4. Dragonoj, al helpo!
Jam ĉe la unuaj pafoj sur la ŝipo dogana kanonisto Akinfiev sendis sian subulon soldaton Smirnoj-on iri al dragona leŭtenanto Meĥonoŝin por ordono — pafi per la kanono. Soldato Smirnoj, antaŭ nelonge eksciinta, ke la svedaj latronoj pendumis apud Sosnovco lian maljunan avon rudriston Smirnoj-on, plu estis kvazaŭ kontuzita, ne tuj respondadis, kiam oni vokis lin, ne tuj komprenadis, kion oni deziras de li.
— Steĉjo, mi al vi diras! — ripetis Akinfiev, klopodante sub la ŝedo apud sia kanono.
Smirnoj leviĝis de ŝtipo, sur kiu li sidis, kulpe redemandis, kien iri, kaj, rapide trakurinte la ekzercoplacon, ŝoviĝis en la domon de la leŭtenanto. Tiel li lin ne trovis kaj jam malpli rapide direktis sin al la bordo, kie dense amasiĝis dragonoj, fiksaŭskultante bruon de la batalo sur la latrona ŝipo.
— Ĉu la leŭtenanton vi ne vidis, knaboj? — demandis Smirnoj.
— Ja li ĉi tie eĉ ne estis! — respondis alta, fortika dragono Drozdov.
Aliaj dragonoj same diris, ke ne vidis la leŭtenanton. Smirnoj ankoraŭ puŝiĝis en la amaso kaj kuris al la gvatturo. Tie estis deĵoranta kaj rigardanta per lorno doganisto Jakovlev, malsana je febro.
— He, Aleksandro Ivanoviĉ! — kriis, levante la kapon, Smirnoj.
Jakovlev estis soldato maljuna, solida, kaj aliaj doganistoj kun dragonoj kutimis estimi lin.
— Nu, kion al vi, Stefano? — demandis desupre Jakovlev.
— La leŭtenanton mi serĉas. Ĉu li ne estas sur la turo?
— Ne trovos vi lin! — enigme respondis Jakovlev.
Smirnoj pensis iom kaj leviĝis al li supren. El ĉi tie estis klare videblaj ekbriloj de pafoj sur la mezferdeko kaj la pobferdeko de la sveda ŝipo. Smirnoj demandis:
— Kie do estas la leŭtenanto, Aleksandro Ivanoviĉ?
— Ja fuĝis li, hundaĉo! — grincante per la dentoj kaj dense envolvante sin en peltaĵo, respondis Jakovlev. — Trans la gardistejo li mem stalonon selis kaj ekgalopis.
— Ĉu fuĝis?
— Jes, fuĝis.
— Kiel do ni nun? Ĉu ni pafu aŭ ne?
— Ja pafu. Atanazio Petroviĉ ordonis, ĉu?
— Ordonis.
— Do pafu por bona sano!
— Akinfiev povas ektimi. Li estas viro timida, ne estas la leŭtenanto — kaj li ne pafos...
Jakovlev pli dense fermis sur si la peltaĵon kaj diris, ke pafi necesas, alie en la urbo oni ne ekscios, ke la latrono venis, kaj ne estos pretaj al renkonto. Kio koncernas leŭtenanton Meĥonoŝin-on, do Smirnoj ne dubu, la leŭtenanto estas hundaĉo, necesas nun ĉion fari mem.
Smirnoj dekuris malsupren kaj transdiris al Akinfiev — pafi. Akinfiev bruligis en la poto kun braĝo la meĉon kaj enpremis ĝin en la fuzeon. Tuj responde tondris kanono ankaŭ en la proksima signala baterio, kaj unu post alia komencis pafi kanonoj laŭlonge de la bordo de Dvino, sciigante la citadelon kaj la urbon pri tio, ke la malamikaj ŝipoj venis, ke duboj ne plu estas, ke la batalo komenciĝis...
Ĉiam pli kaj pli alte laŭ Dvino tondris la pafado, en malgrandaj apudbordaj preĝejetoj, en monaĥejoj, forte, kun hurlo ekbatis sonoriloj, viroj-fiŝistoj dvinanoj zonadis sin, eliradis al la bordo kun pikstangoj, kun hakiloj, kun memfaritaj lancoj. En la Nikola-Korela monaĥejo monaĥoj-batalistoj kuris al la muroj, pordegistoj kun batalhakiloj fermis la knarantan sur rustaj hokoj pordegon, ŝtopis per traboj, ekiris porti supren ŝotron — por batalo.
Dragono Drozdov diris:
— Kio do rezultas? Oni la niajn batas morte, kaj ni rigardas? Aŭdu, sur la ŝipo oni pafas!..
— Sed la leŭtenanto ja mankas? — respondis alia dragono — fortmuskola nigra Miroĥin. — Ĉu sen ordono ni iros?
Laŭ la akvo estis obtuze venantaj batoj de la alarmaj sonoriloj, foraj kanonaj tondroj. La dragonoj ekparolis pli laŭte, al ili aliris Jakovlev, interrompis la disputon:
— Kial vi bruas, kuraĝuloj? Forleporis via leŭtenanto, fuĝis de vi, forlasis sian militistaron. Eksidu sur ĉevalojn kaj sekvu lin. Via afero estas tia — soldata...
Kaj kriis:
— Kanonistoj! Iru ĉi tien!
Smirnoj, kanonisto Ĵoludev, malalta Akinfiev, la dogana skribisto Romaŝkin, al kiu ekdoloris la kruro kaj kiu tial restis sur la bordo, tenisto de la doganistoj Samoĥin kaj soldato Ŝmiglo — aliris pli proksime. Jakovlev laŭte ordonis al ili:
— Prenu muskedojn, atakajn hokojn, la arkebuzon de la gvatturo. Mallevu la velboaton — ni iros al helpo.
— Jen, kiaj prodoj — al helpo! — diris Miroĥin.
— Ĝuste, prodoj! — respondis skribisto Romaŝkin. — Eble, ni helpos...
La velboaton oni mallevis rapide, dragono Drozdov kriis:
— Atendu, Aleksandro Ivanoviĉ, ni iras kun vi!
Kaj li ekkuris al la albordiĝejo. Post li, bruante per la botoj sur la tabula kovraĵo, kuris dragonoj, kriis:
— He, ni prenos muskedojn!
— Atendu, dogano!
— Lancojn prenu, knaboj...
Drozdov subite skoldis:
— Haltu! Stulte ni faras! Ĉu ili el la ŝipo velboaton ne rimarkos? Haltu, atendu!
La dragonoj amasiĝis ĉirkaŭ li, li klarigis:
— Ili pafos per kanonoj — kaj pereis ni ĉiuj. Malvestiĝu ĝis la subvesto — kaj ni naĝos. Laŭ la ankra ĉeno ni grimpos kun tranĉiloj inter la dentoj, faros tie aferojn. Kaj kiam ni faros embarason, aliaj povas ankaŭ en malgranda boato aliri — kun muskedoj, kun fusiloj... Aleksandro Ivanoviĉ, kie vi estas?
— Jen mi! — respondis Jakovlev.
— Vi kun la boato iru, aliros al la ankra ĉeno, ni vin atendos.
Ili rapide komencis demeti la kaftanojn, la piedvestojn; krucosignante sin, ili saltadis en la malvarman akvon. La tranĉilojn la dragonoj tenis inter la dentoj. Ili naĝis silente, singarde, penis, ke ne estu bruo. Jakovlev sur la bordo frostosenteme kuntiriĝadis, ĝemadis:
— Nu, diabloj! Nu, bravuloj!
La unua laŭ la ankra ĉeno ekgrimpis Drozdov, elŝovis la kapon, tuj ekvidis hokstangon, saltis kaj, kaptinte la hokstangon per la fortikaj muskolaj manoj, turnante ĝin super si, ĵetiĝis antaŭen. Tuj du svedoj falis, li faligis la trian, tiutempe aliaj soldatoj estis saltantaj sur la ferdekon — nudaj, kun tranĉiloj inter la dentoj, ŝrikante per sovaĝaj voĉoj, por pli timigi la svedojn.
— Trabatiĝu al la viaj! — kriis Drozdov, svingante la hokstangon. — Ni iru mure, amikoj!
Tuj aliris la boato kun Jakovlev.
Malalta Akinfiev komencis akcepti de la boato fusilojn — trenadis supren sur ŝnuro, poste ree ĵetadis maŝon. La dragonoj kaptadis muskedojn, fusilojn, alŝutadis pulvon, celadis, pafadis. Baldaŭ sur la ferdekon grimpis Jakovlev, komencis starigi la faman doganan arkebuzon sur la stangon, minacis:
— Jen vi de mi tuj ricevos!
Li longe celis — por pafi trafe, fiksis la arkebuzon kaj tiel tondris, ke la svedoj kriis:
— Kanono, ili havas kanonon, kanonon kun si altrenis...
Drozdov demandis brulvunditan, malheliĝintan Prokopjev-on:
— Kie do estas la kapitano?
— Unue ni kune batalis! — diris Prokopjev. — Vidis mi — ilian eskortulon li faligis, ankoraŭ sabris malamikojn. Poste li kvazaŭ malaperis. Kaj poste mi ree lin vidis, li estis jam sen la kaftano, tute disŝirita, en sango...
— Ĉu viva?
— Estis viva.
Drozdov kliniĝis super mortigita sveda oficiro, deŝiris de li mantelon, surĵetis sur siajn nudajn ŝultrojn, plendis:
— Frostiĝis mi en malvarmo.
Kaj komencis instali la muskedon pli oportune. La svedoj, kriegante, vigligante sin per krioj, ree ekiris kontraŭ la rusoj...