Ĉapitro dek unua

Ĉe marĉoj, baroj kaj de l' malamik' perturb'
Vend- kaj juĝ-lokoj, trupoj, flot' — kaj pretas urb'.
Lomonosov

1. Flota markadeto

Jam vespere Taisja knedis buteran paston por pirogoj, kaj longe antaŭ mateniĝo ekhejtis la fornon kaj vekis la piloton, nur nokte revenintan el Kronŝloto1.

Ivano Sabateiĉ, kulpe kaj samtempe severe tusetante, etendis la manon por la malnovaj, kutime eluzitaj fiŝistaj botoj, sed Taisja ordonis hodiaŭ vesti sin per la plej bona, kaj Rjabov devis elpreni el la kofro ŝuojn kun bukoj, kamizolon kun dudek kvar arĝentaj butonetoj kaj kaftanon kun broditaj sur la maniko stirrado kaj kompaso — speciala signo, kiun devis porti la unua piloto de la Rusia ŝipa kaj mara floto.

— Eble, pli poste mi ornatojn surmetu? — demandis Rjabov. — La liturgio, mi pensas, ne tuj komenciĝos?

— Ĉu ĉe li vi vin vestos? — demandis responde Taisja. — Iuj kadetoj jam hieraŭ matene venis...

Ŝi silentis iom kaj suspiris:

— Nur la glacio ne ekmoviĝu. Mi eliris — rigardis: ŝvelis la rivero... Kion ni tiam faros?

— Dum du jaroj ni atendis, ankoraŭ du semajnojn atendos! — diris la piloto. — Ne pereos la knabo. En la Admiraleja parto li havas amikojn, kaj en la Fanda2. Li povos sin nutri...

Li ankoraŭ foje severe tusis kaj komencis enbati la piedojn en la ŝuojn. Pro nova piedvesto li ĉiam malbonfartis, speciale li ne ŝatis tiujn platajn, knaremajn kaj malmolajn ŝuojn, kiujn li devis porti ĉe ĉiaj ceremonioj. Kaj kun ŝtrumpoj li multe suferis, ili ĉiam glitadis malsupren de la kruroj, ilin necesis levi kaj per specialaj agrafoj kroĉi al ŝelkoj.

— Jen, damnita liturgio! — grumblis li, pasumante en la dormoĉambreto, kies muroj estis dense kovritaj per pendantaj garboj de sekaj herboj: Taisja heredis de forpasinta avinjo Eŭdoĥa ties scipovon kuraci per herboj kaj ŝmiraĵoj kaj ne sen sukceso kuracadis malsanajn maristojn sur la bordo de Nevo per la samaj rimedoj, per kiuj kuracadis avinjo Eŭdoĥa sur la fora Dvino. — Jen, embaraso kun tiuj ŝuoj, kaj bukoj, kaj ŝtrumpoj! — grumblis la rudristo, detenante sin de pli krudaj vortoj. — Do mi irados dum tuta tago kiel transmara plumpulo...

Ne surmetante la kamizolon kaj kaftanon, li razis sin antaŭ malgranda ŝtala speguleto, lavis sin kaj ekstaris kiel fosto en la pordo, atendante matenmanĝon. Sed estis nenia matenmanĝo, kaj Taisja kvazaŭ tute ne rimarkadis la edzon: alte kuspinte la baskon kaj montrante siajn belajn, sunbrunajn kaj facilajn piedojn, ŝi per betula balailo, laŭ Dvina kutimo, skrapadis la nefarbitan plankon, frotadis ĝin per sablo kaj brogadis per bolakvo el gispoto. Ĉio ĉi tie en la kuirĉambro estis renversita, kaj al Ivano Sabateiĉ restis nenio alia, ol ankoraŭ foje demande tusi kaj eliri ekster la domon, sur benkon por tempopaso.

— Ĉu akvon porti? — demandis li, surmetante peltjakon.

— Mi alportis jam! — respondis Taisja per tiu voĉo, per kiu respondas ĉiuj edzinoj en okazoj de tiaj hejmaj urĝaj laboroj. — Vi povus nur morgaŭ rememori pri akvo! Kaj vestu vin pli varme, Sabateiĉ, ankoraŭ ne estas somero!

Ŝi komencis nomi lin Sabateiĉ antaŭ nelonge, kaj tio iomete afliktadis Rjabov-on.

— Sabateiĉ! — diris li el la vestiblo. — Jen elpensis! Ĉu mi estas maljuna?

Ŝi turniĝis, ekrigardis al li per siaj ĉiam varmegaj okuloj kaj kun tiu rideto, pro kiu ĝis nun haltadis lia koro, diris:

— Sed ja ne juna, Ivaĉjo, ne tia jam, kiam vi min ŝtele edzinigis. Kaj kiel do mi vin, tian falkon en pasamentoj, nomos Ivano? Vi forpelos min el la domo — kien mi iros... Montru do vin en lumo!

Li paŝis antaŭen kun la peltjako sur unu ŝultro kaj, antaŭsentante insidon, ĝenite kaj pete ekrigardis al Taisja. Ŝi longe fiksrigardis lin, tenante en la mano la balailon, peze spirante pro la laboro, ŝiaj okuloj mallarĝiĝis, kaj estis videble, ke ŝi apenaŭ retenas sin, por ne ekridegi.

— Nu kion? — preskaŭ ofendite demandis li. — Kio estas ridinda?

— Jen mi min krucosignos! Jen, je Dio, — haste, por findiri ne ekridinte, sed tamen ridante, diris ŝi. — Antaŭ nelonge oni generalon sepultis, ĉu el katolikoj... Nu, kaj lia ĉerko... Je Dio, Ivaĉjo, ĝuste kiel via uniformo! Kaj kun pasamento! Kaj arĝento sur ĝi...

Li, rigardante al Taisja, same komencis subridi, samtempe kolerante. Kaj al ŝi pro la rido aperis larmoj sur la okuloj, ŝi svingadis la balailon kaj diris:

— Ho, Sabateiĉ! Nu kiu ĝin por vi elpensis, ĉi uniformon. Kara vi mia, por kio ĝi al vi necesas...

— Jen mi batos vin per la balailo! — diris li, retenante sin, por ne ridi. — Trovis ridindaĵon! Mem diras: surmetu, kaj mem — ridas!

Kaj kuntirante la brovojn kaj ridetante en la sama tempo, li eliris el la vestiblo, danke kaj feliĉe pensante pri Taisja, kun kiu ili kune atendos nun ankaŭ maljunecon...

Sur la benko apud la pilota domo sidis tute kaduka, sendenta, blankhara kiel norda urso finno-fiŝisto, ĝuste tiu fiŝista starosto, kiu antaŭ multaj jaroj diris al Petro, ke li, la rusa caro, eĉ kompare kun la fiŝista starosto, same havas nemalgrandan postenon.

— Saluton, avĉjo Ejno! — diris Rjabov. — Kial en la domon vi ne eniras?

— Mi riiposas! — diris la maljunulo. — Lacizis.

Kaj, palpebruminte per la palpebroj sen okulharoj, li kun signifo prononcis:

— Saaluton je kvar ŭeentoj!

— Jen, ellernis! — diris Rjabov. — Kiom da tempo lernis?

La finno pensis, komencis fleksi la fingrojn, prononcis severe:

— Sep jarojn.

Kaj metis en la buŝon peceton de maĉtabako. Rjabov ekfumis, kaj ambaŭ komencis rigardi al la ŝvelinta, en bluaj flustrioj, en makuloj de kota, degelanta neĝo — Nevo.

— Ĉu baldaŭ la glacio ekmoviĝos? — demandis la piloto.

— Paaldaŭ.

— Kiam?

— Hotiaŭ. Aŭ morkaŭ. Tute paaldaŭ.

— Jen, damnita knabo! — en kolero diris Rjabov. — Restos sur la transa bordo...

— Ne ŭeenis la fiilo?

— Ĝuste, ke ne venis.

— Ne ŭeenis. Kaj mi fiiŝon alportis. Ino ŭia ordoniss...

— Ĉu Taisja Antipovna?

— Ordoniss poona fiiŝo alporti. Mi alportiss...

Ili ree silentis. Rjabov rigardis al la konstruaĵoj de la Admiralejo, apud kiuj sur ŝipglitejoj staris nova ŝipo.

— «Laatokka»! — pronocis poste avo Ejno.

— Ne, frato, ne «Ladogo»!

— «Laatokka»! — obstine ripetis la maljunulo.

— «Ladogon» oni ankoraŭ kalfatras! — diris la piloto. — Mi antaŭ hieraŭ tie estis. Kaj ĉi ŝipo nomiĝas «Noteburgo».

La finno por longe enpensiĝis. Ambaŭ silente rigardis al Nevo, de kiu, kiel ŝajnis al Rjabov, venadis susurado kaj krakado. Sed tio nur ŝajnis — la glacio ankoraŭ tenis sin. Eĉ piedirantoj kun timeto, sed tamen vadis, kiel nigraj muŝoj, de la Admiralejo al la Petropaŭla fortreso, apud kiu situis bazaro, de la Bazila insulo al Nova Holando3, kie loĝis fremdlandaj ŝipmajstroj. Sed sledoj sur la glacio de Nevo jam ne videblis, kaj brutaron oni ne plu pelis al la Mara bazaro, kiu estis kontraŭ la fortreso sur la alia flanko de Nevo.

— Foorte iiross klaasio! — diris avo Ejno. — Kranta estos klaasiflosato...

Rjabov ne respondis, per mallarĝaj okuloj rigardis al konstruata palaco de general-admiralo Teodoro Matejeviĉ Apraksin, al la pinto de la Admiralejo, apud kiu linie viciĝis tri- kaj ses-fenestraj dometoj sub tegolaj, ŝindaj kaj pajlaj tegmentoj. Tie, en tiuj domoj, estis donita loĝejo kaj por ministroj, kaj por oficiroj, kaj por kurieroj, kaj por generaloj; tie, en unu el tiuj domoj, okaze de glaciflosado povis resti flota markadeto Ivano Ivanoviĉ Rjabov...

— Nu, ĉu ne diabla knabo! — finfine diris la piloto. — Aliaj jam kiam el Moskvo venis, sed por li tie mapoj Merkatoraj eknecesis. Do jen, atendas li, satano, ĉi mapojn...

— Tia ja eestass seervo! — prononcis avo Ejno. — Maara seervo.

Rjabov ne respondis; rigardis samtien, kien rigardis la maljunulo, — al la mara standardo, levita sur la cara bastiono de la Petropaŭla fortreso pro dimanĉa tago. La flava tuko flirtis sub malvarma printempa vento kaj montris la dukapan aglon, kiu tenas en la piedoj mapojn de kvar maroj: Balta, Blanka, Kaspia kaj Azova...

— Tiapla knapo, tiapla knapo, — nehaste ripetis avo Ejno. — Rusa knapo estas tia knapo. En nia vilazo tie ŝe maaro unu diiriss fapelon: viiviss ni tie, viiviss — malpone viiviss. Toomon konstruass — zi en maarso troonass. Ankoraŭ alian toomon konstruass — same en maarso troonas. Jen veeniss rusa knapo. Kranta knapo, zis la sielo mem — tia knapo. Preeniss sian manon...

Ejno per siaj nodplenaj fingroj malfleksis la pugnon de Rjabov — montris, kiel la rusa knabo tenas polmon.

— Jen tiele. Kaj sur la mano urbon konstruiss. Tutan urbon: toomojn, atmiralejon, taveernojn, poŝtejon, pulvan koorton, foortresson, la Nevan straton. Kaj kiam konstruiss — meetis tutan tiun urbon tuj sur la marson, krantan urbon la marso ne povis gluti. Ne troonis la urbo en la marso. Restis. Urbo sin teenass, unu toomo ne tenas. Vi riitas?

— Mi ne ridas! — respondis Rjabov. — Kial ridi pri tio. Bona fabelo.

— Ne riitu, — diris Ejno. — Saza fapelo.

— Nu, ni iru, avĉjo, — proponis la piloto, — malvarmiĝos ni ĉi tie en frosto sidi. Eble, mia mastrino jam ordigis la domon.

Ejno prenis sian korbon kun fiŝo, Rjabov larĝe malfermis antaŭ li la barilpordeton. En la domo staris bona odoro de kuracaj herboj, de ĵus lavitaj plankoj, de varmaj pirogoj. Taisja vestis sin, nur la harojn ne ordigis — la densa, longa harligo rekte kuŝis sur la dorso kaj faris ŝin simila al junulino, kvazaŭ revenis tiuj malproksimaj tempoj en Muskoj...

— Hodiaŭ ŭeenoss ŭia knapo! — diris al ŝi avo Ejno.

— Ja ni jam longe atendas, avĉjo! — iel pli laŭte, ol kutime, kun angoro en la voĉo diris Taisja. — Dum du jaroj mi lin ne vidis! Li estas jam markadeto; homoj diras: inteligenta knabo; malbonan pri li mi ne aŭdis, sed sopiro min elturmentis...

Kaj ŝi metis sur la tablon la tagmanĝon: bovlon da kaĉo, panon, kruĉon da lakto, kaj mem komencis ordigi la fiŝon.

— Vi mem kial ne eksidas? — demandis la piloto.

Ŝi suspiris, ne respondis.

— Se ponton starigi trans Nevon, — iom poste diris Rjabov. — Tio estus bona afero. Alie kiam glaciflosado, aŭ glaciiĝo — el la insulo ne eblas eliri.

— Ponton? — demandis avo Ejno.

— Ponton.

— Ne eplas ponton! — diris la finno. — Tia ponto ne eksistass.

Li finmanĝis la kaĉon, trinkis lakton kaj, riverencinte al la mastrino, ekiris al la pordo. Taisja vokis lin, petis ne neglekti regalon, kiam la filo venos. Avo Ejno dankis, la piloto akompanis lin ĝis la barilpordeto kaj ree staris iom, rigardante al Nevo kaj turmentiĝante pro atendo. Poste li trairis laŭlonge de la malkruta bordo, kovrita per poreca neĝo, el sub kiuj jam ie videblis velka pasintjara herbo, — al la bieno de subadmiralo Ievlev. Ĉi tie estis malfermita la pordego kaj en la korto estis klopodanta kun malpeza sledo de Ievlev la koĉero — ruza viro Eliezero.

— Ĉu vi atendas? — demandis li, rimarkinte Rjabov-on.

— Tiel... pasumas. Kion vi kun la sledo faras?

— Je necesas ĝin en la kaleŝejon meti. Finiĝis la sleda tempo...

Eliezero aliris pli proksime al la pordego kaj, farinte enigman mienon, nelaŭte ekparolis:

— Vi, Ivano Sabateiĉ, atendas, kaj ĉe ni nun iu en la bieno tute la okulojn ne fermis...

La piloto ŝultrolevis, kvazaŭ dirante, ke lin tiu cirkonstanco tute ne interesas.

— Dum la tuta nokto, ĉu vi kredas, dum la tuta tiel ĉe la fenestro trasidis nia Irena Silvestrovna. En peltjakon patran sin volvis, en ŝalon, kaj al la glacio rigardas. Estas bone almenaŭ, ke la admirala edzino ne eksciis...

— Sed vi estas klaĉulo, Eliezero! — kolere diris Rjabov. — Kvazaŭ oldulinaĉo. Tuj videblas, ke vi ne servis kiel soldato, blato transforna...

Eliezero ne ofendiĝis, sed ekridis:

— Mi estu blato, sed por vi estas flate! De kampula deveno, sed al admirala filino edziĝi. Se nur benus Maria Nikitiŝna, sed, vidu, estas dubinde...

Rjabov kraĉis kaj ekpaŝis for, reen al sia domo. Tie li staris iomete, por malvarmiĝi de kolero, eniris en la kuirejon kaj eksidis sur la benko, apud Taisja, kiu, kunmetinte la manojn sur la brusto, rigardis rekte antaŭ si kaj pensis pri io.

— Mi pensas, hodiaŭ vespere li nepre estos! — diris la piloto.

Ŝi ne respondis. Li metis sian grandan, trapeĉitan, krudan pro laboro manon sur ŝian maldikan pojnon, kaj per la alia mano brakumis ŝian ŝultron. Ŝi senvorte kaj danke alpremiĝis al li, kaj li, subridinte, mallaŭte ekparolis:

— Nun kio, Tainjo! Nun ni ankoraŭ ne sur forno avo kun avino, ankoraŭ ni mem en la maron iradas, sed post tempopaso, kiam la sola afero restos por ni ambaŭ — atendi, tiam vere malgaje estos...

Taisja iom deiĝis de li, ekrigardis kvazaŭ kun miro, balancis la kapon:

— Ĉu avo kaj avino? Ho, Ivano Sabateiĉ, kaj kiam vi ĉe mi saĝiĝos? Ŝajne, ne juna estas viro, ŝajne, ĉion vidis, por iu alia por tri vivoj sufiĉus, sed per la menso vi plu estas kiel infano. Avo kaj avino! Vi rememoru, ĉu ne dum tuta mia vivo mi atendadis vin? Ĉu okazis en nia vivo almenaŭ unu jaro trankvila? Kaj tuj kiam Ivaĉjo sur la proprajn piedojn ekstaris — li same fuĝis kun vi kiel tamburisto, kaj ankaŭ lin mi atendis. Kaj nun vi en la maro, li en la navigista lernejo, estos ankaŭ li maristo. Proksima estas tiu horo, ke vi ambaŭ de mi foriros kaj ree mi sur la bordo atendos...

Li pensis, ke ŝi ekploros, sed ŝiaj okuloj estis sekaj kaj nur la pojno tremis en lia mano.

— Ĉu mi nun malproksime iras? — demandis li, konsolante Taisja-n. — Mi nun eĉ ne maristo estas tute, Tainjo. Nura amuzo...

— Amuzo? — demandis ŝi. — Bona amuzo! Kiam mi kun avinjo Eŭdoĥa ĉi tien en vian urbon Piterburgon venis — tiam komenciĝis. Mi ja memoras, se vi forgesis, ĉion memoras — kaj kiel vi ĉe Viborgo en glacioj fiksiĝis, kaj kiel viaj galeroj estis reen en la maron portataj. Vi silentis, aliaj rakontis. Kaj mi ja mem pri la maro aŭdis sufiĉe, ne trans forno de la maro mi kaŝiĝis, kaj la patro kiel rudristo iradis, kaj vi, kara karulo, ne de piedira ordo soldato estas. Kaj kvankam nur iomete, sed iujn ŝipojn mi mem kondukis... Amuzo!

Ŝi firme alpremiĝis al lia ŝultro, kvazaŭ laciĝinte kaj petante, ke ne plu babilu li galimation. Tiel unu ĉe la alia, pensante siajn pensojn, sidis ili longe. Taisja, eble, ne atentis, sed eble, ne aŭdis, kiel trifoje, post malsamaj tempaj intervaloj, tondris de la supra fortikaĵo de la Petropaŭla fortreso kanono, avertante pri tio, ke la glacio de Nevo tuj ekmoviĝos kaj sur la glacio sub minaco de puno per skurĝo iri ne plu estas permesate. «Ne ĝisatendis! — kun angoro pensis la piloto. — Nun ne baldaŭ!» Li singarde demetis la malvastajn ŝuojn, leviĝis, detiris la uniforman paradan kaftanon, surmetis ĵerzon, la malnovajn moligitajn botojn. Li tre deziris rakonti al Taisja tion, kion aŭdis li hodiaŭ de Eliezero — la koĉero de Ievlev. Tio, probable, ĝojigus ŝin, sed ne decis por viro enmiksiĝi en tiajn aferojn, kaj li nur severe tusetadis kaj fumadis sian pipon.

En angoro, en atendo, nekomprenebla por tiuj, kiuj neniam atendis siajn plenaĝajn infanojn, pasis tagmezo, komenciĝis krepusko. Rjabov, ne elteninte silenton kaj la atendantan rigardon de Taisja, demetis de la breto dikan, donacitan de Silvestro Petroviĉ karafeton; verŝis por si herban likvoron, almanĝis per fumo; verŝis ankoraŭ; poste, ofendiĝinte pro la edzino, diris:

— Meritus vi vergadon, markadeto, sed ne estas kiu vergos.

— Pro kio do lin vergi?

— Ja pro tio!

Pli poste, susurante per la peltmantelo, kovrita per silko, venis Maria Nikitiŝna, miris:

— Ĉu vi ĝis nun ne tagmanĝis? Sed jam la kanono pafis — ne plu iri sur la glacio. Estas feliĉe, ke Silvestro Petroviĉ anticipe el la Admiraleja kolegio revenis...

— Aŭdis mi la kanonon, — mallaŭte respondis Taisja.

Rjabov ĵetis rapidan rigardon al la edzino: ŝi aŭdis — kaj ne montris. Kaj Maria Nikitiŝna tiutempe estis rakontanta, ke ambaŭ ŝiaj filinoj atendas Ivanon Ivanoviĉ-on kun ĝojo, ne vidis tiom longe, kaj la infaneco, ĝi longe memoriĝas...

«Certe, infaneco!» — kun subrido pensis la piloto, ree surmetis la peltjakon kaj eliris al la bordo — rigardi, kiel ekiras glacio sur Nevo. Granda blanka luno pendis super Peterburgo, kaj en ĝia malklara lumo videblis malrapida kaj malfacila moviĝo de glacipecoj sur la larĝa rivero. Dum la nuna tago jam kreiĝis glacitruoj, nigra akvo en multaj lokoj eliĝis supren, sur glacion, la rivero susuris, siblis, glacipecoj frotis unu la alian, jen renversiĝante, jen ekstarante vertikale, jen falegante en akvajn trafluejojn. Kaj sur la alia flanko videblis rajdaj gardantoj, veturantaj laŭlonge de la bordo, kaj iam subite aŭdiĝis laŭta muĝo de klariono — la gardantoj sciigadis malfruintajn piedirantojn pri tio, ke ili nun devas nokti ne hejme, sed sur la alia flanko de Nevo, kie ilin kaptis la glaciflosado.

Tiel Rjabov staris dum horo: aŭdeblis, kiel sur la ligna sonorilejo de la Isaaka preĝejo nokta gardisto sonorigis la naŭan horon. Kaj kune kun la horloĝa sonorado la piloto ekvidis, kiel malgranda, fora, apenaŭ distingebla homa figureto nemalproksime de la Admiralejo transsaltis trafluejon kaj lerte ekkuris sur ŝanceliĝantaj kaj moviĝantaj glacipecoj.

La koro de Rjabov haltis por momento, sed li glutis malvarman, noktan aeron kaj, mallarĝiginte siajn akrevidajn, malmolajn okulojn, fiksrigardis al la homo, kiu facile, kun longa stango en la manoj, estis kuranta trans Nevon al la Bazila insulo. Ju pli da tempo pasadis, des pli klare videblis, kiel tiu temerara homo subite komencas ĵetiĝi sur rando de glacitruo, cerbumante, kiel li pli bone saltu, kiel li saltas, apoginte sin per la stango, kaj kiel ree kuras. Kaj, forgesinte pri la teruro, kiu trafis lin komence, la piloto nun, kvankam kun batanta koro, sed jam nun admire rigardis al tiu temerara viro, nur ĝoje miris pri lia lerteco, rapideco kaj aŭdaco. «Ne, tia ne dronos, — pensis li, — tian eĉ diablo ne prenos! En kio li estas vestita? Ĉu ne en trikorna ĉapelo? Ŝajne, vere en trikorna, kaj ankoraŭ kun plumaĵo?»

Subite ĉesinte pensi racie, li faris paŝon al la glacio, ekvidis antaŭ si larĝan strion de akvo, saltis... Glacio ĉi tie ĉe la bordo estis ankoraŭ firma kaj densa, sed iom pli malproksime estis finiĝanta per kontinua kaj rapida trafluejo. Kaj la homo kun la stango en la mano plu kuris kaj kuris, kaj nun Rjabov klare vidis, ke tiu homo estas maristo kaj lia filo Ivaĉjo, markadeto. Li ion kriis, sed Ivaĉjo nenion aŭdis pro bruo de frotiĝantaj glacipecoj kaj ne povis aŭdi, ĉar ĉio ĉirkaŭe estis moviĝanta, bolanta kaj krakanta. Nun la markadeto estis tute proksime apud la bordo. La piloto vidis, kiel lastfoje, apoginte sin per la stango, li saltis, kiel en luna lumo ekbrilis akvaj ŝprucoj kaj kiel li trafis sur la bordon.

— Ivaĉjo-o! Diablo! — ankoraŭ foje kriis la piloto kaj mem ekiris al la bordo, mirinte, ke la markadeto abrupte turnis sin en la direkto, kontraŭa de la gepatra domo. — Ivaĉjo-o!

Sed tiu ree nenion aŭdis, kaj Rjabov nur ekvidis lin, kiam mem, elirinte sur firmaĵon, ekrigardis al la bieno de Ievlev. Tie, el la pordego, tuta prilumita de egala luna lumo, ne kuris, sed kvazaŭ flugis kun etenditaj antaŭen manoj maldika, alta, kun retroklinita kapo Ievlev-a Irenjo, Irena Silvestrovna, la admirala filino. Kaj senmova, kvazaŭ rigidiĝinta, staris sub malavara luna lumo la markadeto Rjabov Ivano filo de Ivano...

La piloto viŝis ŝviton, suspiris, forturniĝis, kuntiris la brovojn. Amare por li iĝis por momento, sed tuj kvazaŭ fulmo prilumis la malproksimegan humidan kaj pluvan vesperon, kiam kuris li tra Arĥangelsko al Muskoj kun la obstine krianta birdo en la manoj, kun la damnita kreaĵo, akirita en fremdlanda ŝipo, kun la aĉa diablino, kiu ĝis sango ŝiris liajn manojn, — kaj la amaro forpasis. Kaj alion rememoris li, tion, pro kio li nur movis la ŝultrojn, suspiris kaj ekiris al sia domo, penante ne retrorigardi al la Ievlev-a pordego...

Malferminte la pordon, li ekrigardis al Maria Nikitiŝna, al Taisja, silentis iom, poste prononcis laŭte, per plena voĉo:

— Kial vi malriĉe vivas? Unu kandelo, kaj tiu jam finiĝas. Sed mi tiel pensas, ke baldaŭ venos al ni kara gasto. Primetu, primetu, Antipovna, la tablotukon, alie vi malfruos la filon bone renkonti...

Li elbatis fajron, bruligis ĉiujn kandelojn en kupra kandelingo, super la ĵerzo surmetis la kaftanon kaj diris kun viva kaj ruza subrido:

— Kvankam al ĉerko ĉi kaftano similas, sed tian neniu generalo havas. La unua piloto ja estas mi sola, ĉu vere, Maria Nikitiŝna?

— Vere, Ivano Sabateiĉ, vere! — kun kaŝita maltrankvilo diris Maria Nikitiŝna. — Sed mi neniel povas kompreni...

— Ja kion ĉi tie kompreni! — kun la sama tentata ruzeco prononcis Rjabov. — Ĉi tie estas nenio por kompreni. Jen li paŝas — iu markadeto, Ivano Ivanoviĉ...

La pordo malfermiĝis, Taisja paŝis antaŭen, svingis la manojn, kun rapide paliĝinta vizaĝo alpremiĝis al la filo. Li brakumis ŝin, per tremerinta buŝo prononcis strangajn vortojn:

— Pardonu, panjo... mi...

Kaj ne findiris, ekvidinte Marian Nikitiŝna-n. Al ŝi li riverencis, sed ne tro malalte, kun la patro trifoje kisiĝis. Liaj verdaj okuloj rigardis al ĉiuj kun stranga kaj maltrankvila esprimo de feliĉa obstino, kaj dum longa tempo al ĉiuj ŝajnis, ke li nenion bone vidas kaj kvazaŭ ne komprenas, ke li revenis hejmen. Nur la piloto sola divenis, kio okazas en la animo de la filo: li sciis tiun senton de facileco kaj kredo je si, je siaj fortoj, kiu venas post embarasoj, similaj al tiu, en kiu ĵus estis Ivano Ivanoviĉ...

— Sed kiel do vi... la glacio ja ekmoviĝis? — demandis subite Taisja.

— La glacio ankoraŭ estas firma, panjo! — respondis Ivaĉjo kaj etendis la manon al pirogo.

Li estis malsata kaj manĝis ĉion, kion oni alŝovadis al li, drinkis herban likvoron, pipran vodkon, rekrementovinon, ankoraŭ likvoron. Foje li komencadis diri ion detale, poste kvazaŭ enpensiĝadis, lia rigardo iĝadis distrita, poste ree obstina...

— Sed ĉu vi ne ekmalsanis, Ivaĉjo? — demandis Taisja.

— Ne, panjo, tute ne! — respondis li, feliĉe kaj sensence rigardante al ŝi. — Tute ne, panjo, kia povas esti malsano... Ni veturis... kaj jen alveturis... Vidu — mi estas hejme.

Iom pli poste venis Silvestro Petroviĉ kun kolonelo inĝeniero Rezen. Ievlev de la sojlo demandis:

— Nu, sinjoro markadeto Rjabov, kie vi estas?

Ivano Ivanoviĉ ekstaris, iomete ruĝiĝis, etendiĝis antaŭ la admiralo. Ievlev atente fiksrigardis lin per siaj helbluaj, ĉiam severaj okuloj, demandis kun sia kutima abrupteco:

— Kiam en la maron?

— Kiam oni ordonos, sinjoro subadmiralo.

— Kien vi deziras? Ĉu en la galeran aŭ en la ŝipan?

— En la ŝipan, sinjoro subadmiralo.

— Do, al Apraksin, al la general-admiralo. Li vin, mi pensas, memoras, kiel vi al Petro Aleksejeviĉ fabelon rakontis: «kaj kisos min en la buŝon dolĉan...» Nu, eksidu, markadeto...

Rjabov verŝis por Ievlev likvoron, li eltrinkis senhaste, rigardante jen al la piloto, jen al la markadeto, kvazaŭ serĉante en ili ion tian, kio estis konata nur al li sola; poste li subite tuj trovis en ambaŭ tiun specialan, Rjabov-an esprimon de moka persisto kaj fiero kaj, tuj trankviliĝinte, komencis manĝi. Kaj manĝinte pecon de fiŝo, li demandis de Maria Nikitiŝna:

— La fraŭlinoj do kie estas, patrino? Mi pensas, ke ankaŭ por ili ne estas peko ĉi markadeton, ilian bonan infanan amikon, jam nun ekvidi...

Maria Nikitiŝna iomete maltrankviliĝis: ĉu decas en ĉi malfrua horo, ĉu estos bone, ĉu konvenas por la gemastroj mem. Ievlev potence interrompis:

— Decas, la horo ne estas malfrua, al la gemastroj konvenas...

La fraŭlinoj venis ambaŭ tuj, unu en verda tafta ronda robo, la alia en rozkolora. La piloto, ne deŝirante la okulojn, rigardis al sia favoratino, al la pli juna — Irenjo. Ivaĉjo riverencis malalte al Venjo, same malalte al Irena kaj, renkontiĝinte kun ŝi per la okuloj, mallevis la okulharojn, kvazaŭ ne povis rigardi al ŝi. Irena, genufleksante laŭ la nova maniero, iĝis pala, sed venkinte sin, levis la kapon kaj fiere ĉirkaŭrigardis ĉiujn. En tiu momento Silvestro Petroviĉ iĝis apud ŝi. Brakuminte ŝin je la ŝultroj, li diris al la markadeto:

— Mi petas ami kaj estimi, Ivano Ivanoviĉ, jen mia pli juna, Irena Silvestrovna, kaj ĉi pli maljuna estas Vera Silvestrovna. Mi tion diras, sinjoro markadeto, por rememorigi, probable pro malproksima tempo vi ne distingos nun viajn iamajn amikinojn...

— Mi distingos, sinjoro subadmiralo! — firme kaj trankvile respondis Ivano Ivanoviĉ.



1. Kronŝloto (de germana Kronschlot — Krona kastelo) — fuorto sude de Kronŝtadto sur insulo Kotlino apud Sankt-Peterburgo (trad.)
2. Admiraleja parto (Адмиралтейская сторона) — historia distrikto de Sankt-Peterburgo ĉirkaŭ la Admiralejo. Fanda parto (Литейная сторона) — historia distrikto en Sankt-Peterburgo; la nomo aperis pro Fanda kaj kanona korto, kiu estis fondita tie (trad.)
3. Nova Holando — insulo en la Admiraleja distrikto de Sankt-Peterburgo (trad.)