6. De la plej grava servo — gardistoj
Pluvego ĉesis, restis nur pluveto. Vento ne estis tute. La doganistoj, viciĝinte en krepusko, estis nelaŭte interparolantaj. En Dvino knaradis la doganaj boatoj.
— Ili ĵetas ankrojn! — kriis de sur la gvatturo Prokopjev. — Ĉu vi aŭdas, sinjoro kapitano?
Krikov facile enkuris supren, rigardis: la eskadro, nigra fone de la ĉielo, estis balanciĝanta iomete pli alte de la loko, destinita por dogankontrolo. Sur mastoj kaj jardoj iris laboro: tie moviĝadis nigraj figuretoj de matrosoj — ili forigadis la velojn.
— Malfortunis al ili! — diris Prokopjev. — Ne divenis kun vento. Do, ĉu ili mem petos kontrolon, aŭ ni pafos?
Atanazio Petroviĉ silentis.
— Grandegaj ŝipoj ja! — ree diris Prokopjev. — Eble, ne venadis al ni ĝis nun tiaj grandegaĵoj, ĉu? Ĉu militaj estas la ŝipoj?
— Militaj, kaporalo.
— Ankaŭ mi pensas — militaj.
— Latronoj.
— Ĝuste, latronoj...
En tiu momento en la pruferdeko de la flagŝipo brilis fajreto. Kaj tuj super Dvino ruliĝis sono de muskeda pafo, kaj post ĝi ekflugis raketo.
— Nu, kion diri! — mire prononcis Prokopjev. — Ili mem kontrolon petas. Eble, ili eĉ ne estas latronoj?
— Latronoj, kaporalo! — certe respondis Krikov. — Latronoj, kaj ni devas esti al tio pretaj. Latronoj, kaj krome ruzaj. Nu, ankaŭ ni ne estas simpluloj, vidis multe da tiaj. Ni iru!
Malsupre li diris al Meĥonoŝin mallonge kaj seke:
— Se vi aŭdos, leŭtenanto, de la eskadro pafadon, iru kun la dragonoj por helpo...
Meĥonoŝin silentis.
Tiam Krikov forturniĝis kaj, trovinte per rigardo altan maljunan dragonon Drozdov-on, diris al li:
— Ĉu vi aŭdas, Drozdov, mi pri vi esperas!
Drozdov respondis tuj:
— Esperu, Atanazio Petroviĉ. Ni faros kiel necesas!
Krikov saltis en la velboaton, la soldatoj depuŝiĝis per hokoj, la kapitano ordonis:
— Remilojn sur akvon!
Li mem prenis la rudrostangon, la remiloj leviĝis akorde. La malsekan doganan vimplon la kaporalo glatigis per la manoj, la flago ekplaŭdis malantaŭ la pobo. La velboato rapide, kvazaŭ per tranĉilo, tratranĉis la kvietan, malklaran post pluvego akvon. La soldatoj remis silente, forte, egalmezure, kun mallongaj paŭzoj inter rembatoj, dum kiuj ĉiuj remistoj samtempe kliniĝadis antaŭen, svingante la remilojn. La vizaĝoj de la doganistoj estis severaj, ĉiuj sciis, kio ilin atendas.
— Hej, kanton! — ordonis Krikov.
Prokopjev mirege ekrigardis al li, eĉ la buŝon malfermis pro miro, la kapitano ripetis:
— Kanton, kaj bravan. Ili aŭdu, kia popolo estas sur la velboatoj. Komencu, kaporalo!
Eŭdokimo faris suferplenan vizaĝon, ekkantis per alta voĉo:
Herbo, mia herbo, verda mia herb'!
La remistoj kunkantis kun paŭzeto, kvazaŭ en danco, prepariĝante al artifiko:
Do la herbon ne plu tretos mi...
Sur la dua dogana velboato oni kunkantis kun minaco, pli base, malalte:
Karulinon ne plu vidos mi...
Kaj sur la jam malproksima bordo, en krepusko, sub pluveto, kun ululo, kun fajfo, kvazaŭ helpante al la doganistoj, laŭte ekkantis la dragonoj:
Sidas iam karulino sola,
Sub fenestro sidas, al li diras:
Knabo, knab' vi juna mia,
Brava kapo via bukla,
Brava kap' via kuraĝa...
— Fino! — komandis Krikov.
La remiloj leviĝis supren. La velboato en nebulo, sub susuranta pluveto, estis aliranta al la grandega nigra silenta maso de la flagŝipo. Pacaj, skulptitaj el ligno folioj, vinbergrapoloj kaj gajaj homaj vizaĝoj girlande vidiĝis tie, kie milita ŝipo devus havi kanontruojn. Kaj paca, afabla voĉo demandis el la ŝipo ne en la rusa:
— Wer da?1
— De rusia dogana gardistaro kapitano Krikov kun soldatoj sub la ŝtata standardo! — laŭte respondis Atanazio Petroviĉ. — Mallevu la paradan ŝtuparon!
La velboato obtuze batiĝis je la flanko de la ŝipo. Supre ekŝrikis pulioj, aŭdiĝis abruptaj vortoj de komandoj. Super la velboato malrapide eknaĝis la parada ŝtuparo. Kaj de la malproksima, nun nevidebla bordo plu aŭdiĝis la brava gaja kanto:
Herbo, mia herbo, verda mia herb'!