Ĉapitro sepa
1. Nerompebla decido
Vekiĝinte ĉe la aŭroro, Ivaĉjo Rjabov frotpurigis per la pugnoj la okulojn, dufoje dolĉe oscedis kaj deziris dormi plu, sed subite rememoris sian nerompeblan decidon kaj tuj eksidis sur la benko, ektiminte tion, kion li mem fiksis por si.
Dum nelonga tempo meditinte kaj tute vekiĝinte, li ĉesis timi. Ĉio planita ree, kiel antaŭtage, imagiĝis al li nekomplika, simpla kaj facile plenumebla afero: necesis nur vesti sin kaj foriri el la korto. La patrino estis profunde dormanta. La patro, probable, foriris al sia floto. La orfoj de avinjo Eŭdoĥa, disetendinte sin, estis snufantaj sur la forno. Ivaĉjo singarde ekrigardis al ili: ili povis fiaskigi la tutan aferon — ili ĉiam sekvadis lin kaj ekploregadis, se li ilin forlasadis.
Ne, la orfoj dormis profunde.
Ivaĉjo vestis sin, singarde frapis per nova ferita kalkanumo al la planko, por pli oportune paŝi, ligis sur si zonon kaj, ne perdante tempon por serĉado de kombilo, per la fingroj kombis la buklajn harojn. Ĉar li estis dando kaj estis foriranta el la hejmo por longe, aŭ eble eĉ por ĉiam, li kunprenis ankaŭ kaftanon, antaŭ nelonge rekudritan el la patra. Nun restis nur elpreni el la subfornaĵo kaŝitan tie en la antaŭtago pakon. Tian pakon la patrino ordinare kolektadis por la patro, kiam li estis ironta en la maron, saman, prepariĝante al navigado, kolektis por si ankaŭ Ivaĉjo. En la pako estis flanoj — unu mordita, alia tute netuŝita, bakita ovo, salo kaj kukumo, same mordita.
Penante ne brui, Ivaĉjo eliris kaj tuj sur la perono kunpuŝiĝis kun avinjo Eŭdoĥa, kiu tre miris, ekvidinte la knabon en tia frua tempo, kaj ankoraŭ pli multe miris, rimarkinte, ke en lia mano estas pako, kaj sur la ŝultroj — la nova kaftaneto.
— Kien do vi, viro, intencas iri? — demandis avinjo Eŭdoĥa. — Ĉu en la preĝejon?
Ivaĉjo pensis — li neniam respondadis tuj, — kuntiris la brovojn kaj diris, ke ne, ne en la preĝejon li intencas iri.
— Ne en la preĝejon — tiam kien do?
— Ja mi iros iomete promeni. Kial mi ne promenu?
— Promenu, promenu, bona afero!
Sur la vizaĝo de avinjo Eŭdoĥa aperis zorgoplena esprimo, kaj Ivaĉjo, divenante tion, kion tuj diros la avinjo, kolere palpebrumis.
— La orfoj, mi pensas, same povus kun vi...
— Sed por kio ili, nazmukuloj, kun mi! — plende ekparolis Ivaĉjo. — Mi jen kiom elkreskis, sed ili ankoraŭ eĉ iri bone ne povas. Ĉu bona promeno — porti ilin sur la dorso. Je Dio, avinjo, ili estas etaj, ili dormu...
Avinjo Eŭdoĥa konsentis, kaj Ivaĉjo ĉesis palpebrumi.
— Ĉu la ŝipojn vi rigardos?
— Kaj la ŝipojn mi rigardos. Ili hodiaŭ en la maron iros, lastan tagon sur Dvino...
— Iru, rigardu. Kaj la kaftanon portagmanĝan por kio vi surmetis?
— Kial do mi estu sen kaftano? Ĉiuj estas en kaftanoj, sed mi en ĉemizo? Ĝi estis kudrita — do mi ĝin surmetis.
— En la pako do kio estas? — demandis la avinjo.
— Manĝo estas en la pako! — diris Ivaĉjo, per la verdaj okuloj rigardante al la maljunulino demalsupre.
— Jen, kia viro! — aprobis la avino. — Ankaŭ pri manĝo pensis. Por longe, verŝajne, intencas iri...
«Por ĉiam!» — deziris respondi Ivaĉjo, ne scipovanta mensogi, sed ĝustatempe mordis sian langon. La avino malligis la pakon, balancis la maljunan tremantan kapon, suspiris:
— Malmulte estos por vi, knabo, se vi ĝis la vespero ekiras. Vi pri manĝo emas — kiel la patro. Se vin ambaŭ manĝegemo kaptas, por la mastrino estos morto. Kaj la flano estas mordita. Atendu, kara, mi al vi bastokorbeton da kazeo metos kaj freŝan gadon...
Ivaĉjo eksidis sur la peronon, apogis sin per la pugno, malgajiĝis: «Ne plu estos mi ĉi tie, panjo ploros, avinjo turmentiĝos». Sed li tuj decidis firme: «Ne gravas! Ili ploros kaj ĉesos. Paĉjo estas kun mi, ni ne pereos, ankoraŭ donacojn mi alveturigos post tempopaso».
La avino elportis manĝon, ligis la pakon pli bone, per kombilo kombis al Ivaĉjo la buklojn, ankoraŭ donacis al li groŝon, — kial viro senmone promenu!
— Kiam vi manĝos — kvason trinku, — diris la avino, — homoj ĝuste diras: sata kokino eĉ lupon jungas. Iru kun Dio, kaj ne petolu kun aliaj knaboj, alie vi hazarde en akvon falos.
Ivaĉjo, malfermante la barilpordeton, respondis, kiel plenaĝulo:
— Se mi falos — mi eliros! Ne hakilo, ne dronos.
La maljunulino balancadis la kapon, miradis: ankoraŭ antaŭ nelonge li estis infaneto, kaj nun estas viro. Flugas, flugas tempo...
Kaj Ivaĉjo tiutempe estis aliranta la bienon de la vojevodo kaj forturniĝadis, por ke la Ievlev-aj fraŭlinoj — Venjo kaj Irenjo — ne povu pensi, kvazaŭ li ilin multe bezonas. Li ofte nun iradis laŭ tiu vojo, kaj li ĉiam forturnadis sin kaj ne rigardis al la alta palisbarilo, el trans kiu aŭdiĝadis laŭtaj voĉoj de oficiroj, princoj kaj aliaj sekvantaranoj, — la fraŭlinoj pri li eĉ ne rememoru, post tempopaso ili aŭdos tian, ke aĥos, sed estos malfrue, li tutegale al ili ne venos, ne tia li naskiĝis, ke li ofendojn simple pardonu. Ne vokas ili en sian palacon — kaj ne necesas. Por ni ankaŭ en Muskoj ne pluvas, ni ankaŭ mem pirogojn manĝas!
Iomete rememoradinte sian ofendiĝon, dum la vojo iris apud la vojevoda domo, Ivaĉjo, elirinte al Dvino, tuj revigliĝis: la ŝipa floto, etendiĝinte per granda arko, staris ĉe ankroj nemalproksime de la bordo. Velboatoj, barkoj, remboatoj ĉe ĉiuj flankoj aliĝis al la ŝipoj; matrosoj kun krioj entrenadis sur la ferdekojn sakojn, barelojn, korbojn, tiris sur ŝnuregoj grandajn kaj malgrandajn kanonojn, kuglegojn en retoj, pulvon en lignaj kofroj. Malgrandaj boatoj kun ŝipaj oficiroj rapide navedis per remiloj inter la ŝipoj; oficiroj en nigraj trikornaj ĉapeloj, en verdaj Preobraĵenskaj kaftanoj kun roversoj, en blankaj gantoj, kun spadoj, facile surkuradis laŭ ŝtuparoj. Sur iuj ŝipoj oni tiradis, ekzamenante antaŭ la militiro, ŝnuregojn, sur aliaj facile frapadis lignaj marteloj de kalfatristoj, sur triaj kaporaloj kaj ferdekestroj faradis kun matrosoj ekzercojn. Dvino bolis per vivo, kaj al Ivaĉjo estis gaje pensi, ke baldaŭ ankaŭ li estos sur ŝipo kaj plenumos sian nerompeblan decidon.
Al la kajo ofte aliradis boatetoj kaj gigoj, sed de «Sanktaj Apostoloj», kvazaŭ spite, longe neniu venadis, kaj Ivaĉjo komencis jam pensi, ĉu li atingu la flagŝipon de alia ŝipo, kiam subite al traboj de la albordiĝejo frapis flanko de granda gigo, kaj la rudristo, ekstarinte sur la benkon, kriis:
— Kiu al «Apostoloj»? Tuj!
Ivaĉjo aliris pli proksime, diris:
— Mi al «Apostoloj».
— Kaj kiu do vi estas? — demandis la matroso, gaje rigardante al Ivaĉjo kaj montrante blankajn dentojn.
— De Rjabov, rudristo, mi estas filo.
— De Ivano Sabateiĉ?
— De li.
— Jen kia vi estas!
— Ja tia.
— Kaj kia estas via nomo?
— Mia nomo estas Ivano.
— Do, Ivano Ivanoviĉ?
Ivaĉjo iom konfuziĝis kaj ne respondis.
— Ĉu al la patro vi iras? — ree demandis la matroso.
— Al li!
— Sed ĉu li estas sur «Apostoloj»?
Alia matroso — remestro — diris, mordante sekalan biskoton:
— Kie do li estu, Ivano Sabateiĉ? En la eskadro. Eksidu, Ivano Ivanoviĉ, ni liveros.
Ivaĉjo malleviĝis en la gigon, demandis:
— Ĉu sur la sidilon?
— Sidilo, amiko, hejme restis, kaj ĉe ni ĝi nomiĝas flote — benko! — edife diris la remestro, apetite maĉante la biskoton.
Ivaĉjo iomete ruĝiĝis kaj, ĵetante rigardojn al la matroso kun la biskoto, eksidis kaj malligis sian pakon. Lin, laŭ ĉiuj signoj, kaptis ĝuste tiu manĝegemo, pri kiu antaŭ nelonge parolis avinjo Eŭdoĥa.
— Jen kia estas nia Ivano Ivanoviĉ! — diris tute juna matroso kun kuspita nazo kaj efelidhava vizaĝo. — Antaŭvidema oĉjo. Ĉion lin kunhavas!
— Ĉi tie por la tuta kompanio sufiĉos manĝeti! — afable proponis Ivaĉjo. — Gustumu...
Sed la matrosoj ne gustumis la Ivaĉjan provizon, dirinte, ke por ili estas propra nutro de la ŝtato kaj tiu ŝtata nutro estas tute sufiĉa.
Supre, de la kajo, konata voĉo demandis:
— Ĉu de «Apostoloj», knaboj?
Kaj Silvestro Petroviĉ, jam sen lambastono, nur kun promenbastono, saltis en la gigon.
— Jen kiu estas ĉi tie! — miris li, kaj eksidinte apud Ivaĉjo, prenis per la malmolaj fingroj lian mentonon kun kaveto. — Nu, saluton, baptofilo. Viŝu, fraĉjo, la vizaĝon, ĝi tuta estas en kazeo...
Ivaĉjo obeeme viŝis sin.
La gigo debordiĝis de la Resurekta kajo kaj vigle ekiris al la flagŝipo de la eskadro, kiu staris ĉe du ankroj meze de brilanta sub sunaj radioj Dvino.
— Kial do vi ne venas gasti? — demandis Silvestro Petroviĉ.
— Ne ni transloĝiĝis! — respondis Ivaĉjo. — Kiuj transloĝiĝis — tiuj devus respekti per veno, laŭ la moro.
— Kaj de kie vi la moron scias?
— Avinjo diris...
— Jen, diris. Sed vi estas viro. Vi la fraŭlinojn devus respekti per veno la unua.
Ivaĉjo pensis, poste respondis nelaŭte:
— Ne necesas... Ni ne mortos...
— Ĉu same la avinjo diris?
— Ne. Paĉjo...
Li hele, per sia speciala, Rjabov-a maniero rigardis en la okulojn de Silvestro Petroviĉ kaj prononcis klare:
— Ni eĉ al Dio ĝistere ne riverencas, ni la kolon antaŭ neniu klini kutimas...
— Ĉu la paĉjo diris?
— Ne. Panjo instruis.
— Ĉu pro tio vi ne venas?
— Laŭ la moro! — firme diris Ivaĉjo. — Kiuj transloĝiĝis, tiuj respektu...
Silvestro Petroviĉ malgaje suspiris, demandis, kie estas nun la unua piloto. Ivaĉjo ne respondis. Demandis, por kio Ivaĉjo bezonas iri sur la ŝipon, — tiu ree ne respondis. Ievlev atente fiksrigardis la dense ruĝan, spirantan per sano vizaĝon de la knabo, faris ankoraŭ kelkajn ruzajn demandojn kaj momente divenis la Ivaĉjan sekretan kaj nerompeblan decidon.
Laŭ ŝtuparo ili leviĝis kune, mano ĉe mano eniris en grandan admiralan kajuton, ornamitan per koloraj ledoj kaj bronzo. Ĉi tie, super granda mapo, sidis la caro kaj Teodoro Matejeviĉ Apraksin. Ili ambaŭ estis sen kaftanoj: la caro — en blanka ĉemizo, Apraksin — en arĝente brodita kamizolo. Silvestro Petroviĉ sidigis Ivaĉjon malproksime, en fotelon, malfermis antaŭ li gliman fenestron, donis al li en la manojn lornon — rigardi kien li deziros, — kaj ordonis silenti. Ivaĉjo, senĉese kaj kun apetito maĉante el sia pako, komencis rigardi en la mirindan lornon, mallaŭte aĥante ĉe tio pro ravo, kaj Ievlev eksidis proksime al la caro, kliniĝis al li kaj diris, ridetante per siaj helbluaj okuloj:
— Jen, Siro, maristo de la estonta floto Rusia. Fuĝis el la gepatra hejmo, por foriri kun la floto en la maron. Ruza knabo, sed ankaŭ mi ne estas simplulo...
La caro ĵetis flankan rigardon al Ivaĉjo, demandis mallonge:
— Ĉu li?
— Li. Maĉas kaj en la lornon rigardas.
— Kies li estas?
— De Rjabov, rudristo, filo, kaj mia baptofilo.
Deŝirinte lacan rigardon de la mapo, Apraksin prononcis:
— Li ne estas sola, Silvestro Petroviĉ. Amasaj estas volontuloj. Soldatojn ni per bastonoj enpelas, sed la lokaj loĝantoj — dvinanoj kaj pomoroj — venas al ŝipoj, petas preni ilin kiel matrosojn. En Pomorio estas lulilo por matrosoj de la ŝipa floto. Kaj ili sukcese superas la novan por si kaj malfacilan laboron. Estas iuj, kiuj nur en la antaŭa semajno botojn ricevis, sed nun la ŝipon konas kiel siajn kvin fingrojn.
Petro penseme diris:
— Bone! Planas ni en nemalproksimaj tempoj preni de ĉi tie dvinanojn kaj blankmaranojn por nia ŝipa floto ne malpli ol mil homoj, por el ili kernon krei de veraj matrosoj...
— Ne nur matrosoj, sed ankaŭ oficiroj, Siro! — diris Apraksin. — Senprokraste necesas kelkajn junulojn en la navigistan lernejon sendi. Jen antaŭ nelonge Silvestro Petroviĉ menciis la mortigitan de la svedoj Metrion Goroĵanin-on, kaj tiaj, kiel li, ankaŭ inter vivantoj nun estas nemalmultaj...
— Skribu pri ili registron! — ordonis Petro. — Urĝe necesas fari, el Arĥangelsko ni jam hodiaŭ sendos. Tempo kostas multe, poste ni ne havos tempon.
Li verŝis por si kruĉeton da kvaso, eltrinkis unuglute, ordonis voki kajut-vaĉanton. Trans la pordo aŭdiĝis disputantaj voĉoj, timigita flustro, elŝoviĝis ies liphara kapo:
— Kiun, kiun?
— Kajut-vaĉanton! — kolerante, ordonis Petro.
Oni ree ekflustris, ekkuris. Apraksin, kaŝante rideton, kriis:
— Fileĉjo!
Tuj eniris junulo en senzona ĉemizo, kun pura rigardo de gajaj okuloj, blondhara, nudpieda.
— Memorfiksu, Fileĉjo, — severe diris Apraksin. — Kajut-vaĉanto estas vi, Fileĉjo. Ĉu vi komprenis?
— Antaŭ nelonge mi estis asistanto de timermano, asistanto de kanonestro, nun kajut-vaĉanto! — respondis Fileĉjo. — La vortoj ja estas ne niaj, ĉu estas facile...
Apraksin turniĝis al la caro:
— Maristoj ili estas — pli bonaj ne troveblas, sed pri fremdaj vortoj estas malfacile. Se oni nomus ilin en nia maniero — servosoldato, ĉarpentisto!
— Ne stultumu! — ordonis Petro. Kaj ordonis al la kajut-vaĉanto Fileĉjo: — Iru por la carido, ke li ĉi tien al mi venu.
Fileĉjo, turniĝinte sur la nudaj kalkanoj, forkuris. Petro vokis al si Ivaĉjon. Tiu kun suspiro deŝiriĝis de la lorno, sendezire degrimpis de la fotelo. La caron li ne konis laŭvide, ĉar en tiu tago, kiam ĉe la rudristo estis primetita la festeno, li haladziĝis pro tabako, kiun fumis la gastoj, kaj ĉio konfuziĝis en lia kapo — uniformoj, lipharoj, spadoj, kaftanoj, kamizoloj, pirogoj, kalikoj. Enmemoriĝis nur, kiel Taisja matene diris al la rudristo:
— Nu, Ivano Sabateiĉ, portu monon almenaŭ kvin kopekojn. Forregaliĝis ni.
La patro tiam skrapis la nukon, iris trovi kvin kopekojn.
— Ĉu vi konas min? — demandis Petro, kiam Ivaĉjo, tenante en la mano la lornon, haltis antaŭ li.
— Ne konas.
— Mi ĉe via patro gastis.
— Multaj gastis! — diris Ivaĉjo, turnante en la manoj la kupran tubon de la lorno. — Kaj koloneloj gastis, kaj generaloj, kaj ŝipestroj, kaj la caro mem gastis...
— Pri la caro vi, eble, mensogas?
— Ne, ne mensogas.
— Nu, kaj se ne mensogas, tiam pri afero ni parolu. Kiam vi elkreskos granda — kiu vi iĝos?
— Ĉu mi?
— Vi.
— Ja maristo mi iĝos.
— Ĉu sur ŝipo aŭ vi fiŝkaptos?
Ivaĉjo metis sub la vangon la lastan pecon de flano, pensis, respondis per fabelo, kiun rakontis avinjo Eŭdoĥa:
— Kiam mi elkreskos kiel necesas, mi iros al la caro en la blankŝtonan palacon, riverencos en la granda maniero, petos lin, nian patron: «Via cara moŝto, suno hela, ne ordonu ekzekuti, ordonu absolvi, ordonu vorton diri: avo mia Sabateo kiel rudristo en la maron iradis, patro mia Ivano estas en via cara servo, ordonu ankaŭ al mi sur granda ŝipo en oceanon-maron iri...»
Petro larĝe ridetis, tiris Ivaĉjon al si, kunpremis lin per la genuoj, demandis per plivarmiĝinta voĉo:
— Kiu instruis vin, fiŝista filo, kiel kun caro paroli?
— Ja avinjo Eŭdoĥa! — finmaĉante la flanon, respondis Ivaĉjo kaj daŭrigis: — Kaj kisos min la cara moŝto, suno hela, en la buŝon dolĉan, kaj donos en miajn manojn sabron akran, bulatan, kaj pridonacos min per trezoro nekalkulebla...
La caro ekridegis laŭte, firme kunpremante la ŝultrojn de Ivaĉjo, diris:
— Estos vi maristo, knabo, kresku nur iomete...
La pordo knaris. Sur la vizaĝo de Petro glitis ombro, li depuŝis de si Ivaĉjon kaj ordonis:
— Iru jen — kun la carido ludu. Iru sur la pobkastelon aŭ sur la pobferdekon, kanonoj tie estas, ĉio multas — vi promenos... Iru ambaŭ, ludu.
— Ĉu la lornon mi kunprenu aŭ ĉi tie lasu? — demandis Ivaĉjo, kaj estis videble, ke li ne povas foriri sen la lorno.
— Prenu, prenu, kun vi prenu! — kun preteco diris Petro. — Kaj la lornon prenu, kaj kio tie ankoraŭ estas. Silvestro Petroviĉ, donu al ili po muskedo, sabrojn donu...
Al Ivaĉjo pro ravo tute ruĝiĝis la vizaĝo, li turnis sin al la pala knabo, kiu, pendiginte la longajn brakojn, staris apude, puŝis lin per la kubuto, por ke tiu komprenu, kiel bone al ili nun estos, sed la knabo eĉ ne moviĝis.
Ivaĉjo kaj Alekseo eliris kun Ievlev. Petro longe sidis silente, poste, rigardante en la fenestron, flustre prononcis:
— Ho Dio ĉiopova, ŝtelis vi mian filon!
— Kio? — demandis Apraksin, deŝiriĝante de la mapo.
— Vi kalkulu, mezuru! — respondis Petro, pensante pri la sia. — Kalkulu, Teodoro Matejeviĉ, nun ni erari neniel rajtas...