Sekvan paĝon! Antaŭan paĝon! Indekson! Instrukcion!

Ĥ —

La 11a el la literoj de Esperanto. Ĝiaj preferataj askiigoj estas hx kaj ^h.

Noto. PIV1 rimarkigas:

Tiu litero, kiu respondas al la greka khi kaj al la rusa xa, ne havas respondon en la naciaj romanliteraj alfabetoj, krom en la hispana j; tio, kaj la nekutimeco de ĝia prononco por multaj popoloj, klarigas, kial la Lingva Komitato aprobis (Aŭg. 1921) la laŭvolan anstataŭigon de ĥ per k «en la okazoj, kiam ĝi senpere sekvas post la litero r». La nuna tendenco estas la ĝeneraligo de tiu permeso, krom en du okazoj: la transliterado de propraj aŭ fremdaj nomoj kaj la scienca terminologio, kie la uzo de ĥ povas evit[ig]i konfuzojn ĉe grekdevenaj formoj.
La indikita tendenco certe ekzistas, kvankam la prezentita kialo estas tre dubinda: ankaŭ por ŝ kaj ĉ la okcidentanoj malhavas unusolan literon, tamen ne estis seriozaj provoj ekzili ilin (eĉ Ido lasis ilin en sia fonetika sistemo). Pli probabla kialo ŝajnas tio, ke por la francoj (kiuj ja estas tre konsiderinda parto de la esperantistaro) malfacilas kontrastigi ĥ kaj ilian kartavan [ʁ], al kio aldoniĝis la teĥnikaj komplikaĵoj de alta ĉapelo.

Inter la komputikaj terminoj de ĉi tiu Leksikono, uzantaj ĥon, menciindas eĥo kaj Teĥo.

Angle: latin letter h with circumflex
Ruse: латинская литера аш с крышей

1996-02-29


Sekvan paĝon Indekson Instrukcion