4. Tempas kutimiĝi
Sur «Sankta Spirito» jam estis hejtata la kuirejo. Carido Aleksio, krakante per la fingroj, skuante la kapon, iradis tra la kajuto, plendadis al la edukisto-germano:
— Al mi doloras la ventro. Kaj ĉi tie, en la brusto, same estas pikdoloro. Li ordonu al mi veturi en Moskvon. Alie mi mortos.
Neugebauer ŝultrolevis.
— Stultulo! — kriis la carido. — Stultulo! Vi povas nur ŝultrolevi! Stultulo!
La cara kuiristo Felten estis primetanta la tablon, metadis manĝilarojn. La fregato estis balanciĝanta, knaranta sur laga ondo, la teleroj moviĝis sur la tablo. La carido plu knaradis per la fingroj, poste falis sur la plankon, komencis frapi per la piedoj, krii:
— En Moskvon, en Moskvon, ho-o-o!
Neugebauer kliniĝis al Aleksio, tiu batis lin per la genuo al la brusto, ekŝrikis ankoraŭ pli laŭte. Tiutempe Petro eniris en la kajuton, haltis ĉe la pordo, klininte la kapon, silente atendis, ĝis ĉesis ŝriki Aleksio. En la estiĝinta silento per malbonkora voĉo la caro ordonis:
— Se vere estas malsana la carido — iru!
Aleksio sidiĝis sur la planko, mallerte, apogante sin per la manoj, turniĝis sur la flankon, ekstaris. Petro rigardis al li el malproksime, kiel al fremdulo.
Kiam la pordo post Aleksio fermiĝis, Petro suspiris, kriis al Felten doni tagmanĝon. Li manĝis, ne rimarkante, kio estis donita, samloke, apud teleroj, skribis leteron al reĝo Aŭgusto: «Ni nun en militiro apud malamika limo troviĝas kaj kun Dia helpo ne atendas esti sen laboro...»
Eniris Menŝikov, Petro diris al li kolere:
— Vi ordonos atendi vin por tagmanĝo, ĉu?
— Sed mi ne povas disŝiriĝi! — respondis Aleksandro Daniloviĉ. — Kiom da aferoj estas hodiaŭ...
— Ĉu ili sukcesas? — plu skribante, demandis la caro.
— Iel-tiel, iom post iom.
Li eksidis, verŝis por si glaseton da vodko, eltrinkis, almanĝis. Petro Aleksejeviĉ finskribis la leteron, Menŝikov rakontis:
— Gratulon al vi pro neatendita ĝojo, bombardisto. Kuriero alrajdis, hodiaŭ kolonelo Tirtov ĉe Keksholmo plene frakasis eskadron de Nummers...
Petro malfermis la buŝon, iom poste kriis:
— Mensogas vi!
— Ĉu mi ĵuru per Dio?
— Kie estas la kuriero?
— Ja tie, kie ĉiuj ili, diabloj buntaj: falis dormi. La ŝipoj de Tirtov kunkroĉiĝis por ŝipatako kun velŝipoj, du svedajn ŝipojn ili bruligis, du kaptis. La svedoj, ne ĝisatendinte helpon, foriris el Ladogo.
Menŝikov prenis per la manoj pecon de ŝafa flanko, komencis ĉirkaŭmanĝi.
— Plu diru! — kriis Petro. — Kio poste estis?
— Viktorio estis. Tempas, Siro, kutimiĝi! — ŝmacante, respondis Aleksandro Daniloviĉ. — Ĉirkaŭ tricent svedoj pereis, kvin ŝipojn ili perdis... Mi bedaŭras pri Tirtov — mortigis lin la diabloj per mitrajlo... Ne gravas — ni kvitiĝos, ĉion rememoros. Por mi Tirtov forpasinta estis bona amiko, mi pro li la animon elskuos el ili...
Li viŝis la manojn, leviĝis:
— Prepariĝi ekiri, ĉu? Jam ne estas frue. Mi ordonos velojn levi, kiel vi diros?
— Batu alarmon!
Menŝikov eliris, tamburoj ekbatis «militiron».
Antaŭ vespera aŭroro finfine ekblovis favora vento.
Petro estis sur la bordo, akompanante la caridon. Aleksio staris apud kaleŝo, klininte la kapon, alpreminte la brakojn per la kubutoj al la flankoj, tre pala. Liaj lipoj tremeradis — li estis tuj ekploronta.
— Vi devas riverenci al via patro, lia sanktoleita moŝto! — dolĉe diris Neugebauer.
— Vi, Aleĉjo... — komencis Petro kaj eksilentis.
La carido rapide levis al la patro la grandajn, profundajn, timoplenajn okulojn kaj ree mallevis.
Petro Aleksejeviĉ paŝis al la filo, prenis lin je la ŝultroj per siaj fortaj, grandaj polmoj, kliniĝis kaj maloportune alpremis la knabon al si. Tiu ekspiris mallonge, plorsingultis, alpremiĝis al la patro, odoranta je peĉo, tabako. Petro karese kaj forte kisis la filon al la pala vango, taŭzis la molajn harojn kaj ekparolis, kliniĝinte, mallaŭte, tiel, ke neniu aŭdu:
— Vi, Aleĉjo... ne gravas, atendos, pli elkreskos, tiam ekiros kun mi en militiron. Nun por vi estas malfacile, malforta vi estas ĉe mi, mi pensas, estas ĝene. Sed kun tempopaso...
Aleksio plorsingultis, ekploris, Petro de li depaŝis, diris al Neugebauer:
— Kial li ĉe vi ĉiam ploras... Prenu... Veturu...
Kaj, ne retroturniĝante plu al la kaleŝo, li ekiris al «Sankta Spirito», kie razita ĝis bluo Pamburg, starante sur la pobkastelo, en la kripligita rusa lingvo estis krianta konvenajn por vera maristo piprajn vortojn...
— Ĉu ni debordiĝu, Min Her? — demandis Menŝikov.
— Kun Dio! — respondis Petro.
Kaj, turniĝinte per la dorso al la bordo, sur kiu, pene moviĝante en sablo, trenis sin la Berlina kaleŝo, Petro per atenta kaj morna rigardo komencis pririgardi laborantajn sur la fregato matrosojn, la vastan, larĝan lagon, rapide kurantajn nubojn. Post la fregatoj ekiris ŝiparo de boatoj sub tolaj kaj bastaj veloj, tie aŭdiĝis kantoj, iuj gajaj elkrioj, krakado de tamburo...
Sed malproksime foriri ili ne sukcesis.
Vento malfortiĝis antaŭ nokto, poste ŝanĝiĝis. Apud la Turna insulo Petro ordonis reveni por noktumo en Povenecon. Soldatoj kaj matrosoj bruligadis sur la bordo lignofajrojn, drinkis ian rekrementovinon, rakontadis fabelojn. Petro, sola, neaŭdeble alsidiĝadis al homoj, pinĉante la lipharojn, fumante pipon, mienis severe. La homoj, rimarkinte la caron, eksilentadis, Petro iris pluen, kolere kaj amare komprenante, ke oni timas lin. Post li — nemalproksime — kiel ombro vagis Menŝikov, iam persvadadis iri dormi, poste ree malaperadis en mallumo.
Sur la fregato en la salono sidis Pamburg, Varlan kaj Crøys, trinkis nigran kafon el malgrandaj ŝtonaj tasoj, fumis pipojn, vigle babilis. Kiam Petro revenis, ili leviĝis, interŝanĝis rigardojn, komencis retroiri al la pordo.
— Kien? — demandis la caro.
— Ŝajne, tempas dormi, — respondis Kornelio Ivanoviĉ. — Ni supozas, ke via cara moŝto...
— Mi mem elpelos, kiam deziros! — kriis Petro. — Mem! Mem!
Lia voĉo rompiĝis, li batis per la pugnego la tablon, ordonis foriraĉi al diablo kaj longe sidis sola, sensence rigardante al flamo de kandelo kaj fiksaŭskultante knaradon de la fregato ĉe la albordiĝejo...
Kaj matene sur la pobkastelo li estis morne trankvila, rigardis malproksimen, enspiradis per la tuta brusto malvarman kaj humidan aeron de Onego kaj silentis, koncentrite ion pripensante.
Kiam la ŝipoj iris sur Sviro, Petro ofte ordonadis halti, eliradis sur la bordon, per grandaj paĝoj iradis en ĉebordaj arbaroj, vizitadis vilaĝetojn, parolis kun kampuloj. Plej multan tempon li pasigis en kverkaj arbaretoj — kun Ievlev kaj ŝipmajstroj Ivano Kononoviĉ kaj Koĉnev. Li mem mezuradis trunkojn, kalkuladis arbojn, taksadis rimedojn per kiuj endis gardi la porŝipajn altarbarojn kontraŭ ŝtelistoj-elhakantoj. Revenante en boato al la fregato, li diris al Silvestro Petroviĉ:
— Mi ordonos por ĉiuj kvin verstoj pendumilojn starigi, tiam, mi opinias, ili pensos, antaŭ ol preni hakilon. Kaj la ŝtelistojn strangolitajn oni ne demetu, ĝis kornikoj disbekos ĉi kadavraĵon. Ili balanciĝos por timo...
Ievlev kun la ŝipmajstroj silentis. Blovis aŭtuna vento, pelis grizan ondon sur Sviro. Bruis senfinaj, en flaviĝanta foliaro, densaj arbaroj. Kampulo en kruda kanabtola ĉemizo, kalva, en bastoŝuoj, staris sur la bordo, mire rigardis al la cara ŝiparo — al la ŝipoj, boatoj, barkoj...
Sur la flagŝipa fregato oni pafis per la prua kanono — iri pluen. Petro foriris en sian kajuton, Ivano Kononoviĉ suspiris, diris al Ievlev nelaŭte:
— Kial do, kara Silvestro Petroviĉ, ni ĉiam per pendumiloj timigas? Nu hakis kampulo pro nescio kverkon, sed kverko estas kverko, dum homo estas Dia animo? Ho Dio, kiom ni pendumos, kiom hakos kaj torturos...
Rivera vento eligis el liaj okuloj maljunulan larmon, li formetis ĝin per la fingro, miris:
— Jen, por kvin verstoj pendumilon. Ho, multe...
Silvestro Petroviĉ silentis: li ellernis nun silenti por longe, persiste, morne kaj trankvile...