M. Sousa
GULAG: Arkivoj kontraŭ mensogo
Jen historio de Soveta Unio, historio de milionoj da homoj, kiu, laŭdire, estis reprezaliitaj kaj mortis en punlaborejoj aŭ pro malsato dum la stalina epoko.
En la mondo, en kiu ni vivas, apenaŭ iu evitis terurajn historiojn pri mortoj kaj murdoj en publaborejoj de GULAG, rakontojn pri milionoj da mortintoj pro malsato kaj milionoj da opoziciuloj, neniigitaj en Soveta Unio. En kapitalismaj landoj tiujn rakontojn oni ripetas ree kaj ree en libroj, gazetoj, en radio kaj televido, en kinofilmoj, kaj fantastika nombro de milionoj da viktimoj de la socialismo dum lastaj 50 jaroj rapidege kreskas.
Sed de kie aperis tiuj rakontoj kaj nombroj? Kiu staras malantaŭ ĉio ĉi?
Kaj jen alia demando: kio en tiuj rakontoj estas vero? Kio estis kaŝita en la arkivoj de Soveta Unio, malfermitaj de Gorbaĉov por historiaj esploroj en 1989? La aŭtoroj de la mitoj ĉiam asertadis, ke ĉiuj iliaj rakontoj pri milionoj da viktimoj en USSR dum regado de Stalin konfirmiĝos tiam, kiam la arkivoj iĝos malfermitaj. Kaj kio do okazis, kiam la arkivoj malfermiĝis? Ĉu konfirmiĝis tiuj rakontoj per faktoj?
Ĉi tiu artikolo montros, de kie aperis informoj pri milionoj da mortintoj pro malsato kaj en punlaborejoj de Sovetio.
Post pristudado de historiaj esploroj, kiuj estis faritaj en la arkivoj de Soveta Unio, ni povas prezenti informon en formo de konkretaj datumoj rilate de reala nombro de prizonuloj, tempo de ilia restado en prizonoj, kaj pri tiuj, kiuj estis mortkondamnitaj en la stalina Sovetio. La vero tre diferencas de la mitoj.
De Hitler ĝis Hearst, de Conquest ĝis Solĵenicin
Inter Hitler kaj Hearst, Conquest kaj Solĵenicin ekzistas rekta historia ligo. En 1933 en Germanio okazis politikaj ŝanĝoj, kiuj lasis spuron en la monda historio je kelkaj postaj jardekoj. La 30-an de januaro Hitler iĝis ĉefministro, kaj la nova regordo, uzante perforton kaj rompante leĝojn, komencis ricevi siajn formojn. Por firmigi sian potencon, la nazioj vokis al novaj balotado la 5-an de marto, uzante ĉiujn propagandajn rimedojn, kiujn ili posedis, por garantii al si venkon.
Semajnon antaŭ la balotado, la 27-an de februaro, la nazioj incendiis Reichstag (parlamentejon) kaj kulpigis pri tio komunistojn. En balotado, kiu okazis post tio, la nazioj ricevis 17,3 milionojn da voĉoj kaj 288 deputitaj mandatoj, t.e. proksimume 48% da elektantoj (novembre ili ricevis 11,7 milionojn da voĉoj kaj 196 deputitaj mandatoj). Tuj post kiam la Komunisma partio estis malpermesita, la nazioj faligis siajn reprezaliojn kontraŭ la social-demokratoj kaj la sindikata movado, kaj unuaj koncentrejoj komencis pleniĝi per simpatiantoj al ĉiuj maldekstraj partioj. La 24-an de marto Hitler igis la parlamenton akcepti leĝon, kiu donis al li absolutan potencon por 4 jaroj. Ekde tiu tempo komencis malfermita persekutado de judoj, kiuj plenigadis koncentrejojn, kie jam estis komunistoj kaj social-demokratoj. La politiko de Hitler disvolviĝis: estis abolitaj la internaciaj traktatoj de 1918 j., kiu limigis produktadon de armilaro kaj militigon de Germanio.
La armado de Germanio ekiris rapide. Tia estis la internacia situacio, kiam komencis ĝermi la mitoj pri reprezalio kaj malsato en Sovetio.
Ukrainio kiel germana teritorio
Fidela adepto de Hitler en la germana estraro estis Goebbels, la ministro de propagando, homo, responsa pri kultivado de la nazia revo el la konscio de la germana popolo. De la revo pri rase pura popolo, loĝanta en Granda Germanio, lando kun vasta vivospaco. Tiu vivospaco inkludis teritorion oriente de Germanio, multe pli grandan, ol Germanio mem, kiun la germana nacio ankoraŭ estis konkeronta. Jam en 1925 j. en «Mein Kampf» Hitler skribis, ke Ukrainio konsistigas grandan parton de la germana vivospaco. Ukrainio kaj ceteraj landoj de la Orienta Eŭropo estas propraĵo de la germana nacio, kiu devas esti uzata por bono de germanoj. Laŭ la nazia propagando, la germana glavo devis liberigi tiujn teritoriojn por krei vivospacon de la germana raso. Helpe de germana teknologio kaj entreprenemo Ukrainio devis iĝi regiono, produktanta grenon por Germanio. Sed unue Germanio devis liberigi Ukrainion de loĝantaj en ĝi «subhomoj», kiuj devis labori kiel sklavoj en germanaj domoj, en fabrikoj kaj bienoj — ĉie, kie tio necesas por la germana ekonomio.
Konkerado de Ukrainio kaj aliaj regionoj de Soveta Unio signifis militon kontraŭ Soveta Unio, kaj por tiu milito oni prepariĝis anticipe. Tial la nazia ministerio de propagando, estrata de Goebbels, komencis kampanjon pri fikcia genocido, organizita de bolŝevikoj en Ukrainio, terura periodo de katastrofa malsatado, provokita de Stalin por devigi kamparanaron konsenti kun la politiko de socialismo. La celo de la nazia propagando estis preparo de la monda publika opinio por «liberigo» de Ukraino fare de germanaj trupoj. Malgraŭ gigantaj penoj, la nazia kampanjo ĉirkaŭ fikcia «genocido» en Ukrainio ne ricevis rimarkeblan sukcesos en la mondo, se ne kalkuli kelkajn publikigojn en angla gazetaro. Hitler kaj Goebbels bezonis helpon pri distribuado de kalumnioj pri Sovetio. Tian helpon ili trovis en Usono.
William Hearst — amiko de Hitler
William Randolph Hearst estas nomo de multmilionulo, kiu penis helpi al la nazioj en ilia propagando de malamo kontraŭ Sovetio. Hearst, la fama gazeta magnato, famiĝis kiel patro de tiel nomata «flava gazetaro», t.e. gazetaro, bazita sur sensacio. W. Hearst komencis sian karieron kiel redaktoro de ĵurnalo en 1885 j., kiam lia patro, George Hearst, karba-mineja milionulo, senatano kaj same posedanto de ĵurnalo, postenigis lin estri super «San Francisco Daily Examiner». Tio metis komencon al la gazeta imperio de Hearst, la imperio, kiu faris grandan influon al mensoj de usonanoj.
Post morto de la patro W. Hearst vendis ĉiujn hereditajn de li akciojn de minejoj kaj komencis investi monon en ĵurnalistikon. Lia unua akiro estis «New York Morning Journal», ordinara ĵurnalo, kiuj Hearst transformis en «ĉifonon kun sensacioj». Li aĉetadis historiojn kontraŭ ajna prezo, kaj se konvenaj brutalaj murdoj kaj laŭtaj procezoj ne okazis, ĵurnalistoj kaj fotistoj devis ilin fabriki. Ĝuste tio konsistigas la distingan trajton de la «flava gazetaro»: mensogo kaj fabrikitaj sensacioj estis prezentitaj en ĝi kiel vero.
La elpensaĵoj de Hearst faris lin milionulo kaj tre influhava persono en la gazeta mondo. En 1935 li estis unu el la plej riĉaj homoj en la mondo, lia havaĵo estis aprezata je 200 milionoj da dolaroj. Post aĉeto de «Morning Journal» Hearst plu aĉetadis kaj fondadis tagajn kaj semajnajn gazetojn laŭ tuta Usono. En 1940 j. W. Hearst posedis 25 taggazetojn, 24 semajngazetojn, 12 radiostaciojn, 2 mondajn novaĵagentejojn, unu firmao, produktanta novajn temojn por kinofilmoj, kinostudion Cosmopolitan kaj multon alian. En 1948 j. li aĉetis unu el unuaj usonaj televidstacioj BWAL-TV en Baltimoro. Gazetoj de Hearst estis vendataj en kvanto 13 milionoj da ekzempleroj ĉiutage kaj havis ĉirkaŭ 40 milionojn da legantoj. Preskaŭ triono da plenaĝa loĝantaro de Usono ĉiutage legadis gazetojn de Hearst. Krome, milionoj da homoj en la tuta mondo ricevis informojn el gazetaro de Hearst per mesaĝoj de informaj agentejoj, filmoj kaj gazetoj, kiuj estis tradukataj kaj presataj en giganta kvanto laŭ la tuta mondo. La ciferoj, donitaj supre, montras, kiugrade la imperio de Hearst povis influi al la usona politiko, pli ĝuste, al la monda politiko. Kaj tiu influo estis direktita por ne permesi al Usono eniri en la Duan mondmiliton flanke de Sovetio kaj por subteno de komencita en 1950 j. de McCarthy kontraŭkomunisma «ĉasado kontraŭ sorĉistinoj».
La mondpercepto de Hearst estis ultra-konservativa, naciisma kaj kontraŭkomunisma. Li havis ekstreme dekstrajn opiniojn. En 1934 j. li vojaĝis en Germanion, kie estis akceptita de Hitler kiel gasto kaj amiko. Post la vojaĝo en la gazetoj de Hearst aperis serio de artikoloj kontraŭ socialismo, kontraŭ Sovetio kaj, speciale, kontraŭ Stalin. Hearst ankaŭ penis uzi siajn gazetojn por malkaŝa nazia propagando, publikigante artikolojn de Goering, la dekstra mano de Hitler. Tamen la protesto de multaj legantoj igis lin ĉesigi la publikigadon.
Do, post la vizito de Hearst al Hitler la usonaj gazetoj pleniĝis je «priskriboj» de teruraĵoj, okazantaj en Soveta Unio — de murdoj, genocido, sklaveco, disfendiĝo de la estraro, malsatado de la loĝantaro. Ĉio ĉi iĝis temo por novaĵoj preskaŭ ĉiutage. Materialojn por Hearst liveradis Gestapo, la politika polico de la nazia Germanio. Sur unuaj paĝoj de ĵurnaloj ofte aperadis karikaturoj pri Stalin, desegnita kiel murdisto, tenanta ponardon en la manoj.
Ni ne devas forgesi, ke ĉiuj ĉi artikoloj estis legataj ĉiutage de 40 milionoj da homoj en Usono kaj de multaj milionoj en la tuta mondo...
La mito pri malsatado en Ukrainio
Unu el la unuaj kampanjoj de la hearst-a gazetaro kontraŭ Soveta Unio estis ĉiam ripetata demando pri milionoj da mortintoj pro malsato en Ukrainio. Tiu kampanjo komenciĝis 18-an de februaro 1935 de la titolo de la unua paĝo de Chicago American: «6 milionoj da homoj mortis pro malsato en Sovetio». Uzante materialojn, liveratajn de la nazia Germanio, W. Hearst — gazeta barono kaj adepto de nazioj — komencis publikigadi falsaĵojn pri genocido, kies tasko estis konvinki la legantojn pri tio, ke la bolŝevikoj konscie faris krimon, kiu iĝis kaŭzo de pereo de kelkaj milionoj da loĝantoj de Ukrainio pro malsato.
En la realo tio, kio okazis en Sovetio en komenco de la 30-aj jaroj, eblas nomi granda klasbatalo, en kiu malriĉaj kamparanoj leviĝis kontraŭ riĉaj kamparanoj-proprietuloj, kulakoj, kaj komencis lukton por kolektivigo, por kreado de kolĥozoj.
La klasbatalo en vilaĝo, en kiun estis entiritaj rekte aŭ malrekte ĉirkaŭ 120 milionoj da kamparanoj, sendube kaŭzis nestabilecon de agrikultura produktado kaj reduktis produktadon de nutraĵoj en kelkaj regionoj. Manko de nutraĵo malfortigis homojn, kaj siavice kaŭzis kreskon de nombro de viktimoj de infektaj malsanoj. Malsanoj estis tiam kvankam veinda, sed ĉiea faktoro. Inter 1918 kaj 1920 jaroj la epidemio de hispana gripo kaŭzis morton de 20 milionoj da homoj en Usono kaj Eŭropo, sed neniu kondamnis registarojn de tiuj landoj pro murdado de propraj civitanoj. Restas fakto, ke tiuj registaroj povis nenion kontraŭstarigi al tiaspecaj epidemioj. Nur post malkovro de penicilino dum la Dua mondmilito iĝis eble lukti kontraŭ epidemioj.
Artikoloj de hearst-a gazetaro, asertantaj, ke pro malsato en Ukrainio mortis milionoj, pro malsato, intence provokita de komunistoj, havis pitoreskajn kaj sensaciajn detalojn. Hearst-a gazetaro uzis ĉion eblan, por ke mensogo iĝu simila la vero, kaj havis sukceson en realigo de profunda turno de la publika opinio en kapitalismaj landoj kontraŭ Soveta Unio.
Tia estas fonto de la unua giganta mito, fabrikita por konfirmo de tio, ke en Sovetio pereis milionoj da homoj. Sur ondo de instigita de gazetaro protesto kontraŭ «organizita de komunistoj malsato» neniu interesiĝis pri kontraŭargumentoj de Soveta Unio kaj pri plena senmaskigo de hearst-a mensogo. Tia situacio daŭris de 1934 ĝis 1987. Dum pli ol 50 jaroj kelkaj generacioj de homoj en la mondo kreskis kun tiuj elpensaĵoj, donantaj negativan imagon pri socialismo en Sovetio.
La amasinformila imperio de Hearst en 1998
William Hearst mortis en 1951 j. en sia domo en Beverly Hills (Kalifornio), lasinte post si amasinformilan imperion, kiu ĝis nun daŭrigas distribuadon de reakciaj mesaĝoj laŭ la tuta mondo. La korporacio de Hearst estas unu el la plej grandaj entreprenoj en la mondo, unuigante pli ol 100 kompaniojn kaj uzante laboron de 15 000 laborantoj. Hodiaŭ la imperio inkludas ĵurnalojn, gazetojn, librojn, radion, televidon, kablan televidon, novaĵagentejojn ktp.
Post 52 jaroj leviĝas la vero
La nazia kampanjo de misinformado pri la malsato en Ukrainio ne finiĝis kun pereo de la nazia Germanio. Male, ĝi estis rekaptita de CIA kaj MI-5. Oni ĉiam donis al ĝi grandan lokon en la propaganda milito kontraŭ Soveta Unio.
La kontraŭkomunisma «ĉasado kontraŭ sorĉistinoj», iniciita de McCarty, bezonis rakontojn pri mortintoj pro malsato en Ukrainio.
En 1953 j. tiu demando estis traktita en libro «Nigraj faroj de Kremlo». Ĝia eldono estis financata de ukrainia elmigrintaro — de homoj, kiuj kunlaboris kun nazioj dum la Dua mondmilito, al kiuj la usona registaro donis politikan azilon, deklarinte ilin «demokratoj».
Iĝinte prezidanto de Usono, Reagan komencis en 80-aj jaroj krucmiliton kontraŭ komunistoj, kaj la propagando pri milionoj da malsatmortintoj en Ukrainio estis renaskita.
En 1984 j. iu profesoro el Harvard publikigis libron «Vivo de homo en Rusio». La libro ripetis la elpensaĵojn de la hearst-a gazetaro de 1934 jaro. Tiamaniere la nazia elpensaĵo de 30-aj jaroj estis renaskita, sed ĉi-foje sub respektinda egido de usona universitato. Sed tio ne estis fino. En 1986 aperis nova libro pri tiu demando — «Rikolto de malfeliĉo», verkita de eksa ano de brita sekreta servo, Robert Conquest, nun profesoro de Stamforda universitato en Kalifornio. Por sia «laboro» Conquest ricevir honorarion je 80 mil dolaroj de la Organizo de ukrainaj naciistoj (OUN). La sama organizo en 1986 j. pripagis faradon de filmo «Rikolto de despero», kie kvazaŭ interalie estis uzita materialo el la libro de Conquest. Kiam tiuj libroj kaj filmo aperis, la nombro de viktimoj de malsato en Ukrainio ege kreskis — ĝis 15 milionoj!
La mensogo, distribuita de la gazetaro de Hearst, estas reproduktita en multegaj eldonaĵoj kaj filmoj kaj eniris en komunan konscion.
Kanada ĵurnalisto Douglas Tottle detale montris la falsaĵojn en sia libro «Fraŭdo, malsato kaj faŝismo — la mito pri ukrainia genocido de Hitler ĝis Harvard». Tiu libro estis publikigita en Toronto en 1987 j. Tottle pruvis, ke la terurigaj fotoj de malsataj infanoj estis faritaj dum la civitana milito de 1918–1921 jj. kaj interveno de 8 alilandaj armeoj kaj okazinta tiam malsato kaj estis prenitaj el eldonoj de 1922 j. Douglas Tottle donas datumojn, kiuj kuŝis en la bazo de mesaĝoj pri la malsato de 1934 j. kaj senmaskigas mensogojn de hearst-a gazetaro. Ekzemple, jena fakto: ĵurnalisto, kiu longe liveradis al la hearst-a gazetaro fotojn kaj raportojn el malsatantaj regionoj de Ukrainio, Thomas Walter, neniam estis en Ukrainio. Eĉ en Moskvo li estis nur dum 5 tagoj. Tiun fakton malkovris la moskva korespondanto de usona gazeto Nation Louis Fisher. Fisher ankaŭ malkovris, ke ĵurnalisto M. Parrott, korespondanto de hearst-aj gazetoj, reale laborinta en Ukrainio, sendis al Hearst raportojn pri bona rikolto, ricevita en 1933 j. en USSR. Tiuj raportoj ne estas publikigitaj ĝis nun. Tottle krome trovis, ke la ĵurnalisto, skribinta raportojn pri la ukrainia malsato, Thomas Walker, estis en realo Robert Green, kondamnito, poste malaperinta el prizono en Kolorado. Tiu Walker, aŭ Green, estis arestita, kiam revenis en Usonon, kaj dum pridemandado konfesis, ke neniam estis en Ukrainio. La tuta mensogo pri milionoj da mortintoj en Ukrainio pro malsato, kvazaŭe organizita de Stalin, malkovriĝis nur en 1987 jaro! Hearst, nazioj, polica agento Conquest kaj aliaj formis opiniojn de milionoj da simplaj homoj per falsigitaj raportoj. Eĉ hodiaŭ nazi-hearst-aj elpensaĵoj plu ripetiĝas en eldonoj, verkitaj de aŭtoroj kontraŭ mono de reakciaj fortoj.
Hearst-a gazetaro, havanta monopolan lokon en multaj ŝtatoj de Usono kaj posedanta novaĵagentejojn en la tuta mondo, estis giganta aŭdigilo de Gestapo. En la mondo de regado de monopolisma kapitalo ĝi tute povis transformi gestapan mensogon en «veron», distribuatan de dozenoj da gazetoj, radiostacioj kaj TV-kanaloj la la tuta mondo. Kiam malaperis Gestapo, la kampanjo kontraŭ Sovetio estis rekaptita de CIA. La kontraŭkomunismaj humoroj en usona gazetaro neniom malaltiĝis.