo, la rusa homo havas jen tian koron.
La inĝeniero larĝe dismovis la manojn, por montri, kian grandegan koron havas la rusa popolo, batis la fingrojn al la muro, ridetis. Ievlev silente aŭskultis.
— Ruso vokis nin, ruso pensas: fremdulo nin instruos, ni tiel ne scipovas, kiel scipovas fremdulo, ni donos al li oron, multe da oro. Mi estas inĝeniero, mi havas dekoble pli multe, ol vi, mia estro. Jen kiel faris la ruso. Kaj kiel faris li, la fremdulo? Veneciano Georgo Lebanius, ankoraŭ kuracisto Loftus, ankoraŭ Ripley, ankoraŭ tiu, la unua, — ĉiuj ili sidas sub aresto. Jen kiel ili faras, jen kiel ili faris. Konsulo Martus, ankoraŭ la pastro, ankoraŭ la negocistoj en Arĥangelsko — kion ili faris?
Rezen ekscitiĝis, al li mankis rusaj vortoj, li ekparolis en la germana:
— Diablo prenu ilin, mi vidis sufiĉe tion, kiel kaj kion ili faras. Mi vidis ilin en Moskvo, en Kukujo, mi vidis ilin tiel, kiel vi, ruso, ilin neniam vidis kaj ne vidos. Kiu veturas ĉi tien? Friponoj, trompantoj, por cent sentaŭguloj estas unu honesta. La rusoj ne povas estimi nin, eŭropanojn. Ĉu vi memoras, kapitan-komodoro: vi venis, por lerni, kaj oni vin priŝteladis, vi venis por scienco, sed al vi oni montradis trukojn. Por kio longe paroli — ni rememoru Narvon. Ni rememoru la generalojn, kiuj serĉis reĝon Karolon, por fordoni al li sian spadon. Mi estas malriĉa inĝeniero, sed mi havas mian kapon sur la ŝultroj. Vi vokis min. Mi deziris vidi sampatrujanojn, — mi iris al Kukujo. Al mi oni kriis «vivu!» — kaj komencis instrui, kiel trompi vin. Tio estis la unua, pri kio oni min instruis. Oni ne instruis min pri rusaj vortoj — «pano», «laboro», «honoro», — oni instruis min, kiel fari nenion kaj ricevadi monon, multan monon, riĉon. Mi ne kredis al la propraj oreloj. Mi diris al ili: «Vi estas ŝtelistoj!» En la sama nokto, vi ne scias, okazis unu duelo, poste dua. Ne, ili ne ofendiĝis, — ili ektimis, ili deziris forigi min. Kaj tiam mi venis al vi kaj dormis ĉe vi — ĉu vi ne memoras? Mi havis vundon jen ĉi tie, apud la kubuto, mi diris, ke atakis rabistoj. Mi hontis... Kaj kiam poste mi vidis, ke oni ne kredas al mi, ke oni rigardas al mi per malbonkoraj okuloj, ke en mi neniu vidas amikon, mi ne ĉagreniĝis, ne, kapitan-komodoro, mi pensis: tiuj rusoj estas ne tiom naivaj. Ili komprenas multon kaj ĉion memoras...
— Ni memoras! — diris Ievlev. — Kaj malbonon memoras, kaj bonon...
— Tio estas tiu vorto, kiu necesas! — ekkriis Rezen. — Memoras! Kaj mi deziras, ke vi memoru ne nur pri tiuj kvar, kiuj estas arestitaj, ne nur pri tiuj, kiuj sidas nun en la kirko sub gardo, sed ankaŭ pri inĝeniero Rezen...
Li levis la glaseton kun akvavito, tintigis ĝin, diris elkore:
— Tiun brandon donis al mi mia patrino, kiam mi veturis al vi. Ŝi diris: vi drinkos ĝin kun via amiko, kun sampatrujano, kiam renkontiĝos kun li en la fremda lando. Mi drinkas ĝin kun vi, kapitan-komodoro. Mi drinkas kun vi en la nokto antaŭ la batalo...
Li eltrinkis nemulte, skuis la boteleton kun la sĥidama vodko, diris malgaje:
— Kaj tiun botelon mi eltrinkis sola. Mi ŝlosadis min ĉi tie kaj drinkadis, — mi hontis...
— Manĝu la kaĉon, ĝi malvarmiĝos! — diris Ievlev. — Prenu kuleron, inĝeniero...
La kaĉon ili formanĝis silente, poste komencis paroli pri aferoj. Ankoraŭ foje ili vizitis la turon, rigardis al Dvino, rondiris kaŝitajn sur remparoj kanonojn, dormantajn soldatojn, artileriistojn, matrosojn. Adiaŭante la inĝenieron, Ievlev diris:
— Ja vento estas de la maro, ĉu, Jegoro? Malforta, sed tamen vento! Ĉu ne ekmoviĝis la eskadro?
— Tro malforta estas la vento! — respondis la inĝeniero.
Silvestro Petroviĉ revenis en sian domon, pendigis la mantelon sur najlon, plenigis la pipon per tabako. Apude trans la muro dormis la filinoj, la filo de Rjabov Ivaĉjo, antaŭ nelonge veninta kun la patrino en la citadelon, Maria Nikitiŝna. Ievlev elbatis fajron, turniĝis al la malforte knarinta pordo. Sur la sojlo staris Taisja.
— Kial do vi ne dormas, Taisja Antipovna? — demandis Ievlev.
— Vi al mi nur unu vorton diru, solan! — rapide ekflustris Taisja. — Vi nur diru, Silvestro Petroviĉ, kio estas pri tiu Onego? Li urĝe prepariĝis, urĝe foriris. Kia Onego? Ĉu ankaŭ vi ne scias?
Ievlev ekrigardis en ŝiajn petegantajn, sopirantajn okulojn, respondis ne tuj:
— Ne scias mi, Taisja Antipovna. Iru, kara, dormu...