Antaŭvortoj de la tradukinto. Mi tradukis tiun ĉi artikolon, ĉar pensoj, esprimitaj en ĝi, multe koincidas kun miaj propraj pensoj, kvankam mi ne povis ilin esprimi tiom konsekvence kaj klare. Tiu artikolo eble iom klarigos mian pozicion al miaj okcidentaj oponantoj. La ruslingva originalo de la artikolo troveblas en http://www.lebed.com/art376.htm.
Akceptinte en la XVIII jarcento eŭropan klerigsistemon kaj ĝenerale «trahakinte fenestron al Eŭropo», Rusio ne povis ne enlasi en sin kelkajn spiritajn virusojn de la Okcidento. Unu el tiuj estas eŭropocentrismo. Tio estas ideologio, aŭ pli ĝuste, metaideologio, ideologia fono, sur kiu povas konstruiĝi specialaj, eĉ konfliktantaj ideologioj. Kiel ideologio, eŭropocentrismo kreiĝis dum la epoko de la Klerigo kaj de koloniaj uzurpoj, dum la epoko de estiĝo de la moderna okcidenta civilizo. Ĝi supozas tian vidon de la historio, laŭ kiu la vojo, irita fare de la Okcidento, estas agnoskata la sola vera («la ĉefa vojo de la civilizo»), kaj ĉiuj ceteraj variantoj de la evoluo estas devioj, kondukantaj al postresto kaj «subevoluinteco».
Homo, sorbinta eŭropocentrismon, ne kapablas ĝuste pesi historiajn eventojn. Li estas, ekzemple, certa, ke la teĥniko, la artefarita mondo, en kiu li vivas, estas kreita, precipe, dum la Nova Tempo, fare de la civilizo de la Okcidento. Li vidas nur elektron, televidon, avion. Sed pano estas parto de la naturo. Li ne komprenas jam, ke por sortoj de la homaro la hejmigo de la ĉevalo aŭ kreo de kulturaj tritiko kaj terpomo estis nekompareble pli gravaj aferoj ol la inventoj de elektro kaj de atombombo. La granda antropologo de la XX jarcento Ñlaude Levy-Strauss skribas: «Tuta scienca kaj industria revolucio de la Okcidento lokiĝas en periodo, egala al duono de milono da ekzistotempo de la homaro. Tion necesas kompreni, antaŭ ol aserti, ke tiu revolucio tute renversis nian vivon».
La viruson de eŭropocentrismo, enradikigitan en la konscion de la kultura tavolo de Rusio, ni povas kompari kun latenta viruso — ĝi ĉiam estas en organismo, sed en specialaj kondiĉoj ĝi aktiviĝas kaj kaŭzas terurajn epidemiojn. Kian dissplitiĝon de konscio povas kaŭzi ĝia efiko, videblas jam el la tragika sorto de Ĉaadajev, «la unua rusa filozofo», patrioto de Rusio, kiu samtempe negadis tutan ĝian historian vojon kaj per tio detruadis ĝian «nacian substancon».
Dum ĉiu atako kontraŭ bazoj de la rusia civilizo radikalaj ideologoj skribas sur sia standardo la nomon de Ĉaadajev kaj ĉiamaniere ripetas liajn sentencojn kiel: «neniu utila penso naskiĝis sur senfrukta grundo de nia patrujo» aŭ «ni estas vakaĵo rilate moralon».
Rilaton al gepatra lando determinas ne racio, nek logiko — ĝi parencas al religia sento. Ĉaadajev sciis proksimume samon, kion sciis Puŝkin. Sed Puŝkin verkis «Ruslanon kaj Ludmilan» aŭ «Poltavon», dum Ĉaadajev verkis jenajn liniojn: «Estas neniuj ĉarmaj rememoroj, neniuj belaj bildoj en la memoro, neniuj efikaj instruoj en la nacia tradicio. Ĉirkaŭrigardu ĉiujn jarcentojn, travivitajn de ni, ĉiujn okupitajn spacojn — kaj vi trovos neniun altiran rememoron, neniun meritan monumenton... Ni vivas nur en la plej limigita nuntempo, sen estinteco kaj estonteco, inter banala stagnado... Veninte en ĉi mondon, kiel senheredaj bastardoj, sen ligoj kun niaj antaŭuloj sur la tero, ni konservas nenion el la instruoj, aperintaj antaŭ nia ekzisto... Pri ni eblas diri, ke ni estas ŝajne escepto inter popoloj. Ni apartenas al tiuj el ili, kiuj kvazaŭ ne estas parto de la homaro...» Kaj tiel plu, ĝis indigniĝo pri klimato mem en «la lando, pri kiu oni povas neŝerce demandi sin, ĉu estis ĝi destinita por vivo de racihavaj estaĵoj».
Post Ĉaadajev niaj eŭropocentristoj vidas la prapekon de Rusio en la adopto de la «malĝusta» branĉo de kristanismo. Tiun formulon donis Ĉaadajev antaŭ pli ol 150 jaroj: «Obeante al nia malfeliĉa sorto, ni turnis sin al mizera, profunde malestimata de tiuj [okcidentaj] popoloj Bizancio por tiu morala instruo, kiu devis iĝi bazo de nia edukado».
Sed ju pli da homoj trapasis lernejon, des pli la viruso de eŭropocentrismo flankenpuŝis tiun moralan bazon, kiun nutris la ortodoksa kristanismo. Tuta historio de la homaro estas vidita de ni tra okulvitroj de la Okcidento. Ni lernis peripetiojn de la politika lukto en Antikva Romio kaj de la bataloj inter Danton kaj Robespier, sed praktike nenion scias pri la grandaj civilizoj de aztekoj kaj majoj, de Ĉinio kaj Hindio, ne parolante eĉ pri Afriko. Jam per tio al ni estis trudita principo de eŭropocentrismo: «la Oriento estas rigida masko». La Oriento (t.e. ĉio, kio ne estas «la Okcidento») ne havas historion.
Se ni rememoras lernejan kurson, do eblas miri, kial ni ne rimarkis evidentan aferon: eĉ antikvajn militojn tiu kurso prilumis, kvazaŭ militante flanke de la Okcidento. Jen grek-persaj militoj — ni certe estas sur flanko de la grekoj, la noblaj herooj. Eĉ malnoblan kaj malican disŝteladon de ortodokskristanaj sanktaĵoj de Konstantinopolo fare de kruckavaliroj sukcesis iel kaŝi kaj beligi la kurso de historio, instruata en Rusio.
La ĉefa rezulto de ĉio ĉi por ni estis en tio, ke ankaŭ por ekkonscio de nia propra historio kaj de nia socia estado ni aplikis ideologian aparaton de eŭropocentrismo, kun ĉiuj ĝiaj nocioj, valoroj kaj mitoj. Speciale tio montriĝis sur tiu etapo, kiam en nia soci-scienco dominis vulgara «historia materiismo» kun ĝiaj ideoj pri «ĝusta» procezo de ŝanĝado de soci-ekonomiaj formacioj.
Rezulte ni venis al tia stato, kiam la plej altaj ŝtatestroj devis agnoski: «Ni ne scias la socion, en kiu ni vivas». Tio estas neordinare malfacila agnosko, signo de maturiĝanta katastrofo.
La katastrofo ja venis, rekonita preskaŭ de neniu, — kiam dum la perestrojko eŭropocentrismo iĝis la oficiala ideologia dogmo. «Reveno al la ĉefa vojo de la civilizo» kaj «reveno en nian komunan eŭropan hejmon» — jen vagantaj lumoj de la perestrojko, kiuj metis Rusion sur sojlon de pereo. Kaj sciencistoj, kaj artistoj, sekvintaj tiujn vagantajn lumojn, iĝis, preter sia volo, ne simple ideologoj, sed radikalaj falsigistoj (pri tiuj, kiuj faris tion bonvole, ni ne parolas). Alfrontiĝante kun tio, kio okazis antaŭ iliaj okuloj, ili pli kaj pli perpleksiĝis. Iĝis pli kaj pli evidente, ke al ĉiuj agoj de reformistoj-«okcidentemuloj» — tiel de potenc-havaj, kiel de agantaj «nur» per Vorto — Rusio respondadis «malĝuste». Tiuj anomalioj, kiuj povus fari senhelpaj ajnajn regantojn, eĉ neprofitemajn, pligravigis la krizon. La reformo evidente bremsiĝas — kun plena malesto de ies rezisto, kiun eblis trovi kaj subpremi. Jen nur kelkaj el tiaj anomalioj.
La strategio de rekonstruo, elprovita eksperimente en Polio kaj Ĉeĥoslovakio, supozis, ke KPSU [Komunista Partio de Soveta Unio] devas degeli, kiel fumo. La kalkulo estis tute racia: plej granda parto de 18 milionoj da partianoj aniĝis ne pro arda entuziasmo, sed tial ke tio estis profitodona. Do, tuj kiam partianeco iĝos neprofitodona, homoj pacience disiros, kiel tio okazis en la «eŭropaj» socialismaj landoj. Sed ĉe ni, malgraŭ potenca kampanjo de nigrigo, okazis io neantaŭvidita. Homoj persistis kaj ne nur ne deziris kompreni aludojn, sed montris kreskantan persistemon. KPSU ne disfalis, sed pli kaj pli morniĝis. Oni devis ĝin malpermesi, kio estis eksterordinare malagrabla fuŝo en la tuta plano de la liberala reformo. Ĉar la malpermesita partio elsaltas, kiel fabela Ivaĉjo el brogaĵo, novigita, purigita de ĉiuj malnovaj pekoj. Nun necesas malŝpari amason da fortoj kaj mono, por pendigi sur KPRF-on [Komunista Partio de Rusia Federacio] la malnovajn pekojn de komunistoj — kaj tio ne tute sukcesas. Fiaskis ankaŭ la plej granda, di-lukta ideo krei en Rusio «merkatan ekonomion» (tiu nocio mem estas metaforo, sed tute ne banala «merkato de varoj»). Por tio necesis varigi tri aferojn: monon, teron kaj laborforton. Krei merkaton de mono, tero kaj laboro. Eksteraspekte ŝajne oni sukcesis komenci «vendi monon», sed ankaŭ tio estis farita iel fuŝe — komence oni devis depreni ĝin de homoj per prezoj kaj falsaj bankoj. Sed merkato ne toleras rabon! Kun la «merkato de laboro» entute rezultis diablo-scias-kio, niaj okcidentaj instruistoj simple rigidiĝis pro miro (kaj ŝajne ektimis tion pli, ol la plej teruran bolŝeviston kun tranĉilo en la dentoj). Homoj, malgraŭ ĉiuj leĝoj de merkato, laboras, iam dum duonjaro ne ricevante salajron. Ili fordonas sian laboron ne kiel varon, sed kiel ian socian valoron. Salajron ili postulas ne laŭ la formulo de ekvivalenta interŝanĝo «varo — mono», sed kiel rimedon de ekzisto. Argumento de maloftaj protestaj demonstracioj iĝis ne normala akuzo de vendisto, trompita en merkato: «Vi ŝtelis mian varon!». Laboristoj kaj instruistoj postulas: «Pagu, ĉar mi ne havas per kio nutri infanon!». Argumentado de justeco, ne de merkato.
Do, post dek kvin jaroj la reformistoj denove devas konstati: «Ni ne scias la socion, en kiu ni vivas!».
Ĉu tiu nescio kaj nekompreno estas neevitebla, fatala? Ne, ĝi estas ne nur ne fatala, ĝi estas jam tute nepravigebla. Mi dirus, ke ĝi jam estas hontinda, sed tio, probable, estus troigo. Ĉar la stato de cerboj de nia inteligencio, ĝuste kiu, ĝenerale, ellaboras konsekvencan, racian scion pri la socio, estas determinita de realaj historiaj kondiĉoj. Riproĉoj ne efikas, kvankam ne senutilas.
La konduto de Rusio montriĝas tute ne anomala kaj eĉ neniom stranga, se oni rigardas al ĝi ne tra okulvitroj de eŭropocentrismo, sed aplikas jam bone ellaboritan en scienco ideon pri du malsamaj tipoj de socio: la moderna socio kaj la tradicia socio. La moderna socio aperis en la Okcidenta Eŭropo sur ruinoj de la tradicia socio de Mezepoko (Renesanco estis transira momento, ilia «perestrojko»). Tiuj kulturoj kaj civilizoj, en kiuj tia profunda rompo ne okazis, daŭris evolui en kondiĉoj de tiu aŭ alia speco de tradicia socio. Rusio — tiel en aspekto de la Imperio, kiel en aspekto de USSR — estis klasika ekzemplo de tradicia socio. Tio estas mia ĉefa tezo. La nomoj «tradicia» kaj «moderna» estas tute konvenciaj kaj, mi pensas, netaŭgaj, ilian originan sencon jam ne respegulas la elektitaj vortoj. Krome, por orelo de klera homo la vorto «moderna» mem sonas kiel pozitiva takso. Sed ĉar tiuj nomoj jam delonge ekuziĝis, ni prefere ne inventu novajn.
Ĉar tiuj nomoj signifas tian komplikan fenomenon, kiel socio, ne eblas doni al ili mallongan, sed plenan difinon. La difino mem iĝas priskribo, preskaŭ rakonto, ĝi iĝas komprenebla per ekzemploj, ĝi povas pli kaj pli kompletiĝi. Pro tio, tamen, la difino ne iĝas malpli scienca. Ĉiujn signojn, kiuj distingas la du tipojn de socio, ni en la artikolo ne povas esplori, nek eĉ listigi. Ni penu pentri du bildojn per grandaj peniksvingoj, ne esperante ricevi portreton en akademia stilo, sed por montri ĉefan kernon de distingiloj, montri fundamentan malsimilecon de la socio tradicia kaj la socio moderna.
La bildoj, pri kiuj temas, estas kreitaj per penoj de multaj sciencistoj de plej diversaj fakoj kaj estas respegulitaj en kulturoj de multaj popoloj. Ja kunpuŝiĝoj de moderna kaj tradicia socioj — kaj en formo de koloniado, kaj dum tre diversaj programoj de modernigo — kiel kunpuŝiĝoj de la Okcidento kaj la «ne-Okcidento», kaŭzis egajn katastrofojn, kaj iam eĉ pereojn de tutaj civilizoj. Sed ni komencu de scienco.
Multon faris historiistoj, kiuj laboris ne en kadroj de «historia materiismo», sed uzis tiel nomatan «civilizan aliron» — ne enkadrigis la historian procezon al objektivaj leĝoj kaj ne observis la vivon tra prismo de klasbatalo kaj ŝanĝado de soci-ekonomiaj formacioj, sed priskribis naskiĝon, evoluon kaj pereon de tiu aŭ alia civilizo kiel aparta tuteca organismo. La plej granda moderna tiatipa historiisto-enciklopediisto estis A. Toynbee.
Kompara priskribo de tradicia kaj moderna socioj konsistigis tutan skolon en socia filozofio kaj sociologio. M. Weber klarigis sencon de tiuj nocioj per iĝado de kapitalismo («spirito de kapitalismo») — sed ne kiel Marx, kiu analizis ĉelon de industriaj rilatoj de kapitalismo, sed esplorante revolucion en spirita sfero kaj kulturo. Li montris, kia abismo kuŝas inter homoj kun tradicia etiko kaj tiuj, kiuj sorbis spiriton de kapitalismo kaj adoptis «protestantan etikon». Mi pensas, ke, se en sovetiaj altlernejoj oni lernus ne nur «La kapitalon», sed ankaŭ M. Weber-on (aŭ eĉ antaŭ aŭ anstataŭ «La kapitalo»), do la perestrojko ne povus ekiri laŭ tia detrua vojo.
Jam post la Patruja milito, speciale en 60–70-aj jaroj, aperis multe da filozofiaj verkoj, dediĉitaj al plej diversaj flankoj de la vivo de la socio — tiaj verkoj, en kiuj por pli bona kompreno de esenco de la Okcidento estis farata komparo kun socio tradicia. Tio estis verkoj pri lingvo kaj cenzuro, pri potenco, pri malliberejoj kaj malsanulejoj, pri lernejo, pri enuo, kaj pri multo alia. Estis kreataj du portretoj en impresionisma stilo, kaj ili iĝadis pli kaj pli klaraj. Tre fruktodona por nia temo estis tiu branĉo en la analizo de kulturo, kiun komencis M. M. Baĥtin (al la okcidenta penso liaj verkoj faris, probable, pli grandan influon, ol en Rusio). Nur unu lia analizo de «kulturo de rido» en periodo de Renesanco, kiam en Eŭropo kunekzistis tradicia socio kaj ĝermoj de moderna socio, donas brilan prezenton de tuta tavolo de nia problemo. Daŭrigante tiun esplorvojon, hodiaŭ kulturologio donas al ni sufiĉe teruran imagon de «socio de spektaklo», kreata de televido, liberigita de etiko. Malgranda homo en tiu socio estas transformita en spektanton, por kiu estas farata «virtuala realo», tiel ke li jam ne kapablas distingi ĝin de la «reala realo» kaj perdas liberon de volo.
Gigantan materialon kolektis etnografoj kaj antropologoj, esplorintaj restintajn sur la Tero «primitivajn sociojn» — tribojn kaj popolojn, kies vivmaniero ne estas maskita de tiuj ondoj de modernigo, kiujn suferis kulturoj, engaĝitaj en ŝtormajn mondajn procezojn. Ĉar plejmulton da tiaj esploroj faris sciencistoj de la Okcidento (aŭ sciencistoj, lernintaj en la Okcidento), ajna observo estis kontakto de moderna kaj tradicia socioj kaj ĉiam inkludis ties komparon. Ajna raporto, artikolo aŭ libro pri tiaj esploroj montris al ni du bildojn, kun demonstro de iliaj diferencoj, ofte tre nuancaj. Bedaŭrinde, al ni estas malmulte konataj «inversaj» observoj, faritaj de indianoj, papuoj aŭ aborigenoj de Aŭstralio pri la socio de la Okcidento. Tiaj observoj ekzistas, sed ili malofte iĝas sciencaj priskriboj kaj preskaŭ ne trafas en atingeblan por ni literaturon (eĉ en verkojn de ĉinaj kaj japanaj sciencistoj).
Dum la postmilitaj jaroj kompara antropologia analizo, tio estas priskribo de la homo de tradicia kaj de moderna socioj, iĝis konscia esplora programo. Ĝi sorbis en sin gigantan materialon de observoj kaj partaj malkovroj. En tiu programo partoprenis grandaj antropologoj (C. Levy-Strauss, K. Lorenz, M. Sahlins) kaj psiĥologoj (ekzemple E. Fromm). En iliaj verkoj konsekvence kaj zorgeme estis forigataj vidlimigiloj kaj filtriloj de eŭropocentrismo kaj kun peno, poiomete, estis konstruata scio sen antaŭjuĝoj, sen ideologia programiteco (kiom tio eblas).
Polemikante en komenco de la 70-aj jaroj kun J.-P. Sartre pri kaŭzoj de estonta kraŝo de USSR, C. Levy-Strauss donis klasifikon de aliroj al percepto de tradicia socio «el la moderna», la okcidenta. La plej disvastiĝinta li opiniis la «imperiisman» aliron (ne metante en tiun vorton insultan sencon) — enŝovo de realo de neokcidenta socio en kutimajn okcidentajn nociojn kaj terminojn. Tiuokaze la realo misformiĝas draste, ĝis nerekonebleco. Klasika ekzemplo de tia aliro estis, laŭ mi, ĉiuj rezonadoj de T. E. Gajdar pri sovetia ekonomio.
La dua aliro, kutima al marksistoj — la «dialektika», kiam la socio estas rigardata tra lukto de kontraŭaĵoj, tra iu ĉefa antinomio. Ankaŭ tio estas redukto al analogo de moderna socio, kies akso iĝis klasbatalo. Levy-Strauss mem penis ellabori trian, «antropologian» aliron — kreon de vasta nociaro, permesanta «traduki» komplikan, malmulte kompreneblan por la Okcidento realon de tradicia socio en lingvon, kompreneblan por pensado de la okcidenta homo.
Gigantan materialon donis, ŝajne, pure pragmatikaj esploroj de japana stilo de regado de industriaj firmaoj. Tiuj laboroj estis farataj en 60–70-aj jaroj de usonaj kaj japanaj sciencistoj kune, kaj estis kaŭzitaj de la «japana miraklo». Komence en Usono estis multaj iluzioj: ŝajnis, sufiĉas nur diveni la sekreton, lerni tri-kvar artifikojn, kaj eblos enradikigi la japanan stilon en usonaj entreprenoj kun sama sukceso. Ĉio evidentiĝis pli komplika, temis pri profundaj diferencoj inter la kulturoj. La «artifikoj» de regado, naturaj kaj efikaj en Japanio, al usonaj oficistoj faris tute malan efikon. Ĉar tiu problemo estis esplorata «de ambaŭ flankoj», kaj la «okcidenta flanko» strebis ion lerni kaj forgesis orgojlon, ĝuste en tiuj esploroj realiĝis la antropologia aliro, doninta altvaloran scion kaj pri la moderna, kaj pri la tradicia socioj.
Fine, la Historio faris unu kruelan eksperimenton, kiu kvankam restis tre malmulte esplorita, tamen ne povis ne pensigi. Tio estas faŝismo — la peno de artefarita transformo de moderna, civitana socio en arkaikan, tradician. La peno superi individuismon kaj kunigi homojn per ringegoj de firma ideologio en «garbon», obeantan al unueca volo. Tiu kontraŭnatura arkaikigo de la moderna socio de Germanio skuis la tutan mondon, la emocioj malfaciligis esploron de la fenomeno mem. Sed hodiaŭ, kiam pasioj iom malvarmiĝis, esplorado de faŝismo vastigas niajn sciojn pri ambaŭ tipoj de socio kaj pri tiuj procezoj, kiuj okazas dum ilia perforta transformado.
Tiaj estas ĉefaj fontoj de fidinda, bone sistemigita, prilaborita laŭ striktaj sciencaj normoj scio pri tradicia socio. Eblas nomi tiun scion materiisma, ĉar ĝi inkludas neniajn nekapteblajn, mistikajn nociojn, ne bezonas turnojn al mitoj kaj sekretoj de enigma animo — rusa, ĉina ktp. Ĉiujn asertojn eblas kontroli per observo kaj logiko, ĝuste tio estas distingilo de scienca scio.
Certe, krom la scienco por ekkonscio de nia problemo laboris ankaŭ la arto. Ĝi kreis alian, eĉ pli vastan stokon de scio, «registrita» en artaj bildoj. Kelkaj grandaj artistoj proksimiĝis al konscia komparo de du tipoj de socio (speciale kiam montris epizodojn de kunpuŝiĝo de civilizoj, kiel, ekzemple, Lev Tolstoj en «Milito kaj paco»). Adopto de arta scio estas tasko, verŝajne, pli komplika, ĉar penetro en fremdan kulturon estas multe pli malfacila, ol en sciencajn tekstojn, kiuj obeas laŭeble ĝeneralajn normojn. Sed la rusan literaturon ja ni povas legi kaj kompreni. Mirinda afero: kiam vi relegas Puŝkin-on, Tolstoj-on aŭ Ŝoloĥov-on post adopto de la plej bazaj nocioj pri tradicia socio, Rusio malkovriĝas antaŭ vi per tute nova flanko. Vi komencas rimarki kaj kompreni ĉe tiuj artistoj aliajn kolorojn kaj aspektojn, kiujn antaŭe ne rimarkis.
Ĝenerale, la du masivoj de scio — la scienca kaj la arta — ne kontraŭas unu al la alia, sed harmonie kompletigas sin reciproke. Tio per si mem estas grava argumento, konfirmanta verecon de la ĉefaj premisoj de la scienca koncepto de tradicia socio. Certe, la nocioj «moderna» kaj «tradicia» socioj estas abstraktaĵoj. En la realo tiuj modeloj nenie renkonteblas puraj. Ajna konata al ni plej primitiva socio estas jam iugrade modernigita. Kaj ajna plej sentradicia socio de la Okcidento (ekzemple, Usono) portas en si iajn arkaikajn trajtojn. Kaj ne nur portas ilin en si kiel restaĵojn, sed kreas ilin, kultivas dum sia evoluo.
En Rusio okazas profunda, kun traŭmoj, modernigo — peno anstataŭigi ĉefajn strukturojn kaj instituciojn de tradicia socio al institucioj de socio moderna, laŭ ekzemplo de la Okcidento. Jam dum tempo de la perestrojko en nian konscion eniris multaj belaj, sed svagaj bildoj. Unu el ili estas la civitana socio. Politikistoj, kiuj ĵuras pri fidelo al tiu bona idolo, ne eksplikas la nocion. Akcepti lingvon de malamiko kaj eĉ de amiko — signifas nerimarkite por si iĝi lia kaptito. Eĉ se vi komprenas vortojn alie, ol la kunparolanto, vi estas en liaj manoj, ĉar ne posedas starantan malantaŭ la vorto sencon, ofte plursignifan kaj eĉ sekretan. Tio estas garantiita malvenko en ajna teoria disputo. Ja sur la Tero nun okazas tutmonda teoria disputo pri tuta trajektorio de la monda civilizo, pri variantoj de eliro el la ĝenerala krizo de industriismo.
La «civitana socio» estas nocio, false interpretita, verŝajne, de ĉiuj partoprenantoj de la nuna idea lukto en Rusio. Nemalofte eĉ el tribuno de «patriotoj» oni vokas nin renaskigi komunumecan kaj fortŝtatan Rusion, konstruante en ĝi civitanan socion.
La motivoj estas tute kompreneblaj. Kultura homo pensas, ke civitana socio estas asocio de liberaj civitanoj, kiu limigas kaj kontrolas agojn de ŝtato, garantias egalecon de ĉiuj civitanoj antaŭ la leĝo helpe de meĥanismo de divido de potencoj kaj prioritato de juro. Ĉio ĉi estas alloga, elprovita dum tri jarcentoj en la estimata Okcidento — do «ankaŭ mi tion deziras». Ankaŭ en Rusio ekde lundo estu civitana socio, kaj en norda Arĥangelsko kresku maizo [ŝerca aludo al provoj de Ĥruŝĉov enradikigi maizon ĉie — Ju.F.].
En la realo «civitana socio» estas konvencia, ĉifrita nomo de tia maniero de komuna vivo, kun kiu estas nedeŝireble ligitaj la plej grandaj kondiĉoj, kune determinantaj tipon de civilizo — merkata ekonomio kaj demokratio, forigitaj el la sfero de moralo samseksamo kaj eŭtanazio. Ĉio en unu pakaĵo, el la formulo de civilizo ne eblas pinĉi aferojn, agrablajn al ni, kiel sekvinberojn el bulko. Probable al multaj tia vivmaniero plaĉus, sed iri al tio necesis tute malfermite, almezurante ne nur ornamaĵojn, sed ankaŭ ligitajn kun ili katenojn. Ni restarigu la originan sencon de tiu nocio. Kaj rigardu, kion vera enradikigo de civitana socio signifus por Rusio — kion necesus rompi en ĝi. Kiel tion fari, por ne rompi la spinon — tio estas jam dua demando. Ni havis fuŝon jam en la traduko mem, en la rusan lingvon eniris ne tiu sinonimo, do rezultis, ke temas pri socio de civitanoj (de vorto «civito»). Reale la preciza traduko signifas «civila socio», «civilizita socio». Ekde momento de sia apero ĝi signifis kontraŭstarigon «la civilizo — la Naturo» kaj «la civilizo — la sovaĝeco» (iam, pli milde, la barbareco).
Por kompreni, necesas rigardi, el kiu konsistas tiu civila, civitana socio, kaj kiaj estas rilatoj de «civitanoj» al tiuj, kiuj estas ekster ĝi, ekster tiu «civilizita zono». Antaŭ ĉio, por apero de «merkata ekonomio» kaj de ĝia portanto — «civitana socio», necesis transformo de homo — la Reformado en Eŭropo, en la XVI–XVII jarcentoj, liberigo de homo, transformo de li en individuon kaj posedanton. La Reformado ŝanĝis ideon pri la homo, refutinte la ideon de kolektiva savo de animo, religian fratecon de homoj. Aperis principa, religie pravigita individuismo, malkongrua kun kolektivismo, komunumeco.
Tio estis unua ŝtono en la fundamento, sur kiu baziĝas la civitana socio — apero de homo-atomo (la vorto «in-dividuo» estas traduko en Latinon de greka vorto «a-tomo», signifanta «nedividebla»). Ĉiu homo estas nedividebla tuteca ero de homaro, okazas atomiĝo de la socio.
Ĝuste la liberiĝo de katenoj de ajntipaj sociaj rilatoj kreis la plej gravan premison de kapitalismo en la Okcidento — la proleton, vendantan sian laborforton. Tio estas ne simple senhavaĵuloj, sed senradikuloj, liberigitaj de ĉiaj homaj ligoj (ĉenoj) — homa polvo.
Luther kaj Calvin faris revolucion ankaŭ en la ideo de ŝtato. Antaŭe la ŝtato legitimiĝis, ricevis aŭtoritaton per dia graco. En ĝi estis monarko, dia ŝminkito, kaj liaj regnanoj estis iasence liaj infanoj. La ŝtato estis paternalisma, sed ne klasa. Unuafoje Luther motivis aperon de klasa ŝtato, en kiu portantoj de la supera forto estas riĉuloj. Ĉi tie jam ne monarko estas reprezentanto de Dio, sed la klaso de riĉuloj. Egaleco antaŭ la leĝo (rajto de subjekto) neeviteble iĝas malegaleco de personoj antaŭ Dio kaj antaŭ justo. Ni legas ĉe Luther: «Nia Sinjoro Dio estas tre alta, tial li bezonas tiujn ekzekutistojn kaj servistojn — riĉajn kaj nobeldevenajn, tial li deziras, ke ili havu riĉaĵojn kaj omaĝojn abundajn kaj timigu ĉiujn. Lia dia volo estas, ke ni nomu tiujn servantajn al li ekzekutistojn moŝtoj». Riĉuloj iĝis portantoj de potenco, direktita kontraŭ malriĉuloj (malriĉuloj iĝas «malbonaj»). Antaŭe ekzekutisto estis terura posteno en reĝa servo, kaj nun — sanktigita per posedo rajto de riĉuloj, direktita kontraŭ malriĉuloj. La ŝtato ĉesis esti «patro», kaj la popolo ĉesis esti «familio». La socio iĝis areno de klasa batalo, kiu estas ne malbono, sed meĥanismo, donanta al la socio ekvilibron. Adam Smith ĝuste tiel difinis la ĉefan rolon de la ŝtato en la civitana socio: gardado de proprieto. «Ricevo de granda kaj vasta proprietaĵo eblas nur kun establo de civitana registaro, — skribis li. — Kiom ĝi establiĝas por defendo de proprieto, tiom, en realo, ĝi iĝas defendo de riĉuloj kontraŭ malriĉuloj, defendo de tiuj, kiuj posedas proprietaĵon, kontraŭ tiuj, kiuj posedas nenion».
La nociojn de homo-atomo kaj ties interrilatoj kun la socio ellaboris en la XVII jc. filozofoj Hobbes kaj Locke. Ili donis la ideon pri proprieto. Ĝuste ĝi iĝis la akso de la civitana socio. Ĝuste la sento de nedividebleco de individuo naskis senton de proprieto, aplikita antaŭ ĉio al sia korpo. Okazis fremdigo de la korpo disde la persono kaj transformo de ĝi en posedaĵon. Antaŭ tio la nocio «Mi» inkludis en sin spiriton kaj korpon kiel nedisŝireblan tutaĵon. La homo disduiĝis. Unu lia hipostazo estas posedanto, kaj la alia — posedaĵo. Aperis tute nova, nenie krom la Okcidento ekzistanta antropologio — instruo pri tio, kio estas la homo. Ĉiu individuo havas nun tiun proprietaĵon — sian korpon, kaj tiusence ĉiuj individuoj estas egalaj. Kaj se li nun estas posedanto de la korpo (ja antaŭe lia korpo apartenis parte al familio, komunumo, popolo), do li povas ludoni ĝin kontrakte kiel laborforton.
Sed sur tio la egaleco finiĝas, kaj homoj de la okcidenta civilizo dividiĝas je du kategorioj — je proletoj (kiuj havas nenion krom sia idaro — «prole») kaj je posedantoj de kapitalo. Sub tio estas la protestantisma ideo pri divido de homoj je elektitoj kaj elĵetitoj. Tiuj, kiuj agnoskas proprieton, sed havas nenion, krom korpo kaj idaro, vivas en stato, proksima al la natura (necivilizita); tiuj, kiuj havas kapitalon kaj akiras per kontrakto laborforton, unuiĝas en civitanan socion — en Respublikon de proprietuloj. Ĉi tien por ĉiuj, kiuj ne havas kapitalon, eniro estas malpermesita! Jen vortoj de Locke: «la ĉefa celo, por kiu homoj unuiĝas en respublikojn kaj subiĝas al registaroj estas konservo de ilia propraĵo». Tio estas plena nego, kvazaŭ speguliĝo en spegulo, de la «Regno de kristanoj», kiu kunigas homojn en frataron por savo de la animo (ĝuste tial la epoko de Klerigo, dum kiu estis formiĝanta la civitana socio, estis nomita «nova paganeco»).
Jen unua konkludo: establo de la civitana socio postulas detruon de ĉiaj komunumaj, solidaraj ligoj kaj transformon de homoj en individualistojn, kiuj jam poste kuniĝas en klasojn kaj partiojn, por fari lukton por siaj interesoj. Tio estas plena, principa nego de komunuma, kolektivisma persono, en kiu respeguliĝas la esenco de Rusio estiel aparta civilizo. Ĉi tie estas abismo, trans kiu ne ekzistas ponto. Individuo ne povas esti «iomete dividebla». Kaj la komunuman mondpercepton konsistigas ĝuste tio, ke Mi inkludas en min partojn de miaj proksimuloj — kaj de ĉiuj miaj kunfratoj laŭ la popolo, inklude vivintajn antaŭ mi kaj venontajn post mi. Kaj partoj de Mi estas en ili ĉiuj, «sen mi la popolo estas nekompleta». Mi ne povas esti «nedividebla» — aŭ mi ĉesos esti ruso. Mi devos iĝi «nova ruso» [t.e. novriĉulo — Ju.F.] aŭ dungiĝinta al ili proleto.
Proletaro en la civitana socio luktis por «reversi» la rilaton kaj mem iĝi kerno de la socio, senproprietigi senproprietigantojn. Ĝuste per tio la Pariza Komunumo diferencas de la rusa revolucio: tie estis lukto de klasoj, sed en Rusio estis lukto kontraŭ aperanta en Rusio dissplitiĝo je klasoj, por reveno al la Frateco.
Lukto de la civitana socio kontraŭ proletaro — tio estas en la Okcidento. Kaj trans maroj kaj neĝoj for de la Okcidento vivis homoj, ne agnoskantaj proprieton. Ĉi tie regis principo «unu por ĉiuj, ĉiuj por unu». Laŭ la teorio de la civitana socio, tiuj homoj estis en stato de sovaĝeco. La okcidenta filozofio kreis bildon de sovaĝulo, kiun necesis konkeri, kaj eĉ neniigi por lia propra bono. La koloniado devigis deiri de la kristana kompreno de la homo. La Okcidento devis pruntepreni ideon de elektita popolo (la kulto de «la brita Izraelo»), kaj poste veni al la rasa teorio de Gobino. La kreinto de la teorio de civitana socio Locke, kies nomo estis sur standardo de revoluciuloj dum du jarcentoj, helpis verki konstituciojn de sklavposedaj ŝtatoj de Usono kaj investis tutan sian monon en akciojn de angla kompanio, havinta monopolion pri sklavovendado. Por Locke en tio ne estis ia problemo — negroj kaj indianoj ne rilatis al civitanaj rajtoj, ili estis «sovaĝuloj».
Tiel la civitana socio naskis ŝtaton, en kies bazo kuŝis rasismo. Kaj ĝia objekto estis ne nur la «sovaĝuloj», sed ankaŭ propraj senhavaĵuloj — kio kaŭzis respondan rasismon de ilia flanko. Proletoj kaj burĝoj iĝis du malsamaj rasoj: jam Ricardo diras pri «raso de laboristoj», kaj Disraeli pri «raso de riĉuloj» kaj «raso de malriĉuloj». Eĉ tiom kutima por ni nocio «popolo» ĉe la ideologoj de civitana socio havis tute alian sencon. Popolo estis nur posedantoj, luktantaj kontraŭ malnova reĝimo. Kamparanoj de Vandeo ne estis inkluditaj en la «popolon». De Custine same skribas ankaŭ pri Rusio de mezo de XIX jc.: «Mi ripetas al vi konstante: ĉi tie endus ĉion detrui, por krei popolon».
Tiele, la civitana socio baziĝas sur kontraŭstaro kun senhavaĵuloj. En ĝi pravigeblas la teroro de la Franca Revolucio, kiu estis preskribita de la filozofoj de la Klerigo kaj de Kantio kiel tute necesa kaj eĉ morala fenomeno. Granda sango estas bazo de «socia kontrakto». Ni legas en fundamenta plurvoluma «Historio de ideologio», laŭ kiu oni lernas en okcidentaj universitatoj: «Civitanaj militoj kaj revolucioj estas imanentaj al liberalismo same, kiel dunga laboro kaj salajro — al proprieto kaj kapitalo. Demokratia ŝtato estas kompleta formulo por popolo de proprietuloj, konstante timanta pri senproprietigo. Ekde la revolucio de la 1848 j. establiĝas registaro de timo: tiuj, kiuj havas nenion, krom sin mem, kiel diris Locke, ne havas reprezenton en demokratio. Tial civitana milito estas kondiĉo de ekzisto de liberala demokratio. Per milito firmiĝas potenco de la ŝtato same, kiel la "popolo" firmiĝas per revolucio, kaj politika rajto — per proprieto. Tial tia demokratio signifas, ke ekzistas minacanta al la "popolo" amaso de laboristoj, kiuj havas nenion por perdi, sed kiuj povas konkeri ĉion. Do, tia demokratio estas nenio alia, krom malvarma civitana milito, farata de la ŝtato». Tio ne forpasis kun la XIX jarcento, sed nekredebla kvanto da rimedoj, eltirata fare de la Okcidento el «malfortaj» landoj, permesas subteni socian interpaciĝon, subnutrante duonon da proletaro, transformante ĝin en la «mezan klason», stabiligantan la socion.
Ĉu ĉio ĉi signifas, ke la civitana socio estas malbona, kaj komunumeco estas bona, ke individuismo estas malbono, kaj solidareco estas bono? Neniuokaze! Tio estas afero de idealoj kaj kredo, kaj pri ili estas senutile disputi. Estas klare, ke homo de la Okcidento devas vivi laŭ sia propra mondpercepto. Provo enpeli lin reen en solidarecon naskis teruran malsanon — faŝismon.
Ne eblas ekskludi, ke ne malpli terura, kvankam alia, malsano trafos ankaŭ Rusion, se la radikala projekto de transformo de rusoj, tataroj, mansioj en civitanan socion tuŝos profundojn de animo. Modernigo de «tradicia socio», konstruo sur ĝia bazo de multaj institucioj de civitana socio — tio estas procezo neordinare komplika kaj postulas grandan singardemon. En ĝi estas tute neakcepteblaj metodoj de ŝoka socia inĝenierado. Ekzemplon de singarda kaj poioma, sed seninterrompa modernigo donas Japanio. Alia varianto de rapida modernigo estis evoluo de sovetia postmilita socio (sufiĉas kompari tipon kaj kulturon de sociaj rilatoj en vico de simbolaj «regantoj»: Stalin — Ĥruŝĉov — Breĵnev — Gorbaĉov). Tiu evoluo estis rompita per la radikala reformo.
La tradicia socio de Rusio tute ne estis kontraŭokcidenta. Kun civitana socio de la Okcidento Rusio ĉiam serĉis pacon kaj povis kunvivi — se nur milde forflankigis ĝiajn avidajn manojn. La minacon kreas hodiaŭ ĝuste niaj «okcidentemuloj» (pli ĝuste, eŭropocentristoj), kiuj malfermas al tiuj manoj fenestrojn en Rusion. Eble, neniu kaj neniam jam povos bati kontraŭ tiuj manoj. Sed altas risko, ke tio estas iluzio. Kaj estus pli bone ne transpaŝi iajn krizajn sojlojn de streĉiteco.