Ĉapitro kvara

En val' ebena sur holmet',
Sub vasta la ĉiel',
Fortika kreskas alta kverk'
En sia flora bel'...
Merzljakov1

1. Estas malfacile al solulo!

Poste ili sidis en la ĉumo apud fajro kaj silente manĝis rostitan boacaĵon. Tute maljuniĝinta Pajga, sulka, kun maldensa griza barbeto, rigardis al Rjabov per bonkoraj simplanimaj okuloj, elektadis por li plej bonajn pecojn de viando, etendadis sur pinto de tranĉilo. Same agis ankaŭ la plej aĝa filo de Pajga — Sermik, same grizhara, dikmalalta, larĝaŝultra. Rjabov maĉis malrapide, en liaj verdaj okuloj reflektiĝadis flamo de la fajrejo, li pensis siajn malgajajn pensojn.

— Bone via inka-edzino! — diris Pajga, konsolante la rudriston. — Ĉio tute bone en urbo. Inka bone, filo bone...

Rjabov silentis. Sermik lerte detranĉis pecon da viando, gustumis — ĉu mola, etendis al Rjabov.

— Sata mi estas, amiko! — diris rudristo. — Jen, sata!

Sermik afliktiĝis, ankoraŭ mordis la pecon, ree etendis al Rjabov. Pajga ordonis al la filo mem manĝi tiun pecon. Por Rjabov li detranĉis alian.

— Nu, kia popolo! — diris Rjabov. — Mi diras — mi estas plenŝtopita!

Desupre ekblovis vento, fumo tuj plenigis la tutan ĉumon, la rudristo kliniĝis pli malalte, por ke la fumo ne mordu la okulojn. Pajga ĉirkaŭlekis la manojn, la tranĉilon. Sermik sidis ruĝa pro sateco, ridetis. La rudristo plu pensis, kuntirante la brovojn.

— Tempas por mi iri, jen kio! — diris li.

Pajga kaj Sermik ne komprenis.

— Prepariĝi iri hejmen tempas! — penseme ripetis la rudristo.

Nun Pajga komprenis kaj koleriĝis. Li ĉiam koleris, kiam la rudristo parolis pri la hejmo. Por kio al li necesas la urbo? Oni alveturigis lin el la urbo tute vunditan, sed li ree tien intencas.

— Nun bone iĝis! — diris Pajga, pufigante la vangojn kaj montrante per la tuta vizaĝo, kiel dikiĝis Rjabov. — Nun sana iĝis!

Kaj li ankoraŭ ŝveligis la vangojn.

Sermik, rigardante al la patro, ekridis, montrante nigrajn maldensajn dentojn.

— Multe boaco necese! — diris Pajga. — Sango necese de boaco. Tiam vi tute grasa estos, sana. Tiam bone...

— For ĝin, la sangon, — ŝerce grimacante, respondis Rjabov. — Naŭzas ĝi...

— Sango bone! — kolere diris Pajga. — Tute morta estis, plene morta, kiam venis. Nun kia iĝis!

Sermik same koleriĝis — ili ambaŭ koleris, kiam Rjabov ne deziris manĝi freŝan boacan koron aŭ trinki varman boacan sangon. Kaj al Rjabov estis gaje inciteti ilin. Ili koleris kaj ofendiĝadis rapide, kiel infanoj, kaj kiel infanoj ĝojis, kiam Rjabov obeis ilin.

— Ne morta mi estis! — incitante, diris li. — Kion vi elpensis! Morta! Mi bona estis. Grasa... Viva mi estis, sed ne morta!

— Viva? — kriis Pajga.

— Ts-ts-ts! — ŝmacis Sermik. — Tute morta estis. Nenio parolis — jen tiel.

Kaj li montris, kian vizaĝon havis Rjabov, kiam oni alveturigis lin en la tundron kaj enportis en la ĉumon. Rjabov ekridis. Sermik same ekridis. En mallumo ekridis la inka — edzino de Sermik, ŝi estis lulanta infanon kaj ne rajtis sidi kun la viroj ĉe la fajro.

— Mi loĝis sufiĉe — do, tempas foriri! — diris Rjabov. — Vi mem diras — mi grasa iĝis. Baldaŭ mi nun prepariĝos, en proksimaj tagoj...

— Morgaŭ neĝo estos — ni ĉasi iros! — diris Pajga.

En tiu tempo trans la muroj de la ĉumo aŭdiĝis laŭta kolera hunda bojado. Rjabov fiksaŭskultis kaj rapide leviĝis sur la piedojn. Pajga same rapide ekstaris. Ĉiuj ili estis atendantaj el la urbo la malpli aĝan filon de Pajga, sed la hundoj ne bojus tiel kolere al Teneko.

— Iru, iru! — diris Pajga, puŝante Rjabov-on en la alian duonon de la ĉumo, en sinikuj-on, kie staris idoloj-dietoj kaj pendis kristana ikono. — Iru, iru tuj, Ivano!

La hundoj nun bojis tute proksime, kaj jam iĝis aŭdeblaj voĉoj de samojedoj, kiuj kondukis la gastojn al la ĉumo de Pajga.

La sinikuj — sankta loko de la ĉumo, garnita per boacaj feloj, estis malhela. Rjabov kuŝiĝis tie sur boacan liton, fiksaŭskultis. Okaze de apero de soldatoj de la vojevodo li povis foriri — la stango estis antaŭ longe segita, sufiĉis nur refaldi boacajn felojn, kaj tuj — libero. Kien iri — li same sciis. La tuta popolo de samojedoj estis ĉi tie lia amiko. Sed foriri nun li ne deziris, li dum kelkaj tagoj senĉese ĉasadis en tundro kaj laciĝis...

La gastoj tiutempe jam estis enirantaj, pli ĝuste — enrampantaj en la ĉumon. Laŭ la voĉoj ili estis tri kaj, kiel ŝajnis komence al Rjabov, ĉiuj — nekonataj. Unu parolis en la rusa, ĝemadis kaj plendis al la samojedoj pri malfacila vojo, la du aliaj estis interparolantaj en fremda lingvo, kaj la rudristo rekonis iliajn voĉojn — unuokula akaparisto Chantré kaj lia servisto Franz. Jen kien nun trafis la negocistoj: ili, evidente, ree disvolviĝis, venis por ili libera vivo...

La fremdlandanoj ne rekonus Rjabov-on, tiel li kovriĝis per barbo kaj ŝanĝiĝis dum la tempo de vivo en la tundro, sed kiu estis la tria — ruso, li ne sciis kaj tial restis trans la kurteno el boaca felo. Kaj la gastoj estis brue detirantaj de si varmajn vestaĵojn, plendis, ke en la tundro estas frosto, kaj afable salutadis samojedojn, kiuj iom post iom plenigadis la vastan ĉumon de gastama Pajga.

Malgraŭ tio, ke estis jam nokto, Sermik, akriginte la tranĉilon, kuris buĉi boacon, kaj lia inka komencis raboti sur tabulo frostiĝintan fiŝon. Kaj la vojaĝantoj tiutempe estis flate parolantaj pri tio, ke ili de aliaj samojedoj multe aŭdis, kia ĉasisto kaj bestokaptisto estas Pajga, kiel li riĉas je blankaj vulpoj kaj kiaj bonaj kaj respektemaj estas liaj filoj. Pajga ridis responde kaj diradis sian ŝatatan «bone».

Sermik alportis vaporantan hepaton de boaco, varmegan freŝan koron. La gastoj eksidis ĉirkaŭ la fajro, aliaj samojedoj el la nomadejo envieme staris post la dorsoj de la venintoj. Rjabov iomete refaldis la boacan felton, atente fiksrigardis: la unuokula Chantré kaj lia servisto sidis al li dorse, la ruso estis nekonata. En la mano la rusa komercisto tenis grandan kupran flaskon kun vodko — li estis respondanta per regalo al regalo.

La rudristo ĉesis rigardi, forturniĝis kun ĉagreno: ili ree drinkigos la samojedojn, tiuj ree kontraŭ groŝoj fordonos ĉion, kion ili ĉasis, ree ili, malebriiĝinte, kun nebulaj kapoj, vergos siajn dietojn, insultos kristanan ikonon, minacos kaj al siaj ŝtipoj kaj al la rusa dio, ke ili neniam plu donos al ili eĉ peceton da boaca viando... Kaj la tempo estas vintra, necesas kaj salo, kaj novaj kaptiloj, kaj la retoj triviĝis, kaj pulvo ne malhelpus por ĉasado.

Kuŝinte iomete, li eksidis, tiris sin, fiksaŭskultis. Pajga jam estis postulanta plian vodkon, la inka estis elprenanta vulpajn felojn, la maljunulo minacis aĉeti tutan vodkon, kiun havas la komercistoj. Aliaj samojedoj same kuris por feloj. «Ne indus, eble, elrampi», — pensis la rudristo kaj subridis, sciante, ke li ne retenos sin, elrampos.

La gastoj ne miris, ekvidinte ruson: ĉu malmultaj homoj vagas en la tundro. Pajga ekĝojis, ekkriis per la neobeanta lango:

— Ivano, eksidu, drinku, Ivano!

La rudristo eksidis apud la maljunulo, trankvile fiksrigardis la vulpan, kovritan de lanecaj haroj vizaĝon de la rusa komercisto, liajn rigardantajn ĉiuflanken malebriajn okuletojn. Chantré sur sia tranĉilo estis rostanta en la flamo viandajn pecetojn, trinkis propran vodkon el propra arĝenta glaseto. Lia servisto Franz estis ŝiranta per la dentoj boacaĵon, ŝmacanta, graso gutis sur liajn genuojn...

— Do, bonan festenon! — diris Rjabov trankvile.

— Eksidu kun ni! — respondis la komercisto dece, invitante samkonfesianon drinki.

— Ja mi jam eksidis! — subridis la rudristo.

La komercisto etendis al li breĉetitan tason, verŝis vodkon.

— Ĉu vi ĉasas?

— Iomete...

— Ĉu bona estas ĉaso?

— Diverse, — respondis Rjabov.

— Ĉu arĝentaj vulpoj estas?

— Kial ne esti? Estas...

— Kaj vi, fraĉjo, drinku. Mi regalas! — neglekte diris la komercisto.

Rjabov lipis, pensante pri la komercisto per vortoj de kanto: «Loĝas sur alta monto, trans fora ponto, teron ne plugas, sed grenon plukas, monon prenas kaj en monujo tenas». Li subridis, lipis ankoraŭ, deŝovis la tason.

— Kial vi ridas do? — demandis la komercisto.

— Kaj ĉu vi malpermesas?

La komercisto maltrankvile ekpalpebrumis, ne sciante, kion respondi, poste forturniĝis, decidinte ne atenti Rjabov-on. La inka traŝovis sin inter Pajga kaj la edzo, metis sur la genuojn de la maljunulo amason da blankvulpaj feloj. Chantré etendis la longan brakon, komencis, elstariginte la lipojn, blovi al la felo, rigardis per unu okulo la lanon. La samojedoj drinkadis, la flasko estis malpleniĝanta. Pajga fanfaronis, ke li havas multajn blankvulpojn, estas eĉ pli bonaj, multon havas Pajga. Ĉu la maljuna Pajga ne estas la plej bona ĉasisto? Kaj lia filo Sermik? Ne vane Sermik naskiĝis en tiu jaro, kiam estis multaj lupoj. Kaj Teneko? Ĉu iu povas diri, ke Teneko estas malbona ĉasisto? Bone, venos tempo — la maljuna Pajga aĉetos por sia malpli aĝa filo bonan fusilon, tiam ĉiuj vidos, kiel li scipovas pafi! Eĉ Granda Ivano, eĉ tiu laŭdas Tenekon. Nur la komercistoj ne avaru vodkon, ili ne veturu al aliaj nomadejoj. Pajga ĉi tie pagos ĉion...

Chantré palpebrumis al sia Franz, tiu, viŝinte la buŝon per la polmo, ekiris al la sledo — por vodko.

— Kial vi ne drinkas? — demandis la komercisto Rjabov-on. — Drinku, de vi mi pagon ne postulos, vi, mi pensas, estas kristano...

— Kion drinki do? — demandis Rjabov.

— Ja la vodkon...

Rjabov prenis la deŝovitan tason, elverŝis la vodkon en la flamon de la fajrejo, demandis nelaŭte:

— Ĉu alian vi ne alveturigis, sinjoro komercisto? Pro ĉi trinkaĵo eĉ morti estas facile.

La komercisto deziris insulti, sed nur mezuris la rudriston per malestima rigardo. Negocisto Chantré ĉesis maĉi, la samojedoj, ne komprenante, rigardis jen al la komercisto, jen al Rjabov.

— Sed kiu vi estas, de kie vi aperis por mia malfeliĉo? — per plora voĉo subite demandis la komercisto. — Kia vi estas princo? Sidas morna kiel noktuo, la okulojn globigis, mi lin kristane regalas per bona vodko, sed li...

— Ne lamentu! — impone diris Rjabov. — Por kio vi bruas? Sidu, komercisto, dece. Kaj kiu mi estas — tio estas afero ne via. Nur unu aferon sciu: min la lokaj homoj konas, sed vin kun viaj amikoj ili la unuan fojon vidas. Kion mi ordonos — tio ĉi tie okazos, laŭ mi estos, sed ne laŭ vi. Se vi venis komerci — komercu, sed per via aĉaĵo ne drinkigu.

Chantré akceptis la flaskon el la manoj de sia servisto, kun favora rideto mem verŝis al la samojedoj. Rjabov severe prononcis:

— Ne plu!

Kaj eliris el la fuma ĉumo eksteren.

En la nigra malvarma aŭtuna ĉielo, kvazaŭ super maro, estis hele brulantaj kaj ŝanĝbrilantaj, flagrante per foraj fajroj, grandaj steloj, kaj Rjabov subite eksentis premon en la koro, al li ŝajnis, ke neniam plu li aŭdos la egalmezuran kaj potencan spiron de la oceano, ne ekvidos plu la maron, kiel vidas ĝin ŝipano en fora navigado, ŝajnis, ke por eterne li estas kondamnita kaŝiĝi, kiel latrono, aŭ en tajgo ĉe bonkoraj samojedoj, aŭ en subtera kelo ĉe avinjo Eŭdoĥa, aŭ ie ankoraŭ...

Pro kio?

Ĉu lia korpo ne estas trabatita per koleraj svedaj kugloj, aŭ li en sia vivo forprenas ies panon, aŭ orfaj larmoj ie verŝiĝas pro lia maljusto?

Peze paŝante per sia balancanta, kroĉa, mara irmaniero, li ĉirkaŭiris la ĉumon, eksidis sur la komercistan sledon, enpensiĝis, gratante la kolon al akraorela hundo, alpremiĝinta al lia piedo. La hundo dolĉe suspiradis. El mallumo aliris du aliaj, ekstaris flanke, atendante, kiam ankaŭ ili estos gratataj...

— Ĉu mi dungiĝis al vi grati? — demandis Rjabov.

El la ĉumo elrampis Franz kun la flasko en la mano, aliris al la sledo. Rjabov sidis senmove, gratis la kolon al la hundo. Alia hundo, kiu staris flanke, graŭlis al Franz.

— Sufiĉas al vi vodkon drinkaĉi! — kolere prononcis Rjabov. — Iru for! Diru: malpermesite!

Franz demandis kun minaco:

— Kio estas?

— Iru for! — leviĝante de la sledo, diris Rjabov. — Iru!

Franz transmetis la flaskon el la dekstra mano en la maldekstran, per la dekstra komencis palpserĉi tranĉilon. Rjabov batis la serviston al la pojno kun tia forto, ke la tranĉilo falis. La servisto singarde kankroiris al la ĉumo. Nun ĉiuj tri hundoj estis kolere graŭlantaj. La rudristo prenis la tranĉilon, malhele brilintan sub la piedoj, metis ĝin sur bareleton, alligitan al la sledo, revenis al la ĉumo. Pensis iomete — ekiris reen al la sledo. La hundoj rigardis, atendis. Li diris al ili, subridante:

— Jen, vidu, kion mi faros.

Li batis per la tenilo de la tranĉilo al la ŝtopilo, turnis la bareleton flanken; la vodko, gluglante, ekverŝiĝis sur la teron. La hundoj aliris por flari, Rjabov demandis serioze:

— Ne plaĉas? Ĉu? Al vi ne plaĉas, stultuloj, sed mi hodiaŭ drinkus. Ho, drinkus! Kvankam ĝi estas aĉaĵo kaj veneno, sed drinkus. Ĉe ni oni kiel diras? Malfeliĉon manĝo ne forpelas, sed drinko povas...

La vodko estis elverŝiĝanta malrapide, tiam li levis la bareleton per la manoj, klinis. El la ĉumo elrampis Pajga, kriis:

— Ivano, Ivano, malbone faras, Ivano!

— Ĝuste bone! — plu kun subrido respondis Rjabov. — Iru, avo, iru! Por la vodko mi pagos, ne gravas, ili min ne trompos, mi de ĝi, damnita, koston scias...



1. Komenco de vaste konata popolkanto laŭ poemo de A. F. Merzljakov (1810), en kiu temas pri soleco de la kverko, kiu kreskas tute sola en la valo. (trad.)