3. Bruligu meĉojn!
Ekde la Sankta Kabo mem nevideblaj por la svedoj okuloj gvatis ilian eskadron. Kaj en la samaj minutoj, kiam en la Dvina buŝo grafo Gyllenstierna ordonis levi ankrojn, kampulo en hejmefarita malsekiĝinta ĉemizo elgrimpis el salikaro, kaptis je ŝnura duonbrido sian ĉevalaĉon, kuris apud la ĉevalaĉo kelkajn paŝojn sur ŝmacanta marĉo, saltis, surfalis la dorson de la ĉevalo per la ventro, transĵetis la piedon en bastoŝuo kaj, sovaĝe balancante la kubutojn, ekgalopis tien, kie atendis lin alia kampulo, preta rajdi pluen — al matrosoj, sidantaj apud signala kanono ĉe branĉkabaneto...
Fiŝistoj, metiistoj, monaĥoj en malsekaj sutanoj kaj fiŝistaj botoj, iu kun lanco malantaŭ la ŝultroj, iu kun hakilo sub la zono, iu kun muskedo, — eksidadis sur ĉevalojn, rapidis al la citadelo. Laŭ novaj sekretaj vojoj, laŭ kaŝitaj padoj kuris ĉevaloj, malgrandaj boatoj transportadis la kurierojn trans akvon, se ĝi renkontiĝadis sur la vojo, el ĉebordaj densaj arbustoj, el post fojnostakoj, el post betuloj observadis la eskadron atentaj, kutimiĝintaj al maro, malbonkoraj okuloj de pomoroj...
Kaj longe antaŭ kiam la observanto de la flagŝipo ekvidis la Novdvinan citadelon, tie sur la ekzercoplaco ekkantis fortresaj klarionoj, sur remparoj, sur turoj, sur muroj alarme ekbatis tamburoj.
Tuj sub eta pluvo, retenante la sabrojn, ekkuris matrosoj al siaj brulŝipoj por prepari ilin al batalo. Per rapidaj paŝoj ekiris sur remparojn, al kaŝitaj ĝis la tempo kanonoj, — kanonestroj, meĉistoj, direktistoj. Kampuloj-peĉfaristoj, ŝprucigante per la bastoŝuoj flakojn, vice ekkuris al la siblantaj kaj gluglantaj kaldronoj kun peĉo — aldoni sekan lignaĵon, por per bolanta kuiraĵo renkonti la malican latronon, se li trabatiĝos al la fortresaj muroj. Soldatoj kun muskedoj, kun fusiloj, kun arkebuzoj vice leviĝadis al siaj embrazuroj, dismetadis tie sian militistan ilaron, prepariĝadis stari longe, ĝis ekruliĝos reen la damnita malamiko. Masonistoj, ĉarpentistoj, forĝistoj, portistoj, terfosistoj, ĉiuj, kiuj konstruis la fortreson, kun pezaj lancoj, forĝitaj en libera tempo sur fortresaj ambosoj, kun klaboj, kun akrigitaj tranĉiloj okupadis la truojn, prepariĝante batali laŭ forto kaj sperto, helpi ĵeti ŝtonojn, verŝi peĉon, faligi trabojn sur la kapojn de la latronoj. En unu momento la fortresa korto pleniĝis per centoj da homoj kaj ree malpleniĝis — la homoj instalis sin en siaj lokoj, prepariĝis al batalo, kvietiĝis. Ree estiĝis silento, nur la pluvo susuradis, kaj maltrankviligitaj mevoj kriadis super Dvino.
Silvestro Petroviĉ en peruko kun harligo, en nova Preobraĵenska kaftano, strikte zonita per skarpo, en mantelo kaj trikorna ĉapelo, en blankaj gantoj, kun spado, kun mallonga lorno en la mano, eliris el sia domo, pririgardis la jam malpleniĝintan fortresan ekzercoplacon, kriis en la vestiblon:
— Manjo, mi la tabaksaketon forgesis, alportu...
Manjo alportis la tabaksaketon, pipon, tindron, fajroŝtonon, fajrilon, demandis rapide, flustre:
— Ĉu ni adiaŭos dume?
Li firme kunpremis ŝian manon, respondis same flustre:
— Kiam bombardado komenciĝos, la infanojn — en la kelon. Dume ili en la domo sidu, sur la placon eliri ne necesas...
Kaj li eksilentis.
— Kia silento! — diris Manjo, fiksaŭskultante. — Nur solaj mevoj krias. Eble, ili jam vidas la svedojn?
Silvestro Petroviĉ vokis avinon Eŭdoĥa-n, Taisja-n:
— Jen kio, sinjoroj volontuloj, iru sub la muron. Tie por vi estos multe pli oportune. Kontraŭ kuglegoj estas ŝtona alero, neniu kuglego trabatos, da loko estas multe, se iu soldato estos vundita — li al vi venos, trovos.
Li vokis kurantan sur la placo Jegorĉjon, ordonis:
— Vi, Jegoro, ordonu elruli da vodko du aŭ tri bareletojn, la avino al homoj donadu, vodko por vundito estas sankta afero. Kaj al mia Manjo malpermesu disponi, ŝi estas tro malavara, ĉion antaŭ la komenco de la batalo disdonos...
Avino Eŭdoĥa riverencis, Jegorĉjo kure alportis sub la fortresan muron korbon kun pocioj, kun ursa ŝmiraĵo, kun odorantaj herboj. Taisja alportis botelon kun avina tizano, Manjo ekkuris por tolo por pansaĵoj, por kovriloj, por fojnaj matracoj por vunditoj. Silvestro Petroviĉ postkriis al ŝi:
— Ĉion, kio estas, portu, nenion en la domo lasu. Ĉu vi aŭdas?
— Mi aŭda-as! — dum kurado respondis Manjo.
Silvestro Petroviĉ ekiris al ŝtuparo, kondukanta supren. Ĉi tie du viroj fiksiĝis kun ŝarĝo — en verga korbo ili trenis supren kuglegojn. La korbo ŝiriĝis, kroĉiĝis, la pli maljuna viro estis skoldanta la junulon, kiu estis subtenanta la korbon malsupre. Kaj subite Silvestro Petroviĉ rekonis ilin ambaŭ: la pli aĝa, kun barbeto, maldika kaj ĉifona, — tiam, vintre, sur vojo al Ĥolmogoro atakis lin, Ievlev-on. La alia, Kosmo, murdis antaŭ nelonge en la korto de la Sepurba domo ŝteliston-intendanton. Kaj nun ili ambaŭ estas ĉi tie, ĉe sia militista afero.
La korbo finfine traiĝis. Silvestron Petroviĉ-on atingis Rezen — same en parada multekosta kaftano, razita, en pufa peruko, — deziris bonan matenon.
— Jen, ĝi estas bona! — subridis Ievlev.
Laŭ knarantaj ŝtupoj ili leviĝis sur la altan pordegan turon, ekstaris ĉe embrazuro, en kiun humide spiris Dvino. Ievlev rigardis nelonge, poste diris, transdonante la lornon al Rezen:
— Vidu, Jegoro! Ili iras!
La inĝeniero fiksis la lornon kaj tuj ekvidis blankajn kvadratojn kaj triangulojn de pufaj pro vento veloj, jardojn, mastojn, vimplojn...
— Rapide ili iras! — diris Rezen en la germana. — Sentime iras! Ili trovis piloton, damne!
— Trovis! — ree rigardante per la lorno, konsentis Ievlev.
Rezen, knarante per novaj ŝuoj, trairis la turon, elŝoviĝis en alian embrazuron, ordonis al deĵoranta kanonisto:
— Forĝistoj ardigu kuglegojn, pulvistoj metu ŝargon.
Ievlev rigardis per la lorno al Dvino, al ties grizaj akvoj, kie egalmezure balanciĝadis interkonsentitaj kun Rjabov buoj, kvazaŭ forgesitaj ĉi tie kaj samtempe precize markantaj limojn de la artefarita malprofundaĵo, rigardis al la Marka insulo, al kaŝiĝintaj tie kanonoj, al kanonistoj, al juna oficiro, levinta la spadon, — li mallevos, kaj ĉiuj kanonoj de lia baterio samtempe pafos al tiu loko, kie kviete balanciĝas nun la buoj kaj kie estos dronigita malamika ŝipo...
«Malfrue li levis la spadon, — pensis Silvestro Petroviĉ. — Longe li ankoraŭ atendos, la mano tute rigidiĝos».
Laboristoj, unu post alia, fleksiĝinte kuris al kapstano, sur kiun, eble, se io okazos, oni survolvos ĉenon. Ili kuradis, saltadis en la kavon. El ĉi tie, de la turo, Ievlev klare vidis, kiel ili ekstaradis al stangoj de la kapstano, prepariĝadis al sia afero. Nun nur hundo estis bojanta sur la Marka insulo, — gaja grandorela hundido pensis, ke la homoj kaŝiĝas kaj saltas en la kavon, ludante kun li. Sed el la kavo elŝoviĝis mano, la hundidon oni kaptis kaj metis en sakon, por ke ĝi ne bruu. Kaj sur la Marka insulo, same kiel en la fortreso, neniu iĝis videbla — ĉiuj kaŝiĝis. La svedo pensu, ke nenie kaj neniu atendas lin en tiu malfrua horo...
— Ferdekestro! — ne turniĝante, sciante, ke Semisadov estas ĉi tie, vokis Ievlev.
— Ĉi tie estas ferdekestro! — vive, per vigla voĉo respondis Semisadov.
— Bonan rudriston ili havas, ĉu, ferdekestro?
— Li kuraĝe iras! — respondis Semisadov. — Tian oni ne tuj trovos...
Rezen bruligis la pipon, diris abrupte:
— Sur la flagŝipo ĉiuj kanontruoj estas malfermitaj kaj sur la brammasto signalo estas levita — al batalo pretiĝu!
— Do ni jam estas pretaj! — respondis Ievlev.
La antaŭa ŝipo de la eskadro kun skulptita el ebono figuro sur la pruo, aperis el post la Dvina kabo kaj tuj komencis kvazaŭ kreski, elŝiriĝante el vualo de nebulo kaj pluvo. De sur la turo estis videble, kiel ĉe la prua kupra kanono de la flagŝipo staras pretaj al pafado kanonistoj, kiel brilas sur ili malsekaj pro pluvo maŝkirasoj, kiel minacas al ili per pugno pruferdeka artileria oficiro. La grandega ŝipo estis iranta kliniĝinte, mara freŝa vento fajfis en ĝia ŝnuraro, centoj da soldatoj en kupraj kaskoj, kun muskedoj, fusiloj, lancoj, staris sur la pobkastelo, sur la mezferdeko, sur la pruferdeko, en malfermitajn truojn de kanonaj ferdekoj en tri vicoj rigardis tuboj de kanonoj...
— Ferdekestro! — ne hastante, per certa, trankvila voĉo vokis Ievlev.
— Ĉi tie estas ferdekestro! — aŭdiĝis malantaŭ lia dorso.
— Bruligu meĉojn!
— Bruligu meĉojn! — kriis en la embrazuron Semisadov.
— Meĉoj brulas! — preskaŭ tuj respondis la deĵoranta kanonisto.
— Prepariĝu, kanonoj! — ordonis Ievlev.
La artileriistoj kroĉiĝis per la manoj al afustoj, la direktistoj malrapide movadis kojnojn, turnadis stangojn, atendis la lastan komandon. Semisadov arde spiris al la nuko de Ievlev — rigardis, kiel antaŭ la embrazuro de la turo aperas la sveda flago — la ora kruco sur blua kampo.