Ĉapitro naŭa
De senenhava, sklava, blinda imitado...
1. Oreŝko
En monato septembro la armeoj de Petro, Ŝeremetev kaj Repnin komencis koncentriĝi sur kalkoŝtonaj bordoj de Nazijo — mallonga rivereto, enfluanta en la Ladogan lagon. La trupoj alvenadis malrapide, malgraŭ tio, ke ili faradis dum tagnokto tridekverstajn pasojn. Vojoj, kotigitaj de aŭtunaj pluvoj, estis malfacile traireblaj, la homoj laciĝis, kanonoj fiksiĝadis en koto.
Finfine estis kunvokita milita konsilio, post kiu la trupoj faris rapidan pason al fortreso Noteburgo.
Sub malalte naĝantaj malhelaj nuboj oblikvaj radioj de punca antaŭvespera suno prilumis akrapintajn plumbajn tegmentojn de fortresaj konstruaĵoj, grizajn naŭklaftajn murojn kun dentoj, turojn ĉe la anguloj de la fortreso, la malvarmajn akvojn de Nevo.
Soldatoj, fosante tranĉeojn kaj redutojn, altrenante kanonojn, alportante kuglegojn, malgaje interparoladis:
— Kiaj turoj, vidu. Je dek du klaftoj altaj — ne malpli.
— Por ili el tie ni ĉiuj videblas kiel sur la manplato...
— Kiam ili komencos per peĉo priverŝi — ni gratos nin...
— Kaj la ŝtono estas firma! Novigis ili sian fortikaĵon. Ili nin, certe, regalos...
— Unu vorto — Nukseto3! Provu, dismordu!
— Ĝemos ni ĉi tie...
— Kaj kiel ĝin, diablon, preni? Ni ŝajne eĉ tiajn sturmajn ŝtuparojn ne havas — tiom longajn...
En la tendo de Petro same estis malgaje: volontuloj el preobraĵenskanoj skoltis, ke la dekstra bordo de Nevo estas tre fortikigita, trafi tien flanke de la lago estas nepenseble — oni dronos en marĉoj kaj pereos tute. Iĝis sciate ankaŭ, ke en la fortreso estas sufiĉe da provianto por longa sieĝo, ke tie estas multe da bone trejnitaj artileriistoj, sufiĉe da pulvo, kuglegoj, muskedoj, fusiloj kaj da ĉia cetera milita rezervo. Pri la estro de Noteburgo oni sciis, ke li estas forte kolera kontraŭ la rusoj, kuraĝa, ĵuris la flagon ne mallevi ĝislaste kaj pri tio skribis al reĝo Karolo XII...
Petro aŭskultis la skoltojn, kunpreminte la manplatojn per la genuoj, klininte la kapon. General-feldmarŝalo Boriso Petroviĉ Ŝeremetev, sen peruko, kun tuberplena kalva kapo, en varma, subŝtofita per pelto kamizolo, estis distrita, aŭskultis la skoltojn ne tro atente, turnadis sur la fingro multekostan ringon kun brilianto. Princo Repnin, rondvizaĝa, ruĝvanga, estis manĝanta per ligna kulero acidlakton, apetite almanĝadis biskoton.
Kiam la preobraĵenskanoj, ricevinte po dek kopekoj pro la sciigoj, foriris, Petro leviĝis de la benko, demandis Ŝeremetev-on:
— Ĉu malbone, Boriso Petroviĉ? Eble, ne disronĝos ni ĉi Nukseton?
La feldmarŝalo ekrigardis al Petro per la ŝvelaj okuloj, pensis iom, poste respondis trankvile, tute certe:
— Kial ne disronĝos, Siro? Ni sukcesos.
Petro kolere rememorigis:
— Vi ankaŭ ĉe Narvo minacis sukcesi, tamen grandegan konfuzon ni ricevis...
Boriso Petroviĉ ne deŝirante la okulojn rigardis al Petro.
— Kial vi gapas?
Ŝeremetev ree komencis turni la fingroringon. Malgaja rideto tuŝis lian grandan buŝon, li suspiris, balancis la kapon.
— Diru! — ordonis Petro.
— Kaj mi diros! — respondis Ŝeremetev severe. — Kial ne diri? Mi al vi, Siro, ĉiam ĉion diras, ne kaŝas...
Li silentis iom, koncentrante pensojn, poste ekparolis per sia raŭketa, agrabla, milda voĉo:
— Vi, Siro, bonvolis al mi Narvon rememorigi. Do, mi memoras. Amara estis la tago, pli amaran mi en mia vivo ne spertis. Kaj malgloron tiun mi sur la mortolito rememoros. Sed ankoraŭ mi memoras kaj memoros, kiel en la konsilio kaj antaŭ viaj caraj okuloj kaj antaŭ aliaj generaloj mi, kontraŭe al la perfidulo, serpento, spiono duko de Croy, mian dispozicion deklaris: bloki la urbon per malgranda parto de la armeo, kaj kun la tuta pli granda armeo iri kontraŭ frato via reĝo Karolo kaj fari al li batalon, en kiu ĉiuj niaj trupoj kuniĝus. Sed mia dispozicio, Siro, ne estis aprobita, vi min bonvolis al la nazo frapi kaj diri: «Mensogas vi hodiaŭ, Boriso Petroviĉ, al la tiom sperta en militarto kavaliro duko kontraŭas». Kaj nun ankaŭ vi mem, Siro, scias, kiu pravis — ĉu mi aŭ la brava kavaliro de Croy. Do ne riproĉu min pro tio, en kio ne estas mia kulpo... Kaj nun ni ĉi tie feliĉe estas sen spionoj kaj perfiduloj, vi, kaj mi, kaj Nikito Ivanoviĉ princo Repnin. Kaj ne senhonorigos ni la nomon rusan, reprenos nian antikvan Oreŝkon sub vian regadon, kiam necesos — eĉ la vivon ne domaĝos... Ĉu estos malfacile? Ni laboros, ni nun ne devas kutimiĝi al laboro, ni estas viaj lernintoj, kaj viaj manoj estas en kaloj kaj vi mem en Rusujo estas la unua laborulo... Ĉu mi ĝuste diras, Nikito Ivanoviĉ?
Repnin respondis elmalproksime:
— Ĝuste, sinjoro general-feldmarŝalo, tiel, vere...
Petro elprenis el la poŝo grandan ruĝan fulardon, laŭte, trumpete mungis sin, viŝis la vizaĝon. Kaj kiam kunvenis la konsilio kaj la generaloj, koloneloj, kapitanoj eksidis sur benkojn, Petro estis firma, trankvila kaj parolis kun sia ordinara malmildeco:
— La svedon ni komencis dank' al Dio bati. Batis ĉi orgojlajn armeojn en Liflando nia plej inda sinjoro feldmarŝalo Ŝeremetev. La frato de la estro de la fortreso Noteburgo, Schlippenbach, de nia rusia armilaro fuĝis al Sangico — dudek verstojn for de la batalo, forgesinte ĉion. La sama Schlippenbach de Hummelshof al Pernovo fuĝis. Mi tial pri tio ĉi nun rememorigas, ke ni staras sub la muroj de la fortreso Noteburgo kaj nepre devas ĉi fortreson preni kaj Nevon per tio en ties Ladoga buŝo purigi. Kiu havas iajn opiniojn pri la afero?
Opinioj estis multaj.
Petro aŭskultis atente, interŝanĝadis rigardojn kun Ŝeremetev, Repnin, Ievlev, kapjesadis. La homoj parolis racie, tio estis batalspertaj, multe militintaj oficiroj.
La konsilio finiĝis longe post la noktomezo. Petro kun pipo eliris el la tendo, fiksaŭskultis la kvietiĝintan, ekdormintan tendaron. Poste prononcis nelaŭte:
— Ĉi viroj per fideleco kaj meritoj estas eternaj en Rusio monumentoj!
— Kiuj? — vigle, el aŭtuna malvarma mallumo, demandis Menŝikov.
— Ja certe ne vi, kara Saĉjo! — kun subrido respondis Petro. — Kia el vi estas monumento?
Aleksandro Daniloviĉ ofendiĝis, foriris en tendon. Petro karese vokis lin, ankoraŭ fumis, ekiris dormi.