Ĉapitro oka
Kaj ne por princino Eŭpraksia,
Sed por kara tero nia rusa,
Por vidvinoj, orfoj, malriĉuloj.
1. La heroaĵo
Rekte antaŭ la pruo de la flagŝipa «Krono» malkovriĝis la tuta fortreso. Ĝi iĝis nun alia, ol tiam, kiam la rudristo gastis ĉe Silvestro Petroviĉ: nun eĉ unu homo ne estis videbla sur ĝiaj batalaj turoj kaj remparoj, eĉ unu sono ne venadis el tie, kie tiel antaŭ nelonge dum tago kaj nokto staris senĉesa tondrado de pezaj kaj grandaj laboroj. Eblis pensi, ke tie oni plu dormas, kaj por unu momento Rjabov ektimis: ĉu vere ili ne estas pretaj? Ĉu ili ne vidas, ne aŭdas, kia venas malfeliĉo, per kia ruinigo minacas al la urbo la sveda eskadro, kiom da dungitoj en kaskoj kaj kirasoj staras sur la pobkasteloj de la ŝipoj, kiom da kanonoj rigardas el la paftruoj, kiom da avidaj okuloj rigardas la bordojn de Dvino, serĉante, kie rabi, kion bruligi, kiun murdi?
Sed la atenta rigardo de la rudristo tuj rimarkis, ke iu moviĝis kaj kaŝiĝis sur turo de la fortreso, kaj laŭ tio, kiel rapide glitis tie la homo, Rjabov komprenis: ili atendas, ili estas pretaj, akceptos la latronon kiel necesas, komencos ĝustatempe, ne malfruos. Nun estas lia vico, nun venis la tempo por lia laboro. Kaj en unu mallonga momento li prepariĝis — per rigardo li rimarkis la buojn, markantajn la malprofundaĵon, pli forte apogiĝis per la piedoj sur la peĉitaj tabuloj de la ferdeko, pli firme metis la polmojn sur la tenilojn de la stirrado.
Demĉjo staris malantaŭe, ĉe lia maldekstra ŝultro, tradukadis, se necesis ion traduki, Jakobo alportadis al la subadmiralo jen kafon, jen plenigitan per tabako pipon, jen kruĉeton da varmega punĉo. Humida vento fajfadis en la ŝnuraro de la flagŝipo, pezaj pluvaj gutoj flugadis al la vizaĝo. La fortreso plu proksimiĝadis, plu kreskis, ĝiaj minacaj severaj turoj kaj remparoj kvazaŭ kuris renkonten al la ŝipo.
— Iru vi prefere de ĉi tie al la rando! — diris Rjabov al Demĉjo. — Vi ne ĝiskuros, kiam venos la tempo.
— Sed kiu tradukos por vi, oĉjo? — demandis Demĉjo. — Ne povas mi foriri, ili tuj komprenos...
— Mi diras, foriru! — ordonis Rjabov.
Sed Demĉjo ne foriris, restis stari ĉe la maldekstra ŝultro de la rudristo, malobeis preskaŭ la unuan fojon dum la vivo, rigardis antaŭen — al la turoj kaj remparoj de la fortreso, al la buoj, kiuj ĉiam pli rimarkeble balanciĝadis sur la griza akvo. Jam eblis distingi vergojn, per kiuj ili estis ligitaj, kanabajn ŝnurojn, per kiuj ili estis kuntiritaj.
— Ho! — prononcis Urquhart. — La moskvianoj en hasto ne forigis buojn de la ŝanelo. Des pli bone, diablo prenu, des pli bone! Ĉi tie necesas direkti nin pli maldekstre, ĉu?
Demĉjo tradukis, Rjabov respondis, ke li ĝuste tiel iros. Li iomete movis la tenilojn de la stirrado, «Krono» iomete kliniĝis, la vento ekfajfis pli laŭte.
— Oĉjo, — flustre demandis Demĉjo, — sed, eble, Atanazio Petroviĉ foriris viva? Iu unu foriris...
— Mortigis oni la kapitanon! — respondis Rjabov. — Ne povis li foriri. Ĉu oficiro povus foriri kaj forlasi soldatojn? Ne, ne tia li estis homo...
Nun jam nelonge restis ĝis la buoj, kaj Rjabov, fiksrigardante ilin, larĝe, per plena brusto suspiris, fine prepariĝante kaj konformiĝante al tio, kion li devis plenumi. Forta ruĝo aperis sur liaj vangoj, falto kuŝiĝis inter la brovoj, streĉiĝis kaj pufiĝis muskoloj sub la maldika brokaĵo de la multekosta kaftano.
La pobo de «Krono» ruliĝis dekstren, la pruo iris al la buoj.
Lastfoje la rudristo ĵetis rigardon al la turoj de la fortreso kaj jam ne plu deŝiradis la helan kaj streĉitan rigardon disde la vojo, laŭ kiu iris la ŝipo.
Rjabov pri nenio pensis en tiuj lastaj sekundoj, nenion rememoradis, nenion adiaŭadis. Eĉ unu penson pri proksima kaj probabla pereo li ne allasis al si. Li sciis firme, ke li estos viva, kaj maltrankvilis nur pri Demĉjo kaj pri sia nova amiko, kiuj, kiel al li ŝajnis, povis ne sukcesi fari tion, kion necesis. Kaj, rigardante antaŭen, li diris al ili ambaŭ karese kaj kuraĝige:
— Nun, fraĉjoj, estas nelonge. Nun tenu vin!
— Ni tenas! — per rompiĝanta pro admiro voĉo respondis Demĉjo.
Liaj vangoj ardis, la okuloj sendeŝire observis la buojn. Jakobo same rigardis al la buoj, firme kunpremante tranĉilon sub la kaftano. Li estis pli pala, ol ĉiam, pli diskreta, ol kutime, kaj fojfoje ĵetadis rigardojn al flankoj, prepariĝante al batalo, kiu devis okazi ĉi tie, ĉe la stirrado.
— Nu, oĉjo! — per arda flustro malantaŭ la dorso de Rjabov diris Demĉjo. — Kun Dio!
En tiu sekundo Rjabov, kunpreminte la dentojn, lastfoje iomete movis la stirradon. Preskaŭ tuj longa grinco elŝiriĝis, ŝajne, de la fundo mem de Dvino, la pruo de «Krono» malrapide leviĝis, la pobo komencis subfali, kaj longa seninterrompa kriego de malespero kaj furiozo ruliĝis tra la kanonaj ferdekoj, la pobkastelo, la pobferdeko kaj la tuta ŝipo.
La rudristo ellasis la tenilojn de la stirrado.
Ĉi tie jam ne estis, kion fari — la flagŝipo estis firme sidanta sur la malprofundaĵo.
En hurlado de voĉoj, tute proksime, surdige ekklakis pistolaj pafoj, la rudristo kliniĝis, komprenis — oni pafas al li. Tute proksime brilis pinto de spado, li batis per la hakilo, la homo, kiu volis mortpiki lin, falis. Demĉjo kaj Jakobo estis rebatantaj malantaŭ la dorso de Rjabov, kaj li ŝirmadis ilin ambaŭ kaj hakadis per la hakilo ĉiujn, kiuj ĵetiĝadis al li, tiel trafe kaj kun tia teruriga forto, ke ĉirkaŭe baldaŭ kreiĝis malpleno, kaj nur pafoj tondris ĉiam pli ofte kaj kolere.
Nek Rjabov, nek Demĉjo, nek Jakobo vidis, kiel la dua ŝipo de la eskadro, ne sukcesinte eviti, trafis en la altan skulptitan pobon de «Krono», ili nur sentis teruran puŝon kaj ankoraŭ foje aŭdis kriegojn de la anaro de la flagŝipo, longan, jam ne ĉesantan krion kaj post ĝi akordan, surdigan, basan muĝon de kanonoj: samtempe batis la kanonoj de la Novdvina citadelo kaj la baterio de la Marka insulo.
Rebatante per la hakilo, Rjabov ne vidis, kiel oni forpremis de li Jakobon, kiel falis Demĉjo. Sed kiam ardigita kuglego splitis la ferdekan kovraĵon kaj dispelis la svedojn, la rudristo retrorigardis kaj komprenis, ke Demĉjo estas vundita. Alte levinte en la dekstra mano la hakilon, la rudristo revenis kaj ektrenis kun si Metrion al la rando, por salti kun li en la akvon, sed subite komprenis, ke iri li ne povas, povas nur rampi. Sed ankaŭ rampi ne eblis, ĉar oni lin frakasus, kaj li plu iris kaj iris, kovrita de sango, kun la hakilo en la mano, trenante post si Metrion. Ĉe la rando mem al li helpis Jakobo, kiu same estis vundita kaj, larĝe malfermante la buŝon, neniel povis enspiri.
— Li tuj saltos! — diris Rjabov al Jakobo pri Demĉjo. — Li estas en ordo, batiĝis, eble, iomete. Mi kun li naĝos, kaj vi same naĝu kun ni...
Ree fajfis kuglego kaj enpikiĝis en la ferdekon.
Jakobo trenis Demĉjon al breĉo en la ŝiprando. Demĉjo laŭte ĝemis, Rjabov ordonis:
— Saltu, ne atendu! Saltu!
Ili saltis duope, kaj la rudristo saltis post ili. Jam en la akvo li batiĝis je io per la kapo, kaj malvarma griza Dvino fermiĝis super li.