6. Levu flagojn de la reĝo de Svedio!

Pluvetis plu.

La svedoj dufoje trumpetis atakon, la rusoj rebatadis.

Urquhart ordonis sonorigi sonorilon, al klarionistoj ludi signalon «ni postulas helpon». Tio estis malhonoro — la flagŝipo de la eskadro ne povis venki la doganistojn kaj dragonojn. De aliaj ŝipoj de la eskadro ekiris boatoj kun soldatoj kaj matrosoj. Matene artileriisto Plomgren laŭ ordono de Gyllenstierna eltrenis sur ŝnuregoj malpezan kanonon, antaŭ la kanono matrosoj per hokoj estis puŝantaj pakojn kun stupo. La subadmiralo, griz-kafkolora pro iktero, mem direktis la kanonon, la matrosoj defaligis la pakojn, Plomgren enpremis la meĉon en la fuzeon. Mitrajlo kun ŝriko batis tien, kie fiksiĝis la rusoj. Okke en paroltubon kriis:

— Kapitulacu, aŭ al ĉiuj estos fino!

Al li oni ne respondis. Jakovlev skrupule, longe celdirektadis la doganan arkebuzon, flustrante:

— Ĝi nemalbone estos, se pli dekstre celi, je du arŝinoj, tiam ĝuste trafos...

Kaj li trafis: Okke falis sur la ferdekon kun trabatita frunto.

Gyllenstierna ree mem direktis la kanonon. Ŝrikis mitrajlo, kaporalo Prokopjev leviĝis, batiĝis per la ŝultro al la ŝiprando, kvietiĝis por ĉiam. Apud li kuŝis la malalta Akinfiev — same malviva. Pli malproksime kvazaŭ ekdormis, laciĝinte en laboro, alia kanonisto — Ĵoludev. Kaj skribisto Romaŝkin, kaj dogana tenisto Samoĥin, kaj soldato Ŝmiglo — estis mortigitaj, nur Jakovlev ankoraŭ plu penis enmeti kuglon en la tubon de la fama arkebuzo, sed la manoj jam ne obeis lin, la ŝargostango elglitadis el la fingroj. Estis diligente pafanta Smirnoj, apud li kuŝis kvar muskedoj, — li pafadis vice el ĉiu. Malfacile spiris vundita tute, sanganta dragono Drozdov. Perdante lastajn fortojn, nenion aŭdante, li ĉiam penis turni la pruan kanonon, sed ne sukcesis kaj ree kuŝiĝis sur la ferdekon.

La kanono de Plomgren batis ankoraŭ foje, kun ŝriko, kun hurlo ekflugis mitrajlo. Drozdov levis la kapon, tuŝis Jakovlev-on, tiris la baskon de lia kaftano.

— Aleksandro Ivanoviĉ! — vokis li, ne aŭdante sian voĉon.

La doganisto ne moviĝis.

— Aleksandro Ivanoviĉ! — pli laŭte kriis la dragono.

Ĉio silentis ĉirkaŭe. Drozdov kun peno turniĝis sur la flankon, ekrigardis al la proksima verda larĝa bordo de Dvino. Li avide rigardis al la herbo, al la ĉeval-alligejo, al la gvatturo, kaj subite iu ŝirmis de li la tutan bordon.

Drozdov levis la okulojn, ekvidis Smirnoj-on.

— Kion vi! — demandis la dragono mire.

Doganisto Smirnoj, leviĝinte, singarde elprenis el la rigidiĝantaj manoj de Jakovlev la arkebuzon kaj estis instalanta ĝin, por pafi...

— Lasu! — ordone, sufokiĝante komandis Drozdov. — Lasu! Iru el ĉi tie, knabo! Iru! Sola, sed vi restos viva, diros, kiel nin leŭtenanto Meĥonoŝin forlasis. Iru! Vi ĝisnaĝos, eble...

Smirnoj ion respondis, Drozdov ne distingis, svingis la kapon:

— Iru! Mi al vi ordonas, obeu! Unuope vi ne multe militos, ni laboris nemalbone. Kaj nun — iru!..

Smirnoj kisis Drozdov-on al la vango, plorsingultis, ekrampis al la ŝiprando. En la sama tempo la dragono komencis ekstari. Altirinte al si sabron, li, apogante sin sur la stango de la dogana vimplo, ekstaris sur la genuojn kaj, kolektinte ĉiujn fortojn, per larĝaj oblikvaj falantaj paŝoj, levinte super la hirta sanga kapo la brilantan sabron, ekiris kontraŭ la svedoj...

La svedoj kriis, kelkaj muskedoj pafis preskaŭ samtempe, kaj la dragono kun la sabro plu iris.

Plomgren, paliĝinte, montrante la dentojn, enpremis la brulantan meĉon en la fuzeon, ree ekŝrikis mitrajlo, sed la ruso kun la sabro, levita por la lasta bato, plu iris kaj iris sur la kovrita per sango kaj kadavroj ferdeko. La mantelo sur li flirtis, la maldekstra mano alte tenis la doganan vimplon.

Tiam la ŝipa ekzekutisto Svante Bagge pafis per pistolo. Li celis tre longe, kaj tio estis pafo ne de militisto, sed de ekzekutisto. La sabro elfalis el la mano de la dragono, la vimplon Drozdov alpremis al si, faris ankoraŭ paŝon kaj falegis sur tabulojn de la ferdeko.

La batalo finiĝis.

Horon poste Gyllenstierna eliris sur la pobkastelon, malleviĝis en fotelon, alportitan de kajutvaĉanto, kaj ordonis al Urquhart:

— Ĉiujn kadavrojn, krom la korpo de kolonelo James, — ekster la ŝiprandon.

— Jes, herre subadmiralo.

— Lavi la ferdekon, por ke ne restu eĉ unu sanga makulo! Malfermi la kanontruojn! Levi flagojn de la floto de lia moŝto reĝo de Svedio! Ni ne plu estas negocistoj...

— Jes, herre subadmiralo!

Poste Gyllenstierna demandis:

— Kiom ni perdis?

— Multajn, herre subadmiralo, tre multajn. Sed la ĉefa nia perdo estas perdo de vigleco...

— Kion vi volas diri?

— Post tiu nokto la homojn ne eblas rekoni, herre subadmiralo. Nun ili timas la moskvianojn, kaj tiuj tri tagoj, kiujn vi promesis al ili por diboĉado en Arĥangelsko, ne ŝajnas al ili tro malavara premio...

La subadmiralo silentis.

— Kiel vi fartas? — demandis Urquhart.

— Malbone! Je du fingroj pli dekstre — kaj la kuglo de tiu frenezulo kuŝigus min por eterne.

Urquhart kompate balancis la kapon.

— Tiu frenezulo, — diris Urquhart, — penis liberigi nian piloton, sed Granda Ivano estas fidela al lia reĝa moŝto. Li ne fuĝis, malgraŭ tio, ke li povis fari tion preskaŭ sen obstakloj. Li havis rompostangon, por liberiĝi de la ĉenoj...

— Jen kiel! — prononcis Gyllenstierna.

— Ĝuste tiel, herre subadmiralo. Nun mi estas certa pri tio, ke la piloton ni povas fidi.

— Tio estas bona, ke ni povas fidi la piloton! — malrapide diris Gyllenstierna. — Tio estas tre bona...