3. Ataĉjo Krikov al ili montros!

— Oni pafas! — diris Demĉjo. — Ĉu vi aŭdas, oĉjo!

— Mi aŭdas, silentu! — respondis Rjabov.

— Kaj kiom da tempo ili pafas kaj pafas! — ree diris Demĉjo. — Ĉu helpo al ili venis?

— Silentu do! — petis la rudristo kaj alpremiĝis per la orelo al la septo, sed nun iĝis aŭdeble malpli bone, ol ĉe la pordo. Bruante per la ĉeno, li ree ekiris al la pordo.

— Ĉu soldatoj? — demandis flustre Demĉjo.

— Dogano! — same flustre, sed ĝoje diris la rudristo. — La doganejo, Atanazio Petroviĉ batalas.

Ree batis kelkaj oftaj tondraj pafoj, kaj tuj io falis, peze susurante je la ŝipa flanko. Supre, en la pobkastelo, sonis krioj, ŝrikoj, ĝemoj. Ĉi tien ĉio atingadis pli obtuze, pli mallaŭte, sed tamen estis kompreneble, ke supre okazas batalo.

— Kiom do da ili estas? — demandis Demĉjo. — Ni antaŭ nelonge en la skansoj estis, tie estas nemulte da doganistoj. Ĉu ili eltenos? Kaj da svedoj...

La rudristo forsvingis, fiksaŭskultante. Supre oni plu pafadis, nun pafoj venadis de la pruo, kaj sur la pobferdeko iĝis kvazaŭ malpli laŭte. Kaj poste iĝis tute mallaŭte.

— Oni finis ilin! — lace eksidante, diris Demĉjo.

Rjabov same eksidis; en mallumo estis aŭdeble, kiel li spiras.

— Ĉu finis? — demandis Demĉjo.

— Ankoraŭ atendu! — kun minaco en la voĉo respondis Rjabov. — Tro hastas vi.

Supre kun nova forto ektondris pafoj. Rjabov diris:

— Jen al vi «finis». Ataĉjo Krikov al ili montros ankoraŭ, ricevos ili kun li malfeliĉon...

Ree komencis hurli, krii la svedoj, kun tondro, frapante per feritaj kaj lignaj ŝuoj, ekgrimpis supren laŭ la ŝtuparo. Pretere oni trenis iun — ĝemantan kaj kriegantan.

— Vundito, eble! — diris Demĉjo.

— Certe, vundito! — respondis Rjabov. — Ne ŝoviĝu, kien ne necesas, kaj vi ne estos vundita. Kion ili ĉe ni bezonas? Kie estas ilia tero, kaj kie — la nia? Dvinan flanon ili ekdeziris, jen — ricevis la flanon! Kaj tio ankoraŭ estas floroj, poste ili berojn prenos.

Li ree komencis avide aŭskulti. Malsupren, preter la ĉenkesto, oni plu trenadis ĝemantajn kaj oĥantajn svedojn — ili, probable, estis forte batitaj tie, supre, kie estis okazanta la batalo, — kaj renkonten laŭ la ŝtuparo, draste insultante, bruante per sabroj, lancoj, muskedoj, grimpadis aliaj — anstataŭ la vunditoj kaj mortigitoj.

— Jen, venis ili kaŝe! — subite kun gaja kolero en la voĉo diris Rjabov. — Jen, trairis ili la skansojn sen eĉ unu pafo, aĉetis la doganistojn. Certe, en la urbo oni jam alarmon sonorigis, en la fortreso sur remparoj kanonistoj staras kun meĉoj, kaj ĉi tie, laŭ Dvino, post ĉiu arbusto estas ĉasisto!