S. G. Kara-Murza
«...kaj monigado de la tuta lando»
En Rusio estas akceptita leĝo pri «monigado» de privilegioj – la disponigo de pluraj sociaj avantaĝoj al certaj kategorioj de civitanoj en formo de privilegioj kaj rabatoj estas anstataŭigota per monaj elpagoj. La ŝtatpotenco persistis, dum la plej granda parto de la loĝantaro, laŭ multaj indikoj, estis kontraŭ tiu ĉi ago. Aperis socia konflikto – kiel oni diras, latenta, «dormanta». Ĝi «vekiĝos» pro iu alia okazo, kuniĝos kun iu alia, malkaŝa konflikto kaj plifortigos ĝin.
Kiome do gravas tio, kio okazis? Ja eĉ pro pli grandaj senigoj fare de ŝtato niaj homoj ne maltrankviliĝis. La ŝtato forprenis tutan ŝparitan monon, trioble, eĉ kvaroble malgrandigis enspezojn – estis neniuj protestoj! Kaj nun estas tiom da bruo pro malgravaĵo, la potenculoj kun granda peno sukcesis trovi dekon da emerituloj kaj veteranoj, kiuj devus esprimi antaŭ la TV-kameraoj profundan kontentiĝon pro tio, ke ili ricevos en proprajn manojn palpeblan monon anstataŭ iaj medikamentoj aŭ rajto de senpaga veturado en urbo.
La situacio efektive estas stranga: unuflanke la ministroj konvinkegas popolanojn, ke monelpagoj superos la efektivajn rabatojn, ke la elpagoj estos pli profitaj, ke post akcepto de la leĝo la ŝtato elspezos por soci-defendaj celoj multe pli grandajn sumojn – sed popolanoj persistas protesti, rezignante la promesatajn avantaĝojn. Aliflanke, kial tiom da zorgemo pri la nekomprenantaj popolanoj? Kial malŝpari penojn por ili – ili ricevu siajn mizeraĵojn, se ne kapablas kalkuli propran profiton. Kial penu la ministroj, kial ili tiom zorgu pri la malklera popolamaso?
La demando estas principa, kaj ne estas reduktebla nur al la mizeraj monsumoj. Ĉi tie «falĉilo renkontis ŝtonon», kunpuŝiĝis du diversaj vivkonceptoj, du malsamaj vidpunktoj. Eĉ, eblas diri – du diversaj raciecoj, kaj riveliĝis ne simple disŝiro, sed vera abismo inter ŝtatregantoj kaj loĝantaro. Eĉ estas mirinde, kiel tio povas montriĝi en tioma guteto. Ĉi tio rememorigas, ke Lutero komencis la Reformacion, kiu forportis 2/3 da loĝantaro en Germanio, same kavazaŭ pro bagatelo – ĉu eklezio rajtas vendi indulgencojn. Ankaŭ tio estis nur guteto.
Oni diras, ke la registaro kaŝintencas ŝpari monrimedojn per nuligo de ekzistantaj privilegioj kaj anstataŭigo de ili per monelpagoj, kiujn voros la inflacio. Mi pensas, ke ĝuste tiel okazos, sed ne tio estas la vera kialo, pro tio la potenculoj ne obstinus tiel, kaj trovus alian manieron malplenigi la poŝojn de popolanoj. Des pli, ke la registaro prenis kurson al konsekvenca foriro de la ŝtato for de la devoj, kiuj postulas realajn agojn kaj realajn rilatojn kun homoj. Oni urĝas, ĉar la registaro havas Duma-n (la Parlamenton) en poŝo, kaj la Prezidento havas rezervon de sukceso post la elektoj. Indas forĝi feron, dum ĝi ardas, kaj fari senrevenajn paŝojn. Tia estas la ne tre profunda racieco de la registaro, kaj ĝi estas komprenebla.
Sed la ĉefa celo estas malracia, ĝi apartenas al la sfero de idealoj – ĉiel subteni kaj trapuŝi la liberalan utopion, kiu en la realo jam delonge formortaĉis. Por tio necesas «monigi» ĉiujn vivterenojn, kaj la registaro tiuvoje jam proksimiĝis al paranojo. Trapuŝinte sian leĝon, ĝi kraĉis en animojn de la plejparto de civitanoj. Kaj tiu kraĉo efikos – des pli draste, ju pli nekomprenebla estas la senco de tiu ago.
Sangdonantoj de Iĵorska uzino, senpage donante sian sangon (kaj, interalie, ne ricevante eĉ laŭleĝajn privilegiojn) skribas: «Kun ĉagreno kaj perplekso ni eksciis, ke la sangdonantoj estos senigitaj je ĉiuj nemultaj privilegioj. Sango ja estas netaksebla donaco. Kaj agado de sangdonantoj ne estas mezurebla per mono kaj ricevataj privilegioj estas nur malgranda stimulo por partopreni en la agado de sangdonantoj. Tio estas la signo de rekono kaj danko al tiuj homoj flanke de la ŝtato... Ĉu Ruslando deziras “fifamiĝi” kiel la unua lando, pereiginta la agadon de sangdonantoj?»
Kiel necesis ofendi la homojn, ke ili skribu ĉi-supran. Ili skribis emociiĝinte, kaj plej verŝajne ili ne ĉesigos la sangdonadon, sed en tiuj ĉi vortoj ekĝermis jam peza malestimo al la reganta potenco – pro tio, ke ĝi ne volis kompreni tiajn simplajn aĵojn. Pro tio, ke helpe de amaskomunikiloj oni disfendas konscion de la homoj, malamikigas ilin inter si kaj tentas. Ne povantaj kontraŭi, homoj jesas, sed la kontraŭo restas en iliaj koroj. Sendube, «koroj kontraŭas», ne vane ja la registaro tiel fortege persvadis. Krome, la pasiva rezisto al tiu ago estis mirinde unuanima. Tio atestas, ke ĝi tuŝis ion tre gravan, ian nervon – homoj sentas doloron, sed ne povas klare ekspliki ĝin. Kaj ili eĉ ne devas. Sed ili memoros, ke la registaro rezignis la dialogon, preteratentis sufiĉe raciajn argumentojn eĉ de tre aŭtoritataj homoj.
Ni bone sciu, ke «monigado» de ajnaj naturaj konskripcioj kaj bonoj estas tre forta meĥanismo de atomigo de la socio, kaj de transigo de ĉiuj sociaj rilatoj al principoj de «vendo-aĉeto». La institucio de sociaj privilegioj faras la socion pli komplika kaj pli diverseca. Privilegioj estas meritsignoj de homo antaŭ socio kaj ŝtato. Ili gravas eĉ kiel simplaj memorigoj pri tio, ke ekzistas tiaj ecoj kiel heroeco kaj merito. Iam eĉ en malgranda vilaĝa frizejo oni povis vidi anonctabelon «Herooj de la Soveta Unio estas priservataj ekstervice» – ja ĝi estis pendanta ne por herooj, sed por vizitantoj, por ke ili memoru pri herooj. Per la monigado oni strebas forviŝi el la memoro de homoj la nocion mem de heroeco. Ja estis dirite iam – «ne havas valoron tio, kio havas prezon». Tiajn frapojn kontraŭ fundamentaj kulturaj sanktaĵoj homoj ne pardonas.
Interŝanĝo de bonoj ne per vendo-aĉeto («mono-varo»), sed «nature» – estas grava ligilo de homoj en familiojn, gentojn, popolojn. Dum tia interŝanĝo ordinaraj bonoj ricevas profundan intiman sencon, donaco kaj akcepto de donaco ekhavas liturgian sencon. Homo donacas propran sangon al reĝo, al Patrujo, al popolo, kaj tiuj poste donacas al li la privilegion. Kaj tiun ĉi sistemon de nemerkataj ligoj inter homoj, kaj krome inter homoj kaj la ŝtato, celas forigi la reformistoj. Kaj tio estas unu el iliaj ĉefaj zorgoj.
Jam ĉe la komenco de la reformoj tiujn ideojn esprimis foje «Nezavisimaja gazeta» (10.06.1992): «Kontraŭmerkateco estas atributo de la tradicia pensado ligita kun “komunumeca” ekonomio... Nia ekonomia bastardeco ĝis nun ebligas pli-malpli efike ekspluati la miton pri iaj komunaj ecoj, unuigitaj per sango, tero kaj sorto, dum la sole realaj ligoj ankoraŭ nur estas ĝermantaj kaj ili kreskos nur en disigita, atomigita socio. Respondante al la demando pri karaktero de tiuj ligoj, de tiu dezirata forto, poeto Jozefo Brodskij diris unuvorte – “Mono!”»
Se forigi insultaĵojn, ĉio estas dirite prave kaj koncize – ne devas ni esti ligitaj «per sango, tero kaj sorto», la reformistoj kaj iliaj ŝatataj poetoj nin distavoligos kaj disatomigos, neniigos nian «komunumecan» ekonomion. Ili havas pro tio la deziratan forton – monon. Tamen ankoraŭ ne estas dirita la lasta vorto, krom Jozefo Brodskij estas ankoraŭ Jozefo Volockij /*ortodokskristana monaĥo, verkisto, nun sanktulo*/.
Ĉi tie ni, certe, tuŝis nur la supraĵon de la problemo. Se la sistemo de privilegioj kaj rabatoj estus vere forigita («monigita»), kaŭzita socia damaĝo estus giganta kaj eĉ malfacile taksebla. Homoj ricevas naturajn bonojn (varojn) por tio, ke ili mem uzu ilin kaj ĝuste en la donita formo. «Monigado» nepre signifas, ke ricevita mono iros alicele, plej verŝajne por helpi proksimulojn. Disdono de naturaj bonoj estas esprimo de speciala trajto de la tradicia socio, kiun ĝuste rimarkis la liberalaj filozofoj. Tia socio ordonas vivi, dum la liberala socio donas liberon morti. Ĝuste tial formortas la liberala Okcidento, kaj sub la liberala reformo komencis formorti ankaŭ rusoj.
Jen estas elokventa ekzemplo – dum la milito aviadistoj ricevadis ĉokoladon. Kaj ili ne rajtis dividi ĝin eĉ kun malsataj infanoj de blokita Leningrado. Aviadisto devis vivi – ankaŭ por vivoj de tiuj infanoj. Kiam veterano ricevas necesan por li kuracilon, li devas uzi ĝin kaj vivi. Sed, se oni donos al li anstataŭe cent rublojn monate, li estos libera aĉeti du botelojn de vodko – kaj morti. Li estas libera kaj al neniu devas ion. Estas tute certe, ke li ne ŝparos tiun ĉi monon, atendante malsanon.
Kiam oni diras, ke naturaj privilegioj ne estas justaj, pro tio ke ne ĉiuj, kiuj havas la rajton, uzas ilin, do, tiam oni aŭ ne estas sinceraj, aŭ ne komprenas la simplan veron. Privilegioj (avantaĝoj) estas esprimita en naturaj bonoj asekura fonduso, el kiu estas donata helpo ĝuste al tiuj, kiuj bezonas ĝin (konsiderante meritojn). Anticipe dividi tiun fonduson egale por ĉiuj signifus helpi al neniu. Helpo al malsatantoj, prenita el rezerva fonduso – tio estas privilegio, pri kiu rajtas ĉiuj, sed kiun uzas nur tiuj, kiuj vere bezonas ĝin ĉi-momente. Kio okazos, se rezervan fonduson konverti en monon kaj anticipe disdoni egale al ĉiuj?
Sed ĝuste ion similan oni intencas fari kun tiu komuna privilegio, kiun ni ĉiuj antaŭnelonge havis – la sanprotektado. Tiu mono, kiun antaŭe donis la ŝtato por ĝi, sufiĉis por helpi al ĉiuj malsanuloj. Sed nun oni intencas doni mone al ĉiu egale – kaj jam por neniu sufiĉos por kuraciĝi, se iu malsaniĝos.
Kaj fine, naturaj (varaj) privilegioj estas tre ŝparaj laŭ sia esenco ankaŭ tial, ke ili «kaŝiĝas en la poroj de produktado». Ilia anstataŭigo per mona elpago neniigos grandegan efikon, kiu aperas pro interplektiĝo de produktado kaj de ĉiutagaj zorgoj (kiel en kamparana mastrumo aŭ en sovetia uzino). Uzinoj hejtadis domojn de siaj laboristoj (kaj de iliaj najbaroj) per restaĵoj de teknologia varmo, uzinaj veldistoj sukcese riparadis akvotransportajn tubojn en tiuj domoj kaj konstruadis infankortetojn. Tiuj ĉi naturaj bonaĵoj por laboristoj estis ŝparitaj el diversaj eroj de produktada procezo. Se konverti ilin sur merkatan bazon, la elspezoj tiom kreskas, ke mastrumestroj, kutimiĝintaj al la sovetia ordo, plurfoje estis ŝokitaj dum la okazantaj reformoj.
La pensiuloj, senigitaj je senpaga veturado, paŝos piede aŭ sidos hejme. Aŭtobuso veturados same, kiel antaŭe, kaj ricevos nenian profiton pro tio, ke iu maljunulo ne povos enbusiĝi, ne diros dankan vorton al knabo, liberiganta sidlokon, ne veturos fiere kaj senpage – pro tio ke li estas veterano kaj meritis tiun privilegion.
Kia mizereco de spirito kaj penso etendas siajn «strigajn flugilojn» super Rusio.