2. Meĥonoŝin forleporis

Sur la ŝipo ekkrakis pafoj.

Leŭtenanto Meĥonoŝin tuj ŝvitis, ojis, kuris trans la gardistejon — seli ĉevalon. Liaj manoj ne obeis, li sufokiĝis, ne povis ĝuste streĉi la selrimenon. La pafoj iĝadis pli kaj pli oftaj, de Dvino aŭdiĝis longa krio. Meĥonoŝin, kliniĝante, tiris la ĉevalon sur la vojon kaj nur ĉi tie eksidis en la selon. Ĉi tie al li iĝis pli trankvile, li krucosignis sin kaj, flustrinte: «Spit', ne mortos mi por vi, friponoj», — spronis la ĉevalon kaj ekrajdis al Arĥangelsko.

En la urbo la leŭtenanto sen peno trovis la oblikviĝintan, kovritan de musko domon de rudristo Longinov kaj eniris kun tiu ordona aspekto, kiun ĉiam timis submetitaj al li homoj. Tamen Nilo, ankoraŭ ne ripozinta post la vojo, estis manĝanta brasiksupon kaj la leŭtenanton ne ektimis, kaj helblonda knabeto eĉ tuŝis la spadon de Meĥonoŝin. Knabineto kaŝiĝis en angulo.

— Saluton! — diris Meĥonoŝin.

— Nu, saluton! — respondis Longinov, ĉirkaŭlekante la kuleron.

— Ĉu vi estas rudristo Longinov?

— Ja kiu alia? Certe, Nilo Longinov.

— Prepariĝu, vin la princo-vojevodo postulas.

— Por kio prepariĝi? Mi ĵus eniris — prepariĝu! Lasu min almenaŭ nokton dormi.

— Ne eblas! — firme diris Meĥonoŝin. — Urĝe estas ordonite.

— Sed por kio mi al li necesas? — koleriĝis la rudristo. — Ŝajne ni ne estas baptanoj.

— Tie vi ekscios...

Nilo suspiris:

— Kien do veturi? La arestejo ŝajne estas ŝlosita, — soldatoj en la skansoj diris. Ĉu en la bojaran domon mem?

Bruis la pordo, eniris Eŭtinjo kun ligna laktositelo — ŝi melkis la bovinon.

— Jen oficiro venis, — per kulpa voĉo diris Longinov. — Al la vojevodo postulas...

Eŭtimia metis la laktositelon, puŝis per la piedo ronronantan katon, por ke tiu ne ŝoviĝu al la lakto, ekrigardis al Meĥonoŝin:

— Sed li ja ĵus el la maro revenis, kion li suferis, ho Dio! La svedoj lin preskaŭ mortekzekutis, pendumi intencis.

Al Meĥonoŝin tedis, li stamfis, kriegis, ke batos per bastonoj. Nilo leviĝis, la infanoj malgaje ekploris.

— Ĉu vi havas ĉevalon? — demandis la leŭtenanto.

— Ne ĉevalon — fulmon! — subridante, fanfaronis Longinov.

Li elkondukis el ŝedo maljunan, laman je ĉiuj kvar piedoj eksstalonon, grimpis sur ĝin, diris petole:

— Ni vetrajdu, kiu kiun devancos! Jen, kian ĉevalon mi havas!

Eŭtinjo lamentis malantaŭe, apud la domo, adiaŭis la edzon kvazaŭ por ekzekuto.

En Ĥolmogoro Meĥonoŝin diris al la vojevodo:

— Alveturigis mi al vi, Alekseo Petroviĉ, fiŝiston-rudriston: li mem per la propraj okuloj vidis sur la sveda flagŝipo rudriston Rjabov-on, scias ekzakte, ke tiu rudristo al la svedo transiris. Por la kapitan-komodoro ĉi Rjabov estas la unua amiko. Nun rezonu...

Prozorovskij aĥis, kaptis sian kapon:

— Aj, judasoj, aj, latronoj, aj, perfiduloj...

— Pensu firme!

— Vi mem ja kion pensas, leŭtenanto?

Meĥonoŝin kuntiris la brovojn, silentis longe, poste prononcis per grava voĉo, firme, kvazaŭ hakis:

— Perfido.

— Ĉu ili fordonos Arĥangelskon?

— Fordonos, kaj Ievlev mem, hunda ido, la ŝlosilojn al ili donos.

Prozorovskij klakis per la polmoj, ordonis enkonduki Longinov-on. La rudristo eniris, kvazaŭ ne la unuan fojon, en la domon de la vojevodo, dormeme pririgardis tapiŝojn, pendigitajn sur muroj sabrojn, deziris eksidi, la vojevodo kriis al li.

— Nu-nu, — diris Longinov, — kial krii do? Laciĝis mi, sur mia ĉevalaĉo tiom rajdinte...

— Diru! — ordonis la vojevodo.

— Sed kion diri do?

— Kiel Rjabov-on perfidulon vi vidis, kion vi aŭdis, ĉion laŭ ordo...

Longinov sen deziro, sed precize, komencis rakonti. La vojevodo aŭskultis avide, kapjesadis, konsentadis:

— Tiel, tiel, tiel! Aj-aj! Jes, jes...