Ĉapitro sesa
1. Dogankontrolo
— Vi aĉetos ilin per mono! — prononcis Gyllenstierna.
— Tio ne estas ebla! — respondis Urquhart.
— Vi ilin aĉetos! — ripetis la subadmiralo. — Ja ili havas kapojn sur la ŝultroj. Ili, sendube, divenas, ke la ŝipo estas milita. Ili ne deziros morti. Ili ricevos sian monon kaj foriros, preĝante Dion pri ni.
— Mi konas ilian estron! — ekkriis Urquhart. — Kredu min, herre subadmiralo, — lin aĉeti ne eblas.
— Tio dependas de prezo! Kontraŭ bagatela prezo li ne deziros vendi sian honoron, sed kontraŭ granda mono... Diablo prenu, ni bezonas, ke ĉi tie ĉio okazu mallaŭte. Ĉu ni bezonas pafadon kaj bruon en la skansoj? Se la doganistoj estos subaĉetitaj, ĉio pasos kviete, kaj en la fortreso oni povos kredi, ke ni vere estas negocistoj...
Urquhart silentis, mallevinte la kapon: kion li povis fari kun tiu frenezulo? Silentis ankaŭ subkolonelo James. Sed kia povus esti eliro, se vento mankas kaj la eskadro, kvazaŭ pro fatalo, haltis nemalproksime de la skansoj? Ĉu tuj komenci pafadon? Tio estas neracia. Ĉu atendi, ĝis la doganistoj per kanona pafo postulos, ke la ŝipoj voku dogankontrolistojn? Ne, la plej saĝa tamen estas — agi tiel, kiel konsilas la subadmiralo.
— Kaj la piloto? Kion ni faros nun kun la piloto? — demandis Urquhart.
Gyllenstierna levis la ŝultrojn: la piloton necesis ree kaŝi en la ĉenkeston. Por ke li ne bruu, sur lin eblas surmeti ĉenojn.
— Tio kolerigos lin! — diris Urquhart.
— Ne gravas! Tamen ili ne renkontiĝos. Ili ne devas renkontiĝi. Nenio bona el tio rezultos.
— Por ni estos malfacile!.. — rimarkis Urquhart.
— Se estos malfacile, ni batalos nur per blankaj armiloj. La kolonelo avertos pri tio la soldatojn. Ne tiom granda estas laboro — mortigi per tranĉiloj dekon aŭ dudekon da doganistoj.
Urquhart suspiris.
Post kelkaj minutoj al Rjabov oni per ŝnuro ligis la manojn, poste surmetis trioblan ĉenon. Li elŝiriĝis — tiam oni ŝtopis lian buŝon per ĉifono kaj ektrenis laŭ la ŝtuparo malsupren. Demĉjon oni same ligis.
Tablo kun regaloj estis primetita en la salono, samtie estis preparita mono en bela brodita monujo, en skatolo kuŝis ŝipaj dokumentoj, lerte faritaj en Stokholmo en la monfarejo. La doganistojn devis akcepti Urquhart kun tuta afableco, Golgolsen, kiel malnova kaj konata en la rusaj akvoj eskortulo, estis destinita helpi lin. Matrosojn por la renkonto Gyllenstierna ordonis elekti plej imponajn. Por ke la ŝipo havu eĉ pli pacan aspekton, kolonelo James konsilis al Urquhart ne eliri al la parada ŝtuparo, kvazaŭ la ŝipestro dum la vojaĝo ekmalsanis kaj sentas sin tiom malforta, ke duonkuŝas, kovrita per plumono...
Urquhart subridis kaj rememorigis al James, ke ili ambaŭ sufiĉe bone konas la doganan oficiron Krikov-on: ne eblas esperi pri sensanga fino de la dogankontrolo.
— Kion do ni faru? — demandis James.
— Ni faru tion, kion ordonis la subadmiralo! — respondis Urquhart kolere. — Ni ĉiuj estas en lia potenco. Se li opinias, ke estas nenio pli simpla, ol trompi la rusojn, do tiel devas esti...
Urquhart kuŝiĝis sur sofon, ordonis alporti al si plumonon kaj varman koltukon, por meti kompreson sur sian gorĝon. Li vere eksentis febrotremon.
Apude — en la malhela koridoro, en du oficiraj kajutoj, sur la ŝtuparo, kondukanta al la ŝipkuirejo, — lokiĝis buĉistoj de del Robles kun tranĉiloj kaj ponardoj, pretaj laŭ ordono de la hispano komenci batalon. Gyllenstierna iradis en sia kajuto supre, en la salono aŭdeblis liaj firmaj rezolutaj paŝoj.
Kolonelo James, balbutante pro timo, demandis:
— Kaj poste?.. Kio estos... post la dogankontrolo?..
— Tion ankoraŭ necesas ĝisvivi! — respondis Urquhart. — Iru, herre kolonelo, iru... Sinjoroj doganistoj ne atendos...
Ĉe la parada ŝtuparo kapitanon Krikov-on renkontis la navigisto de «Krono» kaj, ĝentile pardonpetinte, invitis veni en la salonon, kie, laŭ liaj vortoj, estis kuŝanta la ŝipestro, malvarmuminta en la maro dum ŝtormo.
Krikov kapjesis kaj, per la mano en ganto retenante la spadon ĉe la kokso, kun duono de siaj soldatoj kaj kun la kaporalo (al la ceteraj soldatoj li ordonis resti sur la dekstra flanko de la pobkastelo) ekiris al la ŝtuparo, kondukanta en la salonon. Antaŭ li standardisto Jermiĥin portis la rusan flagon, malantaŭe du tamburistoj estis batantaj etan tamburadon.
En la salono Krikov haltis antaŭ la primetita tablo kaj, kvazaŭ rekoninte nek Urquhart-on, nek Golgolsen-on, per akra ordona voĉo diris:
— De dogana gardistaro de lia cara moŝto kapitano Krikov kun soldatoj por plenumado de leĝa dogankontrolo kaj pridemando venis. Antaŭ la flago de la rusia ŝtato unuavice mi petas ekstari...
La tamburistoj mallonge batis signalon, Urquhart leviĝis de la sofo, alpremante la plumonon al la dika ventro, ridetante per la grasa vizaĝo, respondis:
— Ni estas malnovaj konatoj, kapitano...
Golgolsen same ekstaris. Krikov eltiris el la manikroverso paperon, metis ĝin sur la dorson de tamburisto, la alia tamburisto donis flakonon kun inko el fulgo, plumon. Atanazio Petroviĉ demandis:
— Nomo de ĉi ŝipo?
— Ĉi ŝipo havas nomon «Astrea», — mensogis Urquhart.
Krikov skribis per grandaj literoj: «Astrea».
— Kiom da toneloj?
Urquhart respondis. Atanazio Petroviĉ severe diris:
— Mi, sinjoro ŝipestro, ne la unuan jaron gvidas kontroladon de ŝipoj, kion vi scias per via sperto. Kaj mensogi por vi ne konvenas. Bonvolu diri la veron.
La ŝipestro levis la ŝultrojn, aldonis ankoraŭ centon. La kapitano rigardis al li sen palpebrumi, trankvile. Urquhart tremis sub tiu rigardo. Kiel ŝanĝiĝis dum la pasinta tempo la iam juna doganisto! Kiel maturiĝis tiu simpla vizaĝo de kampulo, kian trankvilon, kian certecon spiras la tuta aspekto de tiu oficiro. Kaj kiel li belas en sia uniformo kun verdaj roversoj sur la kolumo, kun blanka tuko sur la kolo, en gantoj, strikte kovrantaj la manojn, kun la spado, rekte kaj lerte kuŝanta ĉe la kokso...
— Mi petas respondi al la punktoj de la demandaro! — diris Krikov.
Urquhart klinis la kapon.
— De kiu ŝtato estas viaj ŝipoj? — demandadis Krikov per malvarma ofica voĉo. — Ĉu ne estis vi en epidemiaj, alivorte malsanaj, lokoj, ĉu ne havas sur la ŝipoj kanonojn pli ol estas permesite por defendo kontraŭ mara pirato, ĉu ne estas vi en alianco kaj amikeco kun reĝo Karolo, ĉu ne venis laŭ lia ordono, ĉu ne estas vi kaŝitaj svedaj militistoj?
— Ne! — firme respondis Urquhart.
La kajutvaĉanto donis al li Biblion. Li metis sur ĝin la maldekstran manon, la dekstran levis supren, ekparolis:
— Per Dio ĉiopova kaj per la sankta Biblio mi ĵuras, ke la ŝipoj de mia trajno estas ŝipoj negocistaj, en epidemiaj, alivorte malsanaj lokoj ne estis, sur la ŝipoj kanonojn pli, ol necesas por defendo kontraŭ mara pirato, mi ne havas...
Krikov aŭskultis senmove, rigardis en la satan roz-blankan vizaĝon de Urquhart, pensis: «Kie do estas Dio? Kial li ne krevigas la ĵurrompanton sur la loko? Kie estas la fulmo, kiu devus fali sur lian kapon?»
La ŝipestro almetis la lipojn al la Biblio, Krikov postulis ŝipajn dokumentojn. Golgolsen, interkruriginte seĝon, apoginte la vunditan mentonon sur la krucitaj polmoj, aŭskultis, kiel paŝas en sia kajuto la subadmiralo — atendas. Kion? Tutegale tio ne finiĝos pace. Kaj, mallarĝigante unu okulon, Golgolsen mezuris, kien piki per spado la impertinentan rusan oficiron.
— Ĉu tason da turka kafo pro humida vetero? — proponis Urquhart, kiam la kapitano redonis al li la dokumentojn.
— Mankas tempo! — respondis Krikov.
— Ĉu vi rigardos niajn varojn? — demandis Urquhart.
— Rigardos.
— Granda laboro! — diris la ŝipestro. — Ĝi minacas al ni per monperdo. La foiro baldaŭ finiĝos, ni bezonas ĉiun tagon...
— En ĉi jaro ne estas foiro! — respondis la kapitano, rekte rigardante en la okulojn de la ŝipestro. — Pri tio estis senditaj leteroj al multaj landoj...
Urquhart palpebrumis. En la salono estiĝis plena silento, nur Golgolsen snufis, kaj krakadis kandeloj en kupraj kandelingoj. Urquhart ne sciis, kion respondi.
— Ĉu foiro ne estas pro danĝero de la svedo? — demandis li finfine.
Atanazio Petroviĉ kapjesis.
— Eĉ pli malbone por ni! — diris Urquhart. — Kiaj malprofitoj! Ni alveturigis multajn bonegajn varojn, kaj nun ni devas stari ĉi tie dum kelkaj tagoj. La matrosoj ricevas laŭtagan pagon, la eskortaj soldatoj same, — el kio mi pagos al ili? Foiro ne estas, aj-aj-aj. Eble, ni povus vendi niajn varojn pogrande, sed nur pli rapide...
— Jes, malprofitoj estas grandaj! — konsentis Krikov. — Ĉe vi ankoraŭ unu ŝipo dronis apud Sosnovco, kaj alia — dum la ŝtormo...
Urquhart miregis, eksvingis la manojn:
— Ĉe ni? Vi eraras, kapitano! Ĉe ni ĉio, dankon al Dio, estas en ordo!
— Do, ne ĉe vi. Tio estis alia eskadro. Tieaj latronoj per forto kaptadis niajn fiŝistojn kaj pendumadis ilin sur jardo. Eĉ pli: ili katenis nian rudriston Rjabov-on kaj kaŝis sur unu el siaj ŝipoj. Tiu rudristo al vi, ŝipestro, estas konata, en la antaŭaj tempoj estis okazo, ke troviĝis li sur via ŝipo «Ora nubo»...
Urquhart ree ne trovis, kion diri.
— Vi havas bonan memoron! — diris li finfine.
— Kion necesas — mi memoras! — morne prononcis Krikov.
Li turniĝis al sia kaporalo, ordonis trankvile:
— Komencu dogankontrolon. Rigardu varojn kun tuta diligenteco. Sekvu min!
Urquhart etendis antaŭen la pufajn manojn, ekkriis:
— Kapitano! Ĉu indas malŝpari fortojn? Tio daŭros senfine. Jen monujo. Ĉi tie estas monsumo pli granda, ol tiu, kiu povus esti deklarita ĉe konfuzo pro varoj, ne indikitaj en la listo. Kapitano...
Atanazio Petroviĉ rigardis al la monujo, al la ŝipestro, al la eskortulo, leviĝanta de la seĝo, turniĝis kaj ekiris al la pordo. La buĉistoj de del Robles — en la koridoro, en la malhela kuireja ŝtuparo, en la navigista kajuto — retenis spiradon. Preter ili kun tamburado, per firmaj paŝoj estis leviĝantaj sur la pobferdekon la rusaj doganistoj.
— Jen lumas! — kapmontris Prokopjev al duonmalfermita pordo en la admiralan kajuton. — Vidu, kie estas ilia ĉefo... Jen li — maljunuleto tia, flava...
Krikov malrapidigis la paŝojn kaj tuj ekvidis la maljunuleton kun flava vizaĝo kaj brosaj brovoj, kiu estis senmove staranta kaj aŭskultanta, fleksinte per la seka polmo la grandan malmolan orelon.
— Ĝuste li estas, monstro! — flustre diris Prokopjev. — Vidu, aŭskultas...
Kaj Krikov, ne respondinte, konsentis, ke ĝuste tiu estas la monstro, kaj pensis, ke kiam ĉio komenciĝos, li venos kaj mortigos tiun maljunuleton.
La salono malpleniĝis.
— Nu? — demandis Golgolsen.
— Kio — nu? — respondis Urquhart. — Ili ĉion komprenas kaj iras al morto. Ili ne deziras batali ĉi tie, ili preferas batalon en la pobkastelo, tie ilin oni vidos de la bordo... Prenu vian spadon kaj iru tien, se vi ne kredas mian vorton.
Golgolsen reĝustigis la kirason, per la manrando vigligis la pikantajn lipharojn, fajfis per la fingroj. Del Robles ŝovis la malhelan maldikan vizaĝon en la rondan fenestreton super la tablo.
— En la pobkastelon! — diris la eskortulo. — Tranĉilojn en la manojn! Kiom da ili estas entute?
— Ses dekoj! — respondis del Robles. — Ni ĉifos ilin en unu momento!
Golgolsen elprenis pistolon el la poŝo, alŝutis pulvon en la pulvujon, ekiris al la ŝtuparo.
— Pafi estas malpermesite! — flustre rememorigis la ŝipestro.
— Mi estas maljuna por sabri, — respondis la eskortulo. — Kaj tio ne estas tiom simpla...
Li leviĝis sur la pobferdekon. El lukoj, en griza malklaraĵo de pluveto, el ĉie aperadis homoj de del Robles. Kliniĝinte, ili iris laŭlonge de la ŝipflankoj, unu post alia, fortaj, lertaj, en bonaj kirasoj el elasta ŝtalo, kun longaj akraj tranĉiloj en la manikoj.
Golgolsen malleviĝis sur la pobkastelon, svingante la kapon, diris al Krikov en la rusa:
— Pfa, kiel tre malvarma veter'! Pfa! Malseka veter'!
Krikov ne respondis, staris senmove, kunmetinte la manojn sur la brusto sub la mantelo. Liaj kaporalo kaj soldatoj estis lerte movantaj pakojn. Nun Atanazio Petroviĉ neniom dubis pri tio, ke la ŝipo estas milita kaj konstruita tute ne por amika komerco, sed por bataloj. Sed certeco estis ankoraŭ ne sufiĉa, necesis konvikti la latronojn, kaj kiam li konviktos — estos batalo, pace la svedoj, certe, ne ellasos la doganistojn el la ŝipo. Kaj Atanazio Petroviĉ estis prepariĝanta al tio, kio nepre devis okazi, — al la batalo, kaj pririgardadis la pobkastelon, mezferdekon, pruferdekon ne kiel ŝipon, sed kiel batalkampon, penante antaŭdiveni iron de eventoj...
Golgolsen staris apude, kuntirinte la brovojn, — li same atendis, sendeŝire rigardis al la grizaj en krepusko grandegaj kofroj, en kiuj James kaŝis siajn soldatojn. La doganistoj, po ses en vico, estis alirantaj ĉiam pli proksime al la kofroj, defaligante dum la irado pakojn kaj per ŝargostangoj trapikante la molan varon. Pakoj estis multaj, la doganistoj ŝvitis...
— Por kia neceso sur la pobkastelo estas lokitaj ĉi kofroj? — demandis Krikov.
La eskortulo ŝajnigis, ke ne komprenis la demandon kaj preskaŭ en la sama momento la septo de la kofro sensone foriris flanken, en foldojn, ŝipatakaj soldatoj kun hakiloj paŝis al la doganistoj, tiuj kaptis siajn spadojn. Golgolsen deiris je paŝo de Krikov, ĵetis antaŭen la manon kun la pistolo, sed pafi ne sukcesis, — flava flamo bruligis lian vizaĝon, kaj li falis flanken, stertorante, kun kuglo en la brusto...