3. Asembleo

Kvardekkanona ŝipo «Sankta Antonio», sur kiu tenis sian flagon Kalmukov, staris en rodo de Kronŝloto, kiam al ĝia eskalo aliĝis velboato kun markadeto Rjabov. Vaĉanta matroso severe demandis Ivanon Ivanoviĉ-on kaj per fajfilo vokis vaĉantan subleŭtenanton. Ĉio estis farata rapide, strikte kaj inteligente sur tiu ĉi ŝipo, kaj Ivano Ivanoviĉ tuj eksentis, ke servo ĉe Kalmukov estos kvankam malfacila, tamen sencohava, — sur tia ŝipo estas, kion lerni kaj sen afero oni ne enuos.

La subleŭtenanto, rapida kaj lerta junulo en strikta uniformo kaj en trikorna ĉapo kun pufa plumaĵo, retenante dum irado mallongan spadon, kondukis la markadeton ĝis la pordo de la kajuto de Kalmukov, frapis kaj, raportinte al Luko Aleksandroviĉ pri la nova oficiro, malaperis. Kalmukov, en malbutonita uniformo, leviĝis de divano, pririgardis Ivanon Ivanoviĉ-on kaj atente tralegis la ordonon de la general-admiralo.

— Do vi el kiuj Rjabov-oj estas? — demandis li, faldante la paperon. — Ĉu ne de la unua piloto filo?

— De la unua! — kun malbone kaŝata malkontento respondis Ivano Ivanoviĉ. Lin ĝenadis tiuj ĉiamaj demandoj: ŝajnis, ke homoj, demandante, pensas: «Patro via ja estas bona, sed vi kia estas birdo?»

— Patron vian mi konas! — diris Kalmukov firme. Kaj trankvile plu pririgardadis la markadeton per siaj iom oblikvaj okuloj. — Elstara maristo. Mi havis honoron iri en proksimajn lokajn ŝerojn kaj multon ŝuldas al li. Mi senĉese de li lernas...

Ivano Ivanoviĉ silentis, pensante: «Ne novaĵoj! Mi ja ĉion ĉi scias!»

— Mi esperas, ke patro via ankaŭ vin konas, sinjoro markadeto, kaj se konas, tiam vi havas lian fidon, el tio mi faras konkludon: bona oficiro estas nomumita sur mian ŝipon. Mi ĝojas. Eksidu, vi tagmanĝos kun mi.

Rjabov eksidis, la aŭditaj vortoj vigligis lin, en la animo iĝis pli trankvile. Kalmukov tiutempe parolis:

— Mi, markadeto, ankaŭ vin mem ekde la tempo de sturmo de fortreso Noteburgo memoras, kiel vi tie tamburon vigle frapadis. Tiutempe viaj hartufoj longegaj elkreskis, kaj kiam mi vin vidadis, ĉiam vi ion manĝis kaj ronĝis — jen pankruston, jen biskoton, jen brasikstumpon. Vi forgesis, eble?

— Ne, mi ne forgesis. Mi havas bonan memoron.

Sen frapo malfermiĝis la pordo, en la kajuton de Kalmukov eniris mirindaspekta matroso — diketa, kun grizhara buklo super la frunto, kalva, en la franca demandis, ĉu porti finfine la manĝaĵon, aŭ ankoraŭ atendi senfinan tempon. Luko Aleksandroviĉ en la rusa respondis:

— Dufoje al vi estis dirite: porti! Dufoje! Kiom ankoraŭ necesas? Trian fojon mi diras: portu!

— Sed tiam la manĝaĵo ankoraŭ ne estis preta! — ree en la franca kun kaprica tono en la voĉo diris la matroso. — Ja, dank' al Dio, mi estas sperta pri gastronomio, mi povas kompreni, kian manĝaĵon eblas sur tablon meti, kaj kian eĉ porkoj ne voros...

— Portu do! — kun suspiro ordonis Kalmukov.

— Kaj ĉu vinon porti?

— Kaj vinon portu!

— Sekan, lakrimon aŭ lafiton?

— Ho, Dio mizerikorda! — kun mallaŭta ĝemo diris Luko Aleksandroviĉ. — Brandon al ni portu po glaseto...

— Brandon por oficiro estas tute maldece drinki! — eldiris la matroso. — Ni pri tio plurfoje konversaciis, sed vi plu persistas. Ja se pri la mara afero vi, sinjoro kapitan-komodoro, pli kompetentas ol mi, tiam pri traktado, pri tualetoj, pri manieroj kaj pri manĝaĵoj kun vinoj mi ĉi tie estas la unua homo. La sorto malbonan ŝercon kun mi ludis, sed pro tio, ke forlasis min la fortuno, neniom alia mi iĝis.

Kaj, turniĝinte al Rjabov, li daŭrigis kun tremo en la voĉo:

— Ĉu vi kredas, sinjoro, diversaj personoj plej indaj kaj kavaliroj venas al nia tablo, ĝis eĉ vic-admiraloj kaj ambasadoroj. Sed por monsieur Kalmukov estas tutegale, kia manĝaĵo estas donita, — nur kulero en ĝi staru. Li likvan manĝaĵon ne prenas en la buŝon, sed postulas, ke estu kun pipro, kun ajlo, kun cepo — varmega kaj densa. Vinoj — Lacrima Christi kaj aliaj ceteraj — staras en la vinkelo sen uzo, sed...

— Portu! — frapinte per la pugno al la tablo, kriis Kalmukov. — Turmentanto!

La matroso ŝultrolevis, pufigis la grizan buklon super la frunto. Rjabov kun rideto demandis:

— Ĉu li estas frenezulo?

— Kial frenezulo? Mia kruco — Spafariev, nobelo. Ĉu vi ne aŭdis la historion...

Ivano Ivanoviĉ respondis, ke la historion li aŭdis.

— Ĝuste li estas la heroo de ĉi fablo. Por ĉiuj aliaj estas rido, sed por mi pro miaj pekoj estas infero sur la tero. Kion mi kun li faru? En matrosa ejo por li vivi ne eblas — molestas oni lin tage kaj nokte, mi prenis lin al mi — ĉu vi kredas, markadeto, — fojfoje venas penso: ĉu mi mortigu min mem? Dum dek unu jaroj sur mi tiu pezaĵo pendas. Vergus mi lin, satanon senvostan, nur unu fojon, unusolan, sed ne, ne leviĝas la mano. Ne povas mi! Kaj li tion uzas! Eksidis sur la kolon kaj sidas, kaj ne eblas deĵeti, ĝis mia morto mem mi ĝisvivos kun ĉi bona rajdanto sur la ŝultroj.

Spafariev alportis bovlon, metis sur la tablon, proklamis:

— Supo printanier à la Ludovic...

— Pano kie estas?

— Sed mi havas nur du manojn, ne povas mi disŝiriĝi!

Kalmukov forte kunpremis la makzelojn. La supo estis tiom aĉa, ke Rjabov, malgraŭ malsato, ne povis manĝi eĉ du kulerojn. Luko Aleksandroviĉ ordonis forigi la bovlon, kaj alporti matrosan brasiksupon kun eperlanoj. Ili ree atendis, poste manĝis densan, sed malvarmiĝintan brasiksupon. Post la tagmanĝo Kalmukov kondukis Rjabov-on al destinita por li kajuto, kie apud kanono leŭtenanto kun nigraj lipharoj laŭtlegis per malvarmuma voĉo el moda libro sub titolo «Spegulo honesta de l' juneco, aŭ Instruo pri la bonmaniera konduto, kolektita de diversaj aŭtoroj».

Kalmukov sidiĝis, apogis sin per la mano, komencis aŭskulti. Ivano Ivanoviĉ aŭskultis stare:

— «Sen demando ne paroli, kaj kiam okazos al ili paroli, tiam devas ili dece, sed ne krie, nek kolere aŭ ekscite paroli, ne kvazaŭ senprudentuloj. Maldece estas per la manoj kaj la piedoj sur la tablo ĉie vagi, sed endas manĝi humile. Kaj per forkoj kaj tranĉilo al teleroj, al tablotuko aŭ al plado ne streki, ne piki kaj ne frapi, sed sidi kviete kaj humile, kaj ne kun la manoj sur la koksoj...»

— Nu, komplika saĝaĵo! — oscedinte, diris Kalmukov.

En tiu momento ĉe la eskalo rule ekbatis tamburo, alarme ekhurlis klariono. Sur ŝtupoj ektondris pezaj matrosaj botoj, oficiroj ekkuris al la lokoj. Kaj tuj per rapidaj paŝoj la pobferdekon trairis Petro kun Apraksin kaj Menŝikov. Kalmukov malfermis antaŭ ili la pordon de sia kajuto, ĉio denove por longe iĝis kvieta. Poste al «Sankta Antonio» unu post alia komencis aliri kurieraj ŝipoj — skolta boato sub oblikva velo, transporta ŝipo «Papilio», brigantino. Ivano Ivanoviĉ demandis la nigralipharan leŭtenanton, kio fariĝas, tiu strabis al la markadeto, trumpete tuspurigis la gorĝon, respondis:

— La Siro glaciojn rigardas. Oni aŭdis, ke granda afero komenciĝos kun puriĝo de la maro. Dume ni atendas. Li mem preskaŭ ĉiun tagon estas ĉe ni, ĉi tie li ankaŭ manĝas, ĉi tie ankaŭ ripozas iam.

Oficiroj de la transporta ŝipo, de la velboato, de la brigantino vizitis la kajuton de Kalmukov, revenis al siaj ŝipoj. Post malgranda tempo ankaŭ Petro foriris sub velo al Kronŝloto. Ĉe mallevo de la flago Ivano Ivanoviĉ staris etendiĝinte en linio kune kun aliaj oficiroj de «Sankta Antonio», enspiradis la humidan aeron de la golfo, rigardis al flavaj flagrantaj fajretoj de Kronŝloto kaj pensis pri tio, ke lia mara servo komenciĝis. Lia koro batis trankvile, egale, per potencaj puŝoj pelis la sangon tra la tuta korpo. La okuloj rigardis akre, en la animo estis hele kaj serene, kiel okazas en juneco, kiam la estonteco ŝajnas bonega, kiam ankoraŭ videblas nek kavoj, nek holmetoj sur la viva vojo, kiam la juna rigardo sentime kaj fiere trovas en la estonteco sian rektan, honestan vojon...

Post la mallevo de la flago Rjabov ankoraŭ longe staris sur la pobferdeko, poste malleviĝis en la kajuton, kuŝiĝis en tolan pendoliton kaj fermis la okulojn, sed ne sukcesis bone ekdormi, kiam subite ekvidis Irena-n Silvestrovna-n, kvazaŭ ŝi estis ĉi tie kaj ridetis karese kaj ruze, parolis, kiel hieraŭ — adiaŭante:

— Paĉjo nepre edzinigos min al vi, kvankam panjo kontraŭstaros iom. Vi estas juna por ŝi, servi ankoraŭ ne komencis, kvankam jen Venjon vizitas unu flota oficiro — li aĝas pli ol tridek, por panjo same ne plaĉas — kial li estas el kalmukoj?

«El kalmukoj!» — rememoris la markadeto kaj eksidis en sia balanciĝanta lito. — El kalmukoj! Ĝuste li estas, Luko Aleksandroviĉ, — ne povas esti alia! Kaj Silvestro Petroviĉ lin konas kaj tre lin laŭdas. Jen — sorto!»

En la sekva tago, post kiam la kapitan-komodoro skoldis oficirojn pro ĉenkuglega pafado, Ivano Ivanoviĉ frapis al lia kajuto kaj demandis, ĉu vizitas li la domon de admiralo Ievlev. Luko Aleksandroviĉ demetis libron, pensis iom, rekte ekrigardis al Rjabov, respondis:

— Kaj vi tion por kio bezonas?

— Por tio, sinjoro kapitan-komodoro, ke mi ĝuste scias: hodiaŭ vespere en la domo de Silvestro Petroviĉ estas lota asembleo...

Kalmukov frotis la frunton per la polmo, pensis.

— Mi ja ne estis vokita!

— Al asembleo laŭ la cara ukazo neniu estas vokata. Ĝi estas deklarata por ĉiuj, kiuj deziros veni.

— Ruza vi estas, kadeto. Ĉion vi scias!

— Neniam estinte en asembleo, dezirus mi vidi tiun, sinjoro kapitan-komodoro, pro tio mi scias...

— Dezirus!

Li etendis la manon al la libro, foliumis paĝojn, ankoraŭ mokimitis la markadeton:

— Vidi tiun. Tiun — kiun?

Rjabov per glata voĉo respondis:

— Pri tio ŝerci estas nekonvene, sinjoro kapitan-komodoro, kaj se iu deziros — tiu unue kun mia spado ŝercos...

Kalmukov miris, ekrigardis al la subite paliĝinta markadeto, demandis:

— Ĉu vi freneziĝis?

Ivano Ivanoviĉ silentis.

— Indus ŝiri al vi la orelojn, al stultulo! — bonanime prononcis Kalmukov. — Kie oni aŭdis tion — al sia komandanto per spado minaci. Jen, staras, paliĝis tuta! Se mi vin forpelos puŝe el la ŝipo — kion vi al Apraksin raportos?

Li ekstaris, trairis la kajuton, demandis:

— Kaj kial do min neniu timas, ĉu? La servosoldato sur la kolon sidiĝis, la markadeto nur duan tagon servas — per spado minacas. Ne estas tia oficiro sur la ŝipo, kiu de mi ne pruntis monon, sed ke redonis — mi ne memoras. Kial tiel?

Kaj kun ridinda nekompreno li dismovis la manojn.

Ivano Ivanoviĉ diris nelaŭte:

— Pardonu, sinjoro kapitan-komodoro, mi tro ekscitiĝis. Kaj ke vin neniu timas, tio estas por bono. Oni ne timas, tamen pro vi ĉiu en fajron kaj en akvon iri pretas. Mi kvankam nelonge estas sur la ŝipo, sed aŭdis.

— Konas mi ilin, diablojn! — eldiris Kalmukov kaj demandis: — Do al la asembleo, ĉu?

Li enpensiĝis, atente fiksrigardis al Rjabov, poste diris:

— A ha! Jen li — iu markadeto, kiun tie ĉiuj atendis, jen li el la navigista lernejo, kiu longe ne venadis. Vera Silvestrovna al mi pri ĉi markadeto mem diris kiel pri la kazo de melankolio de Irena Silvestrovna...

Li vokis Spafariev-on kaj ordonis alporti vestaĵojn.

Post ne pli ol duonhoro la markadeto kaj la kapitan-komodoro malleviĝis en velboaton. De la maro blovis egala favora vento; post kelkaj horoj de rapida iro, kaj nelonge antaŭ printempa krepusko Kalmukov en mallonga mantelo, kun spado, en trikorna ĉapelo kaj Rjabov en markadeta uniformo, kun roversoj de verda drapo, en neĝblanka strikta koltuko, en ŝtrumpoj kaj ŝuoj — leviĝis laŭ lignaj ŝtupoj sur la Bazilan insulon, ĝuste kontraŭ la Ievlev-a bieno. Pli ol du dekduoj da ŝipoj staris ĉe la albordiĝejo. Kalmukov rekonis velboaton de Apraksin, ornamitan, tute en brokaĵo kaj tapiŝoj, dekduremilan boaton de Menŝikov, mallarĝan, rapidan, sen ajnaj ornamaĵoj boateton de Petro. El la domo de Silvestro Petroviĉ venadis sonoj de orkestro, ludanta malakorde. Aparte aŭdiĝis kaj fagoto, kaj hobojo, kaj trumpeto, kaj timbaloj. Sur la perono maljuna, dika, gaja Pamburg estis akvumanta el ĉerpilo la kapon de sia amiko Varlan. Iuj nekonataj oficiroj estis ripozantaj sub printempa vento, grandega leŭtenanto-preobraĵenskano ekkriadis kun larmoj en la voĉo:

— Mi la vivon por li fordonos! Je Dio, fraĉjoj! Li prenu! Li al morto tuj sendu. Jam nun...

Ĉe la kaleŝejo, sur renversita ĉaro, sur kunmetitaj brulŝtipoj, simple sur la tero, kie estis pli seke, sidis ĉifonvestitaj, kun elturmentitaj vizaĝoj, surkreskitaj per vilo soldatoj — ĉirkaŭ kvindek homoj. Timide, silente ili aŭskultis la gajan bruon de la asembleo, muzikon, ĵetadis timajn rigardojn al oficiroj — sataj, bone vestitaj, laŭtvoĉaj.

La oficiro-preobraĵenskano aliris la soldatojn, kriis:

— Kanajloj! Perfiduloj! Al ĉiuj vi la kapojn forhaki, diabloj, transfuĝuloj...

La soldatoj ekstaris, etendiĝis. Unu apenaŭ povis stari, apogis sin per la flanko al la muro de la ŝedo. La leŭtenanto etendis la manon, eltiris la soldaton antaŭen, globigante la stultajn, ebriajn okulojn, ekkriegis:

— Ĉiujn vin mi mortigos! Ĉiujn ĝis la lasta.

Kalmukov paŝis antaŭen, la leŭtenanto jam estis eltiranta la spadon el la ingo — povus okazi malfeliĉo. Luko Aleksandroviĉ metis la manon sur la tenilon de la spado, diris severe:

— Atendu mortigi, flavbekulo, stultulo!

Kaj li subite ekvidis tion, kion ne rimarkis unue: ĉe ĉiuj soldatoj, ĉe ĉiuj ĝis la lasta estis forhakitaj la dekstraj manoj.

— Kaptitoj! — klarigis troviĝanta ĉe la soldatoj gardisto. — De la svedoj ili hieraŭ transiris. Al nia limposteno mem. Sinjoro policestro neniel povis decidi — kion fari kun ili. Oni pelis ilin ĉi tien, al la veno de la Siro, sed la Siro jam estis alveturinta.

— Mi diras: perfiduloj! — ree kriis la leŭtenanto kaj ankoraŭ tiris sin al sia spado, kiam subite grandega mano kuŝiĝis sur lian ŝultron, li ekturnis la kapon kaj malforte oĥis: post lia dorso, kun pipo en la dentoj, senkapvesta, en trivita admirala kaftano staris Petro. Apud li, rapide kaj lerte elkraĉante ŝelon, estis ronĝanta pinajn nuksojn Menŝikov.

— Siro! Suno nia! — hurlis la preobraĵenskano.

— Tedis vi hodiaŭ al mi, kia babilulo! — ĉagrene diris Petro kaj, forpuŝinte la leŭtenanton, dense aliris al la soldatoj.

Ili staris senmove, fiksinte la elturmentitajn okulojn sur Petro.

— Nu? Kiel tio estis? — demandis li, malŝate pririgardinte iliajn ronĝitajn vizaĝojn. — Ĉu vi ekdeziris svedan laktan kaĉon? Kapitulacis?

Kaj ordonis:

— Montru la manojn!

Kvindek stumpoj etendiĝis antaŭen.

— Parolu vi! — ordonis Petro al maljuna soldato, kiu estis apogiĝanta sur lambastono nemalproksime de Rjabov. — Laŭ ordo rakontu!

La soldato suspiris, rakontis mallonge, ke ĉiuj ili trafis al la sveda kaptiteco vunditaj, sen konscio. Ili kuŝis poste en tendo, flegado estis bona, nutrado same nemalbona — oni donadis varman manĝon, branajn flanojn, akvon kiam ili deziris. Kiam ili resaniĝis — oni vicigis ĉiujn antaŭ la tendo, ili atendis longe. Poste sur ĉarumo du svedaj soldatoj alveturigis ŝtipon — kiel tiuj, sur kiuj viandistoj hakas viandon. Ankoraŭ oni alveturigis kupran kaldronon, bruligis sub ĝi fajron, en tiu kaldrono bolis oleo. Kiam oni faris ĉion, venis ekzekutisto. Post la ekzekutisto venis sveda generalo, kun li tradukisto. En la nomo de la reĝo ukazon laŭtlegis tiu tradukisto. En la ukazo estis dirite, ke ordonas la reĝo sveda al la rusaj kaptitoj, nombre kvin dekoj, forhaki la dekstrajn brakojn, por ke, reveninte en Rusion, ili al ĉiuj montradu siajn stumpojn, dirante ĉe tio, kiom terure estas militi kontraŭ svedoj. Kaj ĉar la reĝa korfavoro estas nemezurebla, do haki pro lia mizerikordo niajn brakojn estis ordonite ne de la ŝultro, sed nur la manojn.

— Nu? — ree kriis Petro.

Lia buŝo tikis, la okuloj brulis per malhela flamo.

La soldato rakontis, kiel ekbatis tamburoj, kiel la ekzekutisto prenis la hakilon. Ĉies stumpon oni mergadis en bolantan oleon, por ke ne komenciĝu gangreno. Poste oni ne nutris, kvankam donadis trinki akvon. Post tago per pieda vico oni pelis ilin sur ŝipon, elŝipigis sur firmaĵon, ree kondukis tra bienetoj kaj vilaĝoj. Antaŭ nokto ili estis ĉe la limo. Fine la sveda oficiro ankoraŭ foje ordonis — iri ĉie kaj rakonti, kiom malfacile estas militi kontraŭ la svedo.

Estiĝis plena silento, aŭdeblis nur, kiel Menŝikov disronĝas nuksojn. Petro turniĝis al li, lekis siajn lipojn, ordonis:

— Ĉiujn kvindek promocii al serĝentoj, ĉu vi aŭdas, Aleksandro Daniloviĉ!

Menŝikov kapjesis.

— Ĉiujn kvindek vesti per bonaj uniformoj, doni al ĉiu po rublo da mono.

— Po rublo! — ripetis Menŝikov.

La soldatoj staris senmove, kvazaŭ rigidiĝis. Ĉe tiu, kiu rakontis, la vila vizaĝo estis tremanta.

— Ĉiun nomumi al regimentoj. En la Preobraĵenskan — ĉi rakontanton, en la Semenovskan, en aliajn po unu. Sur grandajn ŝipojn same po serĝento.

Kaj kriis:

— La soldatoj de la Rusia armeo, matrosoj de la Rusia floto per ĉi ekzemplo ĉiutage vidi povu, kiel malfacile estas al svedoj kaptiĝi. Kaj nun de mi al ili por varmiĝo elrulu barelon da brando kaj manĝigu sate.

Li turniĝis, kun la ŝultro antaŭen ekpaŝis al la domo. La preobraĵenska leŭtenanto subite ĵetiĝis al liaj piedoj, kriis:

— Siro, ordonu la vivon fordoni, ordonu por vi al morto...

— Ho, tedis vi al mi hodiaŭ! — diris Petro. — Tedis, sinjoro. Kaj mensogas ja vi ĉion...

— Per vorto de mia honoro! — ree kriis la leŭtenanto.

Petro ne finaŭskultis, revenis en la domon. Ĉi tie sub sonoj de hobojo kaj fluto oni dancis anglezon. Ivano Ivanoviĉ kaj Kalmukov haltis en la pordo, paroj de dancantoj moviĝis en tia denseco, ke trairi pluen estis neeble. Forte odoris je sebaj kandeloj, parfumo, jufto. Tabaka fumo onde naĝis super uniformoj, kaftanoj kaj pufaj longaj perukoj, super altaj hararanĝoj de damoj, super general-prokuroro Jaguĵinskij, kiu kun carino Katarina iris en la unua paro, super pensema Apraksin, kiu ceremonie kondukis Irina-n Silvestrovna-n, super barono Ŝafirov, kiu, ridinde saltetante kaj grimacante, dancis kun Vera Silvestrovna. Maria Nikitiŝna same dancis kun Jegoro Rezen, Ievlev ceremonie riverencadis al Daria Miĥajlovna Menŝikova...

— Sinjorinoj kaj sinjoroj! — larĝe malfermante la buŝon, kriis Jaguĵinskij. — Faru plu ĉion ripetante post mi, por ke nia gajo vere ridinda iĝu! Kavaliroj kaj damoj! Rapide!

Katarina, metinte siajn rozkolorajn, kun multaj fingroringoj manojn sur la ŝultrojn de Jaguĵinskij, facile leviĝis sur la piedpintojn kaj kisis sian kavaliron al la mentono; ĉiuj damoj, irantaj en la danco, faris la samon. Batis timbaloj, stride ŝrikis fluto, malalte ekzumis trumpetoj. Katarina, mordetante la lipojn, etendis la manon kaj tiris la perukon sur Jaguĵinksij, tiel ke la general-prokuroro por momento kvazaŭ blindiĝis. Perdinte sian damon, li ekturniĝis sur la loko, kaj Katarina, malrapide ridetante kaj montrante kavetojn sur la rozkoloraj vangoj, serĉis per siaj egale brilantaj, trankvilaj okuloj alian kundancanton. Ĉiuj kavaliroj estis okupitaj, krom Apraksin, de kiu Irena Silvestrovna senintence tute deŝiris la perukon. Teodoro Matejeviĉ, grizhara, kun glata krono de lanugaj haroj ĉirkaŭ la kalvo, riproĉe balancis la kapon al Irena, kaj ŝi tiutempe jam donis la manon al iu markadeto, kiu flekseble kaj lerte, brilante per humida lumo de la verdaj okuloj, ekkondukis sian damon en ceremonia kaj malrapida danco.

— Nu, Teodoro ja Matejeviĉ! — vokis Katarina kun nerusa akĉento. — Donu via man'!

— Mi la perukon perdis, moŝtino! — respondis Apraksin. — Sen peruko...

— Tio ĉiuj vidas, ke vi perdis peruk'! — diris Katarina. — Sed tamen vi ĉi tie estas la plej bona dancant'...

Kaj ŝi ĵetis al li tian rigardon, ke Teodoro Matejeviĉ nur suspiris kaj mallevis la okulojn, serĉante per la okuloj sub la piedoj de la dancantoj sian, de koloro de matura sekalo, faritan en Parizo perukon.

Kaj Luko Aleksandroviĉ plu staris ĉe la pordo, rekta, larĝŝultra, distrite kaj malgaje sekvis per la iom oblikvaj okuloj Ŝafirov-on, kiu plu saltadis kaj grimacadis, faradis figurojn kaj kunkantis kun la muziko, sekvadis ĝis kiam finiĝis la senfine longa danco kaj la viroj kondukis siajn damojn trinki bieron kun glacio. Tiam la kapitan-komodoro, flankenpuŝante per si ĉiujn aliajn, la unu traŝiriĝis en la bufedon, la unua prenis en la manojn arĝentan glason kaj la unua donis ĝin al Vera Silvestrovna, kiu levis al Kalmukov la helbluajn okulojn, ridetis kun infana admiro kaj ekkriis:

— Aĥ, Luko Aleksandroviĉ, kiom multe vi malfruis al la komenco de nia asembleo. Ĉu eblas tiel?

Kalmukov, elektante vortojn, per kiuj oni devas paroli en galanta socio kun fraŭlino, pensis kaj respondis nelaŭte:

— Supozis mi erare, sinjorino, ke al asembleo oni invitas nur per skribaj paperoj, aŭ per speciale senditaj servantoj...

— Tamen, sinjoro, feliĉe okazis, ke la eraro estis korektita kaj vi estas ĉi tie inter ni. Kiu do eltiris vin el via eraro?

— Iu markadeto, konata en via kara familio kaj nun nomumita al servado sur mia ŝipo.

— Ĉu sur «Sankta Antonio»? Ĉu ne Ivano Ivanoviĉ estas ĉi markadeto?

— Mi ĝojas konfirmi vian divenon, sinjorino. Ĝuste Ivano Ivanoviĉ Rjabov.

— Kiom ĝoja estas por mi, kaj des pli por bona fratino mia tia sciigo. Markadeto Rjabov, partopreninto de niaj infanaj ludoj, — sub via komando, sur via ŝipo? Ĉu scias pri tio Irenjo?

— Mi nutras esperon, ke scias! — respondis Kalmukov, fiksrigardante al malfermita pordo de la najbara ĉambro, kie la brilanta pro feliĉo markadeto estis ion rapide kaj pasie diranta al Irena Silvestrovna. — Kaj se bona fratino via ankoraŭ ne scias la agrablan novaĵon, tiam ŝi tuj ekscios.

Vera Silvestrovna kun krako malfaldis novan ventumilon kaj priblovante sian ardan vizaĝon, prononcis:

— Kiom varmege estas hodiaŭ en nia domo, kvazaŭ en forĝejo de Belzebuto. Kaj kiom agrable estas en tia sufokeco refreŝigi sin per gluto de malvarma trinkaĵo. Kial vi ne faru por vi tian plezuron...

Luko Aleksandroviĉ streĉiĝis, serĉante pli galantajn vortojn, kaj respondis ne tuj.

— Pro nehavo de vazo por tiu malvarma trinkaĵo, sinjorino Vera Silvestrovna.

— Sed vi ja dezirus refreŝigi vin?

— Ĝi estas ne tiom grava!

— Kial ne grava, se soifo turmentas vin, kaj en mia vazo ankoraŭ estas malvarmaĵo...

La kapitan-komodoro rigidiĝis, sed tio estis vero — Vera Silvestrovna per sia maldika maneto estis etendanta al li la pezan glason, ĝuste tiun glason, el kiu ŝi ĵus trinkis mem.

— Nur unu gluto da malvarma trinkaĵo, kaj vi eksentos vin kvazaŭ en Edenaj ĝardenoj, — diris Vera. — Dolĉa, bona biero...

— Ho, sinjorino Vera Silvestrovna! — respondis Kalmukov. — Vi estas tro favora al mi...

Kaj tuj ordoninte al si — «hodiaŭ aŭ neniam», per la subite sekiĝintaj lipoj li nelaŭte, sed firme eldiris:

— Mi nutras ankaŭ esperon, ke tiu ĉi vazo estas ne lasta, per kiu estos estingita nia komuna soifo...

La frazo rezultis ne tre komprenebla, probable, eĉ tute malklara, kaj Vera Silvestrovna nur ĵetis nekomprenan rigardon al Kalmukov. Li timidiĝis, penis diri pli kompreneble, sed tute implikiĝis kaj eksilentis, mallevinte la kapon. Silentis ankaŭ Vera Silvestrovna, forturniĝinte kaj priblovante sin per la ventumilo. Li sentis, ke ŝi ne plu deziras aŭskulti lin kaj ke nur atendas okazon, por foriri de li. Kaj nelaŭte, ne plu elektante vortojn, li ekparolis tial, ke ne povis ne rakonti al ŝi tion, kio fariĝis en lia animo:

— Hodiaŭ mi por ĉiam al vi, sinjorino, adiaŭos, ĉar, kiel komprenis mi, por mi estas nenia espero. Do, en tio neniun eblas kulpigi, krom min mem, ke, estante en aĝo, pro vi mi tute perdis racion kaj ekrevis pri strangaĵo. Por mi vivo fariĝis ne vivo sen vi, sinjorino Vera Silvestrovna, nur pri vi miaj ĉiuj pensoj estis — kaj en maro, kaj sur bordo, kaj nokte, kaj tage — ĉiam. Nu do pri ĉi malgajoj hodiaŭ estas malfrue kaj sensence paroli...

— Danco menueto! — kriis Jaguĵinskij, kaj tuj ie tute proksime ektondris timbaloj kaj ekkriis trumpetoj. — Kavaliroj invitu damojn kun gajo kaj afablo. Damoj sen afekto kaj preciozeco, konformu al la kavaliroj...

Nekonata oficiro — rozkolora, kun kavetoj sur la vangoj, kun lipharetoj — alflugis al Vera Silvestrovna, ne rimarkante la kapitan-komodoron, kunfrapis antaŭ li la ŝuojn, fleksiĝis en riverenco. Ŝi donis al li la manon. Lastfoje la kapitan-komodoro ekvidis ŝian kolon kun blua maldika vejno, la ventumilon, brilantan, susurantan satenon de la robo. Ne plu levante la okulojn, malĝentile dispuŝante, li eliris en la vestiblon, trovis sian mantelon kaj, atendante neniun, malleviĝis de la perono. Estis malvarme, trapenetranta vento blovis de Nevo, plende knaris ventmontrilo sur la tegmento de la Ievlev-a domo, kun krakado frotiĝis inter si per la flankoj boatoj, gigoj, velboatoj...

«Jen kion mi elpensis, — haltinte sur la albordiĝejo, diris al si Luko Aleksandroviĉ. — Jen pri kio mi revis, jen al kiu mi rigardis! Ne, frato, maljuna vi estas, kaj parvenuo, kiom ajn vi sciu vian aferon, kiel ajn vi faru ĝin, tutegale vi ne iĝos propra inter ili. Ili laŭdos, kaj afable akceptos, kaj rangon donos, sed ĉion fremde! Kaj sen tio, probable, ili malĝojas, ke ĉi markadeto de kampula deveno estas propra en la hejmo, eble, svatiĝos, kaj jen ankoraŭ unu — el kalmukoj, el servistoj!»

Kun angoro li trairis laŭlonge de la malhela albordiĝejo, fiksaŭskultis fajfadon de vento, sonojn de muziko, tondrinta en la domo, kaj subite rememoris li la foran infanecon, kiel rajdis li sur malalta, rapida ĉevalino tra senlima stepo, kiel aŭskultis fajfon de stepa, odora vento, kiel leviĝadis super la stepo la ruĝa suno, kiel karesis lin, surĉevalan, kuraĝan, kun pafarko kaj sagoj en sagujo, lin, ĉasiston, — la patrino kaj kia ŝi estis ĉe li kaj bela kaj bonkora...

«Se mi povus al ŝi ĉion rakonti, — pensis li, volvante sin en mantelo, — al ŝi, al panjo. Sed ne estas ŝi, ne troveblas jam, probable, mortis, vendita al sklaveco, mi sola estas en la mondo, neniun mi havas. Neniun havas, nur la ŝipan servon, matrosojn, kaj oficirojn, kaj maron...»

Li forte kunpremis la makzelojn — tiel, ke elstaris la malmolaj, akraj pometoj, suspiris, skuis la kapon, facile saltis en velboaton kaj ordonis veturigi sin al «Sankta Antonio».

Kaj Silvestro Petroviĉ ĝuste tiutempe estis diranta al Maria Nikitiŝna:

— Kiel rimarkis mi, Manjo, kapitan-komodoro Kalmukov longe hodiaŭ konversaciis kun Venjo, post kio senprokraste direktis sin for de ni. Ne alie, ol kun Abschied...

— Kio estas tiu «abŝid'»?

— Abschied estas rifuzo! — diris Ievlev. — Kaj rifuzo estas por bono. Luko Aleksandroviĉ estas homo ne malbona, sed tamen...

— Ĝuste, ke tamen! — kun kolero diris Maria Nikitiŝna. — Dankon al Dio, ke almenaŭ pri li vi komprenas bone, Silvestro Petroviĉ...

Hurlis kaj ululis trumpetoj, la domo de Ievlev tremis pro nekutimaj al ĝi novmanieraj dancoj, Silvestro Petroviĉ, snufante per pipo, ŝanĝis la temon:

— Admiralo Crøys post asembleo en la tuta domo ĉevronojn ŝanĝis. Ankaŭ ni povas perdi monon. Putraĵo ekŝutiĝis...

En la unua paro kun Katarina iris Petro; ŝi, karese ridetante al li, diligente faradis ĉiujn paŝojn, li same laboris fervore. Fulgis kaj krakadis sebaj kandeloj, Ŝafirov plendis al Bruce:

— Avara estas nia Silvestro Petroviĉ, vaksajn kandelojn meti ne povis, sur veston sebo gutas, kaj odoraĉas...

— Ne ŝtelas li, pro tio estas avara! — abrupte respondis Bruce. — Per lia salajro vaksajn kandelojn ne eblas aĉeti.

Post Petro en la dua paro dancis menueton Ivano Ivanoviĉ kaj Irena. Petro, en danco, demandis laŭte:

— Rjabov?

— Rjabov, Siro!

— Kiel tamburisto servis?

— Servis, Siro.

— Nun ĉe Kalmukov?

Katarina interrompis:

— Aĥ, kiel ĉi estas bele kaj afable — paroli eĉ tie ĉi pri via terura tamburoj...

— Tuj post la menueto! — diris Irenjo flustre al Ivano Ivanoviĉ.

Tiu silentis.

— Ĉu vi timas?

— Kaj se...

Li ne findiris. Ŝi ceremonie riverencis al li, poste ekrigardis per sia pura rigardo en la okulojn, diris, kiam ili ree ekiris apude, genufleksante samtakte kun la muziko:

— Kaj ĉu via patro Taisja-n Antipovna-n ne ŝtele edzinigis?

El ie el krepusko ree eliris, ŝanceliĝante, la grandega leŭtenanto-preobraĵenskano, deklaris al ĉiuj nedancantaj gastoj:

— Hodiaŭ li sendos min al morto — kaj mi iros! Je Dio, iros! Nu, kiu ne kredas?

Al li oni ĉitis, li kriis:

— Siro Petro Aleksejeviĉ, suno hela, deziras mi por vi sen ajna ĝemo akcepti morton...

Petro, dentomontrante, lasis Katarina-n, almoviĝis al la leŭtenanto, demandis:

— Sen ĝemo, kaj poste vin, hundon, fari generalo?

— Deziras! — kriis la preobraĵenskano. — Morton! Por vi!

Petro prenis lin ĉe la maniko, ektrenis kun si. Tiu kriis kun timo kaj ekstazo:

— Li min kondukas! Li min honoris! Kondukas!

La trumpetoj perplekse bojis, batis timbaloj, la sonoj de menueto ĉesis. Ĉiuj impetis tien, kiel Petro ekkondukis la preobraĵenskanon. En la pordo fariĝis tumulto, falis tableto, aŭdiĝis, kiel ŝiriĝas ŝtofo — malsagaca kundancanto surpaŝis trenaĵon de sia damo, kaj la scivolema damo impetis antaŭen.

En malgranda angula ĉambro Petro per sia manego kaptis la manon de la leŭtenanto, malfleksis lian montrofingron, demandis base:

— Ĉu vi vere morti deziras?

— Por vi...

— Mensogas vi, bovina filo!

— Mi mortos sen vorto!

Per la maldekstra mano Petro kaptis feran kandelingon kun kandelo, ŝovis en la malgrandan, fulgantan flamon la kurban fingron de la leŭtenanto, base ordonis:

— Toleru, mensogulo, babila lango! Toleru, se por mi morti deziras.

La preobraĵenskano malfermis la ruĝlipan buŝon, movis la dikajn krurojn, saltis, ŝrikis nelaŭte, poste plenvoĉe. Petro depuŝis lin de si, ordonis al Jaguĵinskij:

— Ĉi servilulon el la oficira stato por ĉiam eksigi kaj kiel soldato sendi ien pli malproksime de ni. Nenio tiel fetoras en ĉi mondo, kiel ĉi kaĵoluloj kaj flatuloj.

Poste, ludante kun doktoro Areskin ŝakojn, li diris al li malgaje, per malmilda voĉo:

— Mi ordonis al gubernatoroj kolekti monstrojn kaj diversajn aliajn kuriozaĵojn. Ordonu ŝrankojn prepari. Se mi dezirus kolekti monstrojn homajn ne laŭ aspekto de korpoj, sed laŭ monstraj karakteroj, ĉe vi, sinjoro Areskin, nenian lokon por ili sufiĉus. Ili vagu en la tutpopola kuriozaĵkabineto, tie, inter bonaj homoj, ili estas pli rimarkeblaj, eble iun indas elĵeti for de nia planedo. Sed videblas ja ne tuj. Kiel ĉi leŭtenanto! Morti li por mi bezonas! Ĉu?

Al la ŝaktableto aliris Ievlev, Petro demandis de li:

— Ĉu ne estas tempo, Silvestro? Iru diru al Apraksin, ni pensas, la tempo estas ĝusta.

El la halo, anhelante, venis Apraksin, reĝustigis la oblikve sidantan perukon, demande ekrigardis al la caro. Tiu kapjesis al li. Pretere, tra la vestiblo, trairis en surmetitaj manteloj ŝipestroj Zmajeviĉ, Brown, Ivankov.

— Kun Dio, kun Dio! — grumblis Petro al Teodoro Matejeviĉ. — Tempas!

Li malgajnis la ŝakpartion al Areskin; sulkante la frunton, li trairis la halon. Malsupre, en la manĝohalo, damoj kaj kavaliroj manĝis kuiritan salviandon kun fagopira kaĉo, trinkis bieron, rumon, vodkon. Trumpetoj kaj timbaloj, hobojoj kaj flutoj nun tondris en la vestiblo de la teretaĝo. Loko por ĉiuj samtempe ne sufiĉis, en asembleoj oni kutimiĝis vespermanĝi en du turnoj.

Rimarkinte Ievlev-on, aperintan en la halo, Petro demandis:

— Kaj ĉu por vi ne tempas iri al la loko?

— Post vi, Petro Aleksejeviĉ.

— Kial vi, Silvestro, estis gaja, sed nun kvazaŭ muŝon glutis?

Ievlev ridetis, per la bluaj okuloj rekte ekrigardis al la caro.

— Parolu!

— Filinon mi fianĉinigis, Petro Aleksejeviĉ!

— Ĝi kiam do okazis?

— Hodiaŭ, Siro.

— Ĉu unu filinon?

— Unu.

Petro atente fiksrigardis al Ievlev, demandis:

— Kiu do estas la fianĉo?

— Flota markadeto Ivano filo de Ivano Rjabov.

La caro plu rigardis al Silvestro Petroviĉ per sia malpeza rigardo. Poste subite diris:

— Kaj aŭdis ni ankoraŭ pri intenco de kapitan-komodoro Kalmukov...

— Estis ĉi intenco, — respondis Silvestro Petroviĉ, — sed ne renkontis ĝi respektivan aprobon de filino mia Vera Silvestrovna. Pro ĉiuj ĉi eventoj edzino mia ankaŭ ĝis nun en la dormoĉambro flarsalon flaras...

Petro, sulkante la nazon, kun subrido diris:

— Mi pensas, ŝi flarsalon ne flaris, kiam mi en la pasintaj jaroj en la bieno de la forpasinta kancelariestro ŝin por vi svatis. Evidinoj! Ĉu la nupto estos baldaŭ?

— Kiam ni revenos!

— Ĝuste, kiam ni revenos.

Kaj, kvazaŭ forgesinte pri Ievlev, li ree komencis paŝadi, elstariginte la ŝultron antaŭen, en la malpleniĝinta halo.

Ĉe mateniĝo ĉiuj de la Rusia floto maristoj, estintaj hieraŭ en la asembleo ĉe Ievlev, venis al Kronŝloto. Ĉi tie, en argila malalta kabano de la komandanto de la fortreso, dum pli ol horo kunsidis milita konsilio. La dudekan de majo, kiam leviĝis la suno, sur la ŝipo «Sankta Antonio» leviĝis la cara standardo kaj bojis kanono. Ambaŭ flotoj, la ŝipa kaj la galera, — ĉirkaŭ cent kvindek vimploj — sub krakado de tamburoj kaj kantado de trumpetoj ekiris al malproksima, malfacila kaj danĝera militiro. Ŝipoj kaj galeroj iris malrapide: flosanta glacio en la Finna golfo forte malfaciligis la moviĝon de la flotego. Blovis kontraŭaj ventoj. Iam subite ekturniĝadis neĝa kirlo, meze de tago ĉio griziĝadis, malklariĝadis, ŝnuraro kovriĝadis per glacio, galeroj kaj ŝipoj apenaŭ moviĝadis, timante kolizion, streĉe, longe batadis signalaj sonoriloj, zumis klarionoj.

General-admiralo Apraksin preskaŭ ne forlasadis la pobferdekon de «Sankta Antonio». Ĉi tie li manĝis senartifikan militiran manĝaĵon, ĉi tie li dormis en metita por li fotelo. Maljuniĝinta, molaĉhaŭta, kun sakoj sub la helaj okuloj, li estis diranta al Silvestro Petroviĉ ĉe fino de la preskaŭ monata mara vojaĝo:

— Tio estas racia, Silvestro Petroviĉ. Tempas fini. Estis batalo ĉe Lesnaja, estis granda Poltava viktorio, falis Viborgo, multon ni povas rememori, sed ni bezonas pacon. Ni la nian prenis — antikvan nian vojon de varengoj al grekoj, al nia maro eliris. Freneza ilia reĝo tion ne komprenas. Do ni devigu lin, elŝiru de li pacon per forto. Nun en nia floto iras dudek kvar mil homoj de infanterio — preobraĵenskanoj, semenovskanoj, de Moskva regimento soldatoj, de la Vologda, grenadista — bonaj militistoj, batalspertaj. Kaj la floto estas reala, ne tiu, per kiu ĉe Perejaslavlo ni batalis. Devas ni fine frakasi la svedajn eskadrojn sur akvo, neniigi iliajn ŝipojn kaj eliri al Stokholmo, al ĉi forĝejo de malbono kaj malfeliĉo. Tie sinjoroj svedaj ministroj komprenu — tempas paciĝi, Rusio eliris al sia maro, neniu plu faros ĝin nur surtera potenco, en stepojn kaj arbarojn Rusujon ne enpelos...

Rapide aliris kapitan-komodoro Kalmukov, donis al Teodoro Matejeviĉ Apraksin kupran kun arĝento lornon, diris senhaste, per trankvila voĉo:

— Sveda granda floto maldekstre, sinjoro general-admiralo. Se direkti iomete pli maldekstre — de kabo Hanguto1 estas iliaj ŝipoj. Kaj jen la flago de admiralo Wattrang.

Teodoro Matejeviĉ prenis la lornon, ne ekstarante de la fotelo, komencis fiksrigardi malproksimen, tien, kie etendiĝinte per potenca vico, staris batalpretaj svedaj ŝipoj, barintaj la vojon al la rusaj.

Egalmezure bruis, ruliĝis, murmuregis la maro.

Sub radioj de la matena suno super la duoninsulo Hanguto svenis malpeza, travidebla nebulo...



1. Hanguto (ruse Гангут, svede Hangö udd, finne Hanko) — duoninsulo, ĉe kiu okazis granda marbatalo de la Norda milito en 1714 (trad.)