2. «Neniu venkos vin, Svedio!»

Vespere de la maro ekrampis malaltaj, grizaj, malbonaŭguraj nuboj, per puŝoj verŝiĝis pluvo, vento ekfajfis en la ŝnuraro de «Krono». Dvino bruniĝis, ŝvelis, brue batis al la bordoj. En la skansoj estis flamantaj la bruligitaj de la svedoj gardistejo, kazerno de la doganistoj, budoj, en kiuj loĝis la dragonoj.

Grafo Gyllenstierna en kiraso sub leda mantelo, en ŝtalaj genuŝirmiloj kaj kubutŝirmiloj, en kupra orita kasko kun plumoj, staris sur la pobferdeko ĉe la pobrando, apud rapide turniĝanta ventmontrilo. Klarionistoj, viciĝinte, ludis signalon: «Ankrojn levu, sekvu min!» Kupraj sonoriloj batis batalan alarmon. La eskadro estis prepariĝanta al batalo: la kanonaj truoj estis malfermitaj, la tuboj de la kanonoj rigardis en la grizan nebulon; soldatoj volvadis kaj levadis supren ledajn septojn de oficiraj kajutoj; soldatajn kaj matrosajn litojn oni forigadis en retojn, sur la rostrojn kaj en la kuirejon, por ke estu nenio troa, por ke nenio malhelpu kaj impliku la piedojn en decidaj minutoj de batalo.

La artileriistoj estis laborantaj ĉe la kanonoj: elprenadis tubajn ŝtopilojn, etendadis takelojn. Artileriaj helpantoj en mallongaj jakoj sen manikoj, en feraj brustoŝildoj — metadis dekstre ĉe la kanono ŝtopileltirilon kaj skovelon, maldekstre pendigadis sakon kun ŝtopiloj, kun bruo ĵetadis sur destinitajn lokojn rompostangojn kaj levstangojn. Ferdekaj matrosoj, ĝemante kaj insultante, metadis inter ĉiuj du kanonoj duonbarelojn kun akvo, super kiuj, fulgante, brulis kanonaj meĉoj. El pulvejoj artileriaj portistoj kure trenadis en korboj kuglegojn, mitrajlon, pulvon. Ŝipaj metalprilaboristoj disdonadis al la ŝipatakaj soldatoj reĝustigitan kaj akrigitan batalan armilaron. Matrosoj-akvoverŝistoj priverŝadis la ferdekojn per akvo, por ke pro bagatelo ne komenciĝu incendio. La ŝipestroj komandadis surtiradon de plektitaj el lineoj retoj super la pobkastelo kaj pruferdeko. Tiuj retoj devis reteni dum batalo falantajn sur homojn pecojn de mastoj kaj jardoj.

Malsupre, laŭ ŝtuparoj kaj pasejoj, matrosoj estis mallevantaj en profundan holdon ĉerkon kun restaĵoj de kolonelo James, malantaŭe iris la eskadra kuracisto, petadis plende:

— Pli singarde, respektindaj sinjoroj! Vi ne scias, kian laboron al mi kostis nun prepari tiun ĉi korpon, por ke ĝi ne putru...

La matrosoj, ĝemante, respondadis insulte:

— Nin ja neniu suturos post la morto...

— Nian fraton oni simple ĵetas en maron...

— En lia kontrakto estis skribita ĉio...

— Ĉu en kontrakto aŭ sen kontrakto — ĉiuj ni nun iros al la fundo...

— Kiel vi pensas, herre magistro? Per kio finiĝos tiu ĉi damnita ekspedicio?

En la holdo ŝipa metalprilaboristo lutis la kverkan ĉerkon en feran ujon. La militpastro flustris per la lipoj super la mortinto kaj kune kun la kuracisto direktis sin supren, demandante survoje:

— Kie estas pli sendanĝere, herre doktoro, dum batalo? Ĉu sub la ferdeka kovraĵo aŭ en la pobkastelo?

Dum vojo ili duope eniris en la salonon kaj drinkis po granda glaso da brando. La pastro ebriiĝis, iĝis larmema, en malgajo plendis, ke vidis malbonan sonĝon, rememoradis sian kvietan patrujon — urbon Haflon. La kuracisto morne subridadis, poste ĵetis ĵetkubon — ĉu para aŭ nepara nombro? Rezultis nepara.

— Ĉu malbone? — demandis la pastro.

— Ne vidos vi Haflon! — diris la kuracisto. — Tamen vi nepre trafos en la ĉielan regnon, ĉar pereos por la sankta afero!

Silente ili leviĝis supren.

Ĉi tie grafo Gyllenstierna estis morne rigardanta en nebulan foron, aŭskultis, kiel interkrias raŭkaj voĉoj de matrosoj:

— Ankro puras!

— Ankro puras, herre ferdekestro!

— Ankro puras, herre leŭtenanto!

— Ankro puras, herre ŝipestro!

Urquhart, bruante per maŝkiraso, aliris al la subadmiralo, diris klare:

— Ankro puras, herre subadmiralo!

Grafo Gyllenstierna, ne turniĝante, ordonis:

— Benon, pastro!

La pastro malfirme paŝis antaŭen, preĝe kunmetis la manojn, prononcis balbute:

— Benu nian heroaĵon sankta Brigita!

Granda kupra sonorilo eksonoris por preĝo. Sur la pobkastelo, sur la pobferdeko, sur la pruferdeko, sur la mezferdeko, sur la kanonaj ferdekoj, en la pulvokamero ĉiuj matrosoj, soldatoj, oficiroj, dungitoj, piratoj, rabistoj — de del Robles ĝis Benkt Murdis Amikon — fleksis la genuojn, kunmetis la polmojn, fermis la okulojn, flustrante preĝojn...

La pastro preĝis, sur lia malhelruĝa pro la trinkita brando vizaĝo ruliĝis piaj larmoj...

— Sufiĉas! — diris Gyllenstierna, leviĝante de sur la genuoj.

La granda kupra sonorilo batis ankoraŭ. Tamburoj ekbatis «Militiron por gloro de la reĝo!» Klarionoj sur ĉiuj ŝipoj de la eskadro ekkantis: «Neniu venkos vin, Svedio!» Grafo Gyllenstierna svingis tukon — «militiro».

Kaj tuj Urquhart per paroltubo prononcis malrapide kaj dise:

— Militiro! Stari sur lokoj, ne paroli inter si, ne fumi tabakon, al batalo havi plenan pretecon...

La ŝipoj malrapide, singarde, unu post alia, estis enirantaj en la larĝan buŝon de Dvino. La kanonoj streĉite kaj minace rigardis el siaj truoj. Sur mastoj vento estis flirtiganta grandegajn tukojn de svedaj flagoj.