5. Malbonaj informoj

Nilo Longinov kaj Kopilov sidis apude, ambaŭ nerekoneble maldikiĝintaj, ambaŭ ronĝitaj de mara salo, ambaŭ kun ruĝaj okuloj. Aliajn fiŝistojn, kiuj batalis en la insulo kontraŭ svedoj, Atanazio Petroviĉ jam pridemandis, skribis foliojn, liberigis; ili sidis apud la domo sub vento, parolis kun dogansoldatoj.

— Ĉu vi mem per viaj propraj okuloj lin vidis? — demandis Krikov Longinov-on.

La fiŝisto kolere movis la nazon, ne respondis.

— Ĉu vidis aŭ ne vidis? — ankoraŭ foje severe demandis la kapitano.

— Tra fendo ne eblas multon vidi, — respondis Longinov. — Vi mem, Atanazio Petroviĉ, sur diversaj ŝipoj estadis, vi scias, kia en holdoj estas vido. Kaj la voĉo — ĝuste, lia voĉo estis, kaj konversaciis ni ne tro mallonge. Sed mi ne kredus, — al mi pri tiu afero ilia homo diris, kiu segilon alportis. Parolis, ke kvazaŭ ĉe la admiralo Rjabov estas — ĉu kiel servanto. Kaftanon al la hundo oni donacis brokaĵan, ĉenojn demetis, regalon alportis. Sidis kvazaŭ nia Ivano Sabateiĉ, drinkis, monon al li trezoristo alportis — sakon.

Krikov aŭskultis silente, sidis morna kiel nubo, movadis la brovojn. Tabako en la pipo estingiĝis, li skrapis per najleto, komencis elbati fajron. Longinov subite kriis:

— La avon pendumis la monstroj, sed li, kanajlego, al ili pro ilia mono transiris. Nu, trafos li al mi — per la manoj mi lin ŝiros, latronon, li eĉ brigadestro nia estis, rememoros li...

— Ne kriu! — ordonis Atanazio Petroviĉ. — Kial vi krias?

Kopilov diris kun ĉagreno:

— Ĉi tie, Atanazio Petroviĉ, eblas krii! Eĉ ne tiel krii! Se vi vidus, kiel ili nin pendumi intencis, vidus, kiel ni kontraŭ ili batalis sur la insulo. Ili ne estas homoj — bestoj, kaj kie oni tiajn trovis...

— Kiu estas la homo, kiu donis al vi la segilon? — demandis Krikov.

— Kiu lin scias. Kvazaŭ nia, rusa, sed parolas en nia lingvo mallerte. Ne ĉio kompreneblas, kion li diras. Viro ne maljuna, aĝa eble dudek kvin — ne pli...

Atanazio Petroviĉ eksnufis per la pipo, kuntiris la brovojn, prenis plumon — skribi por la fiŝistoj paspermeson, por ke ili iru en la urbon, al la hejmoj. En la skansoj oni sonorigis la batilon: doganistoj — vespermanĝu. Soldato alportis en bovlo brasiksupon — provaĵon por la kapitano. Krikov prenis de breto lignan, eltranĉitan de Prokopjev kuleron, glutis, ordonis manĝigi ankaŭ la fiŝistojn.

Kiam Longinov kaj Kopilov foriris, Atanazio Petroviĉ eksidis al la tablo, kunpremis la kapon per la manoj, oĥis, insultis. Ĉu vere Ivaĉjo Rjabov, tiu Rjabov, al kiu li fordonis la plej karan, kio estis en lia vivo, tiu Rjabov mem, kiun li iam, en antaŭ longe pasintaj jaroj, liberigis de la malica negocisto Urquhart, tiu Ivano Rjabov, kun kiu li iris al Ievlev kaj Apraksin sur la Mosean insulon, — ĉu vere li povis transiri al la svedoj, servi al ili pro oro, pro brokaĵa kaftano, ĉu vere li povus konsenti kaŝe trairigi la eskadron laŭ la Dvina ŝanelo al la urbo? Sed ne, ne povis tiel esti, ne povis tiel okazi, ne vidis tion Longinov, li mem ja diris — Rjabov bruis per ĉenoj.

«Nu, kaj se?»

Kaj li subite kvietiĝis, kiel homo, farinta firman decidon: «Tiam mi lin mortigos. Trovos kaj mortigos! Pri kio do mediti?»

Sed tuj li ekhontis pro tiu penso: ĉu la rudristo kondukos svedajn latronajn ŝipojn? Li subridis, penseme balancis la kapon: kion ajn babilas homoj, kion ajn elpensas...

Ankoraŭ foje bruliginte la pipon, li eliris eksteren, ekpaŝis al la gvatturo. Dum la vojo al li renkontiĝis Eŭdokimo Prokopjev, — li estis kuranta kun malbona informo: estiĝis vento, la svedoj levas la ankrojn.

— La vento ja estas bagatela! — plirapidigante siajn paŝojn, diris Atanazio Petroviĉ. — Kia estas tiu vento?

Post Krikov kure leviĝis supren Meĥonoŝin, prenis el la manoj de la kapitano la lornon, apogis la stangon al la planko de la gvatturo, komencis direkti tien, kien rigardis Atanazio Petroviĉ: duboj ne plu estis — la eskadro sub veloj estis iranta al la Dvina buŝo.

— Ili iras! — diris la leŭtenanto per raŭkiĝinta voĉo. Li tuspurigis la gorĝon kaj ripetis. — Je Dio, ili iras! Kaj kiom!

— Ne tiom multe! — subridis Krikov. — Eskadro ja...

Meĥonoŝin frotpurigis la okularion, ankoraŭ fiksrigardis: la ŝipoj estis irantaj, kvazaŭ grandegaj rabobirdoj, kaj la leŭtenanto eĉ ektimis ĉe penso, ke tiun minacan eskadron haltigos Krikov, aŭ kapitan-komodoro Ievlev, aŭ li, Meĥonoŝin.

— Ili iras! — balbutis li. — Ĉi tien iras. Al ni.

Atanazio Petroviĉ movis la trikornan ĉapelon sur la nukon, turnis la lornon al si.

— Vidu, kiom! — flustris al li Meĥonoŝin kaj eĉ puŝis lin al la flanko. — Kia forto, ĉu? Kaj sur ĉiu kanonoj, kaj po kiom da kanonoj...

Krikov ne respondadis, plu rigardis.

Malsupre, sur purigita nun ekzercoplaco, estis viciĝantaj la doganistoj. Tamburo batis kunvenon, kaporaloj nomvokadis soldatojn, kanonistoj sub ŝedo, kie staris nova doganeja kanono, estis blovekscitantaj braĝon en poto, por bruligi la meĉon sen prokrasto, kiam necesos. En egalmezura susurado de pluvo aŭdeblis, kiel henas kaj mordas dragonaj ĉevaloj ĉe la ĉeval-alligejo...

— Nun — al Dio preĝi, alion ne eblas fari! — diris Meĥonoŝin per obtuza voĉo.

— Aŭ eĉ vodkon drinki! — retenante koleron, respondis Atanazio Petroviĉ kaj kriis malsupren: — Kaporalo, ŝargojn havu ne malpli ol dek du!

— Kio? — demandis demalsupre Eŭdokimo Prokopjev.

— Kuŝigi lin kaj fari cent batojn — tuj la orelojn purigos! — konsilis Meĥonoŝin.

Krikov kliniĝis de la turo, ripetis pri la ŝargoj. Eŭdokimo ekiris en la tenejon. Meĥonoŝin ekparolis per paciga tono:

— Jen vi ĉiam, Atanazio Petroviĉ, montras al mi vian malsimpation, sed mi ja pravas. Fiŝistoj diras: per propraj okuloj ili vidis en la eskadro piloton-perfidulon, pri tiu malĝoja evento ĉiu soldato en la skansoj scias. Kaj nomo de tiu piloto estas Rjabov. Mi preskaŭ arestis lin pro ŝtelo, sed via kapitan-komodoro min elpelis, per insultaj vortoj min skoldinte. Nun solvu...

Krikov strabis al Meĥonoŝin, ree komencis frotpurigi la okularion de la lorno.

— Jen, eskadro, kaj ankoraŭ perfido... — daŭrigis la leŭtenanto. — Kaj ni ĉi tie niajn vivojn perdu, pro kio? Ĉe Narvo ĉi glora armeo frakasis plene la caron mem, kaj nun ili kontraŭ ni iras militi, do ni estas pretaj — doganistoj kaj dragonoj...

Atanazio Petroviĉ abrupte turniĝis al Meĥonoŝin, diris kun furiozo:

— Iru for de ĉi tie, leŭtenanto, faru favoron pro Dio, alie mi vin mallevos per genubato al via pugo, vi frakasiĝos — estas alte flugi ĉi tie.

La leŭtenanto deiris je paŝo, demandis, levinte la brovojn:

— Ĉu vi bonvolas alparoli min?

Krikov, ne respondante, tegis la lornon, malleviĝis suben, en la domon — ŝanĝi la veston. Ne hastante, li trankvile elprenis el kofreto puran subveston, novajn ŝuojn, ŝtrumpojn, bondrapan uniforman kaftanon. Transvestinte sin, li ŝargis du pistolojn, unu metis en la brustan poŝon, la alian en la ledan sakon dekstre. En la ĉambron, ne frapante, eniris la malnova kaj fidela amiko kaporalo Eŭdokimo Aksenoviĉ, alportis akrigoŝtonon — por akrigi la pinton de la spado, eksidis, kiel sidadis, elfarante lignajn kulerojn aŭ la solviĉegodan ĉeneton, — trankvile, firme, en la maldekstra mano tenante la akrigoŝtonon, en la dekstra la spadon. Li mallaŭte ekkantis:

Ne kaptis mi
Freŝan fiŝon tremantan...

Atanazio Petroviĉ fiksrigardis la vizaĝon de Prokopjev, prilumitan de fajro de kandelo, miris, kiel povas homo kanti nun, kaj tuj komprenis: la kaporalo kantas, kiel spiras, kaj pensas pri alio. Lia vizaĝo estis severa, la pensoj flugis malproksime, kaj kie — kiu scias?

— Pri kio vi pensas, kaporalo? — nelaŭte demandis Krikov.

Prokopjev levis la kapon:

— Pri kio, Atanazio Petroviĉ? Ja pri multaj aferoj! Pri gajaj aferoj nun penso ne iras...

— Pri kio do malgaja?

— Jen antaŭ nelonge diris fiŝistoj pri Rjabov...

— Galimatio ĉio estas! Mensogo!

— Kaj ankaŭ mi tiel rezonas — mensogo. Nu, kaj se ne?..

Li skuis la kapon, ree kliniĝis super la akrigoŝtono, kaj ree en la ĉambro aŭdiĝis karakteriza seka krakado de ŝtalo je la ŝtono. Krikov bukis la zonon per ambaŭ bukoj, ŝovis malantaŭen faldojn de la kaftano, reĝustigis la portopeon, enpensiĝis, kion ankoraŭ necesas fari.

— Nun taŭgas! — ridetante per la granda buŝo, diris Prokopjev kaj donis al li la spadon. — Nun estos bone...

— Kaj ĉu la via estas akrigita?

— Ĉe ni ĉio estas en ordo! — respondis la kaporalo. — Bone ni prezentiĝos al la svedo, ne ridos li pri ni.

Al la pordo oni skrapis, la kaporalo malfermis.

— Nu, kio, Sergunkov?

— La kanonon mi alportis! — diris la soldato. — Sinjoro kapitano antaŭ nelonge diris — afuston por ĝi eltranĉi. Jen mi eltranĉis.

— Ha, la kanono! — subridis Prokopjev.

— Ja vi eniru, — vokis Krikov, — eniru, Sergunkov!

Sergunkov eniris, metis sur la tablon la afuston por la ludila kanono. Atanazio Petroviĉ elprenis el la kofreto la kupran kanontubon, viŝis ĝin per frotilo, surprovis al la afusto. La kanontubo konformis. Sergunkov ridetante rigardis, kiel aspektis nun la kanoneto — kvazaŭ reala.

— La tubo en ĝi estas malgranda! — diris, mallarĝigante la okulojn, Prokopjev. — Mallonga. Jen kiam ni finos la aferojn, ni pensos, kiel plilongigi...

— Mi malĝuste kalkulis! — kulpe prononcis Krikov.

Li surĵetis la mantelon sur la larĝajn ŝultrojn kaj ordonis al la kaporalo vicigi la doganistojn. Prokopjev reĝustigis la trikornan ĉapelon, korektis la portopeon, eliris. Atanazio Petroviĉ ankoraŭ prokrastis iom, kvazaŭ ion rememorante, eksidis al la tablo, trempis la plumon en diluita de la skribisto fulgo, skribis grande, per kurbaj literoj:

«Taisja Antipovna, didonita mia fratino, saluton, skribas mi al vi en ĉi minutoj, kiam mi atendas grandan alarmon...»

La skribita linio ne plaĉis al li, ne plaĉis ankaŭ tio, ke li nomis Taisja-n didonita fratino.

— Jen, Evaj idinoj! — suspiris Atanazio Petroviĉ, ŝiris la paperon je pecoj kaj eliris el la ĉambro.