2. Tempas iri hejmen!
Noktinte en la ĉumo de Pajga, la komercisto severe ordonis al Rjabov pagi pro la elverŝita bareleto. La rudristo pagis — ne multe kaj ne malmulte, ĝuste laŭmezure. La samojedoj bruis ĉirkaŭe, ofendiĝante, ke gasto pagas al gasto, sed kontraŭdiri neniu kuraĝis. Kiam tute mateniĝis, Chantré komencis marĉandon: li interŝanĝadis drapajn pecojn, plumbon, tranĉilojn, kudrilojn, pulvon — al bestaj feloj. La samojedoj — malebriaj, instruitaj de la rudristo, — petis altan prezon, bonajn felojn kaŝis, interŝanĝadis tion, kio estas pli malbona. La fremdlandano pro kolero mordadis la maldikajn lipojn, la komercisto batadis sian bruston per la pugno, ĵuradis per Dio, ŝanĝadis la varon, kaj kiam la marĉando estis venanta al la fino, Rjabov ordonis al Pajga porti vulpojn plej bonajn, ĵeti antaŭ la komercantoj felojn de blankvulpoj — ĉion, kion ili kaŝis ĝis tempo. La unu okulo de Chantré humidiĝis ĉe vido de karaj feloj, Franz elprenis el longa kesto fusilon, Pajga per tremantaj manoj tuŝis la fuston, la tubon, glatumis la fusilon, kvazaŭ vivan homon. Chantré postulis ankoraŭ vulpojn. Rjabov palpebrumis al la maljunulo — aldonu, sed ne po multe.
Pajga metis felon, Chantré ektiris la fusilon al si.
Pajga metis ankoraŭ unu felon.
Chantré ellasis la fusilon el la manoj.
Rjabov prenis pecon da plumbo, saketon da pulvo — metis al Pajga.
Chantré kriis:
— Ĉu li estas princo ĉe vi, tiu Ivano?
La samojedoj ne komprenis. Rjabov, fumante pipon, estis komandanta la marĉandon, kvazaŭ vere estus samojeda princo.
Fininte la negocon, la komercistoj forveturis. La samojedoj ree eksidis ĉe fajro en la ĉumo de Pajga; balancante la kapojn, ili pririgardadis la aĉetaĵojn, miradis pri si, kiel saĝe ĉio hodiaŭ estis farite, — la komercistoj vizitis, sed malfeliĉo ne estas, neniu ploras, neniu ŝiras sur si vestaĵojn, neniu sur la tero rampas ebria. La rudristo manĝis rabotitan viandon, per ruzaj okuloj fiksrigardadis la vizaĝojn de grizharaj samojedaj maljunuloj, pensis: «Infanoj, vere, infanoj! Ĝuste kiel naivaj knaboj...»
Poste el la urbo revenis Teneko — la malpli aĝa filo de Pajga, alportis novaĵojn de Semisadov kaj Taisja. La novaĵoj estis mallongaj:
— Malbone. Sidi ĉumo necese. Urbo veni ne necese...
Kaj jen ĉiuj novaĵoj.
Rjabov, kuntirinte la brovojn, foriris trans la boacan kurtenon, kuŝiĝis sur la dorson... Malbone! Malbone — signifas, ke Silvestron Petroviĉ-on oni ne liberigis el la prizono kaj liberigi ne intencas. Malbone signifas, ke la monstro-vojevodo plu potencas, ke la korpulenta subkolonelo en Moskvo al nenio helpis. Metinte la fortikajn manojn sub la kapon, mallarĝigante la verdajn kun fajreroj okulojn, li kuŝis senmove, pensis: Ievlev — vundita, elturmentita de sia kripleco, estas sola en la prizono, en malhela, humida, malvarma kamero. Certe, estas maldolĉe al li sola, malsana, ne sciante, kiam estas tago, kaj kiam nokto, atendi turmentantojn, torturistojn, ekzekutistojn.
Maljuna Pajga kelkfoje rigardadis trans la boacan kurtenon: Rjabov kuŝis senmove, rigardis per malplenaj okuloj. Pajga flustris kun la filoj, riproĉis Tenekon pro tio, ke li afliktis li per siaj novaĵoj la karan gaston. Teneko, tute absorbita de la nova fusilo, ne aŭdis la patron.
Vespere Rjabov eksidis sur sian ĉiaman lokon ĉe la fajro, diris, ke morgaŭ matene li foriras. La samojedoj maltrankviliĝis, Pajga kriis:
— Malbone, Ivano, malbone!
— Bone, avo! — respondis la rudristo.
Tiam la samojedoj komencis konsiliĝi inter si, — eble, ili ofendis Grandan Ivanon? Ili bruis longe. Rjabov suĉadis sian pipon, silentis, rigardis al la fajro, kiel ĉiam en vesperoj. Super la flamo, sur ligna krado en fumo estis fumsekigata boacaĵo, la inka — edzino de Sermik — estis lerte kudranta per boacaj tendenoj, ĉio estis kiel antaŭe kaj samtempe — alie. Rjabov estis forironta...
Ili sciis, ke li neniam ŝanĝas siajn decidojn, kaj ne disputis kun li, sed nur petis resti kaj estis kun ili ĉiam — morgaŭ, kaj ankoraŭ morgaŭ, kaj ankoraŭ, ĉar ĉe ili estas bone, libere, vaste, kaj en la urbo estas «tro polve». Rjabov silentis ridetante, kaj la samojedoj rakontadis al li, kiel ili konstruas por li ĉumon kaj donos novajn njuk-ojn — boacajn litojn, por ke la ĉumo estu varma, kaj elhakos por li um-ojn — stangojn, por ke la ĉumo estu alta, kiel ili donacos al li boacojn multe-multe kaj hundojn donacos, por ke tiuj kunpelu boacan gregon, kaj sledon donacos, por ke li havu sur kio veturi en alian lokon...
Ridetante, li aŭskultis, kiel ili laŭdas al li sian mizeran vivon, kiun li jam bone konis, kiel ili rakontas pri profundaj lagoj, kie estas tiom da fiŝo, ke ĝin eblas elkapti nek morgaŭ, nek ankoraŭ morgaŭ, nek poste, kiel ili fanfaronas pri bero kamemoro, pri birdoj en la tundro, pri rapida, facila iro de sledoj sur neĝa krusto, pri gastamo de sia popolo.
Ili parolis longe, interrompante unu la alian, kaj iliaj vizaĝoj iĝadis ĉiam pli malgajaj kaj malĝojaj laŭmezure, kiel li rifuzadis resti.
Nokte, dum la rudristo dormis, Pajga veturis por tadibej — sorĉisto, kiu devis sorĉi Rjabov-on kaj sugestii al li, ke li restas en la tundro. La rudristo malfermis la okulojn, kiam la sorĉisto staris super li en sia tufa ĉapo el gula felo, kun tintiloj, alkudritaj sur kudrolinioj de la boaca ĉemizo, kun stanaj platetoj sur la dorso kaj la ŝultroj. La sorĉisto sen palpebrumoj rigardis al Rjabov per akraj okuletoj, kaj la rudristo same rigardis al li sen palpebrumi, kvazaŭ dirante per la rigardo:
«Ja mi vin, friponon, trae vidas...»
— Bone, Ivano, bone estos! — per maltrankvila flustro el trans la ŝultro de la sorĉisto diris Pajga. — Bone!
La sorĉisto batis per sekigita lepora piedeto al sia kribrilo, tegita per boacida ledo, kaŭriĝis, ŝrikis, ekturniĝis, ree leviĝis. La samojedoj timigite ekrampis for el la ĉumo, Pajga sidis kaŭre, en liaj infanaj okuletoj estis esprimo de teruro...
— Ĉu li demonojn el mi elpelas? — demandis Rjabov.
La sorĉisto plu turniĝis. Lia tamburo krakadis, sur la vizaĝo de la tadibej aperis ŝvito. Abomene grimacante, li saltadis en la ĉumo, hurladis, sibladis kiel serpento. Al Rjabov tedis, li eksidis sur la feloj, glatigis la harojn, diris severe:
— Sufiĉas. Ĉu vi aŭdas? Sufiĉas, mi diras...
La tadibej haltis, la rudristo elprenis el la monujo moneron, etendis al la sorĉisto:
— Jen al vi pro la laboro.
La sorĉisto ĵetis la moneron sur la polmo, kaŝis ĝin sub la vangon, same eksidis. Rjabov prenis el liaj manoj la kribrilon, la leporan piedeton, rigardis la platetojn sur la ĉemizo, buntajn drapaĵojn, alkudritajn al la manikoj, ursajn ostojn sur la ĉapo, diris penseme:
— Por ĉiu estas sia ilaro. Por fiŝisto unu, por ĉasisto alia, por popo tria, por sorĉisto same sia... Vere, nutri sin ĉiuj bezonas...
Dum la nokto falis abunda neĝo. Pajga, kompatige alpremante la manojn al la ventro, ĉiam persvadadis resti, promesadis bonan ĉasadon, timigadis per la urbo, ke oni ree tie pelos labori kaj ne nutros, sed nur knutos, kaj la rudristo ree iĝos «tute morta».
Akompani lin eliris la tuta nomadejo.
Ĉiu kondukis por li boacon — por la inka-edzino, por la filo, por Rjabov mem, por bona amiko, por festeno, kiun li faros, kiam revenos. Rjabov rifuzadis, la samojedoj ofendiĝadis. Tiam li komencis donaci responde — tranĉilon, pulvon, plumbon, zonon, pugnogantojn. La samojedoj, pasiiĝinte, ankoraŭ alpelis boacojn, ekportis felojn, boacidajn ĉapojn, boacfelan ĉemizon, kapuĉajn peltmantelojn. Rjabov, deŝirinte de la kapo la ĉapon, surpaŝis ĝin per la boto: li same pasiiĝis — se donaci al bonaj homoj, do donaci: li demetis de la ŝultro la solan, kion li havis, — fusilon, etendis ĝin al Pajga. Pajga ne prenis, forsvingis. Tiam la rudristo komencis deĵeti de la sledo vulpajn felojn. Pajga levadis, ŝovadis reen en la sledon. Ĉiuj kriegis, ĉies vizaĝoj estis ŝvitaj, ĉies okuloj brilis.
Finfine la plej aĝa filo de Pajga — Sermik svingis pelstangon, ĵetiĝis kure en la sledon, kriis gorĝe, tire:
— Ole-le-le-o!
Rjabov same falis en la malpezan sledon, la boacoj ekkuris, tuj rapidiĝante; malantaŭe la samojedoj, iĝante ĉiam malpli grandaj, svingadis la manojn, ĉapojn, kriis adiaŭajn vortojn, kaj unu el ili longe tremis en la frosta vigliga aero:
— Bone-e-e!
Rjabov pli dense volvis sin en la lanugan, tre varman boacan ĉemizon, reĝustigis la kapuĉan peltmantelon, kuŝiĝis pli oportune en la sledo. Ankoraŭ longe vidiĝis nigraj fumoj super ĉumoj, poste ankaŭ ili malaperis. Senfina, fajreranta sub sunaj radioj tundro sterniĝis en senlime vastaj spacoj ĉirkaŭe.
Rjabov fermis la okulojn, ekdormetis.
Kaj Sermik ekkantis kanton.
Li kantis longe: rakontadis al la boacoj, al la tundro, al la ĉielo, al la neĝoj — kian bonan gaston li akompanas. Tio estas granda honoro — akompani tian gaston, kiel Ivano. Li estas multe pli forta ol la plej matura urso kaj multe pli bonkora ol la plej bonkora idolo. La samojedoj tre bedaŭras, ke de ili forveturas tia bona amiko. La maljuna Pajga ploras. Antaŭ longe mortus Pajga, se ne helpus Ivano. Li mortus antaŭ multaj jaroj, kiam sur lin oni surĵetis maŝon kaj ektrenis en la urbon. Li pereus tie. Sed Granda Ivano defendadis la maljunan Pajga-n, kompatis lin kaj al neniu permesadis bati lin. Malprave forveturas Granda Ivano. Kiel restos sen li la samojedoj? Malbone al ili estos nun. Granda Ivano ĉiam konsilas ĝuste, ne ofendas maljunulojn, karesas infanojn, li povus longe vivi en la tundro, sed li subite prepariĝis kaj nun forveturas. Oni murdos lin en la urbo. Ivano estas saĝa homo, sed faras stultaĵojn, kiel malgranda infano. Adiaŭ, Ivano, nenio vin nun atendas, krom morto. Devos viaj amikoj rompi en la muro de tiu domo, kie vi mortos, truon kaj elporti vin, mortintan, al la tombejo. Tie oni metos en la ĉerkon vian tason, kuleron, pelstangon, por estu per kio peli boacojn en la transmondo, kaj super la tombo oni disrompos sledon kaj kovros per ili la tombomonteton. Ne, Ivano, probable vi estas ne tiom saĝa, se vi veturas morti. Estas malbone morti! Por kio morti? Jen kiel gaje kuras boacoj, kiel ludas neĝo sub sunaj radioj, kiom estas da ĉiaj spuroj bestaj sur freŝa neĝo, kiom multe da donacoj vi havas, rusa Granda Ivano. Ne devas vi morti...