4. La eskadro sur Dvino

Rjabov mallaŭte diris al Jakobo:

— Pli poste venu al la stirrado. Triope estos pli facile.

Jakobo demandis:

— Ĉu la hakilo estas ĉe vi?

Rjabov kapjesis, reĝustigis sur si la arĝentan brokaĵan kaftanon, pli strikte streĉis la zonon. Demĉjo per brulantaj admiraj okuloj rigardis al la rudristo.

— Jen vi okulumas! — diris Rjabov. — Pri kio vi ĝojas? Rigardu malĝoje, ĝoji estas frue...

Demĉjo ekridis, demandis:

— Kiel do malĝoje rigardi? Ne estas mi instruita, oĉjo...

— Jen, kiel vi en la pasintaj tagoj rigardis, tiel ankaŭ nun...

Li tiris Demĉjon je la nazo, je hartufo, ekiris el la kajuto supren. Jakobo turnis sin al la admirala kuirejo. Demĉjo atingis la rudriston, duope ili eliris sur la pobkastelon. Urquhart renkontis ilin afable, kondukis al la stirrado. Rjabov malrapide pririgardis la velojn, komencis paroli, ke veloj estas malmultaj. Demĉjo rapide tradukis:

— Sinjoro piloto konsilas al sinjoro ŝipestro levi pli da veloj, por, havante bonan venton al la pobo, per bona iro preteriri la fortreson kaj ne ricevi damaĝon...

La subadmiralo kapjesis:

— Li pravas! Ju pli rapide ni preteros la rusan citadelon — des pli baldaŭ ni finos la militiron. Sed veloj estas sufiĉaj. Eĉ irante kun tia rapido, kiel nun, ni riskas multon.

Urquhart almetis la manojn al la koro, diris dolĉe:

— Herre subadmiralo ne estas certa pri nia piloto, sed mi asertas, ke tian piloton mi vidis neniam.

Grafo Gyllenstierna silente rigardis al la larĝaj ŝultroj de Rjabov, al liaj polmoj, trankvile kaj certe kuŝantaj sur teniloj de la grandega stirrado. La piloto kondukis la ŝipon lerte, laŭ la tuta konduto de la rudristo estis videbla sperta maristo.

— Dvino abundas je malprofundaĵoj! — diris Gyllenstierna.

— Li konas ĉiun el ili! — respondis Urquhart.

La subadmiralo kun dubo ŝultrolevis.

Demĉjo ekparolis denove:

— Sinjoro piloto pensas, ke kun tia malgranda rapido estos malfacile sub kanonoj. Sinjoro piloto scias, ke da kanonoj estas multe en la fortreso, kaj ke estas grandaj kanonoj...

Gyllenstierna interrompis Demĉjon:

— Aldonu velojn, herre ŝipestro, sed la ruso sciu, ke se la ŝipo trafos malprofundaĵon, ni senigos lin je la vivo!

Rjabov malrapide, nur iomete movis la stirradon. Humida mara vento kun nehasta, plu firmiĝanta forto plenigadis la velojn, «Krono» ekiris pli rapide, post ĝi kolumne moviĝis la eskadro. Urquhart aliris al la rudristo, frapis lian ŝultron, diris:

— Granda Ivano estas la plej bona piloto el ĉiuj, kiujn mi konas. Granda Ivano amikiĝu kun la olda ŝipestro, kaj lia vivo iĝos bonega...

La rudristo subridis, respondis:

— Do kial vi min en la ĉenkesto tenas, sinjoro ŝipestro...

— Sed ĉi tie estis granda batalo! — ekkriis Urquhart. — Vin ja oni povis mortigi, Granda Ivano!

Rjabov, ne respondante, movis la stirradon, kun singardo ĉirkaŭirante malprofundaĵojn. Matrosoj transdonadis sur la pobkastelo vortojn de la ŝipa observanto:'

— Ĉe la baborda pruo estas droninta barko, herre ferdekestro!

— Ĉe la baborda pruo estas droninta barko, herre leŭtenanto!

— Ĉe la baborda pruo estas droninta barko, herre ŝipestro!

Demĉjo tradukis:

— Barko droninta estas maldekstre antaŭ la nazo!

— Kien ne necesas — ni ne trafos! — respondis Rjabov.

La ŝipo iris rapide, pretere en pluva vualo kuradis konataj herbokampoj, marĉetoj, vilaĝoj, sur holmetoj — kapeloj, krucoj, metitaj laŭ voto de pomoroj, lignaj malnovaj, muskokovritaj preĝejoj. Rjabov, mallarĝiginte la okulojn, rigardis antaŭen, liaj fortikaj manoj kun trankvila forto tenis tenilojn de la stirrado, Demĉjo staris apude, proksime, same rigardis antaŭen.

— Ĉu vi timas? — mallaŭte demandis Rjabov.

— Ne, mi ne timas!

Li silentis iom, diris kun mallonga suspiro:

— Krikov-on mi bedaŭras, Atanazion Petroviĉ-on, oĉjo! Ĉiam mi pri li pensas...

— Per bedaŭro oni maron ne trairas! — amare respondis Rjabov. — Bedaŭri ne estas fari aferon. Estas facile...

Sur la pruo la observanto batis malgrandan sonorilon, alarme kriis:

— Rekte antaŭ la pruo malkovriĝas la eksteraj turoj de la fortreso!

En la pobkastelo oni transdonis:

— Rekte antaŭ la pruo estas la eksteraj turoj de la fortreso, herre leŭtenanto!

— Rekte antaŭ la pruo estas la eksteraj turoj de la fortreso, herre ŝipestro!

— Nu, bruas! — diris Rjabov. — Ja ni mem vidas...

Sur la pobkastelo, sur la kanonaj ferdekoj, sur la pruferdeko tamburoj rule batis signalon «al batalo!» La ferdekaj oficiroj kunpremis per la dentoj la fajfilojn. La kanonistoj almetiĝis al la malfermitaj paftruoj. Rjabov, mallarĝigante la okulojn, akre rigardis antaŭen, fiksrigardadis la turojn, la fortresajn remparojn, la malaltan, firme fermitan pordegon, la krenelajn murojn, grizajn ŝiritajn nubojn super la fortresa sonorilturo...

— Meĉistoj! Bruligi meĉojn! — ordonis la subadmiralo.

La ferdekaj oficiroj stride ekfajfis per la fajfiloj, la artileriaj helpantoj levis kuglegojn, prepariĝante meti novajn post la pafo. Gyllenstierna elprenis el la poŝo tukon. En tiu momento al li de malantaŭe aliris Jakobo kun pleto, riverencis. Gyllenstierna tremeris. Jakobo diris ĝentile:

— Kafo por herre subadmiralo...

— Al diablo! — bruske respondis Gyllenstierna.

Ankoraŭ foje batis la sonorilo, en la pobkastelo oni transdonis:

— Rekte antaŭ la pruo malkovriĝis la tuta fortreso, herre leŭtenanto!

— Rekte antaŭ la pruo malkovriĝis la tuta fortreso, herre ŝipestro!

La ŝipo estis iranta al la fortreso. Gyllenstierna atendis. Ankoraŭ nemulte — kaj li svingos la tukon. Tiam la tuta ŝipflanko pafos per ĉiuj kanonoj — de la plej malpezaj sur la supra ferdeko ĝis la plej pezaj sur la malsupra kanonferdeko.