Ĉapitro sepa

Batalistoj! Jen venis la horo, kiu decidos la sorton de la patrujo.
Petro I
Ekde tiu ĉi minuto la armeo ricevas duoblan soldon.
Frederiko II

1. Arĥangelsko pretas al batalo!

Jegorĉjo Pustovojtov sur sia vigla virĉevalo estis trote ĉirkaŭveturanta la urbon. Super Arĥangelsko naĝis senĉesa, longa sono de alarma sonorado. Sub tiu zumado de sonoriloj kanonistoj kun pafistoj, dragonoj kaj rajdistoj estis fermantaj sur la kajo trairejojn per fostoj kaj grandegaj lignobaraĵoj, alruladis kanonojn, trenadis lignajn ujojn kun pulvo, kunmetadis piramide kuglegojn. Sur la larĝaj muroj de la Komerca korto militistoj purigadis kanontubojn, starigadis sur stangojn malnovajn arkebuzojn, sur batalaj turoj direktadis kanonojn al tiu flanko, kie povis halti la malamikaj ŝipoj.

Ŝprucigante likvan koton, el la Kanona kaj Pulva kortoj, tondrante, kuris sur kurbaj stratetoj ĉaroj — veturigis mitrajlon, pulvon en kestoj, rompostangojn, levstangojn, ŝtopilojn. El domoj, fermante post si la pordegojn, unu post alia iradis metiistoj, iu kun lanco, iu kun ĉasista longtuba fusileto, iu kun malnova arkebuzo, iu kun antikva glavo, iu kun forko. Pomorinoj, spertaj fiŝistaj edzinoj, adiaŭadis la edzojn silente, kun riverenco. La viroj same riverencadis, diradis nelaŭte:

— Pardonu, se estas pro kio!

La edzino respondadis:

— Kaj ankaŭ vi min pardonu, patro!

Post patroj iradis filoj — pli aĝaj. Iam oni paŝadis al Dvino per grandaj familioj — avo, filo, nepoj, — ĉiuj strikte zonitaj, kun saketoj, en la saketoj, krom plumbaj kugloj, pulvo kaj ŝtopiloj, kuŝis senruza provianto — flanoj, fiŝo, iu havis eĉ duonstofon da brando. Sur la turon de la Komerca korto tiaj familioj eniradis mastre, aranĝadis sin por longe; avo, multsperta ĉasisto, gvidinta brigadojn en tundron, disstarigadis la filojn kaj nepojn kiel li opiniis necesa: iun — kiel gvatanton, iun — kiel ŝarganton, por mordi kartoĉon, alŝuti pulvon, iun kiel rezervulon — por ŝanĝo. Farinte la aferojn, ili kuŝiĝadis dormi ĝis la tempo: kiam la svedo venos — jam ne eblos dormi.

Al Jegorĉjo Pustovojtov unu tia avo diris severe:

— Nu, kial vi rigardas, oficiro? Vi al ni ne rigardu, vi al viaj soldatoj rigardu. Ni ŝargon vane ne malŝparos, ni havas nian propran pulvon, ne ŝtatan. Iru, oficiro, iru, ni dormi bezonas, dum estas libera tempo...

Gaje iĝis en la koro de Jegorĉjo, kiam li ĉirkaŭiris la turojn, sur kiuj lokiĝis per familioj la dvinanoj. Ankoraŭ pli gaje iĝis, kiam li venis al la Solombala ŝipkonstruejo — rigardi laŭ ordono de Silvestro Petroviĉ, kiel oni prepariĝas ĉi tie al la batalo.

Ĉi tie ŝipmajstro Koĉnev kun la donanoj estis levanta sur ŝnuregoj supren, sur ferdekojn de nefinkonstruitaj ŝipoj, kanonojn, per kiuj li elpensis pafi per mitrajlo al la malamiko, kiam tiu, ne atendante por si malfeliĉon, atingos la ŝipkonstruejon. Ĝuste tiuj samaj homoj, kiuj kontraŭvole konstruadis la ŝipojn, nun ne foriradis el la Ŝipa korto, kvankam la pordego estis plene malfermita kaj la gardistaro ne plu gardis la laborantojn. Sub eta pluvo, kiu senĉese susuradis sur Dvinaj akvoj, ĉarpentistoj, forĝistoj, lignaĵistoj, kalfatristoj, velmajstroj, boristoj, portistoj, peĉfaristoj trenadis supren, laŭ ŝanceliĝemaj ŝtuparoj, kuglegojn, per baskoj de ŝiritaj kaftanoj kovradis pulvujojn, por ke ili ne malsekiĝu, senkolere paroladis kun pafistoj, kiuj ankoraŭ hieraŭ gardadis la feritan pordegon.

Poste, en ĉareto, per knuto pelante fortikan eksstalonon, alveturis Ivano Kononoviĉ, eligis la piedojn el sub drelikaĵo, varmiĝante, ĉirkaŭiris nefinkonstruitan okdekkanonan ŝipon, balancis la maljunan kapon:

— Nu kion diri? Tian belon Dian bruligi? Kiom oni laboris, kiom da ŝvito homa, da sango estis elspezita — ne eblas kalkuli! Aĥ, aĥ, damne...

Li ekvidis Jegorĉjon, plendis:

— Kial do vi, sinjoroj militistoj, tiel ĝene faras...

Viroj, laboristoj, rigardante al Ivano Kononoviĉ, same balancadis la kapojn. Unu pli juna, pometvanga, en malfermita kaftano, diris:

— Ni rebatos, Ivano Kononoviĉ!

Alia, tre muskola, per malbonkora voĉo promesis:

— Ni, sinjoro majstro, ĉi tie ne sur matracoj dormis, ne kokojn kun bovaĵo manĝis. Ni estas nun kolera popolo. Ni akceptos la svedon!

El homamaso iu etendiĝis, leviĝis sur piedpintojn, kriis:

— Almenaŭ hakilojn donu! Eĉ hakilojn oni per seruro ŝlosis! Donu hakilojn, Ivano Kononoviĉ!

Jegorĉjo trairis proksime al la majstro, diris arde:

— Donu hakilojn, Ivano Kononoviĉ, je mia respondeco...

La viroj ekbruis, alpremiĝante:

— Ĉu kun nudaj manoj eblas venki?

— Ni estas de la Dvina tero, ni trompon ne scias...

— Kiam konstrui ŝipojn — vi nin vokas kaj laborigas kontraŭ volo, sed kiam kontraŭ la svedo defendi...

— Pafistoj solaj ne sukcesos...

Desupre de sur la ferdeko malleviĝis tute malseka pro pluvo, kun griza pro laco vizaĝo, majstro Koĉnev, vokis pafistan duoncentestron. Ili konsiliĝis. Jegorĉjo diris firme:

— En la nomo de la kapitan-komodoro mi ordonas — la hakilojn doni!

Ivano Kononoviĉ prenis rompostangon, deŝiris de la tenejo pezan pendoseruron. La viroj viciĝis. Ivano Kononoviĉ persvadadis:

— Bonfarantoj, pro la hakiloj oni de mi prenos monon, vi post la batalo mem redonu, mi petas. Miajn enspezojn vi ja scias — ne grandaj estas, la hakiloj estas grandprezaj, vi mem komprenu...

La laboristoj elektadis por si hakilojn ne haste, ĉiu serĉis pli bonan, por ke ne estu breĉetoj, kaj pli pezan, kaj pli oportunan.

— Pli rapide, fraĉjoj! — petis Jegorĉjo. — Tiel vi ĝis la nokto ne sukcesos...

Vireto kun rondaj okuloj kaj barbeto, elstaranta flanken, respondis kolere:

— Kial pli rapide? Vi jen spadon havas — piku kiom deziras, kaj ankoraŭ tranĉilon, kaj pistolon. Pli rapide...

La laboristoj, elektinte hakilojn, iris al akrigilo — akrigi la pintojn. Iuj samloke ĉarpentis por si pli oportunajn tenilojn, aliaj surmetadis hakilojn sur longajn tenilojn, — rezultadis io kiel halebardo, sed pli peza.

Koĉnev ruze palpebrumis al la maljuna majstro, diris:

— Hakilon al si kaŝis Ivano Kononoviĉ, mi vidis, la plej bonan...

— Mensogu plu! — subridis la majstro.

— Ja mi vidis, vidis, — ridis Koĉnev, — kial kaŝi de la siaj... Li al ili montros — al la svedoj, nia Ivano Kononoviĉ, ho, montros...

— Ja mi montros! — same subridadis la maljunulo. — Kial ne montri? Mi estis juna — nun rememoros...

— Kaj se svedo al vi per pistolo, Kononoviĉ, tiam kiel?

— Ja tiel, ke mi ne atendos! Mi lin per hakilo regalos, kaj li fuĝos...

— Kaj se ne fuĝos?

— Nu, tiam mi hakmortigos!..

— Ne atingos li vin! — diris Jegorĉjo. — Ni ne lasos. Ĉe ni en la citadelo oni lin tiel akceptos, ke turniĝos li reen al sia tero...

Li adiaŭis la majstrojn, eksidis sur sian virĉevalon, ekrajdis en la urbon. Ĉe la kirko, kun nudaj sabroj, kun severaj vizaĝoj staris matrosoj. Ĥagajo sidis sur ŝtupoj, fumis pipon. En la duonmalfermitan pordon kolere rigardis konsulo Martus, skoldis Ĥagajon, postuladis la vojevodon. Ĥagajo silentis, sidis dorse al Martus.

— Kion li? — demandis Jegorĉjo la fraton.

— Liberigi! — snufante per pipo, respondis Ĥagajo. — Ne, nun li sidos, ripozos...

Jegorĉjo deĉevaliĝis, eksidis apud la frato, rakontis, kion li vidis dum la longa tago. Ĥagajo morne silentis. Sur la katedrala sonorilejo oni ree sonorigis alarmon, sonorigis ankaŭ ĉe Sankta Paraskeva, ĉe Kosmo kaj Damiano. Ĥagajo batpurigis la pipon je la kalkanumo, morne diris:

— Traveturis antaŭ nelonge ĉi tie soldato Smirnoj, li sola en la skansoj restis, ĉiujn la svedoj mortigis... Kaj Meĥonoŝin, hundo, fuĝis. Oni diras, kvazaŭ al la vojevodo en Ĥolmogoron iris...

Jegorĉjo demandis kun timo:

— Kaj Atanazion Petroviĉ-on mortigis?

— Ŝajne mortigis! — diris Ĥagajo.

Jegorĉjo mallaŭte oĥis, ekstaris. Ĥagajo kriis al li:

— Vi ankoraŭ lamentu, eĉ pli bone estos! Vi spadon portas, matrosoj al vi rigardas...

El la pordo de la kirko elŝoviĝis la pastro, diris, ke dezirus havi konversacion kun la inda subleŭtenanto kaŝe. Ĥagajo leviĝis, aliris la pordon, svinge enpuŝis la pastron en la vestiblon, frapfermis la klapon kun grinco.

— Ankoraŭ gardi ilin, hundojn. Kanonojn en sia kirko ili tenas, jen popolo!

Ĉe la albordiĝejo, apud la fortresa velboato Jegorĉjo ekvidis avinon Eŭdoĥa-n. Ŝi staris silente, rigardis al Dvino, al debordiĝantaj kaj venantaj ŝipoj. Jegorĉjo salutis, demandis, por kia afero ŝi eliris en tia tago el la hejmo. La avino respondis per kulpa voĉo:

— Mi ja Silvestron Petroviĉ-on petis permesi veni en la fortreson, li plateton donis, venu, diris, avino, viaj ŝmiraĵoj tre bonas por vunditoj. Kaj Tainjo kun Ivaĉjo tie gastas...

La velboato iris malrapide per remiloj. Renkonten, de la maro, blovis vento, oblikve vipis pluvo. Silentaj, kvazaŭ formortintaj, staris ĉe ankroj fremdlandaj negocistaj ŝipoj. Malproksime en Solombalo ree batis alarmo, super Dvino eknaĝis maltrankviligaj sonoraj sonoj.