6. Ni laboris bone!
— Al Solovkio baldaŭ mi iros preĝi! — diris Petro, starante ĉe la ŝultro de Rjabov.
La unua piloto singarde silentis.
— Danki Disinjoron pro la venko super la svedoj, preĝi al sanktaj Zosimo kaj Sabatio...
Rjabov nenion respondis.
— Vi iros kiel estro de eskadro kun ni! — per alia, afera voĉo prononcis Petro.
Ivano Sabateiĉ ĵetis rapidan rigardon al la caro.
— La eskadro estas nemalgranda, dek tri ŝipoj, kaj kun ili du fregatoj novaj: «Sankta Spirito» — sur ĝi ŝipestro estas Pamburg, kaj «Kuriero» — sur ĝi ŝipestro estas Varlan.
— Kaj super la eskadro kiu iros kiel admiralo?
— Apraksin Teodoro Matejeviĉ.
— Do, eblas! — trankvile rigardante antaŭen, al kovrita per ŝaŭmaj ondetoj Dvino, diris Rjabov. — Matrosojn nun vi, Siro, havas realajn; estis prave farite, ke pomorojn oni prenis sur viajn ŝipojn. La popolo estas kutima, ni ĝiskuros. Ĉu Ievlev Silvestro Petroviĉ kun ni iros?
— Kun ni.
— Kaj bone!
La fregato iris rapide. La observisto batadis al kupra sonorilo, por hazarde ne dronigi fiŝistan boateton. Rjabov, mallarĝigante la okulojn, serĉadis konatajn signojn — kapelon, kubuton de la rivero, domon sur holmo. Petro nelaŭte demandis:
— Ĉu vi timis, kiam la svedan ŝipon kondukis, rudristo?
— Al la morto, kiel al la suno, per plenaj okuloj rigardi ne eblas, Siro! — respondis Rjabov. — Mi ĉiam pensis: mi ankoraŭ vivos, ne mortos. Ĝuste tiel fariĝis, mi vivas, tamen jen de vi favoraĵo — knaboj sur strato krias: «Pupo glacia, pupo glacia!»
La caro ekridis, klarigis:
— Ne pupo glacia, sed Publio Horacio Kokleso, romiano indega. Ĉi romiano unue kun Herminio kaj Larcio, kaj poste sola, defendadis ponton sur rivero Tibero kontraŭ etruskoj, ĝis la ponto malantaŭ li ne estis malkonstruita. Horacio tiam ĵetiĝis en la riveron... Romianoj poste starigis al li monumenton.
— Jen kiel! — diris Rjabov. — Granda afero... Kaj antaŭ kiom longe tio okazis?
— Antaŭ ĉirkaŭ mil jaroj, aŭ eĉ pli multe.
La rudristo fajfis.
— Ne ektimis do la viro! — diris li poste. — Same, probable, pensis: mi saviĝos...
De malantaŭe, frapante per la lambastono, al la stirrado aliris Silvestro Petroviĉ, diris, ke la horo estas malfrua, restis tempo ĝuste por sukcesi al surakvigo de la ŝipo en la ŝipkonstruejo, tie, probable, oni jam atendas. Malproksime jam brilis pintoj de Arĥangelskaj preĝejoj.
— Ĉu al la ŝipkonstruejo ni iru? — demandis Rjabov.
— Turnu al la ŝipkonstruejo! — ordonis Petro.
Ĥagajo Pustovojtov kriis en paroltubon komandajn vortojn, matrosoj vigle diskuris al siaj lokoj. Estis videbla la Solombala ŝipkonstruejo kaj la staranta apud ĝi ĉe la ankroj milita floto. En matena freŝa vento ŝvebis pobaj flagoj de sankta Andreo, sur la mastoj flirtis vimploj, matrosoj per siteloj priverŝadis la ferdekojn, de la ŝipoj aŭdiĝis kantado de klarionoj, krakado de tamburoj. Al Petro abrupte moviĝis la vango, li fiksrigardis la ŝipojn, puŝis Ievlev-on:
— Ĉu? Nenio direblas! Eskadro!
La fregato plenumis la manovron, komencis giri. Ree eksusuris la akvo post la pobo, vento abrupte ekfajfis en ŝnuroj. La ŝipoj de la eskadro estis kvazaŭ kreskantaj antaŭ la okuloj, iĝantaj pli grandaj, pli altaj, pli fortaj. Jam brilis sub la suno kupraj pruaj kaj pobaj kanonoj, jam videblis en malfermitaj paftruoj tuboj de pezaj kanonoj, jam aŭdeblis komandaj vortoj de ŝipestroj, elkurintaj sur la pobferdekojn, por vidi la caran fregaton.
— Ĉu bonaj ŝipoj? — per raŭka pro emocio voĉo demandis la caro Rjabov-on.
— Ni laboris bone! — respondis la rudristo. — Konstruis. Kaj al la svedo ne lasis bruligi, same laboris. Do jen ĝi estas — la floto!