2. Nova nomumiĝo
Tuj kiam mateniĝis, Ievlev sendis por la markadeto servosoldaton. Nevo dum tiuj tagoj preskaŭ tute puriĝis, nur raraj malhelaj glacipecoj malrapide flosis al la buŝo. La tago estis malserena, griza, humida. Silvestro Petroviĉ same estis malserena, sidante ĉe la rudro de la boato. Apud la enirejo en la Admiralejan kolegion Ievlev diris:
— Iru rekte al la general-admiralo. Li vin memoras kaj akceptos. Se li demandos, kian vi havas deziron, diru senkaŝe: mi havas deziron servi sub komando de sinjoro kapitan-komodoro Luko Aleksandroviĉ Kalmukov. Ĉi oficiro estas saĝa, elstare kuraĝa, ĉe li vi iĝos bona oficiro. Ĉu vi memorfiksis?
— Mi memorfiksis! — respondis la markadeto.
— Nu, iru kun Dio!
Ili disiĝis en la vestiblo de la kolegio.
General-admiralo de la Rusia ŝipa floto Teodoro Matejeviĉ Apraksin vere akceptis la markadeton tuj. Li sidis sola en malalta, negranda ĉambro, ĉirkaŭpendigita per maraj mapoj, per fajrostango dispecigadis brulaĵojn en kameno. Sur malalta tableto apud fotelo fumis granda ŝtona taso kun kafo. Apude kuŝis pipo kaj tabaksaketo.
— Tiele! — eldiris la general-admiralo, elaŭskultinte Ivanon Ivanoviĉ-on. — Tiele...
Kaj, pli dense ferminte sur la brusto malnovan leporan peltjaketon, trinkis unu gluton el la taso.
La markadeto silentis. Aŭdeblis, kiel trans la muro iu draste insultas per pipraj vortoj.
— Kaj ĉu al li vi ne deziras? — demandis Teodoro Matejeviĉ, kapmontrinte al la muro. — Bona maristo. Admiralo Botsis, komandas la galeran floton. Pli bonan instruiston ne eblas trovi...
Ivano Ivanoviĉ ne respondis, kvankam pri Botsis li aŭdis multe da bona. Li deziris tamen iri sur ŝipon, sed ne sur galeron.
— Kial vi silentas? — demandis Apraksin.
La markadeto tusis kaj diris, rekte kaj sentime rigardante en la okulojn de Apraksin, ke la general-admiralo pardonu lin, sed en la navigista lernejo li vidis tiom da malbono de instruistoj-fremdlandanoj, ke servi li dezirus sub estrado de rusa oficiro.
— Tiel, tiel! — ree prononcis Apraksin. — Tiel.
Kaj li komencis longe, kun intereso pririgardi la markadeton. Poste ordonis:
— Eksidu pli proksime.
Li pensis iom kaj ekparolis:
— Estas fremdlandanoj kaj fremdlandanoj. Ĉi admiralo Botsis estas la sola el fremdlandanoj, kiu, dungiĝante al la rusa servo, ne demandis, kian soldon li ricevos. Kaj ne nur tuj ne demandis, sed poste longe pri mono ne demandadis, ĝis tute elspezis sian monon, tiom, ke eĉ por pano ne sufiĉis. Nur tiam li rememoris, kaj, caran soldon ricevinte, ne kalkulis ĝin, sed ŝutis en skatolon, kaj ne rememoradis plu, ĝis denove elspezis ĉion. Mankas al li tempo por kalkuli monon, malsame de iuj aliaj...
La vizaĝo de Apraksin mildiĝis, li longe suspiris, skuis la kapon, diris kun malgajo:
— Ankoraŭ estis tia homo — Gordon. Kaj ankoraŭ nemultaj... Kaj tiu ĉi — lin mi fidas, kiel Silvestron Petroviĉ-on, kiel min mem. Li estas kuraĝa, rektanima, en plenumo de sia militista devo la morton mem li superos, sed faros bone. Kaj estas plej lerta maristo. Galera floto estas malfacila afero, sed li, kun Dia helpo, sukcesas. Li vin prenos, donos al vi galeron sub komandon. Aŭskultu min, mi ne vane konsilas. Ĉu vi silentas?
Ivano Ivanoviĉ mallevis la kapon.
— Kiel la patro — obstina! — trankvile diris Apraksin. — Kiel vi deziras. Okazos batalo — vi envios al la galera floto, ĝi nun ĉe ni grandajn aferojn faras. Do, al Kalmukov?
— Al li, sinjoro general-admiralo.
— Do iru! Diru en mia nomo al la skribisto ordonon skribi.
Rjabov ekstaris, riverencis.
— Tamen al la admiralo ni eniros! — diris Apraksin. — Li al vi rigardu. Li kun via patro kune min ĉe Viborgo savis, la patron li konas, devas ja li ankaŭ al la filo rigardi. Kaj vi similas al la patro...
Duope ili trairis la vestiblon, eniris en ĉambron malpli grandan, ol tiu, kie sidis Teodoro Matejeviĉ. Ĉe malgranda fenestro peze kliniĝis super mapoj admiralo Botsis. La kolumo de la uniformo estis strikte apoganta lian kolon; la vizaĝo, ĉirkaŭita de grizaj krispaj haroj, estis trankvila kaj senmova. Kaj tia silento staris en la varmege hejtita ĉambreto, ke al Rjabov tuj iĝis zumado en la oreloj.
— Sinjoro admiralo! — nelaŭte prononcis Apraksin.
Botsis ne respondis. Teodoro Matejeviĉ rapide aliris al li, prenis lian manon. La admiralo ŝanceliĝis, malrapide komencis fali sur la dekstran flankon. Duope ili levis lian pezan, tute senmovan korpon, metis sur la tablon — sur disĵetitajn Merkatorajn mapojn, sur desegnaĵojn de galeroj, sur paperojn, kiujn li tiom antaŭ nelonge legadis kaj subskribadis.
Eniris matrosoj, alkuris la skribisto, servosoldato de Botsis; hazarda subleŭtenanto trovis kandelon, bruligis ĝin ĉe lia kapo. Teodoro Matejeviĉ kisis la forpasinton al la frunto, demandis la servosoldaton:
— Li de kiu kredo ja estis? Ĉu katolika?
La servosoldato, plorante, respondis:
— Kiu scias...
— En kiun preĝejon li iradis?
— Ja en neniun, sinjoro general-admiralo. Kiam la tavernon oni aranĝis — li tien bieron trinki iradis. Sed cetere ĉiam sur ŝipoj.
— Ĉu ikonon li havis?
— Ŝajne Dipatrinon...
— Alportu!
La servosoldato forkuris, tuj revenis. La forpasinto havis loĝejon samloke, apud la Admiraleja kolegio. Apraksin prenis ovalan en arĝenta kadro portreton, longe fiksrigardis en la subtilan, orgojlan kaj belegan vizaĝon de juna nigrahara virino kun odorrozo sur velura robo, metis la portreton sur la bruston de la forpasinto.
Venis Ievlev, anhelante eksidis sur benkon. Sakristiano jam estis leganta la psalmaron, vakso estis gutanta sur marajn mapojn, ekodoris je incenso. Al Teodoro Matejeviĉ subite skuiĝis la vizaĝo, li svingis la manon, eliris en la vestiblon. De tempo al tempo frapadis pordo — venadis famaj maristoj de la Rusia floto: brigadestro Ĉerniŝov, vic-admiralo Crøys, ŝipestro Zmajeviĉ, Golicin, Weide; venadis matrosoj, servintaj sur galeroj de Botsis; rapide krucosignante sin, riverencis al la forpasinto Aleksandro Daniloviĉ Menŝikov, kisis lin al la malvarma frunto general-feldmarŝalo Boriso Petroviĉ Ŝeremetev. Kapitano Strillé demandis Menŝikov-on flustre:
— Neniu scias, sinjoro Menŝikov, kiel sepulti la forpasinton... Li... bedaŭrinde... ne tro ĝenis sin... per preĝo. Deirante de tiu cirkonstanco, ni ne povas decidi, per kia rito adiaŭi la restaĵojn de admiralo Botsis...
— Ja per la rusa! — rapide respondis Menŝikov. — Ni lin opiniis rusa homo, laŭ la rusa, ortodoksa rito ni lin sepultu. Li estis por ni propra, li niajn malĝojojn komprenis, pri niaj ĝojoj ĝojis. Tial vi, kapitano, ne klopodu...
En la vestiblo Apraksin diris al Ivano Ivanoviĉ:
— Jen ĝi, sorto! Ni apude sidis kaj konversaciis, kaj li ĝuste tiutempe estis mortanta sola. Do, iru, amiko, iru de ĉi tie, por vi pri morto ankoraŭ estas frue pensi, sed por ni estas ĝusta tempo. Iru al Kalmukov, li vin akceptos bone.
La markadeto foriris. Teodoro Matejeviĉ eksidis en sian fotelon antaŭ la estingiĝinta kameno, glutis malvarman kafon, por longe enpensiĝis. Poste apud li eksidis Ievlev, demandis:
— Kaj kial al ni tiel malfortunas, Teodoro Matejeviĉ? Kiam estas bona homo, tiu mortas subite. Kaj nun kiun al la galera floto oni nomumos? En la nuna jaro ŝerci ne eblas, ni grandajn aferojn faros...
— Ja vin ni nomumos al la galera floto! — diris Apraksin.
— Min ne eblas!
— Kial tiel?
— Ja tial, ke mi iujn fremdlandanojn kiel hundojn el mia floto tuj forpelus. Kaj Petro Aleksejeviĉ tion scias.
La general-admiralo ne respondis, mallevis la okulojn. Poste diris:
— Se ekzistas ie de forpasinta Botsis parencoj, necesas pension asigni, por ke oni sciu: kiu al Rusio servis fidele kaj diligente, pri tiu oni ne forgesas. Kaj Petron Aleksejviĉ-on peti, ke li ne avaru.
— Neniun havis Botsis, — diris Ievlev. — Li estis sola en la tuta Dia mondo...