5. La lasta renkontiĝo
Atanazio Petroviĉ, ŝirmante la bruston per la malŝargita pistolo, estis malrapide, singarde trairanta al la siaj. Ĉie estis muskedaj pafoj , svedoj pafadis, starante sur bareloj, sur savboatoj, sur la pobferdeko; matrosoj, kvazaŭ ombroj, grimpadis laŭ vantoj, por el tie, desupre, pafi al la doganistoj kaj dragonoj. Sed dragonoj ĉiam venadis kaj venadis, — la pafado kun ĉiu minuto iĝadis ĉiam pli furioza.
Li pasis ankoraŭ kelkajn paŝojn antaŭen, sed tiam iu svedo rekonis en li ruson kaj furioze atakis lin. Krikov kuris reen, fajfis en sia maniero, kiel li fajfadis en ĉasado — stride, kun abrupta ŝanĝo; poste li ekkuris zigzage, plu fajfante, por ke la doganistoj sciu — li estas viva, kun ili, tuj venos. Apud la ĉefmasto al li ĵetiĝis ankoraŭ tri svedoj, ies forta mano ĵetis sub liajn piedojn ŝnuron kun pezaĵoj, sed li transsaltis ĝin kaj kliniĝis, kiam del Robles ĵetis al li lancon. Ili ĉasis lin, kiel beston, kaj subite momente perdis lin: li plonĝis en lukon, sur la manoj glitis laŭ la apogiloj de la ŝtuparo kaj alpremiĝis al kapstano.
Kiel iam, prepariĝante serĉi sur fremdlanda ŝipo falsan arĝenton aŭ aliajn malpermesitajn varojn, li ĉirkaŭrigardis kaj fiksaŭskultis: jes, ĉi tie nemalproksime estis la ŝipa malliberejo — la ĉenkesto, tie necesis rigardi — ĉu ne estas tie rudristo Rjabov. Li faris paŝon tien, sed retropaŝis ree — iu malsupre estis rapide iranta al la ŝtuparo.
Atanazio Petroviĉ momente leviĝis supren kaj tuj ekvidis, ke el la luko renkonten iras homo, en kiu li tuj rekonis la anglon James-on, sian eksan estron, pro kiu li iam penis pendumi sin; li rekonis lian palan langvoran vizaĝon, la nevuson ĉe la buŝo, la perukon, la longan valonan spadon kun manŝirmilo, kovritan per gemoj. Kaj James same rekonis Krikov-on, — lia vizaĝo tremeris kaj tordiĝis.
— Jen al kiu vi nun servas, hunda ido! — mallaŭte diris Krikov. — Jen kun kiu vi al ni gasti venis...
— Give back!1 — kriis James kaj elprenis per la dekstra mano sian longan spadon el la ingo. En la maldekstra mano li havis mallongan ponardon kun kloŝo, tratranĉita per etaj kaj kurbaj truoj por tio, ke la pinto de la spado de la kontraŭulo enfiksiĝu en tiu ŝildeto.
— Jen, kia birdo! — ree mallaŭte, kun malestimo, diris Krikov. — Tranĉilon ruzan akiris, judaso!
Kaj li komencis fari atakpaŝojn per sia spado, nelonga kaj malpeza, kiel rapiro, penante piki tiel, ke ĝi ne trafu en la kloŝon de la ponardo. James malrapide retropaŝadis kaj perdadis fortojn, la senbrida premo de Krikov estis forkonsumanta lin. Atanazio Petroviĉ kvazaŭ ne rimarkis, ke la longa spado de James jam plurfoje enpikiĝis en lian korpon, ke sango surverŝas la okulojn, ke la ŝultro rigidiĝas. Li firme iris antaŭen ne por vundi la perfidulon, sed por mortigi lin, kaj peladis James-on sur la ferdeko ĝis kiam alpremis lin dorse al la rando de la luko kaj enpikis sian spadon en lian koron, trabatinte per terura rekta bato la toledan brustokirason.
Mortante, James kriis, liaj manoj en flavaj gantoj kun funeloj per konvulsia fortostreĉo penis elŝiri la spadon el la brusto, sed fortoj jam ne estis, la spadon elŝiris Krikov mem. Kaj tiam la mortinto, etendiĝinte tuta, falegis per la blanka vizaĝo sur la peĉitajn tabulojn de la ferdeko. Lia valona spado — la armilo, per kiu li servis al tiom multaj ŝtatoj, — deruliĝis flanken. Atanazio Petroviĉ kun peno kliniĝis, rompis la spadon de James je la genuo, elĵetis ambaŭ rompaĵojn trans la ŝiprandon, poste malrapide ĉirkaŭrigardis: sur la pobkastelo inter bareloj kaj pakoj, apud la kofro, ĉe la ĉefmasto kaj plue sur la kanona ferdeko, apud la eniraj kaj lumaj lukoj, sur ŝtuparoj, ĉe la rostroj, apud la kuireja tubo — ĉie estis okazanta batalo. Rusoj kaj svedoj intermiksiĝis en krepusko, sub pluveto; en Dvina rufa nebulo estis malbone videble, kaj nur oranĝkoloraj ekbriloj de pafoj de tempo al tempo prilumadis konatan doganan kaftanon, la plu flirtantan rusan flagon, torditan per morta sigelo vizaĝon de mortanta sveda soldato...
Krikov viŝis sangon de la frunto, komencis rememori, kia afero ankoraŭ ne estas farita. Rememorinte, kia estas tiu afero, li malleviĝis laŭ la ŝtuparo kaj ekiris tien, kie, laŭ lia supozo, estis la ĉenkesto, en kiu devis esti malliberigita Rjabov. Spadon li ne plu havis. Li iris, ŝanceliĝante, batiĝante je la septoj de la koridoro, liaj piedoj ne obeis al li, sed la kapo estis klara tiom, ke dum la vojo li elprenis el mortezo rompostangon kaj hakilon, kiuj pendis ĉi tie kune kun siteloj kaj hokstangoj por okazo de incendio. Sentinelo ĉe la ĉenkesto ne rekonis rusan oficiron en la sangokovrita homo kun rompostango kaj hakilo kaj flankeniĝis, por tralasi lin pluen, sed Atanazio Petroviĉ ne iris pluen, sed levis la rompostangon kaj batis la helblondan svedon al la kapo. La svedo ankoraŭ iom staris, poste komencis sidiĝi sur la ferdekon, kaj Krikov enmetis la rompostangon en krampon, faris baskulon kaj ŝiris la pordon. Olea lampo malhele prilumis Rjabov-on. Li staris en ĉenoj kaj rekte rigardis al Krikov. Post la rudristo, ĉe lia ŝultro staris Demĉjo — same katenita kaj, larĝe malferminte la nigrajn okulojn, kiel Rjabov, rigardis al Atanazio Petroviĉ.
— Jen! — per raŭka, pena voĉo ne tuj diris Krikov. — Troviĝis! Jen rompostango — iru...
Li faligis la rompostangon sub la piedojn de Rjabov, apogis sin per la mano sur la pordofosto. Li ŝanceliĝis, kurantaj fajreroj aperis antaŭ la okuloj. Li falus, sed Rjabov subtenis lin firme kaj fidinde, kun tia karesa forto, ke Atanazio Petroviĉ ne deziris plu moviĝi, kaj al li ŝajnis, ke li faris jam ĉion kaj nun povas ripozi. Sed tuj li subite rememoris pri la maljunulo, kiun li vidis antaŭ nelonge sub la plafono de la pobferdeko, la flavan maljunulon kun kartilagaj oreloj, la estron de la latrona eskadro. Lin necesis mortigi nepre, kaj Atanazio Petroviĉ elŝiriĝis el la zorgaj manoj de la rudristo, restarigis la spiradon, raŭke prononcis:
— Vi al la pruferdeko trabatiĝu! Tie estas la niaj...
— Sed atendu! — diris la rudristo. — Kien vi, Atanazio Petroviĉ! Ne povas vi...
— Jen, kiaj, — ne aŭdante Rjabov-on, kun peno estis diranta Krikov. — Ne, perfido ne estis. Mi scias — perfido ne estis...
Li ree viŝis la sangon kaj ŝviton de la vizaĝo kaj, ne retrorigardante, kun hakilo en unu mano kaj kun rezerva pistolo en la alia revenis al la luko kaj leviĝis laŭ la ŝtuparo. Furioza bruliganta soifo turmentis Atanazion Petroviĉ-on, la okulojn kovris fajreroj kaj nebulo, sed la koro batis egalmezure, kaj sento de feliĉo kvazaŭ duobligis liajn fortojn.
— Ne estis perfido! — flustradis li fojfoje. — Ne estis!
La piedoj malbone tenis lin, kaj la vundoj, kiujn li antaŭe ne rimarkadis, nun doloris tiel, ke li sufokiĝadis kaj apenaŭ retenadis sin, por ne krii, sed tamen iris al la admirala kajuto, al la flava maljunulo, al la admiralo, kiu venigis ĉi tien la eskadron...
— Jene, — raŭke diradis Atanazio Petroviĉ, — vidu, kia!
Kaj li iris, kaŝante sin de la svedoj kaj fiksaŭskultante la pafadon, kiu nun aŭdiĝis malproksime. La premo de la doganistoj kaj dragonoj estis malfortiĝanta, kaj Atanazio Petroviĉ same estis perdanta fortojn, sed tamen ili ankoraŭ plu batalis, kaj li same devis ankoraŭ batali.
Kiam Atanazio Petroviĉ malfermis antaŭ si la pordon en la admiralan kajuton, la flava kalva maljunulo, kun lanugo sur la tempioj, estis bukanta sur si helpe de servistoj rimenojn kaj rimenetojn de ŝtala batala armaĵo. Sur tablo staris orita kasko kun virkokaj admiralaj plumoj, sur marokena fotelo pendis mantelo, subŝtofita per ruĝa veluro, kaj sur la mantelo supre kuŝis itala spado en kovrita per juvelŝtonoj tego.
Atanazion Petroviĉ-on oni rimarkis ne tuj, ĉi tie estis multaj homoj, li sukcesis ĉirkaŭrigardi, serĉante gajnan pozicion.
«La admiralo! — pensis Krikov kaj miris — tian malvivan, tian senmovan vizaĝon havis la maljunulo, alportinta suferon, detruon kaj morton sur siaj ŝipoj. — Jes, la admiralo! Lin nepre necesas mortigi! Tiam la eskadro restos sen komandanto, kaj por la niaj — tie, en la fortreso — estos pli facile frakasi ilin!»
Sed Gyllenstierna ekvidis la sangokovritan, brulvunditan, apenaŭ tenantan sin sur la piedoj ruson, ekvidis la hakilon en lia mano, la longan tubon de la pistolo, ion mallonge kriis, kliniĝis. Al Atanazio Petroviĉ ĵetiĝis homoj. La pafo tondris vane, la admiralo nur kaptis sian ŝultron. Atanazio Petroviĉ apogis sin per la dorso al la kajuta septo, levis la hakilon, sed tuj faligis ĝin. Al li oni pafis el ĉiuj flankoj, la admiralan kajuton nebuligis griza pulva fumo, kaj en tiu fumo kapitano Krikov ankoraŭ longe vidis ombrojn kaj poste akran tranĉantan lumon. Tiuj ombroj, kaj tiu lumo, kaj ankoraŭ sonoro, kiu sonis en la oreloj, — estis morto. Kaj kiam la svedoj finfine surfalis sur lin kaj faligis apud la marokena fotelo sur la plankon — tio estis jam ne li, Atanazio Petroviĉ Krikov, sed nur lia senviva sangokovrita korpo.