3. La cara vojo
Jam mateniĝis.
Grandegaj amasoj de soldatoj, matrosoj, fusilistoj, kanonistoj iris tra la vilaĝo en malklara lumo de venanta tago, sub pluvo. De tempo al tempo ĉaroj fiksiĝadis en kavoj, fajfadis knutoj, en la amaso aŭdiĝadis: «ku-u-une, ĉiuj prenu!» Unu ĉaro trairadis, kaj tuj fiksiĝadis alia, ree aŭdiĝadis insultado, kaj homoj ĉiam iradis, iradis, iradis laŭ la mallarĝa strateto de Njuĥĉo, neniam vidinta tian abundon de homoj.
Kaj sur altaĵo, sur sekaĵo estis strange vidi du fregatojn, «Kurieron» kaj «Sanktan Spiriton», kiuj kvankam malrapide, sed tamen moviĝadis, kvazaŭ naĝis inter miloj da homoj, trenantaj ŝnuregojn, submetantaj rulilojn kaj glitilojn.
Petro krucosignis sin, suspiris, ne retrorigardante al la sekvantaro, silente malleviĝis laŭ la ŝtuparo, por atingi la armeon. Maljunulinoj kaj maljunuloj, infanoj kaj junaj virinoj — Njuĥĉaj malnovritanoj rigardis ne sen timo al la rapide paŝanta sur glueca koto nigrahara, kun pipo en la dentoj caro de la tuta Granda kaj Malgranda kaj Blanka Rusujo1. Li iris ne rigardante sub la piedojn, glitante, morna kaj zorgigita, iomete elstariginte antaŭen unu ŝultron laŭ sia maniero, svingante la longajn brakojn, kaj post li hastis kajut-vaĉanto Fileĉjo kun cara ferita kofreto, barbiro, gravmiena, malrapide pensanta kuiristo Felten, deĵoranta servosoldato Snegirev, fremdlanda kuracisto...
Maljunulo, akompanante la caron per rigardo, krucosignadis sin, balancadis la kapon, malnovrita popo de Njuĥĉo Hermilo balbutis:
— Kien ilin, herezulojn razmuzelajn, hundaspektajn, la diablo pelas? Ho, malfeliĉo, malfeliĉo! Certe, por detrui niajn monaĥejetojn kaŝitajn, sed ili ne trovos, dronos en marĉegoj, estos ili englutitaj, pereos la diabloj, maliculoj, nikonanoj damnitaj, pipfumantoj... Pu, for, sonĝo...
Kaj vere, kvazaŭ sonĝo malaperis la cara armeo, kvazaŭ halucino — kovriĝis per flava Blankmara humida pluvnebulo. Kaj en la antikva vilaĝeto Njuĥĉo ĉio restis kiel antaŭe, nur malĝustatempe komencis interkrii virkokoj, kaj freneza vilaĝano Teofilakto, kovrinte per la polmoj la kalvan kapon, ululetis ĉe la vilaĝa rando:
— Aj, ve al mi, aj, patro-patrino, fratoj-fratinoj..
Kaj kadukaj maljunuloj, apogante sin al bastonoj, plu rigardis postsekve al la pipfumanta caro, balancadis la kapojn, interflustradis:
— Vere — la Antikrista veno!
— Pu, dispeciĝu!
— Pro niaj pekoj nin punas la Sinjoro!
Kiam ili eliris el la vilaĝo, Menŝikov diris al Petro:
— Satglutos ni malfeliĉon, Min Her Piter!
Petro respondis morne:
— Mi pri tio eĉ ne sciis. Ĉu vere satglutos?
Kaj, svinginte la manon en direkto de la fregatoj, kiuj estis knarantaj kaj ululantaj sur glitiloj, li malmilde prononcis:
— En nian propran maron, kvazaŭ latronoj, niajn ŝipojn laŭ seka vojo ni tiras. Nu, atendu, frato nia Karolo, ne tiom longe ni lernos, en proksima tempo lernanto iĝos lerninto...
Aleksandro Daniloviĉ ekkraĉis trans la ŝultron:
— Pu, pu, pu, ja ne ŝatas mia koro, Min Her, kiam vi tiele rezonas kaj kalkulas. Kial anticipi, ĉio estas en la Dia mano!
Tage la militistaro trairis ankoraŭ vilaĝeton je deko da kortoj, Sanktan monton kaj Sanktan lagon. Marĉo tute likviĝis pro seninterrompa pluvo, grunda vojo tute kotiĝis, laboro de kvin mil kampuloj, alpelitaj por konstruado de la cara vojo, malaperis ĉi tie vane. Preobraĵenskanoj, irintaj ĉe la kapo de la kolumno, haltis; kampuloj el Solovkia, Kargopola, Oloneca, Belozerska bienoj ĝiszone en putra marĉa akvo estis farantaj foskavojn, forigadis akvon, surmetadis novajn fasĉinojn. Bombardista serĝento Miĥaelo Ŝĉepotev diris al Petro:
— Pli ol duonon de via vojo, Siro, marĉoj kovras. Kaj marĉo, diablo ĝin prenu, estas likva. Kiom da popolo ni enterigis dum konstruado — ne eblas kalkuli. Moskitoj pikas, malseko, humido, malvarmo. Mi tuta per furunkoj kovriĝis, pensis: tempas ankaŭ por mi, lacigis min la vojo...
Petro sidis sur faligita putra arbo, mezurante per cirkelo mapon, ronĝis la buŝaĵon de la pipo.
— Ĝuste tiel rezultas! — diris Ievlev. — La serĝento ĝuste kalkulis: de Vardegoro ĝis Voĵmosalmo estas cent dek naŭ verstoj, el ili sesdek ses estas kovritaj per tabuloj. Kaj por la Poveneca distrikto prenu ankoraŭ sesdek...
— Nur la fasĉinojn pliajn pluvoj ne difektu, — diris Petro. — Pluvas senĉese...
— Kaj ke pluvas — estas malbone, sed la plej malbona estas tio, ke kampuloj fuĝas, — suspiris la bombardista serĝento. — Kaj sincere dirante, Siro, tio estas mortkondamnita popolo. Viva el ĉi tie laboranto ne eliros...
Kuriero sur ŝvita ĉevalaĉo, alrajdinta el vilaĝeto Perma, rakontis, ke pluen iri eblas, fasĉinoj kuŝas firme, akvo ne leviĝas. Tien, al Pul-lago, estis kondukita pli ol du mil homoj, sed pro malbona gardo pli ol cent foriris. Sed necesus fari defluigajn fosaĵojn, gardi sin, ĉiu paro da laboraj manoj estas valora...
— Timigos ni la kampulojn! — promesis Petro.
Kaj ordonis por minaco kaj averto tuj mortekzekuti per pendumo du fuĝintajn laborulojn, kiuj estis kaptitaj ĉe kordono — ili penis foriri de la marĉa bagno.
En malvarma humido, sub pluvo obtuze batis tamburoj. La kampulojn oni ektrenis al kanabaj maŝoj. Petro staris proksime, rigardis el sub la frunto per peza rigardo trankvile, kiel la kampulojn haste konfesprenas kaj komunias la kampa popo, kiel pendumas la armea ekzekutisto. Post plenumo de la ekzekuto li movis la ŝultron, diris al Menŝikov:
— Jen, kara infano Aleksaĉjo, tiele! Ankaŭ proprulon mi ordonos pendumi, se li malbone faros. Por ni revena vojo ne ekzistas. Ĉu vi komprenis?
Menŝikov, kuntirinte la brovojn, ne respondis.
En tagmezo regimentaj klarionoj ekhurlis alarmon: iri pluen. La laborulojn oni pendumis ruze, ĉiuj trupoj nun devis iri preter la du longaj kadavroj kun malhelaj, grandaj, raspaj manoj de laboristoj. La unuaj, kiel ĉiam, ekiris la preobraĵenskanoj — paŝante po kvar en vico, strabis al la mortuloj. Post la preobraĵenskanoj ekiris regimentoj de gvardio de Meŝĉerskij, Kropotov, Volkonskij, post la soldatoj trene ruliĝis la fregatoj, poste bruis sur fasĉinoj ĉaroj kun rezervaj traboj por pontoj, kun tabuloj, kun najloj. Pasante preter la pendumitoj, kaj soldatoj, kaj matrosoj, kaj oficiroj krucosignadis sin rapide, kaŝe flustradis:
— Vi ellasas Vian servanton en paco...
Kaj suspiradis mallonge.
Sur ĉiu versto de la bagna vojo staris gardoj — senripoze riparadis fasĉinojn, defluigadis akvon, submetadis ŝtipojn sub la vojon. Sub la fregatoj krakadis kaj fleksiĝadis tabuloj. Kvazaŭ spite, senĉese bruis egala pluvo, la nuba ĉielo promesis nenion bonan. Jam en la dudeka versto ĉevaloj, enjungitaj al la ŝipoj, komencis fali. Ilin oni mortpafadis, kampuloj-gardantoj fortrenadis ilin de la vojo de la armeo, tuj senfeligadis, kuiradis apud siaj branĉkabanoj supon, avide manĝis ĝin varmega.
Tiel venis humida krepusko de la unua tago de la militiro.
Petro eĉ unu fojon ne eksidis en sian kariolon, peze paŝadis apud la fregato «Kuriero», iam mem submetadis rulilojn, faradis tion pli bone, ol aliaj. Al ĉiu fregato estis enjungitaj po cent ĉevaloj, sed ili ne estis sukcesantaj, oni devis enjungi po cent dek, cent dudek, cent tridek.
Kiam tute malheliĝis, klarionoj ekkantis signalon «ripozo». Pasinte dudek sep verstojn, la armeo faris noktan bivakon en arbaro post Ostruĉjo. Por Petro Aleksejeviĉ oni metis por noktado kabaneton, similan al tiuj, kiujn konstruas por si vintrumantoj; soldatoj grimpis sur arbojn, kiu havis ŝancon — falis sur podiojn, kiajn faras por si ursoĉasantoj, aliaj dormetis ĉe lignofajroj...
Kaj malproksime malantaŭe, apud la pasita tretita, rompita vojo, jam surverŝata de malklaraj marĉaj akvoj, sub susurado de pluvo, senmove pendis la du laboruloj. El obskuro, de malsupre al ili avide rigardis favaj lupoj, iliaj okuloj malbone brilis en densa mallumo de aŭtuna nokto. Poste unu — adolta, kun kavaj flankoj, kun elstarantaj ripoj — levis la akran muzelon kaj ekhurlis. La hurlo transdoniĝis pluen, laŭ marĉoj, laŭ densejo, al la bivako de la trupoj. Ivaĉjo maltrankvile ekmoviĝis, Rjabov glatumis la vangon de la filo, diris nelaŭte:
— Dormu, infaneto! Lupoj hurlas, sed vi ja ne timos...
— Mi ne timos, — per dorma voĉo respondis la knabo.
— Ili estas malproksime. Tiom malproksime, ke eĉ ne indas timi. Dormu, knabo!
En la dua tagnokto de la vojo ekmalsanis pli ol cento da homoj, en la tria tricent dudek, poste malsanulojn oni ĉesis kalkuli. Soldatoj, matrosoj, oficiroj, laboruloj restadis morti en arbaro — po dek, po dudek homoj. Al ili oni lasadis biskotojn, farunon, sekan fiŝon, lasadis ankaŭ armilojn — por defendiĝi kontraŭ bestoj, dum estos fortoj.
Petro maldikiĝis, aspektis malbone, lin turmentis febro, sed la globaj okuloj plu rigardis kun morna firmeco. Kaj la longaj kruroj en grandegaj, kun trivitaj kalkanumoj altbotoj same plu paŝadis apud la fregato.
Carido Aleksio kun sia nazparolanta germano veturadis en Berlina kaleŝo, el tie fojfoje aŭdiĝadis liaj kapricaj krioj kaj longa plorado. La caro neniam demandadis, kio estas al la knabo, nur malŝate mienis. Silvestro Petroviĉ, Menŝikov kaj Golovin trotis sur malaltaj, sed fortikaj kaj eltenemaj tataraj ĉevaletoj.
La unua piloto kun la filo penis iri en la ariero de la kolumno — estis malagrable pensi, ke Ivaĉjo, se li trafos antaŭ la okulojn, estos denove postulata al la carido. Ivaĉjo paŝadis brave, ne ploretis, sed en dormo, en bivakoj, ploris kaj plendis, ke «doloras la piedoj». La rudristo frotadis al la filo la piedojn per vodko, kaj kun aŭroro Ivaĉjo ree elpaŝadis malfacilajn verstojn de la cara vojo.
La ŝipaj majstroj Koĉnev kaj Ivano Kononoviĉ estis akompanantaj la fregatojn. La movado de la ŝipoj estis la plej malfacila afero en la militiro. De tempo al tempo necesis elpensi, kiel treni la fregatojn supren, kiel transpasigi ilin trans marĉojn, kiel fari, ke ili ne fiksiĝu sur ŝtonoj. Ĉevaloj faladis unu post alia, novajn trovi oni ne sukcesis. Elturmentitaj, malfortiĝintaj, maldikiĝintaj homoj anstataŭadis ĉevalojn, enjungiĝadis per centoj, caro Petro per rompita voĉo kriadis:
— Ku-ne prenu! Akor-de prenu! Faru, trenu!
Laŭ tamburado la tuta kolumno devis iri por helpo al la fregatoj. La tamburo batadis multfoje dum tago, «Sankta Spirito» kaj «Kuriero» ree ekmoviĝadis, knaradis sur ruliloj, sur fasĉinoj, sur tabuloj...
Pamburg la tutan vojon iris perpiede, fumadis pipon, drinkadis pipran vodkon el flasko, diradis al Silvestro Petroviĉ:
— Tio ne povas esti, sed tio estas! Ĉi tie iri ne eblas, sed vi iras! Per ĉi vojo atingi la celon ne eblas, sed vi ĝin atingos! Ho-ho, mi dezirus ĝisvivi la finon de via militiro, por rigardi al komenco de mirinda kaj glorinda tempo, kiu nepre malfermiĝos...
Ievlev lace subridadis.
Laŭmezure de malproksimiĝo de la bordo de la Blanka maro la vojo iĝadis pli seka kaj pli arbara. Sed plu malfacilaj estis transpasoj de riveroj. Ĉeloj, sur kiuj estis metitaj pontoj, ne eltenadis la pezon de la fregatoj, komencadis subfali traboj, tabuloj. La armeo haltadis, laboruloj refaradis la ponton. Oni transpasadis larĝajn trafluejojn ankaŭ sur flosoj...
Riveretoj Ĉiĵma, Ostreĉje, Imeleksa, Klaza, Perma, Rezka restis malantaŭe, en la kvina tago de la vojo oni komencis transpasi sur flosoj riveron Vigon — larĝan je ducent kvindek klaftoj, kaj poste antaŭ vespero la armeo ekvidis belegan lagon, tutan en etaj, mirindaj insuletoj, brilantan sub radioj de la aŭtuna, nevarmiganta suno.
Ĉi tie Petro kunvokis konsilion: kiel iri — ĉu ĉirkaŭire aŭ konstrui flosantan ponton. Timoteo Koĉnev, tute ŝvelinta pro kulaj pikoj, per malvarmuma, neaŭdebla voĉo diris, ke necesas fari flosantan ponton. Ivano Kononoviĉ kun Rjabov kaj inĝeniero Jegoro Rezen ekiris en boateto fari mezurojn; Rezen skribadis ciferojn sur papero, Ivano Kononoviĉ mezuradis, Rjabov remadis per du kurbaj remiloj.
Dum tago oni konstruis la ponton. Kanonoj, ĉaroj kun kuglegoj, kun pulvo, trupoj — ekmoviĝis tra la lago.
— Ni jam longe iras! — diris Ivaĉjo al la patro. — Indus jam ĝisiri...
— Vin ja oni ne tro vokis, — respondis la rudristo. — Vi mem trudiĝis.
— La plandumo, vidu, deŝiriĝis! — plendis Ivaĉjo. — Dum noktumo indus meti novan.
— Jen al vi estos plandumo, kiam vi hejmen revenos! — promesis la rudristo. — Falos vi al la piedoj de la patrino, malobeanto... Vidu, kiel vi maldikiĝis, solaj ostoj de knabo restis...
Kiam ili estis leviĝantaj de la ponto sur krutan bordon, Ivaĉjon vokis Silvestro Petroviĉ:
— He, baptofilo, eksidu kun mi sur la ĉevalon, ni veturos duope, eble estos pli gaje!
— Mi pensas, sen tio mi ĝisiros, ne mortos! — respondis Ivaĉjo.
Sed li ne eltenis la tenton, eksidis sur la ĉevaltukon, ĵetitan antaŭ la selo. Silvestro Petroviĉ reĝustigis sur la knabo ĉapon, suspiris:
— Kiom vi malpura estas, knabo!
— Ni ĝisiros — laviĝos...
— Kaj la kolo en ulceroj... vidu — vi tuta kovriĝis...
— Kuloj — konata afero...
— Hejme sur forno, mi pensas, estus pli bone... Vi dormus kiom dezirus, kaj poste brasiksupon manĝus, kaj sub la sorpujojn irus ludi. Eble, ankaŭ la fraŭlinoj vin vizitus...
Ivaĉjo severe silentis.
Kun ĉiu tago oni iris ĉiam pli rapide, nun jam sciante, kiel superi malfeliĉojn, kiuj en la komenco de la vojo ŝajnis nekorekteblaj. El amaso de la armeo — gvardianoj, matrosoj, kanonistoj, el ĉaristoj-kampuloj, el laboruloj, akompanantaj la armeon, — nerimarkeble, iom post iom distingiĝis lertuloj, ruzuloj, kiuj estis pli eltrovemaj, inteligentaj, kiuj konis la vojon. Ilin fojfoje kunvokadis Petro, ili ĉiuj kriadis unu al la alia, kverelis, — ĉi tie, ŝajne, ĉiuj estis egalaj: soldatoj kaj oficiroj, kampuloj kaj bojaroj. Petro nomadis ilin ĝentile, kun ruzeco en la voĉo «sinjoroj konsilio» kaj pro aroganteco ne ofendiĝadis, kvankam kelkfoje batis speciale obstinajn konsilianojn.
Kiam ili transpasis krutan, malfacilan Maselan intermonton kaj ekiris malsupren, iĝis pli facile. La homoj gajiĝis. Aleksandro Daniloviĉ Menŝikov subite, kvazaŭ simpla soldato, la unua komencis kanton. Lia voĉo estis varma, kortuŝanta, soldatoj ĝoje kunkantis, vento vaste disportis sur la altaĵo, super la rusaj standardoj, super la regimentoj, super la fregatoj kaj ĉaroj fierajn demandajn versojn de la kanto:
Pro kio ĉe ni komenciĝis nia vasta mond'?
Pro kio ruĝa estas nia varma sun'?
Pro kio estas juna nia hela lun'?
Pro kio oftaj estas niaj steloj?
Pro kio noktoj niaj estas nigraj?
Pro kio havas ni aŭrorojn en matenoj?
Pro kio havas ni ventojn fortajn?
— Kio estas tiu kanto? — demandis Pamburg de Ievlev.
Silvestro Petroviĉ ekridis:
— La kanto estas spirita, sed ili kantas ĝin en sia maniero, en la soldata.
Pamburg balancis la grandan kapon, diris kun gaja miro:
— Diablo prenu vin, kia vi estas popolo!
Ievlev sur sia ruana virĉevalo rajdis al la kapo de la kolumno, Pamburg prenis ŝipestron Varlan-on sub la brako, palpebrumis al li, promesis:
— Mi donas vorton de honesta homo pri tio, ke ili prenos Noteburgon kaj eliros al la Balta maro. Kaj ĉu vi scias? Ili farus tion ankaŭ sen ni, jen kio estas la plej malgaja.
— Kaj eble, povas esti, eĉ sen sia caro Petro, — diris Varlan, — se vi deziras scii...
Je tago da vojo ĝis Poveneco la kolumnon renkontis Jegorĉjo Pustovojtov, sendita antaŭen, diris al Petro, ke boatoj sur la lago estas pretaj, ke oni buĉas brutaron — viando estos sufiĉa por la armeo, ke banejoj estas hejtataj ĉiuloke. Al Ivaĉjo Jegorĉjo alveturigis en la dusako freŝajn sekalajn flanojn, kazeon kaj frititan virkokon.
Ivaĉjo komencis manĝi, poste subite ektimis:
— Se mi tromanĝos — la piedoj ne iros. Jam kiam mi ĝisiros, manĝos. Ĉu mi pravas, paĉjo?
— Ĉu vi laciĝis? — demandis Jegorĉjo.
— Ne gravas, mi kutimiĝas.
Li levis al Jegorĉjo la maldikiĝintan, en fluaĵoj de koto, en ulceroj vizaĝon, palpebrumis, fanfaronis:
— Kiom da homoj dum la vojo falis, sed mi iras — superas...
— Vi, oni scias, estas viro eltenema! — diris Jegorĉjo.
— Eltenema aŭ ne, sed mi ne falis. Kaj sur ĉaroj preskaŭ ne veturis. Nur eble kun Silvestro Petroviĉ...
Ĉe vespera aŭroro de la 27-a de aŭgusto la kapo de la kolumno eniris en Povenecon. La plej malfacila parto de la vojo estis trairita. Soldatoj kaj matrosoj, demetante la ĉapojn, krucosignadis sin, viŝadis ŝvitajn vizaĝojn, interŝanĝadis ŝercojn. Tamburistoj po ses homoj en vico batis paradan marŝon, blankkapaj knaboj-povenecanoj en ekstazo kankroiris antaŭ la armeo. Kantis matrosaj ŝipaj klarionoj. Petro, sidante en selo, per la okuloj kalkulis sian armeon: ĝi iĝis duoble malpli granda, ol tiu, kiu eliris el Njuĥĉo.
Matene, ĉe aŭroro, Petro kun Ievlev, Pamburg kaj Varlan komandis mallevon de la fregatoj en akvojn de la Onega lago. Estis vento, super plaŭdanta ebenaĵo de Onego malrapide naĝis plumbe nigraj nuboj. Timoteo Koĉnev, tute ĉifona, en peĉo kaj fulgo, per raŭka, suferanta voĉo kriadis al matrosoj:
— Malpli abrupte faru, malpli abrupte, kanajloj! Nun akorde prenu; akorde...
Soldatoj surboatiĝadis. Al la bordo laŭ nove metita vojo rampis kanonoj, ĉaroj kun kuglegoj, kun pulvo. Fumis lignofajroj, sur kiuj estis kuirata kaĉo. Komandantoj kolektadis siajn homojn, nomvokadis antaŭ surŝipigo, distribuadis, kiu remos, kiu levos velojn, kiu sidos ĉe rudro. La homoj gajiĝis, serĝentoj insultadis senkolere, por ordo. Ŝĉepotev diris al Golovin:
— Nun la popolo tiel rezonas: nun ni vivos, ne mortos tuj. Kaj vere, Teodoro Aleksejeviĉ, tian vojon trairi eĉ en sonĝo oni ne povus vidi...
Golovin subridis:
— Kia sonĝo! Vidu — vi maldikiĝis duoble, la pantalono ne tenas sin...
Ivaĉjo kun la patro venis al la akvo el banejo, varmiĝintaj, sataj, la knabo miris:
— Granda lago ja! Kiel maro. Kaj la rando ne videblas...
— Vi vidos baldaŭ...
— Onega! — penseme diris Ivaĉjo kaj subite rapide ekkaŭris.
— Kial vi? — demandis Rjabov.
— Ja jen la caro rigardas! Li ree ordonos kun Aleĉjo sia ludi! Li min eĉ tutan per oro kovru — mi ne iros...